73. Tio ankaŭ faras, ke neniam estas plena naskiĝo nek perfekta morto litere komprenata, konsistante en la disiĝo de l’ animo. Kaj tio, kion ni nomas naskiĝoj, estas malvolviĝoj kaj kreskiĝoj, same kiel tio, kion ni nomas mortoj, estas envolviĝoj kaj malkreskiĝoj.
74. La filozofoj tre klopodis pri la deveno de l’ formoj, Entelekioj aŭ Animoj; sed hodiaŭ, kiam oni ekvidis, per akurataj esploroj faritaj pri la kreskaĵoj, insektoj kaj bestoj, ke l’ organikaj korpoj de l’ naturo neniam produktiĝas el ĥaoso aŭ putraĵo sed ĉiam per semoj, en kiuj estis kredeble ia antaŭformiĝo, oni juĝas, ke ne nur l’ organika korpo jam enestas tie antaŭ l’ embriiĝo, sed ankaŭ animo en tiu korpo, kaj unuvorte la besto mem, kaj ke per l’ embriiĝo la besto nur disponiĝas al pli granda aliformiĝo por fariĝi alispeca besto. Oni vidas eĉ ion similan ekster l’ embriiĝo, kiam vermoj fariĝas muŝoj kaj raŭpoj fariĝas papilioj.
75. La bestoj, el kiuj kelkaj elleviĝas al la grado de pli grandaj bestoj per l’ embriiĝo, povas esti nomataj «spermaĵoj» (spermatikoj); sed tiuj el ili, kiuj restas en sia speco, t.e. la plimulto, naskiĝas, plimultiĝas, kaj detruiĝas same kiel la grandaj bestoj, kaj nur malgranda nombro da elektitoj pasas al pli granda teatro.
76. Sed tio ĉi estas nur la duono de l’ vero; tial mi juĝis, ke se la besto neniam komenciĝas nature, ĝi ankaŭ neniam finiĝas nature; kaj ke ne nur estas nenia naskiĝo sed ankaŭ nenia plena detruiĝo nek morto komprenata litere. Kaj tiuj rezonoj faritaj aposteriorie kaj ricevitaj de l’ eksperimentoj perfekte konsentas kun miaj principoj deduktitaj apriorie, kiel tie supre.
77. Tiel do oni povas diri, ke nedetruebla estas ne nur l’ animo, spegulo de nedetruebla universo, sed ankaŭ la besto mem, kvankam ĝia maŝino ofte pereas laŭparte kaj lasas aŭ prenas organajn vestojn.
78. Tiuj principoj donis al mi rimedon por klarigi nature la kuniĝon aŭ la konformiĝon de l’ animo kaj de l’ organika korpo. L’ animo sekvas siajn proprajn leĝojn, kaj la korpo ankaŭ siajn, kaj ili reciproke renkontiĝas pro la antaŭmetita inter ĉiuj substancoj harmonio, ĉar ĉiuj estas reprezentaĵoj de unu sama universo.
79. L’ animo agas laŭ la leĝoj de l’ celaj kaŭzoj per apetoj, celoj kaj rimedoj. La korpoj agas laŭ la leĝoj de l’ efikaj kaŭzoj aŭ de l’ movoj. Kaj ambaŭ regnoj, tiu de l’ efikaj kaŭzoj kaj tiu de l’ celaj, estas harmoniaj inter si.
80. Kartezio konfesis, ke l’ animoj ne povas doni forton al la korpoj, ĉar estas ĉiam la sama kvanto de forto en la materio. Tamen li kredis, ke l’ animo povas ŝanĝi la direkton de l’ korpoj. Sed tion ĉi li kredis, tial ke oni ne sciis dum lia tempo la leĝon de l’ naturo, kiu postulas ankaŭ la konservadon de la sama suma direkto en la materio. Se li ĝin rimarkus, li falus en mian sistemon de l’ antaŭmetita harmonio.
81. Tiu sistemo faras, ke la korpoj agas, kvazaŭ ne estus, kvankam neeble, animoj, kaj ke la animoj agas, kvazaŭ ne estus korpoj, kaj ke ambaŭ agas, kvazaŭ unu influus sur la duan.
82. Rilate al la Spiritoj aŭ prudentaj animoj, kvankam mi trovas ke estas funde la sama afero en ĉiuj vivaĵoj kaj bestoj, kiel mi ĵus diris, nome ke la besto kaj l’ animo komenciĝas nur kune kun la mondo kaj ne finiĝas ankaŭ same kiel la mondo, estas tamen tio ĉi aparta ĉe la prudentaj bestoj, ke iliaj spermaj bestetoj, tiel longe kiel ili estas nur tio, havas nur ordinarajn aŭ sentaĵemajn animojn, sed tuj kiam tiuj el ili kiuj estas elektitaj, por tiel diri, trafas per aktuala embriiĝo la homan naturon, iliaj sentaĵemaj animoj elleviĝas al la grado de l’ prudento kaj al la superindeco de l’ spiritoj.
83. Inter aliaj diferencoj kiuj estas inter l’ ordinaraj amimoj kaj la spiritoj, kies parton mi jam rimarkis, estas ankaŭ tiu ĉi, ke la Animoj ĝenerale estas vivaj speguloj aŭ figuroj de l’ universo de l’ kreitaĵoj, dum la Spiritoj estas ankaŭ figuroj de l’ Diaĵo mem aŭ de l’ aŭtoro mem de l’ Naturo, kapablaj koni la sistemon de l’ universo kaj imiti ion de ĝi per arĥitekturaj (arĥitektonikaj) specimenoj, ĉar ĉiu spirito estas kvazaŭ diaĵeto en sia fako.
84. Tio faras ke la Spiritoj estas kapablaj eniri specon de societo kun Dio, kaj ke li estas rilate al ili, ne nur kio estas eltrovinto rilate al sia maŝino (kiel Dio estas rilate al ceteraj kreitaĵoj) sed ankaŭ kio estas princo rilate al siaj subuloj kaj eĉ patro al siaj idoj.
85. De kie estas facile konkludi, ke l’ aro de ĉiuj Spiritoj necese konsistigas la Civiton (regnon) de Dio t.e. la kiel eble plej perfektan Ŝtaton sub la plej perfekta Monarĥo.
86. Tiu Civito de Dio, tiu vera universala Monarĥaĵo estas morala mondo en la mondo natura, kaj la plej alta kaj dia el la produktaĵoj de Dio, kaj en ĝi konsistas vere la gloro de Dio, ĉar tiu ĉi estus nula, se liaj grandeco kaj boneco ne estus konataj kaj admirataj de la spiritoj; ankaŭ rilate al tiu dia Civito li havas speciale bonecon, dum liaj saĝeco kaj potenco sin montras ĉie.
87. Kiel ni tie supre vidigis perfektan harmonion inter du naturaj regnoj, unu de l’ kaŭzoj efikaj, la dua de l’ celaj, ni devas ankaŭ rimarki tie ĉi duan harmonion inter la fizika regno de la Naturo kaj la morala regno de la Favoro, t.e. inter Dio konsiderata kiel arĥitekturisto de la maŝino de l’ universo, kaj Dio konsiderata kiel monarĥo de la dia Civito de la Spiritoj.
88. Tiu harmonio faras, ke l’ aferoj kondukas al la Favoro per la vojoj mem de la Naturo, kaj ke tiu ĉi terglobo, ekzemple, estas detruota kaj restarigota per la naturaj vojoj en la momentoj, kiam postulos la regado de la Spiritoj por la puno de unuj kaj la rekompenco de aliaj.
89. Oni ankaŭ povas diri, ke Dio kiel arĥitekturisto kontentigas ĉiel Dion kiel leĝdonanton, kaj ke sekve la pekoj kunportos kun si sian punon per l’ ordo de l’ naturo, kaj kaŭze de l’ mekanika strukturo de l’ aferoj kaj ke same la belfaroj altiros al si sian rekompencon per maŝinaj vojoj rilate al la korpoj, kvankam tio ne povas kaj ne devas ĉiam okazi tuj.
90. Fine sub tiu perfekta regado ne estus bona faro sen rekompenco, nek malbona sen puno, kaj ĉio estas sukcesonta por la bono de l’ bonuloj t.e. de tiuj kiuj ne estas malkontentuloj en tiu granda Ŝtato, kiuj fidas l’ Antaŭvidecon, plenuminte sian devon, kaj kiuj amas kaj imitas, kiel decas, l’ Aŭtoron de ĉiu bono, plezurante en la konsiderado de liaj perfektecoj laŭ la naturo de la vere pura amo, kiu plezuriĝas en la feliĉeco de l’ amato. Pro tiu motivo ja la saĝaj kaj virtaj personoj laboradas por ĉio kio ŝajnas konforma je la dia volo antaŭsupozita aŭ antaŭvenanta, kaj sin kontentigas tamen je tio kion Dio okazigas efektive per sia volo sekreta, kunsekvanta kaj decidiga, konfesante ke se ni povus sufiĉe kompreni l’ ordon de l’ universo, ni trovus ke ĝi superas ĉiujn dezirojn de la plej saĝaj, kaj ke estas neeble fari ĝin pli bona ol ĝi estas, ne nur por la tuto ĝenerale sed ankaŭ por ni mem aparte, se ni fidelas, kiel decas, al l’ Aŭtoro de la tuto, ne nur kiel l’ Arĥitekturisto kaj l’ efika kaŭzo de nia esto, sed ankaŭ kiel nia Estro kaj la cela kaŭzo kiu devas esti la tuta celo de nia volo kaj povas sola fari nian feliĉon.