Выбрать главу

“Je kioma horo vi petis ke ŝi faru tion por vi?”

“Mi pensu. Devis esti ĉirkaŭ la deka kaj duono aŭ kvarono antaŭ la dekunua. Ŝi venis por eltrovi ĉu mi havas aspirinon. Mi diris al ŝi kie trovi ĝin, kaj ŝi prenis ĝin el mia kofro.”

“Vi estis en la lito?”

“Jes.”

Subite ŝi ridis. “Kompatindulino. Ŝi estis tute maltrankvila. Okazis, ke ŝi erare malfermis la pordon de la apuda kupeo.”

“Tiun de S-ro Ratchett?”

“Jes. Vi scias, kiel malfacile estas distingi inter ili kiam vi trairas la trajnon kaj ĉiuj pordoj estas fermitaj. Ŝi estis tre maltrankvila. Ŝajnas, ke li ridis, kaj kredeble li diris ion ne tute ĝentila. Kompatindulino, ŝi eĉ tremetis. ‘Ho, mi faris eraron,’ ŝi diris. ‘Mi hontas fari eraron. Ne afabla viro,’ ŝi diris. ‘Li diris, “Vi estas tro maljuna.”’”

D-ro Constantine ridetis kaj S-ino Hubbard tuj akre rigardis lin.

“Li ne estis afabla viro,” ŝi diris, “tion diri al sinjorino. Ne estas dece ridi pri tiaj aferoj.”

D-ro Constantine rapide pardonpetis.

“Ĉu Post tio vi aŭdis ian bruon en la kupeo de S-ro Ratchett?” demandis Poirot.

“Nu – ne precize.”

“Kion tio signifas, sinjorino?”

“Nu – –” ŝi paŭzis. “Li ronkis.”

“Do, li ronkis, ĉu?”

“Terure. La antaŭan nokton mi ne povis dormi pro ĝi.”

“Vi ne aŭdis lin ronki post tiam, kiam vi ektimis pri viro en via kupeo?”

“Nu, S-ro Poirot, kiel mi povus tion fari? Li estis senviva.”

“Jes, prave,” diris Poirot. Li aspektis konfuzita.

“Ĉu vi memoras la infanŝtelan aferon Armstrong, S-ino Hubbard?” li demandis.

“Jes, mi ja memoras ĝin. Ankaŭ la fakton, ke la aĉulo kiu faris ĝin evitis punon. Mi ŝatus manumi lin.”

“Li ne evitis punon. Li estas senviva. Li mortis hieraŭ nokte.”

“Vi ne intencas diri…?” S-ino Hubbard duone levis sin el la seĝo pro ekscito.

 “Sed, jes. Ratchett estis la viro.”

Nu! Pensu pri tio. Mi devas skribi por informi mian filinon. Ĉu mi ne diris al vi hieraŭ vespere, ke tiu viro havas malbonan vizaĝon. Vi vidas, ke mi estis prava. Mia filino ĉiam diras: ‘Kiam panjo havas impreson, vi povas esti tute certa ke ŝi pravas.’”

“Ĉu vi konis iun en la familio Armstrong, S-ino Hubbard?”

“Ne. Ili estis en ekskluziva rondo. Sed mi ĉiam aŭdis, ke S-ino Armstrong estis perfekte bela virino kaj ke ŝia edzo adoris ŝin.”

“Do, S-ino Hubbard, vi multe helpis al ni–tre multe. Eble vi donos al mi vian tutan nomon?”

“Certe. Caroline Martha Hubbard.”

“Bonvolu skribi vian adreson ĉi tie.”

S-ino Hubbard tion faris. Sed ne ĉesis paroli. “Mi ne povas ne pensi pri ĝi. Cassetti–en ĉi tiu trajno. Mi havis impreson pri tiu viro, ĉu ne, S-ro Poirot?”

“Ja, jes, sinjorino. Parenteze, ĉu vi posedas skarlatan silkan kimonon?”

“Kia stranga demando! Ne, ne. Mi havas du tualetrobojn–unu el rozkolora flanelo, kiu estas tre komforta surŝipe, kaj unu el purpura silko donacita al mi de mia filino. Sed pro kio vi deziras scii pri miaj tualetroboj?”

“Okazis, sinjorino, ke iu en skarlata kimono eniris vian kupeon aŭ tiun de S-ro Ratchett hieraŭ nokte. Kiel vi diris antaŭ nelonge, estas malfacile distingi inter ili kiam ĉiuj pordoj estas fermitaj.”

“Nu, neniu en skarlata tualetrobo envenis en mian kupeon.”

“Do, ŝi devis eniri tiun de S-ro Ratchett.”

S-ino Hubbard kunpremis la lipojn kaj diris malafable: “Tio tute ne surprizas min.”

Poirot antaŭenklinis. “Do, vi aŭdis la voĉon de virino en la apuda kupeo?”

“Mi tute ne scias kiel vi tion divenis, S-ro Poirot. Sed efektive mi tion faris.”

“Sed kiam mi demandis al vi ĉu vi aŭdis ion en la apuda kupeo, vi nur diris ke vi aŭdis S-ron Ratchett ronki.”

“Tio estas vera. Li ronkis dum parto de la tempo. Kaj dum la alia– – ” S-ino Hubbard ruĝiĝis. “Ĝi ne estas agrabla afero pri kio paroli.”

“Je kioma horo vi aŭdis la voĉon de virino?”

“Mi ne scias. Mi vekiĝis por minuto kaj aŭdis virinon parolanta, kaj estis tute klare kie ŝi estas. Mi pensis nur, ‘Do, tiaspeca viro li estas, kaj tio ne surprizas min,’ kaj denove endormiĝis. Mi certigas al vi, ke mi ne estus dirinta ion pri la afero, se vi ne estus eltirinta ĝin.”

“Ĉu ĝi estis antaŭ aŭ post la afero pri la viro en via kupeo?”

“Tio similas al tio, kion vi antaŭe diris. Virino ne povis paroli al li se li estus senviva, ĉu?”

Pardon. Vi sendube pensas, ke mi estas stulta, sinjorino.”

“Mi supozas, ke eĉ vi iam konfuziĝas. Mi ne povas ne pensi pri tiu aĉulo Cassetti. Kion diros mia filino –” Poirot lerte sukcesis helpi al la virino remeti la enhavon de ŝia mansaketo, kaj poste li kondukis ŝin al la pordo. Je la lasta momento li diris :

“Vi lasis fali vian poŝtukon, sinjorino.”

S-ino Hubbard rigardis la peceton de batisto kiun li tenis antaŭ ŝi.

“Tio ne apartenas aL mi, S-ro Poirot. Mi havas la mian ĉi tie.”

Pardon. Mi opiniis, ke ĉar ĝi surhavas la ĉefliteron H sur ĝi––”

“Nu, tio estas kurioza, sed ĝi certe ne apartenas al mi. La miaj estas markitaj C.M.H. kaj ili estas taŭgaj aferoj, ne multekostaj parizaj ornamaĵoj. Kiamaniere tia poŝtuko povos esti utila por ies nazo?”

Neniu el la tri viroj ŝajnis havi respondon al tiu demando, kaj S-ino Hubbard triumfe eliris.

ĈAPITRO 5 – LA ATESTO DE LA SVEDINO

S-ro Bouc rigardis la butonon, kiun S-ino Hubbard lasis post ŝi.

“La butono. Mi ne povas kompreni ĝin. Ĉu ĝi signifas, ke malgraŭ ĉio Pierre Michel implikiĝis en la afero?” li diris. Li paŭzis, poste daŭrigis ĉar Poirot ne respondis. “Kion vi dirus, mia amiko?”

“La butono sugestas eblecojn,” pense diris Poirot. “Ni intervjuu la svedinon antaŭ ol diskutu la informon kiun ni aŭdis.”

Li trarigardis la amason de pasportoj antaŭ li.

“Ha! jen. Greta Ohlsson, aĝo kvardek naŭ.”

S-ro Bouc ordonis al la servisto, kaj baldaŭ la virino kun la flave-griza hararo kaj la longa ŝaf-simila vizaĝo enkondukiĝis. Ŝi miope rigardis S-ron Poirot tra siaj okulvitroj, sed estis tute trankvila.

Evidentiĝis, ke ŝi komprenas kaj parolas france, tial la konversacio okazis per tiu lingvo. Poirot unue faris al ŝi la demandojn pri kiuj li jam sciis la respondojn–ŝiaj nomo, aĝo, kaj adreso. Poste li demandis pri ŝia okupo.

Ŝi diris al li, ke ŝi estas intendantino en misia lernejo apud Istanbul. Ŝi estas sperta flegistino.

“Kompreneble, vi scias pri kio okazis hieraŭ nokte, fraŭlino?”

“Kompreneble. Estas terure. Kaj la usonanino diris al mi, ke la murdinto estis efektive en ŝia kupeo.”

“Mi aŭdis, fraŭlino, ke vi estas la lasta persono, kiu vidis la murditon viva?”

“Mi ne scias. Povas esti. Mi erare malfermis la pordon de lia kupeo. Mi tre hontis. Ĝi estis nekonvena eraro.”

“Vi efektive vidis lin?”

“Jes. Li legis libron. Mi pardonpetis rapide kaj foriris.”

“Ĉu li diris ion al vi?”

Eta ruĝiĝo montriĝis sur la vangoj de la sinjorino.

“Li ridis kaj diris kelkajn vortojn, kiujn mi ne precize aŭdis.”

“Kaj kion vi faris post tio, fraŭlino?” demandis Poirot, takte ŝanĝante la temon.

“Mi iris al la kupeo de la usonanino, S-ino Hubbard.

Mi petis iom da aspirino kaj ŝi donis ĝin al mi.”

“Ĉu ŝi demandis al vi, ĉu la pordo inter ŝia kupeo kaj tiu de S-ro Ratchett estis riglita?”

“Jes.”

“Kaj ĉu ĝi estis?”