Выбрать главу

“Jes, sinjoro.”

“Do, alportu al mi tiujn de la svedino kaj la servistino. Vi diros al ili, ke ĝi estas pro la dogano aŭ io ajn laŭ via deziro.”

“Ne necesas, sinjoro. Ili nuntempe ne estas en siaj kupeoj.”

“Do rapidu.”

La konduktoro foriris. Li revenis kun la du ĉapelskatoloj. Poirot malfermis tion de la servistino kaj formetis ĝin. Tiam li malfermis tion de la svedino, kaj kontente ekkriis. Forpreninte la ĉapelojn, li vidis rondajn ĝibojn el drata reto.

“Ha, jen kion ni bezonas. Antaŭ dek kvin jaroj oni fabrikis tiajn ĉapelujojn. Oni fiksis la ĉapelojn sur la ĝibojn per ĉapelpinglo.”

Dum li parolis li lerte formovis du el la fiksiloj. Tiam li repakis la ĉapelujojn, kaj diris al la konduktoro, ke li reprenu ilin al iliaj lokoj. Kiam la pordo fermiĝis li turnis sin al sia kunulo.

“Aŭskultu doktoro, mi ne kutime fidas al la sperta procedo. Mi serĉas la psikologion, ne la fingromarkon aŭ la cigared-cindron. Tamen en tiu afero mi bonvenigos iomete da sperta helpo. La kupeo estas plena da postsignoj, sed ĉu mi povas esti certa, ke ili estas kio ili ŝajnas esti?”

“Mi ne tute komprenas vin, S-ro Poirot.”

“Nu, jen ekzemplero – ni trovas poŝtukon de virino. Ĉu virino faligis gin? Aŭ ĉu viro diris al si ‘Mi tiel aranĝos, ke tio aspektas kiel krimo de virino. Mi trapikos mian malamikon nenecese ofte, farante kelkajn frapojn malfortaj kaj senefikaj, kaj mi faligos la poŝtukon kie neniu povos maltrafi ĝin.’ Jen unu ebleco, sed nun alia. Ĉu virino murdis lin, kaj ĉu ŝi intence faligis pippurigilon por ke ĝi aspektu kiel krimo de viro? Aŭ ĉu ni devas serioze supozi, ke du personoj – viro kaj virino – estis aparte koncernataj, kaj ke ĉiu estis tiel senzorga kiel lasi postsignon pri sia personeco. Tio estas iom tro eksterordinara.”

“Sed kio pri la ĉapelujo?” demandis la kuracisto.

“Mi venas al tiu punkto. Kiel mi diras, la postsignoj – la poŝhorloĝo haltigita je kvarono post la unua, la poŝtuko, la pip-purigilo povas esti malfalsaj, aŭ ili povas esti intence aranĝitaj. Ĝis nun mi ne povas diri. Sed estas unu postsigno, kiun mi kredas esti vera. Mi parolas pri la maldika alumeto. Mi kredas, ke tiu a estas uzita de la murdinto, ne de S-ro Ratchett. Oni uzis ĝin por bruligi ian kulpigan paperon. Eble noto. Se jes, en ĝi estis io, kio lasis eblan postsignon pri la murdinto. Mi intencas provi eltrovi tion.”

Li iris el la kupeo, kaj baldaŭ revenis kun forneto kaj frizilo. “Mi uzas ĝin por la lipharoj,” li diris, parolante pri la lasta.

La kuracisto rigardis lin kun multe da intereso. Li platigis la dratajn ĝibojn, kaj tre zorge puŝis sur unu la bruligitajn pecojn de papero. Li metis la alian sur ĝin, kaj tiam per la frizilo tenis la tutaĵon super la flamo de la forneto.

“Tio estas nur kunmetita afero,” li diris. “Ni esperu, ke ĝi sukcesos laŭ mia deziro.”

La kuracisto atente rigardis. La metalo eklumis. Subite li vidis indikojn de literoj. Vortoj sin montriĝis – fajrvortoj. Ĝi estas nur peceto de papero. Nur tri vortoj kaj parto de alia montriĝis.

…moru etan Daisy Armstrong.”

“Ha!” Poirot faris subitan krieton.

“Vi komprenas ion?” demandis la kuracisto.

La okuloj de Poirot brilis. Li zorge formetis la frizilon. “Jes,” li diris. “Mi scias la veran nomon de la murdito. Mi scias, kial li devis forlasi Usonon.”

“Kio estis lia nomo?”

“Cassetti.”

“Cassetti.” Constantine sulkigis la brovojn. “Ĝi indikas al mi ion. Antaŭ kelkaj jaroj. Mi ne povas memori. Ĝi estis afero en Usono, ĉu ne?”

“Jes,” diris Poirot. “Afero en Usono.”

Krom tio Poirot ne estis klarigema. Li ĉirkaŭrigardis, kaj daŭrigis, “Ni parolos pri tio baldaŭ. Ni estu certaj, ke ni jam vidis ĉion ĉi tie.”

Rapide li denove ekzamenis la poŝojn de la vestoj de la murdito, sed trovis nenion interesan. Li provis malfermi la pordon al la apuda kupeo, sed ĝi estis riglita je la alia flanko.

“Estas unu afero kiun mi ne komprenas,” diris D-ro Constantine. “Se la murdinto ne eskapis tra la fenestro, kaj se ĉi tiu pordo estis riglita je la alia flanko, kaj se la pordo de la koridoro estis ne nur ŝlosita sed ankaŭ ligita per ĉeno, kiel la murdinto eliris el la kupeo?”

“Tion diras la aŭdantaro, kiam persono ligita ĉe nmanoj kaj piedoj estas enfermita en kabineton – kaj malaperas.”

“Vi intencas…?”

“Mi intencas diri,” klarigis Poirot, “ke se la murdinto deziris, ke ni kredu, ke li eskapis tra la fenestro, li nature ŝajnigus ke la aliaj du elirejoj estas neeblaj. Kiel la ‘malaperanta persono’ en la kabineto, ĝi estas artifiko. Estas nia devo eltrovi kiamaniere ĝi estas farita.”

Li ŝlosis la pordon je ilia flanko. “Por malhelpi,” li diris, “ke la bona S-ino Hubbard provu eltrovi detalojn pri la krimo por skribi ion al sia filino.”

Ankoraŭ unufoje li ĉirkaŭrigardis.

“Estas nenio alia farebla ĉi tie. Ni iru al S-ro Bouc.”

ĈAPITRO 8 – LA INFANŜTELA AFERO ARMSTRONG

Ili trovis S-ron Bouc finmanĝanta ovaĵon.

“Mi pensis, ke estus bone aranĝi pri la tuja servo de la tagmanĝo,” li diris. “Poste oni forsendos ĉiun el la manĝ-vagono, kaj S-ro Poirot povos ekzameni la pasaĝerojn tie. Intertempe mi mendis manĝaĵojn por ni tri ĉi tie.”

“Bonega ideo,” diris Poirot.

La tri baldaŭ finis la manĝon, sed nur kiam ili trinketis sian kafon S-ro Bouc menciis la aferon pri kiu ili ĉiuj pensas.

“Nu?” li demandis.

“Nu, mi eltrovis la identecon de la viktimo. Mi scias, kial li devis forlasi Usonon.”

“Kiu li estis?”

“Ĉu vi memoras pri la Armstrong infaneto? Li estis la viro, kiu murdis la etan Daisy Armstrong – Cassetti.”

“Mi nun memoras ĝin. Terura afero – kvankam mi ne povas memori la detalojn.”

“Kolonelo Armstrong estis anglo, tamen duona usonano, ĉar lia patrino estis filino de W. K. Van der Halt, milionulo. Li edziĝis kun la filino de Linda Arden, tre konata aktorino. Ili loĝis en Usono, kaj havis unu infaneton – filinon – kiun ili adoris. Kiam ŝi havis tri jarojn oni forŝtelis ŝin, kaj postulis altegan sumon por ŝia resendo. Kiam oni estis paginta ducent mil dolarojn la kadavro de la infaneto troviĝis, ŝajne dum almenaŭ du semajnoj senviva. La popolo terure indignis. Sekvis eĉ pli malbonaj aferoj. S-ino Armstrong estis graveda. Post la teruraĵo ŝi naskis senvivan infaneton, kaj mem mortis. Ŝia kor-rompita edzo sin pafis.”

Mon Dieu, kia tragedio! Mi nun memoras ĝin,” diris S-ro Bouc. “Estis ankaŭ alia morto, se mi bone memoras?”

“Jes – kompatinda franca aŭ svisa vartistino. La policaro opiniis, ke ŝi ion sciis pri la krimo. Ili rifuzis kredi ŝiajn histeriajn neajn asertojn. Fine la kompatindulino senespere ĵetis sin el fenestro kaj estas mortigita. Poste pruviĝis, ke ŝi estis tute senkulpa.”

“Preskaŭ ne pripenseble,” diris S-ro Bouc.

“Ĉirkaŭ ses monatojn poste, oni arestis tiun Cassetti, kiel estron de la bando, kiu ŝtelis la infaneton. Estas nenia dubo, ke Cassetti estis la kulpulo. Sed pere de la granda sumo da mono, kiun li akiris, kaj per la sekreta informo kiun li posedis pri kelkaj personoj, li estis senkulpigita pro teknikaĵo. Malgraŭ tio, la popolo estus pendiginta lin, se li ne estus tiel lerta, ke li evitis ĝin. Nun mi komprenas kio okazis. Li ŝanĝis sian nomon kaj foriris de Usono. De post tiu tempo li vojaĝis en diversaj landoj.”

Ah! quel animal!” La voĉtono de S-ro Bouc montris abomenon. “Mi ne povas bedaŭri, ke li estas morta – tute ne.”

“Mi samopinias.”

“Tamen, ne estas necese, ke li estu murdita en la Orienta Ekspreso. Estas aliaj lokoj.”

Poirot ridetis. Li sciis, ke S-ro Bouc havas partian opinion pri tiu punkto.