Выбрать главу

“Ĉu estas, ke vi venas hejmen de Hindujo pro la kutima forpermeso?”

Kolonelo Arbuthnot respondis laŭ la brita malonga maniero: “Jes.”

“Sed vi ne hejmenvenas per la rekta ŝiplinio?”

“Ne.”

“Kial ne?”

“Mi elektis veni per la surtera vojo pro personaj kialoj.” Lia maniero ŝajnis diri, “Kaj tio sufiĉas por vi, vi trudema malgranda impertinentulo.”

“Vi venis senhalte de Hindujo?”

La kolonelo seke respondis; “Mi haltis unu nokton por vidi Ur Kaldea, kaj tri tagojn en Bagdad kun la komandanto, kiu estas amiko mia.”

“Vi haltis tri tagojn en Bagdad. Mi komprenas, ke la juna anglino, F-ino Debenham, ankaŭ venas de Bagdad. Eble vi renkontis ŝin tie?”

“Ne. Mi unue renkontis F-inon Debenham kiam ŝi kaj mi kune veturis en fervoja vagono de Kirkuk ĝis Nissibin.”

Poirot antaŭenklinis sin. Li iĝis persvadema kaj iom pli fremda ol necese.

“Sinjoro, mi intencas petegi al vi. Vi kaj Fraŭlino Debenham estas la solaj angloj en la trajno. Estas necese, ke mi demandu al ĉiu, kion tiu opinias pri la alia.”

“Tute neregula,” malvarme diris Kolonelo Arbuthnot.

“Vi eraras. Tiu krimo kredeble estas farita de virino. La viro estas pikita ne malpli ol dek du fojojn. Eĉ la trajnestro tuj diris, ‘Estis virino.’ Nu, kio estas mia unua tasko? Ekzameni ĉiun virinon, kiu veturas en la Istanbul-Calais vagono. Sed fari decidon pri anglino estas malfacila. La angloj estas tre retiremaj. Mi do petegas vin, sinjoro, pro justeco. Kia persono estas F-ino Debenham? Kion vi scias pri ŝi?”

“F-ino Debenham,” diris la kolonelo per iom da varmeco, “estas ĝentlemanino.”

“Ha!” diris Poirot, kaj li aspektis kvazaŭ tre kontenta. “Do vi opinias, ke kredeble ŝi ne estas implikita en tiu krimo?”

“La ideo estas absurda,” diris Arbuthnot. “La viro estis tute fremda al ŝi – ŝi neniam antaŭe vidis lin.”

“Ĉu ŝi diris tion al vi?”

 “Jes. Ŝi tuj komentis pri lia iom malafabla aspekto. Se virino estas implikata, kiel vi ŝajnas pensi (miaopinie, sen ia atesto krom nura supozo), mi povas certigi al vi, ke F-ino Debenham tute ne povus esti indikata.”

“Vi sentas varme pri la afero,” diris Poirot kun rideto.

Kolonelo Arbuthnot rigardis lin malvarme. “Mi tute ne scias, kion vi intencas,” li diris.

La rigardo ŝajnis iom hontigi Poirot. Li mallevis la okulojn kaj komencis manipuli la paperojn antaŭ si.

“Ĉi tio estas flankaĵo,” li diris. “Ni estu praktikaj kaj parolu pri faktoj. La krimo, ni kredas, okazis je kvarono post la unua hieraŭ nokte. Estas parto de la necesa rutino demandi al ĉiu en la trajno kion li aŭ ŝi estis faranta je tiu horo.”

“Kompreneble. Je kvarono post la unua, se mi ne eraras, mi estis parolanta al la juna usonano – la sekretario de la mortinto.”

“Ĉu vi estis en lia kupeo, aŭ ĉu li estis en la via?”

“Mi estis en lia kupeo.”

“Tiu estas la junulo kun la nomo MacQueen?”

“Jes.”

“Li estis amiko aŭ konato via?”

“Ne, mi neniam vidis lin antaŭ la nuna vojaĝo. Ni komencis okazan konversacion hieraŭ kaj ambaŭ ekinteresiĝis. Kutime mi ne ŝatas usonanojn”

Poirot ridetis, pro la memoro de la rimarkoj de MacQueen pri britoj.

“…Sed mi ŝatis tiun junulon. Li estis aŭdinta stultajn ideojn pri la situacio en Hindujo; la malbona flanko de usonanoj estas la fakto ke ili estas tiel sentimentalaj kaj idealistaj. Li interesiĝis pri tio, kion mi povis diri al li. Mi estis en la lando dum preskaŭ tridek jaroj. Kaj mi interesiĝis pri tio, kion li povis diri al mi rilate al la financa situacio en Usono. Tiam ni parolis pri la ĝenerala mond-politiko. Mi tute surpriziĝis kiam mi rigardis mian poŝhorloĝon, kaj rimarkis ke estas jam kvarono antaŭ la dua.”

“Je tiu horo vi ĉesigis la konversacion?”

“Jes.”

“Kion vi tiam faris?”

”Marŝis al mia propra kupeo kaj enlitiĝis.”

“Via lito estis jam preta?”

”Jes.”

“Tio estas la kupeo N-ro 15 – tiu estas la antaŭ-lasta kiam oni iras de la manĝ-vagono?”

“Jes.”

“Kie estas la konduktoro kiam vi iris al via kupeo?”

 “Li sidis je la fino ĉe tableto. Efektive, MacQueen alvokis lin jus kiam mi iris al mia kupeo.”

“Kial li alvokis lin?”

“Supozeble por pretigi lian liton. La kupeo ne estis preta por la nokto.”

“Nu, Kolonelo Arbuthnot, mi deziras ke vi zorge pensu. Dum la tempo kiam vi parolis kun MacQueen ĉu iu pasis tra la koridoro ekster la pordo?”

“Multaj personoj, mi opinias. Mi ne atentis tion.”

“Jes, sed mi pensas pri – ni diru, la lasta horo kaj duono de via konversacio. Vi eliris ĉe Vincovci, ĉu ne?”

“Jes, sed nur por minuto. Okazis ventego. Estis terure malvarme. Oni estis tre danka reeniri la pezan varmon de la trajno, kvankam mi opinias ke kutime oni multe tro varmigas la trajnojn.”

S-ro Bouc suspiris. “Estas malfacile kontentigi ĉiun,” li diris. “La angloj, ili malfermas ĉion, poste venas aliaj, kiuj fermas ĉion. Estas tre malfacile.”

Nek Poirot nek Kolonelo Arbuthnot atentis lin.

“Nu, sinjoro, pripensu,” diris Poirot. “Estis malvarme ekstere. Vi revenis en la trajnon. Vi sidiĝas, vi fumas – eble cigaredon, eble pipon – ” Li paŭzis dum sekundo.

“Pipon por mi. MacQueen fumis cigaredojn.”

“La trajno ekveturas. Vi fumas vian pipon. Vi parolas pri la stato de Eŭropo – de la mondo. Estas nun malfrue. La plimulto jam enlitiĝis. Ĉu iu pasas la pordon – pensu?”

Provante memori Arbuthnot sulkigis la brovojn.

“Estas malfacile diri,” li diris. “Mi ne atentis la aferon.”

“Sed vi havas la kutiman detal-rimarkadon de la soldato. Vi senkonscie rimarkas, oni povas diri.”

La kolonelo ree pensis, sed kapneis. “Mi ne povas diri. Mi ne memoras, ke iu pasis krom la konduktoro. Atendu momenton – estis ankaŭ virino, mi pensas.”

“Vi vidis ŝin? Ĉu ŝi estis maljuna-juna?”

“Mi ne vidis ŝin. Mi ne rigardis en tiu direkto. Nur susuro kaj la odoro de parfumo.”

“Parfumo? Bona parfumo?”

“Nu, iom forta. Parfumo flarebla cent metrojn malproksime. Sed,” rapide daŭrigis la kolonelo, “tio povis esti pli frue en la vespero. Kiel vi diris antaŭ nelonge, ĝi estis unu el tiuj aferoj, kiujn oni senkonscie rimarkas. Iam dum la vespero mi diris al mi ‘Virino-parfumo-tro multe da ĝi.’ Sed kiam ĝi estis, mi ne povas esti certa, krom ke ĝi devis esti post Vincovci.”

“Kial?”

“Ĉar mi memoras, ke mi flaris la odoron en la momento kiam mi parolis pri la malsukceso de la Kvinjara Plano de Stalin, kaj la pasado de la virino igis min pensi pri la situacio de la virinoj en Rusujo. Kaj mi scias, ke ni ne parolis pri Rusujo ĝis preskaŭ la fino de nia interparolado.”

“Vi ne povas diri pli precize ol tio?”

“Ne. Ĝi devis esti proksimume en la lasta duonhoro.”

“Ĝi okazis post la halto de la trajno?”

La alia kapjesis. “Jes, mi estas preskaŭ certa, ke jes.”

“Nu, ni forlasos tion. Ĉu vi iam estis en Usono, Kolonelo Arbuthnot?”

“Neniam. Mi ne deziras iri.”

“Ĉu vi iam konis Kolonelon Armstrong?”

“Armstrong – Armstrong – Mi konis du tri kun tiu nomo. Estis Tommy Armstrong en la 6oa regimento – vi ne parolas pri li? Kaj Selby Armstrong – li estis mortigita ĉe la Somme batalo.”

“Mi parolas pri la Kolonelo Armstrong kiu edziĝis kun usonanino, kaj kies solan infaneton oni ŝtelis kaj mortigis.”

“Ha! jes, mi memoras, ke mi legis pri tio – terura afero. Mi opinias, ke mi neniam renkontis lin, kvankam kompreneble, mi sciis pri li. Tony Armstrong. Bonegulo. Ĉiu ŝatis lin. Li havis elstaran karieron. Li gajnis la V.C.”[2]

вернуться

2

 V.C. – Victoria Cross; plej honora brita medalo por braveco