29. Sed la scio de la necesaj kaj eternaj veraĵoj estas tio, kio nin diferencigas de la nuraj bestoj, kaj havigas al ni la Prudenton kaj la Sciencojn; ellevante nin al la konado de ni mem kaj de Dio. Kaj tio estas, kion oni nomas ĉe ni Animo prudenta aŭ Spirito.
30. Ankaŭ per la scio de l’ necesaj veraĵoj kaj per iliaj abstraktoj ni elleviĝas al la refleksaj agoj, kiuj pensigas nin pri tio, kio nomiĝas «Mi» kaj konsiderigas nin, ke tio aŭ tio ĉi estas ĉe ni, kaj tiamaniere, pensante pri ni, ni pensas pri Esto, Substanco, Simplo kaj Kunmetito, Nematerio, kaj Dio mem; imagante ke tio, kio estas finita ĉe ni, estas ĉe li sen finoj. Kaj tiuj refleksaj agoj liveras la precipajn objektojn de niaj rezonoj.
31. Niaj rezonoj sidas sur du grandaj principoj, tiu de kontraŭdiro, laŭ kiu ni juĝas malvera tion kio envolvas ĝin (t.e. kontraŭdiron) kaj vera tion kio estas kontraŭmetita aŭ kontraŭdirita je la malvero.
32. Kaj tiu de sufiĉa racio, laŭ kiu ni konsideras ke nenia fakto povas troviĝi vera aŭ ekzistanta, nenia elparolato vereca, se ne estas racio sufiĉa pro kiu tiele estas kaj ne alie, kvankam tiujn raciojn plej ofte ni ne povas koni.
33. Estas ankaŭ du specoj de veraĵoj, tiuj de rezonado kaj tiuj de fakto. La veraĵoj de rezonado estas necesaj, kaj ilia kontraŭmetito estas neebla, kaj tiuj de fakto estas malnecesaj, kaj ilia kontraŭmetito estas ebla. Kiam veraĵo estas necesa, oni povas trovi ĝian racion per analizo, ĝin solvante en ideojn kaj veraĵojn pli simplajn, ĝis oni venas al la primitivaj.
34. Tiamaniere ĉe la Matematikistoj, la teoremoj de spekulacio kaj la kanonoj de praktiko reiĝas per analizo al la Difinaĵoj, Aksiomoj, kaj Postulatoj.
35. Kaj fine estas ideoj simplaj, kies difinaĵojn oni ne povas doni; estas ankaŭ Aksiomoj kaj Postulatoj, kiuj ne povas esti pruvataj kaj ne bezonas ankaŭ; kaj tio estas l’ Elparolatoj identaj, kies kontraŭmetito enhavas malsekretan kontraŭdiron.
36. Sed la sufiĉa racio devas ankaŭ troviĝi en la veraĵoj malnecesaj aŭ de fakto t.e. en la ĉeno de l’ aferoj dissemitaj tra l’ universo de l’ kreitaĵoj, en kiu la solvo en apartajn raciojn povus iri al detalaro senfina pro la grandega diverseco de l’ aferoj en la Naturo kaj pro la senfina dividiĝo de l’ korpoj. Estas senfino da figuroj kaj movoj nunaj kaj antaŭaj, kiuj enestas en la kaŭzo efika de mia nuna skribado, kaj estas senfino da malgrandaj inklinoj kaj emoj de mia animo nunaj kaj antaŭaj, kiuj enestas en la kaŭzo cela.
37. Kaj, ĉar tiu ĉi tuta detalaro envolvas nur aliajn malnecesaĵojn antaŭajn aŭ pli detalajn, el kiuj ĉiu bezonas ankaŭ similan analizon por raciiĝi, oni ne estas pli progresinta pro tio; kaj estas necese, ke la sufiĉa aŭ lasta racio estu ekster la ĉeno aŭ serio de tiu detalaro da malnecesaĵoj, kiel ajn senfina ĝi povas esti.
38. Kaj tiel ja la lasta racio de l’ ekzistaĵoj devas sidi en substanco necesa, en kiu la detalaro de l’ ŝanĝoj estas nur «eminente», kiel en la fonto; kaj tio estas, kion ni nomas Dio.
39. Sed, ĉar tiu substanco estas sufiĉa racio de tiu ĉi tuta detalaro, kiu estas ankaŭ ĉiel interligita, nur ekzistas unu Dio, kaj tiu Dio sufiĉas.
40. Oni povas ankaŭ jugi, ke tiu suprega substanco, kiu estas sola, universala kaj necesa, havante ekster si nenion, kio estus nedependanta de ĝi, kaj estante nur sekvo de l’ esto ebla, ne povas ricevi limojn, kaj enhavas necese tiom da realeco, kiom estas eble.
41. De kie sekvas, ke Dio estas absolute perfekta, ĉar la perfekteco estas nur la grandeco de la realo precize prenata, metante aparte la limojn aŭ finojn en l’ aferoj tiujn havantaj. Kaj kie ne estas finoj t.e. en Dio, tie la perfekteco estas absolute senfina.
42. Sekvas ankaŭ, ke la kreitaĵoj ricevas siajn perfektecojn de l’ influo de Dio, sed ke ili ricevas siajn neperfektecojn de sia propra naturo nekapabla esti senfina. Ĉar en tio ja ili diferenciĝas de Dio.
43. Estas ankaŭ vere, ke en Dio sidas ne nur la fonto de l’ ekzistoj, sed ankaŭ de l’ esencoj kiel realaj, aŭ de tio, kio estas reala en l’ ebleco. Efektive l’ intelekto de Dio estas la regiono de l’ eternaj veraĵoj aŭ de l’ ideoj, de kiuj ili dependas, kaj sen ĝi estus nenio reala en l’ eblaĵoj, kaj ne nur nenio ekzistanta sed eĉ nenio ebla.
44. Tamen estas ja necese ke, se estas ia realeco en l’ esencoj aŭ eblaĵoj aŭ en la veraĵoj eternaj, tiu realeco estu fondita sur io ekzistanta kaj aktuala, kaj sekve sur l’ ekzisto de la necesa Estaĵo, en kiu l’ esenco envolvas l’ ekziston, aŭ en kiu sufiĉas esti eblece por esti aktuale.
45. Tiel do Dio sola aŭ l’ Estaĵo necesa posedas tiun privilegion, ke estas necese, ke ĝi ekzistu, se ĝi estas ebla. Kaj, ĉar nenio povas malebligi l’ eblecon de tio, kio enhavas neniajn finojn, nenian neon kaj sekve nenian kontraŭdiron, nur tio sufiĉas por koni l’ ekziston de Dio apriorie. Ni pruvis tion ankaŭ per la realeco de l’ eternaj veraĵoj. Sed ni tion ĵus ankaŭ pruvis aposteriorie, per tio ke ekzistas malnecesaj estaĵoj, kiuj sian lastan aŭ sufiĉan racion povas havi nur en la necesa Estaĵo, kiu havas en si mem la racion de sia ekzisto.
46. Tamen ne estas necese imagi kun kelkaj, ke la veraĵoj eternaj, estante dependantaj de Dio, estas arbitraj kaj dependas de lia volo, kiel ŝajnis opinii Kartezio kaj Sro. Poiret. Tio estas vera nur pri la malnecesaj veraĵoj, kies principo estas la konveneco aŭ l’ elekto de l’ plejbono, dum l’ eternaj veraĵoj dependas sole de lia intelekto, kaj estas ĝia interna objekto.
47. Tiel do Dio sola estas la primitiva unuo, aŭ la simpla substanco deveniga, kies ĉiuj kreitaj aŭ defluintaj Monadoj estas produktaĵoj, kaj naskiĝas, por tiel diri, per senĉesaj fulmigoj de la Diaĵo de momento en momenton, finitaj pro la riceveco (receptiveco), de l’ kreitaĵo, ĉe kiu estas esence, ke ĝi estu limigita.
48. Estas en Dio la Potenco, kiu estas la fonto de ĉio, poste la Konado, kiu enhavas la detalaron de l’ ideoj, kaj fine la Volado, kiu faras la ŝanĝojn aŭ produktojn laŭ la principo de l’ plejbono. Kaj tio ĉi respondas al tio, kio ĉe la kreitaj monadoj konsistigas la subjekton aŭ bazon, la kapablon perceptan kaj la kapablon apetan. Sed ĉe Dio tiuj atributoj estas absolute senfinaj aŭ perfektaj, kaj ĉe la kreitaj monadoj aŭ entelekioj aŭ perpectihabia, kiel Hermolaus Barbarus tradukis tiun vorton, ili estas nur iliaj imitaĵoj, laŭ la mezuro de l’ enestanta perfekteco.
49. Pri la kreitaĵo oni diras ke ĝi agas ekstere, tial ke ĝi havas perfektecon, kaj ke ĝi pasiviĝas de alia, tial ke ĝi estas neperfekta. Tiel do oni parolas pri l’ ago de la Monado, tial ke ĝi havas distingajn perceptojn, kaj pri la pasiviĝo, tial ke ĝi havas kon, uzajn.
50. Kaj unu kreitaĵo estas pli perfekta ol alia pro tio, ke oni trovas en ĝi tion, kio utilas por raciigi apriorie tion, kio okazas ĉe l’ alia, kaj tial oni diras, ke ĝi agas sur l’ alia.
51. Sed en la simplaj substancoj tio estas nur idea influo de unu monado sur l’ alia, kiu povas efiki nur per l’ interago de Dio, laŭ tio ke en la ideoj de Dio unu monado racie postulas, ke Dio, la ceterajn regulante de l’ komenco de l’ ekzistaĵoj, rigardu ĝin. Ĉar, tial ke unu kreita monado ne povas havi fizikan influon sur l’ internon de alia, nur per tiu rimedo unu povas havi dependon de l’ alia.