52. Kaj tiamaniere inter la kreitaĵoj la agoj kaj pasiviĝoj estas reciprokaj. Ĉar Dio, komparante du simplajn substancojn, trovas en ĉiu raciojn, kiuj lin devigas alfari al ĝi l’ alian; kaj sekve kio estas aga laŭ unu rigardo, estas pasiva laŭ alia; aga tial ke tio, kion oni distinge konas en ĝi, utilas por raciigi tion, kio okazas ĉe alia; kaj pasiva tial ke la racio de tio, kio okazas ĉe ĝi, troviĝas en tio, kio estas distinge konata en alia.
53. Sed, ĉar estas senfino da eblaj universoj en l’ ideoj de Dio, kaj nur unu povas ekzisti, estas necese, ke estu sufiĉa racio de l’ elekto de Dio, kiu decidigu lin al unu prefere ol alia.
54. Kaj tiu racio povas nur troviĝi en la konveneco aŭ en la gradoj de perfekteco enhavataj de tiuj mondoj, ĉar ĉiu eblaĵo posedas la rajton pretendi l’ ekziston laŭ la mezuro de perfekteco, kiun ĝi envolvas.
55. Kaj tio estas la kaŭzo de l’ ekzisto de l’ plejbono, kiun al Dio konigas lia saĝeco, elektigas lia boneco, kaj produktigas lia protenco.
56. Sed tiu interligo aŭ alfaro de ĉiuj kreitaj aferoj al ĉiu, kaj de ĉiu al ĉiuj ceteraj faras, ke ĉiu simpla substanco havas rilatojn, kiuj esprimas ĉiujn ceterajn, kaj ke sekve ĝi estas ĉiama vivanta spegulo de l’ universo.
57. Kaj kiel unu sama urbo rigardata de malsamaj flankoj ŝajnas tute alia, kaj estas kvazaŭ perspektive multobligata, same tiel okazas, ke per la senfina multego da l’ simplaj substancoj estas kvazaŭ tiom multe da malsamaj universoj, kiuj tamen estas nur perspektivoj de unu sola laŭ la malsamaj vidpunktoj de ĉiu Monado.
58. Kaj tio estas la rimedo por ricevi tiom da diverseco, kiom estas eble, sed kun la plej granda ordo dezirebla, t.e. la rimedo por ricevi tiom da perfekteco, kiom estas eble.
59. Tial nur tiu hipotezo (kiun mi kuraĝas diri elpruvita) altigas, kiel decas, la grandecon de Dio; tion Sro Bayle konfesis, kiam en sia Vortaro (artik. Rorarius) li faris al ĝi kontraŭparolojn, en kiuj eĉ li sentis tenton kredi, ke mi donis tro multe al Dio kaj pli ol estas eble. Sed li ne povis eldiri ian argumenton, pro kiu tiu universala harmonio, kiu faras ke ĉiu substanco akurate esprimas ĉiujn ceterajn per siaj rilaloj, estus neebla.
60. Oni vidas aliparte en tio, kion mi ĵus raportis, l’ aprioriajn raciojn, kial l’ aferoj ne povas esti alie: tial ke Dio, regulante la tuton, havis rigardon al ĉiu monado, kiu, estante nature reprezentema, de nenio povas esti limigita al la reprezento de nur unu parto de l’ aferoj: kvankam estas vere, ke tiu reprezento estas nur maldistinga en la detalaro de la tuta universo kaj povas esti distinga nur en malgranda parto de l’ aferoj, t.e. en la plej proksimaj aŭ plej grandaj rilate al ĉiu el la Monadoj; alie ĉiu monado estus diaĵo. Ne en l’ objekto sed en la modiĝo de la kono de l’ objekto la monadoj estas limigitaj. Ĉiuj celas maldistinge al la senfino, al la tuto, sed ili estas limigitaj kaj diferencigitaj per la gradoj de la distingaj perceptoj.
61. Kaj la kunmetitoj simbolas en tio kun la simploj. Efektive, ĉar ĉio estas plena, kio faras la tutan materion interligita, kaj ĉar en la pleno ĉiu movo iel efikas sur la malproksimajn korpojn laŭmezure de la malproksimeco, tiamaniere ke ĉiu korpo estas afektata ne nur de tiuj, kiuj ĝin tuŝas kaj ĝi sentas iel ĉion, kio ĉe ili okazas, sed ankaŭ per ilia pero ĝi sentas tiujn, kiuj tuŝas l’ unujn, de kiuj ĝi estas tuŝata senpere: sekvas ke tiu interkomunikiĝo celas al kia ajn malproksimeco. Kaj sekve ĉiu korpo sentas ĉion, kio okazas en l’ universo, tiamaniere ke kiu vidas ĉion, povas legi en ĉiu tion, kio okazas ĉie, kaj eĉ kio okazis aŭ okazos, rimarkante en l’ estanto la forestanton, tiel laŭ la tempoj kiel laŭ la lokoj; σύμπνοια πάντα, diris Hipokrateso. Sed Animo povas legi en si mem nur tion, kio distinge tie reprezentiĝas; ĝi ne povas malvolvi per unu fojo siajn volvojn, ĉar ili celas al la senfino.
62. Tiel kvankam ĉiu kreita monado reprezentas la tutan universon, ĝi tamen reprezentas pli distinge la korpon, kiu estas al ĝi aparte aldonita, kaj kies Entelekio ĝi estas, kaj ĉar tiu korpo esprimas la tutan universon per l’ interligo de la tuta materio en la pleno, l’ animo reprezentas ankaŭ la tutan universon, reprezentante tiun korpon, kiu apartenas al ĝi propramaniere.
63. La korpo apartenanta al unu Monado, kiu estas ĝia Entelekio aŭ Animo, konsistigas kune kun l’ entelekio tion, kion oni povas nomi vivaĵo, kaj kune kun l’ animo tion, kion oni nomas besto. Jen tiu korpo de vivaĵo aŭ de besto estas ĉiam organika, ĉar, pro tio ke ĉiu monado estas spegulo de l’ universo laŭ sia modo, kaj l’ universo estas regulita en perfekta ordo, estas necese, ke estu ankaŭ ordo en la reprezentanto t.e. en la perceptoj de l’ animo kaj sekve en la korpo, laŭ kiu l’ universo estas en ĝi reprezentata.
64. Tiel do ĉiu organika korpo estas speco de dia maŝino aŭ de natura aŭtomato, kiu senfine superas ĉiujn artajn aŭtomatojn; ĉar maŝino farita de l’ arto de l’ homo ne estas maŝino en ĉiu el siaj partoj, ekz. dento de flavkupra rado havas partojn aŭ pecojn, kiuj rilate al ni ne estas io arta kaj havas jam nenion, kio markas maŝinon rilate al l’ uzo, por kiu la rado estas farita. Sed la maŝinoj de l’ naturo, t.e. la vivaj korpoj, estas ankaŭ maŝinoj en siaj plej malgrandaj partoj ĝis senfine. Tio ja diferencigas la Naturon kaj l’ Arton, t.e. l’ arton dian kaj la nian.
65. Kaj l’ aŭtoro de l’ Naturo povis tian dian kaj senfine mirindan artifikon praktiki, tial ke ĉiu parto de la materio ne estas nur senfine dividita, kiel l’ anlikvuloj ĝin konfesis, sed ankaŭ aktuale subdividita senfine ĉiu parto en partojn, el kiuj ĉiu havas ian propran movon; alie estus neeble, ke ĉiu parto de l’ materio povus esprimi l’ universon.
66. Per kio oni vidas, ke estas mondo da kreitaĵoj, vivaĵoj, bestoj, entelekioj, animoj, en la plej malgranda parto de l’ materio.
67. Ĉiun parton de l’ materio oni povas imagi kiel ĝardenon plenan je kreskaĵoj aŭ lageton plenan je fiŝoj. Sed ĉiu branĉeto de l’ kreskaĵo, ĉiu membro de l’ besto, ĉiu guto de ĝiaj sukoj estas ankaŭ tia ĝardeno aŭ tia lageto.
68. Kaj kvankam la tero kaj l’ aero interestantaj ĉe la kreskaĵoĵ de l’ ĝardeno, aŭ l’ akvo inlerestanta ĉe la fiŝoĵ de l’ lageto ne estas kreskaĵo nek fiŝo, ili tamen enhavas ankaŭ aliajn sed plej ofte de maldikeco rilate al ni nesentebla.
69. Tiel do estas nenio senkultura, senfrukta, senviva en l’ universo, nenia ĥaoso, nenia konfuzo, sed nur ŝajne; iom kvazaŭ ĝi aperus en lageto, de malproksimo de kie oni vidus maldistingan movon kaj svingon, por tiel diri, de fiŝoj en la lageto, ne distingante la fiŝojn mem.
70. Per tio oni vidas, ke ĉiu viva korpo havas ĉefentelekion, kiu estas l’ animo en la besto, sed la membroj de tiu viva korpo estas plenaj je aliaj vivaĵoj, kreskaĵoj, bestoj, kies ĉiu havas ankaŭ sian ĉefentelekion aŭ ĉefanimon.
71. Sed oni ne devas imagi, kiel kelkaj kiuj malkomprenis mian opinion, ke ĉiu animo havas mason aŭ porcion da materio propran aŭ por ĉiam al ĝi aldonitan, kaj ke sekve ĝi posedas aliajn malsuprajn vivaĵojn, ĉiam por ĝia servo difinitajn. Ĉar ĉiuj korpoj estas en ĉiama fluado, kiel riveroj, kaj partoj eniras kaj eliras ĉe ili seninterrompe.
72. Tiel l’ animo ŝanĝas sian korpon nur iom post iom kaj laŭgrade, tiamaniere ke ĝi neniam seniĝas per unu fojo je ĉiuj siaj organoj, kaj estas ofte metamorfozo en la bestoj sed neniam metempsikozo nek transmigrado de l’ animoj: ne estas ankaŭ animoj tute senigitaj, nek genioj senkorpaj. Nur Dio sola estas tute de tio malligita.