“Malbela vidaĵo,” li diris. “Evidente iu staris tie kaj pikis lin fojon post fojo. Precize kiom da vundoj estas?”
“Mi kalkulis dek du. Unu du estas tiom malgravaj, ke ili estas nur gratetoj. Aliflanke, almenaŭ tri povus kaŭzi morton.”
Io en la voĉtono de la kuracisto altiris la atenton de Poirot. La malgranda greko perpleksite rigardis la kadavron.
“Io ŝajnas eksterordinara, ĉu ne?” li ĝentile demandis. “Parolu, mia amiko. Estas io, kio perpleksas vin?”
“Vi estas prava,” konsentis la alia.
“Kio ĝi estas?”
“Rigardu ĉi tiujn du vundojn – jen kaj jen – ”li indikis. “Ili estas profundaj, ĉiu devas esti tranĉinta sangangiojn, kaj tamen la randoj ne apartiĝis. Ili ne sangis, kiel oni atendus.”
“Kaj tio indikas?”
“Ke la viro estis jam senviva – jam dum iom da tempo – kiam oni faris ilin. Sed tio estas absurda.”
“Ŝajnas tiel,” diris Poirot pense. “Krom se nia murdinto pensis, ke li ne finis la aferon kaj revenis por certigi ĝin; sed tio estas videble absurda. Ĉu io alia?”
“Nu, unu aferon. Rigardu ĉi tiun vundon – sub la dekstra brako – apud la dekstra ŝultro. Prenu mian krajonon. Ĉu vi povas fari tian frapon?”
Poirot suprenlevis la manon.
“Precisement,” li diris. “Per la dekstra mano ĝi estas malfacile farebla – preskaŭ neebla. Sed se oni frapis per la maldekstra mano…”
“Precize, S-ro Poirot. Tiu frapo preskaŭ certe estas farita per la maldekstra mano.”
“Do, nia murdinto estas maldekstrulo? Ne, la problemo estas pli malfacila ol tio, ĉu ne?”
“Kiel vi diras, S-ro Poirot. Videble kelkaj el la aliaj frapoj estas faritaj per la dekstra mano.”
“Du personoj. Denove du personoj,” murmuris la detektivo. Li demandis abrupte: “Ĉu la elektra lumo funkciis?”
“Estas malfacile diri. La konduktoro malfunkciigas ĝin ĉiumatene ĉirkaŭ la deka.”
“La komutiloj montros al ni,” diris Poirot.
Li ekzamenis la komutilojn kaj trovis ilin fermitaj.
“Eh bien,” li diris pense. “Ni nun havas la hipotezon de la Unua kaj Dua Murdinto, kiel skribus Shakespeare. La Unua Murdinto trapikis sian viktimon kaj forlasis la kupeon, mallumiginte ĝin. La Dua Murdinto venis en la mallumo, ne rimarkis ke oni jam faris la taskon, kaj almenaŭ dufoje pikis la kadavron. Kion vi opinias?”
“Grandioza,” diris la malgranda kuracisto entuziasme.
La okuloj de la alia briletis. “Vi tiel opinias? Mi ĝojas. Al mi ĝi sonis kiel sensencaĵo.”
“Kia alia klarigo povas esti?”
“Precize tion mi demandas al mi. Ĉu estas koincido aŭ kio? Ĉu estas aliaj aferoj, kiuj indikas du personojn?”
“Eble jes. Kelkaj frapoj, kiel mi jam diris, indikas aŭ malfortecon aŭ mankon de intenco. Sed ĉi tiu – kaj ĉi tiu…” Denove li fingromontris. “Granda forteco estis necesa por tiuj frapoj. Ili penetris en la muskolojn.”
“Ili estis, viaopinie, faritauj de viro?”
“Tute certe.”
“Virino ne povis fari ilin?”
“Juna, vigla, forta virino estus povinta fari ilin, precipe se ŝi tiumomente forte emociiĝas, sed miaopinie ĝi estas ne verŝajna.”
Poirot silentis dum unu du momentoj. La alia diris maltrankvile, “Vi komprenas la ideon?”
“Perfekte,” diris Poirot. “La afero mirinde ekklariĝas! La murdinto estis viro fortega, li estis malforta, ĝi estis virino, ĝi estis dekstrulo, ĝi estis maldekstrulo – Ah! c’est rigolo, tout ca!”
Li parolis kolere. “Kaj la viktimo – kion li faras dum la tuta tempo. Ĉu li ekkrias? Ĉu li baraktas? Ĉu li sin defendas?”
Li metis la manon sub la kapkusenon kaj eltiris la revolveron, kiun Ratchett montris al li la antaŭan tagon.
“Plene ŝargita, vi vidas,” li diris.
Ili ĉirkaŭrigardis. La vestaĵoj de Ratchett pendis de hokoj sur la muro. Sur la kovrilo de la lav-akvujo estis diversaj objektoj…falsaj dentoj en glaso de akvo; alia glaso, malplena; botelo da mineral-akvo; karafo, kaj cindrujo enhavanta cigarfinon kaj kelkajn bruligitajn pecojn de papero; ankaŭ du bruligitajn alumetojn.
La kuracisto prenis la malplenan glason kaj flaris ĝin.
“Jen la klarigo pri la inerteco de la viktimo,” li diris kviete.
“Narkotita?”
“Jes.”
Poirot kapjesis. Li prenis la du alumetojn kaj zorge rigardis ilin.
“Vi trovis signon?” demandis la malgranda kuracisto.
“Ĉi tiuj du alumetoj havas malsimilajn formojn,” diris Poirot. “Unu estas pli maldika ol la alia. Rigardu.”
“Tiun specon vi ricevas en kartona koverto en la vagonaro,” diris la kuracisto.
Poirot serĉis en la poŝoj de la vestaĵoj de Ratchett. Baldaŭ li eltiris alumet-skatoleton. Li zorge komparis ilin.
“La pli dika estas alumeto uzita de S-ro Ratchett,” li diris. “Ni vidu, ĉu li ankaŭ posedis la alian specon.” Sed ili ne trovis aliajn.
La okuloj de Poirot ĉirkaŭrigardis la kupeon. Ili estis brilaj kaj viglaj kiel tiuj de birdo. Oni sentis, ke ili ne maltrafus ion ajn. Kun eta ekkrio li klinis sin kaj prenis ion de la planko. Ĝi estis malgranda kvadrataĵo el batisto, tre delikata. En la angulo estis brodita ĉeflitero – H.
“Poŝtuko de virino,” diris la kuracisto. “Nia amiko la trajnestro estis prava. Estas virino en la afero.”
“Kaj plej oportune ŝi lasas malantaŭ si sian poŝtukon!” diris Poirot. “Precize kiel tiaj aferoj okazas en libroj kaj sur la filmoj – kaj por plifaciligi aferojn por ni ĝi estas markita per ĉeflitero.”
“Kia bonnŝanco por ni!” ekkriis la kuracisto.
“Ĉu ne?” diris Poirot. Io en lia voĉtono surprizis la kuraciston, sed antaŭ ol li povis peti klarigon, Poirot denove sin klinis al la planko. Ĉi tiun fojon li montris sur la manplato pip-purigilon.
“Eble ĝi apartenis al S-ro Ratchett,” sugestis la kuracisto.
“Ne estis pipo en liaj poŝoj, nek tabako nek tabakujo.”
“Do ĝi estas postsigno.”
“Kompreneble. Kaj denove plej oportune faligita. Viran postsignon ĉi tiun fojon. Oni ne povas plendi pri manko de postsignoj. Ekzistas multaj postsignoj. Pasante, kion vi faris kun la mortigilo?”
“Mortigilo ne estis trovebla. Devas esti, ke la murdinto forprenis ĝin.”
“Kial, mi scivolas,” pensis Poirot.
“Ha!” La kuracisto estis trarigardinta la poŝojn de la piĵamo. “Mi ne rimarkis tion”, li diris. “Mi malfermis la jakon kaj tuj flankenturnis ĝin.”
El la brustpoŝo li tiris oran poŝhorloĝon. La ujo estis kavetumita, kaj la montriloj indikis kvaronon post la unua.
“Vidu!” kriis Constantine. “Tio donas al ni la horon de la krimo, kaj ĝi estas laŭ mia kalkulo. Inter noktomezo kaj la dua mi diris, kaj jen la konfirmo. Kvarono post la unua. Tio estis la horo de la krimo.”
“Estas eble, ke jes. Certe estas eble.”
La kuracisto lin rigardis strange. “Vi pardonos al mi, S-ro Poirot, sed mi ne tute komprenas vin.”
“Mi ne komprenas min,” diris Poirot. “Mi komprenas nenion, kaj, kiel vi vidas, ĝi ĉagrenas min.”
Li suspiris kaj klinis sin super la tableto, rigardante la bruligitan pecon de papero. Li murmuris al si, “kion mi bezonas en la nuna momento estas virina malnovmoda ĉapel-skatolo.”
D-ro Constantine ne sciis kion kompreni pri tiu stranga diro. Ĉiuokaze Poirot ne lasis al li la tempon por demandoj. Malfermante la pordon, li vokis la konduktoron. La viro tuj venis.
“Kiom da virinoj estas en ĉi tiu vagono?”
La konduktoro kalkulis per siaj fingroj. “Unu, du, tri – ses, sinjoro. La maljuna usonanino, svedino, la juna anglino, la Grafino Andrenyi, kaj la Princino Dragomiroff kaj ŝia servistino.”
Poirot pripensis. “Ili ĉiuj havas ĉapel-skatolojn, jes?”