Baldaŭ envenis en la manĝ-vagonon alia persono. Tiu estis alta viro, kiu havas inter kvardek kaj kvindek jarojn, iom maldika, brunhaŭta, kun la haroj iomete grizaj.
“La Kolonelo el Hindujo,” diris Poirot al si.
La novalveninto sin klinetis al la fraŭlino.
“Bonan matenon, F-ino Debenham.”
“Bonan matenon, Kolonelo Arbuthnot.”
La Kolonelo estis staranta kun mano sur la seĝo kontraŭ ŝi.
“Ĉu vi permesos?”
“Kompreneble. Sidiĝu.”
“Nu, vi scias, ke la matenmanĝo ne estas ĉiam interparola manĝo.”
“Mi tion esperas. Sed mi ne mordas.”
La kolonelo sidiĝis.
“Kelnero,” li vokis ordone.
Li mendis kafon kaj ovojn.
Liaj okuloj rigardis momente Hercule Poirot, sed la rigardo forvagis. Poirot, legante ĝuste la anglan menson, sciis ke li diris al si, “Nur stulta alilandano.”
Laŭ la nacia kutimo, la du angloj ne multe parolis. Ili interŝanĝis kelkajn vortojn, kaj baldaŭ la fraŭlino levis sin kaj reiris al sia kupeo. Dum la tagmeza manĝo la du denove estis ĉe la sama tablo, kaj denove ili tute ignoris la trian pasaĝeron. Ili parolis pli ol dum la matenmanĝo. Kolonelo Arbuthnot parolis pri la Punjab [1], kaj kelkfoje faris al la fraŭlino demandojn pri Bagdad, kaj evidentiĝis ke ŝi deĵoris tie kiel guvernistino. Dum la interparolo ili eltrovis ke ili havas komunajn amikojn, kaj rezulte ili iĝis pli amikaj. Ili parolis pri Tomaso Iu kaj Jerry Tiu. La kolonelo petis informon ĉu ŝi intencas iri rekte al Anglujo, aŭ ĉu ŝi haltos en Istanbul.
“Ne, mi ne haltos.”
“Ĉu ne domaĝe?”
“Mi venis laŭ ĉi tiu vojo antaŭ du jaroj, kaj tiam pasigis tri tagojn en Istanbul.”
“Mi komprenas. Nu, mi povas diri, ke mi estas tre kontenta ke vi senhalte veturos, ĉar tion mi ankaŭ faros.”
Li mallerte sin klinis, iomete ruĝiĝante.
“Li estas impresebla, nia kolonelo” pensis Hercule Poirot amuzata. “La trajno estas tiom danĝera kiom marvojaĝo.”
F-ino Debenham trankvile diris, ke tio estos agrabla. Ŝia sinteno estis iom malvarma.
Hercule Poirot rimarkis, ke la kolonelo akompanis ŝin al ŝia kupeo. Poste ili preterpasis la belegan pejzaĝon de la Taŭrus. Ili staris flankon ĉe flanko en la koridoro, kaj subite la fraŭlino suspiris. Poirot staris apude, kaj aŭdis ŝin murmuri :
“Ĉio estas tiel bela! Mi volus – mi volus …”
“Jes?”
“Mi volus, ke mi povu ĝui ĝin!”
Arbuthnot ne respondis. La linio de lia makselo aspektis iom pli severa.
“Mi tre volas, ke vi estu ekster la afero,” li diris.
“Silentu, mi petas. Silentu.”
“Ho! bone.” Li iom ĉagrenite ekrigardis S-ron Poirot. Tiam li daŭrigis: “Sed mi ne ŝatas la ideon, ke vi estas guvernistino – je ĉiu deziro de tiranaj patrinoj kaj liaj enuigaj infanaĉoj.”
Ŝi ridetis.
“Vi devas ne pensi tion. La subpremita guvernistino estas legendo ne plu vera. Mi povas certigi al vi, ke estas la gepatroj kiuj timas min.”
Ili ne plu parolis. Eble Arbuthnot iom hontis pro sia eldiro.
“Iom stranga komedieto kiun mi rigardas,” pense diris Poirot al si. Poste li memoris tiun penson.
Ili alvenis en Konya tiunokte je la dek-unua kaj duono. La du anglaj vojaĝantoj eliris kaj promenis sur la neĝkovrita kajo.
S-ro Poirot estis kontenta rigardi la movadon en la stacidomo tra fenestro. Tamen, post dek minutoj li decidis, ke iom da freŝa aero estus bona por li. Li zorge pretigis sin, surmetis kelkajn jaketojn kaj koltukojn, kaj metis siajn ŝuojn en galoŝojn. Tiel vestita li malsupreniris al la kajo kaj komencis promeni laŭlonge de ĝi. Li preterpasis la lokomotivon.
Estis la voĉoj, kiuj indikis al li la du malklaraj formoj, kiuj staras en la ombro de vagono. Arbuthnot parolis.
“Mary…”
La fraŭlino interrompis lin.
“Ne nun. Ne nun. Kiam ĝi estos finita. Kiam ĝi estos finita – tiam…”
Diskrete S-ro Poirot forturnis sin. Li miris.
Li preskaŭ ne estus rekoninta la malvarman kompetentan voĉon de F-ino Debenham.
“Kurioze,” li diris al si.
La postan tagon li scivolis, ĉu eble ili kverelis. Ili malmulte interparolis. La fraŭlino, li pensis, aspektas ĝenata. Estis malhelaj ombroj sub ŝiaj okuloj.
Proksimume je la dua kaj duono posttagmeze la trajno haltis. Kapoj aperis ĉe la fenestroj. Eta aro da viroj estis apud la reloj kaj indikis ion sub la manĝvagono.
Poirot metis la kapon eksteren, kaj parolis al la konduktoro de la Wagon Lit, kiu rapide preterpasis. La viro respondis, kaj Poirot sin turnante preskaŭ koliziis kun Mary Debenham, kiu staris tuj malantaŭ li.
“Kio okazis?” ŝi demandis franclingve. “Kial ni haltas?”
“Estas nenio, fraŭlino. Io ekbrulis sub la manĝvagono. Nenio grava. Ili nun riparas la malbonaĵon. Nenia dangero, mi certigas al vi.”
Ŝi faris abruptan gesteton, kvazaŭ la ideo de danĝero tute ne gravas al ŝi.
“Jes, jes, tion mi komprenas. Sed la tempo!”
“La tempo?”
“Jes, tio malfruigos nin.”
“Estas eble – jes,” konsentis Poirot.
“Sed malfruiĝon ni ne povas allasi! La trajno devus alveni je 6.55, kaj oni devas transiri la Bosphorus por trafi la Orientan Ekspreson ĉe la alia flanko je la naŭa. Se estus unu hora malfruiĝo, ni maltrafus tiun trajnon.”
“Estas eble, jes,” li aprobis.
Li rigardis ŝin scivoleme. La mano, kiu tenis la fenestro-barilon ne estis tute firma, ankaŭ ŝiaj lipoj tremetis.
“Ĉu ĝi estas tre grava al vi, fraŭlino?” li demandis.
“Jes, tre grava. Mi devas trafi tiun trajnon.”
Ŝi forturnis sin, kaj iris laŭ la koridoro al Kolonelo Arbuthnot.
Ŝia maltrankvilo ne necesis. Post dek minutoj la trajno ekveturis, kaj alvenis ĉe Haydapassar nur kvin minutojn malfrue.
La Bosphorus estis maltrankvila kaj S-ro Poirot ne ĝuis la transiron. Li apartiĝis de siaj kunvojaĝantoj sur la ŝipo, kaj ne revidis ilin.
Post alveno ĉe la Ponto Galata li iris rekte al la Hotelo Tokatlian.
Ĉe la Tokatlian, Hercule Poirot petis ĉambron kun bano. Tiam li iris al la tablo de la komizo kaj petis siajn leterojn.
Tri leteroj kaj telegramo atendis lin. Liaj brovoj iom leviĝis ĉe vido de la telegramo. Ĝi estis neatendata.
Li malfermis ĝin laŭ sia orda maniero. La presitaj vortoj estis klaraj.
“Evoluo antaŭvidita de vi en Kassner Afero subite okazis revenu tuj.”
“Voila ce qui est embetant,” murmuris Poirot ĉagrenite. Li ekrigardis la horloĝon.
“Mi devos antaŭeniri hodiaŭ nokte,” li diris al la komizo. “Je kioma horo ekveturos la Simplon Orient?”
“Je la naŭa, Monsieur.”
“Ĉu vi povos havigi dorm-kupeon por mi?”
“Certe, Monsieur. Ne estas malfacilaĵo en la nuna sezono. La trajnoj estas preskaŭ malplenaj. Unuaklasa aŭ dua? “
”Unua.”
“Très bien, Monsieur. Ĝis kie?”
“Ĝis Londono.”
“Bien, Monsieur. Mi havigos bileton por Londono kaj rezervos vian dorm-kupeon en la Istanbul-Calais vagono.”
Poirot denove ekrigardis la horloĝon. Estis dek minutoj antaŭ la oka.
“Mi havas sufiĉe da tempo por manĝi?”
“Sed certe, Monsieur.”
La malgranda belgo kapjesis. Li nuligis sian mendon por ĉambro kaj iris al la manĝejo. Dum li donis sian mendon al kelnero iu metis manon sur lian ŝultron.
“Ho! mon vieux, jen neatendita plezuro,” diris voĉo malantaŭ li.