Выбрать главу

8. Tamen estas ja necese ke la Monadoj havu kelkajn kvalitojn: alie ili ne estus eĉ estaĵoj. Kaj se simplaj substancoj ne reciproke diferencus laŭ siaj kvalitoj, ne estus rimedo ekvidi ian ŝanĝon en l’ objektoj; ĉar kio estas en la kunmetito povas nur deveni de l’ enestantaj simplaĵoj; kaj la Monadoj, estante sen kvalitoj, estus ne distingeblaj unu de l’ alia, ĉar kvante ja ili ne diferencas; kaj sekve se la pleno estus supozita, ĉiu loko ĉiam ricevus en la movo nur l’ ekvivalenton de tio, kion ĝi havis, kaj unu stato de l’ objektoj estus ne distingebla de l’ alia.

9. Estas eĉ necese, ke ĉia Monado diferencu de ĉia alia. Ĉar neniam ekzistas en la Naturo du Estaĵoj, kiuj estus tute unu kiel la alia kaj en kiuj ne estus eble trovi diferencon internan aŭ sur interneca denomiĝo fonditan.

10. Mi prenas ankaŭ kiel konsentite, ke ĉiu kreita estaĵo estas ŝanĝiĝema, kaj sekve la kreita Monado ankaŭ, kaj eĉ ke tiu ŝanĝiĝo estas senĉesa en ĉiu.

11. De tio kion ni ĵus diris, sekvas ke la naturaj ŝanĝiĝoj de la Monadoj devenas de interna principo, ĉar ekstera kaŭzo ne povas influi en ĝian internon.

12. Sed estas ankaŭ necese, ke krom la principo de l’ ŝanĝiĝo estu detalaro de tio kio ŝanĝiĝas, kiu faru, por tiel diri, la speciĝecon kaj la diversecon de la simplaj substancoj.

13. Tiu detalaro devas envolvi multegon en l’ unuo aŭ en la simplo. Ĉar, tial ke ĉiu ŝanĝiĝo fariĝas laŭgrade, io ŝanĝiĝas kaj io restas, kaj sekve estas necese, ke en la simpla substanco estu multenombreco da afektoj kaj rilatoj, kvankam ne estas da partoj.

14. La nedaŭra stato, kiu envolvas kaj reprezentas multegon en l’ unuo aŭ en la simpla substanco, estas nur kion oni nomas Percepto, kiun oni devas distingi de l’ AperceptoKonscio, kiel ĝi poste aperos. Kaj pri tio ja Kartezianoj tre eraris, kalkulinte kiel neniom la perceptojn, kiujn oni ne aperceptas. Tio ankaŭ ilin igis kredi, ke nur la solaj Spiritoj estas Monadoj, kaj ke ne estas animoj de la Brutoj aŭ de l’ aliaj Entelekioj, kaj intermiksi, kiel la popolo, longan senkonsciiĝon kun vera morto; tio ankaŭ ilin enĵetis en la skolastikan antaŭjuĝon pri la tute senigitaj animoj, kaj eĉ firmigis la malbone disponitajn spiritojn en l’ opinio pri la mortemeco de l’ animoj.

15. L’ ago de l’ interna principo, kiu faras la ŝanĝon aŭ pason de unu percepto al alia, povas esti nomata «Apeto» (Apeticio); estas vere, ke l’ apetado ne povas ĉiam trafi la tutan percepton, kiun ĝi celas; sed ĝi akiras ĉiam ion el ĝi, kaj trafas perceptojn novajn.

16. Ni spertas ĉe ni mem multegon en la simpla substanco, kiam ni trovas, ke la plej malgranda penso, kiun ni aperceptas[1], envolvas diversecon en l’ objekto. Tial ĉiuj, kiuj konfesas, ke l’ animo estas simpla substanco, devas konfesi tian multegon en la Monado, kaj Sro Bayle ne devis trovi malfacilaĵon en tio ĉi, kiel li faris en sia Vortaro artik. Rorarius.

17. Oni estas devigata konfesi, ke la percepto, kaj kio dependas de ĝi, estas neklarigebla per mekanikaj kaŭzoj t.e. per figuroj kaj movoj. Kaj supozante ke ekzistus maŝino, kies strukturo igus senti, pensi, havi percepton, oni povus ĝin imagi pligrandigita, konservante la samajn proporciojn, tiamaniere ke estus eble eniri ĝin kiel muelejon. Kaj tion supozinte, oni trovos, vizitante ĝin, nur pecojn, kiuj sin puŝas unuj la aliajn, kaj neniam ion kio klarigus percepton. Tion ĉi do en la simpla substanco, kaj ne en la kunmetito aŭ en la maŝino, oni devas serĉi. Efektive nur tion en la simpla substanco oni povas trovi, t.e. la perceptojn kaj iliajn ŝanĝojn. En tio sola ankaŭ povas konsisti ĉiuj internaj agoj de l’ simplaj Substancoj.

18. Oni povus doni la nomon de Entelekioj al ĉiuj simplaj substancoj aŭ kreitaj monadoj, ĉar ili havas en si ian perfektecon (ἔχουσι τὸ ἐντελές), estas sufiĉeco (αὐτάρϰεια) kiu faras ilin fontoj de siaj internaj agoj kaj, por tiel diri, nekorpaj aŭtomatoj.

19. Se ni volus nomi Animo ĉion, kio havas perceptojn kaj apetojn laŭ la ĝenerala senco, kiun ni ĵus klarigis, ĉiuj simplaj substancoj aŭ kreitaj monadoj povus esti nomataj animoj; sed, ĉar la sento estas io pli ol simpla percepto, mi konsentas, ke la ĝenerala nomo de Monadoj kaj Entelekioj sufiĉu por la simplaj substancoj, kiuj havas nur tion, kaj ke oni nomu Animoj nur tiujn, kies percepto estas pli distinga kaj akompanata de memoro.

20. Ĉar ni spertas en ni mem staton, en kiu ni memoras nenion kaj havas nenian distingan percepton, kiel kiam ni eksvenas, aŭ estas premegataj de profunda dormo sen ia sonĝo. En tiu stato l’ animo ne diferencas senteble de simpla monado; sed, ĉar tiu stato ne estas daŭra, kaj l’ animo sin tiras el tio, ĝi estas io pli.

21. Kaj ne sekvas, ke tiam la simpla substanco estas sen ia percepto. Tio ĉi eĉ ne povas esti, pro la kaŭzoj nomitaj; ĉar ĝi ne povas perei, ĝi ne povas ankaŭ ekzistadi sen ia afekto, kiu estas nur ĝia percepto; sed, kiam estas granda multego da malgrandaj perceptoj, en kiuj estas nenio distinga, oni senkonsciiĝas; same kiel, turniĝante senĉese laŭ unu sama direkto multe da fojoj intersekve, ni ricevas kapturniĝon, kiu povas nin svenigi, kaj lasas ĉe ni nenion distingan. Kaj tian staton la morto povas doni dum kelke da tempo al la bestoj.

22. Kaj, ĉar ĉiu nuna stato de simpla substanco estas nature sekvo de ĝia antaŭa stato, tiamaniere ke l’ estanteco estas graveda je l’ estonteco,

23. Do, tial ke vekite de l’ senkonsciiĝo oni aperceptas siajn perceptojn, estas ja necese, ke oni estu havinta ilin tuj antaŭe, kvankam oni ne aperceptis ilin; ĉar unu percepto povas deveni nature nur el alia percepto, same kiel movo povas deveni nature nur el movo.

24. Oni vidas do ke, se ni havus nenion distingan kaj, por tiel diri, reliefan kaj pli altegustan en niaj perceptoj, ni ĉiam estus en la senkonsciiĝo, kaj tio estas la stato de la Monadoj tute nudaj.

25. Tial ni vidas, ke la Naturo donis reliefajn perceptojn al la bestoj, per la zorgo kiun ĝi havis provizi ilin je organoj, kiuj kolektas kelke da lumradioj aŭ aerondaĵoj por ilin fari pli efikaj per ilia kunigo. Estas io simila en la flarado, gustumado, kaj palpado, kaj eble en multe da aliaj sentadoj, kiuj estas de ni nekonataj. Kaj mi baldaŭ klarigos kiamaniere tio, kio okazas ĉe l’ animo, reprezentas tion, kio okazas ĉe l’ organoj.

26. La memoro havigas specon de kunsekvado (konsekucio) ĉe l’ animoj, kiu imitas la prudenton, sed devas esti distingata de ĝi. Ĉar ni vidas, ke la bestoj, havante percepton de ia afero, kiu impresas ilin, kaj kies percepton similan ili havis antaŭe, tion atendas per la reprezento de sia memoro, kio estis al ĝi alligita en tiu antaŭa percepto, kaj estas inklinaj al sentoj similaj je tiuj, kiujn ili tiam ricevis. Ekzemple: kiam oni montras bastonon al la hundoj, ili rememoras la doloron, kiun ĝi kaŭzis al ili, kaj krias, kaj forkuras.

27. Kaj la forta imago, kiu impresas kaj ekscitas ilin, devenas aŭ de la grandeco aŭ de la multeco de l’ antaŭaj perceptoj. Ĉar ofte unu forta impreso etikas subite same kiel longa kutimo aŭ multo da mezaj impresoj ripetitaj.

28. La homoj agas kiel la bestoj, laŭ tio ke la kunsekvoj de iliaj perceptoj fariĝas nur per la principo de l’ memoro, simile al la empirikaj kuracistoj, kiuj havas nur praktikon sen teorio; kaj ni estas nur empirikaj en la tri kvaronoj de niaj agoj. Ekz. kiam oni atendas, ke estos tago morgaŭ, oni agas empirike, pro tio ke ĉiam fariĝis tiel ĝis nun. Tion nur astronomiisto ĵuĝas prudente.

вернуться

[1]

Ekvidas, eksentas.