“La viro murdita hieraŭ nokte estis la viro respondeca pri la murdo de la infaneto de Kolonelo Armstrong.”
La vizaĝo de Arbuthnot severiĝis “Tiuokaze, miaopinie, la porko meritis tion, kion li ricevis. Kvankam mi preferus vidi lin laŭleĝe pendigita – aŭ en Usono elektro-mortigita, mi supozas.”
“Efektive, Kolonelo Arbuthnot, vi preferas la leĝon kaj ordon ol privatan venĝon?”
“Nu, vi ne povas havi sangan venĝadon kiel la korsikanoj aŭ la mafio[3],” diris la kolonelo. “Diru kion vi volas, sed juĝo per juĝantaro estas bona sistemo.”
Poirot pense rigardis lin dum minuto. “Jes,” li diris, “Mi estas certa, ke tio estas via vidpunkto. Nu, Kolonelo Arbuthnot, mi opinias, ke mi ne bezonas demandi al vi ion alian. Vi povas memori nenion pri hieraŭ nokte, kio ŝajnas al vi iamaniere suspektinda?”
Arbuthnot konsideris dum unu du momentoj. “Nenion,” li diris. “Absolute nenion. Krom, se…,” li hezitis.
“Sed daŭrigu, mi petas vin.”
“Nu, vere ĝi estas nenio,” diris la kolonelo malrapide.
“Sed vi diris io.”
“Jes, jes. Daŭrigu.”
“Ĝi estas nenio. Nur bagatelo. Sed kiam mi atingis
mian kupeon, mi rimarkis, ke la pordo de tiu post la mia
– la lasta, vi scias – ”
“Jes, n-ro 16.”
“Nu, ĝia pordo ne estis tute fermita. La persono en ĝi elrigardis laŭ kaŝa maniero. Poste li rapide fermis ĝin. Kompreneble, mi scias ke tio ne gravas, sed ĝi ŝajnis al mi iom nekutima. Estas tute kutime malfermi pordon kaj elrigardi se vi volas vidi ion, sed estis la kaŝa maniero kiu altiris mian atenton.”
“Je-es,” diris Poirot dube.
“Mi diris al vi, ke ĝi ne estas grava,” diris Arbuthnot pardonpeteme. “Sed vi scias, kio ĝi estas – frumatene – ĉio tute trankvila – la afero ŝajnis iom minaca – kiel detektiva romano. Vere sensencaĵo.”
Li leviĝis. “Do, se vi ne plu bezonas min…”
“Dankon, Kolonelo Arbuthnot, estas nenio plu.”
La soldato hezitis momenton. Lia unua malŝato pri demandado de “fremduloj” jam malaperis.
“Pri Fraŭlino Debenham,” li diris iom embarasite. “Vi povas akcepti mian diron, ke ŝi estas senkulpa. Ŝi estas pukka sahib.” Iom ruĝiĝante, li foriris.
“Kion signifas pukka sahib?” demandis D-ro Constantine.
“Ĝi signifas, ke ŝiaj patro kaj fratoj ĉeestis samspecan lernejon kiel tiu de Kolonelo Arbuthnot,” diris Poirot.
“Ho!” diris D-ro Constantine, malkontente. “Do, ĝi neniel koncernas la krimon.”
“Precize,” diris Poirot. Li enpensiĝis, frapante la tablon per la fingroj. Tiam li levis la okulojn.
“Kolonelo Arbuthnot fumas pipon,” li diris. “En la kupeo de S-ro Ratchett mi trovis pip-purigilon. S-ro Ratchett fumis nur cigarojn.”
“Vi opinias…?”
“Li estas la sola viro ĝis nun kiu diris, ke li fumas pipon. Kaj li sciis pri Kolonelo Armstrong – eble eĉ konis lin, kvankam li ne allasas tion.”
“Do, vi opinias, ke estas eble…?”
Poirot forte kapneis. “Jen la problemo – estas neeble – tute neeble – ke honorinda, iomete stulta, honesta anglo piku malamikon dekfoje per tranĉilo. Ĉu vi ne sentas, miaj amikoj, ke tio ne estas ebla?”
“Tio estas la psikologio,” diris S-ro Bouc.
“Kaj oni devas respekti la psikologion. Tiu krimo havas subskribon, kaj ĝi certe ne estas la subskribo de Kolonelo Arbuthnot. Kaj nun al la venonta intervjuo.”
Ĉi tiun fojon S-ro Bouc ne parolis pri la italo, sed li pensis pri li.
La lasta el la unua-klasaj pasaĝeroj esti intervjuota – S-ro Hardman – estis la granda usonano, kiu manĝis ĉe la sama tablo kiel la italo kaj la servisto de S-ro Ratchett.
Li portis iom brilaĉan kompleton, roz-koloran ĉemizon, brilegan kravat-pinglon, kaj maĉis gumon kiam li eniris la manĝ-vagonon. Li havis dikan maldelikatan vizaĝon, kun bonhumora esprimo.
“Bonan matenon, sinjoroj,” li diris. “Kiel mi povas helpi vin?”
“Vi aŭdis pri ĉi tiu murdo, S-ro Hardman?”
“Certe.” Li lerte movis la maĉ-gumon.
“Laŭnecese ni intervjuas ĉiujn pasaĝerojn en la trajno.”
“Konsentite. Nur tiamaniere oni povas esplori la aferon.”
Poirot rigardis la pasporton antaŭ si.
“Vi estas Cyrus Bethman Hardman, usonano, kvardek-unu jara, vojaĝanta vendisto de rubandoj por skribmaŝinoj?”
“Vi pravas. Tio estas mi.”
“Vi vojaĝas de Istanbul al Parizo?”
“Tiel estas.”
“Kialo?”
“Komerco.”
“Ĉu vi ĉiam veturas unuaklase, S-ro Hardman?”
“Jes, sinjoro. Mia firmo pagas la vetur-elspezojn.” Li palpebrumis.
“Nu, S-ro Hardman, ni venas al la aferoj de hieraŭ nokte.”
La usonano kapjesis.
“Kion vi povas diri al ni pri la afero?”
“Precize nenion.”
“Estas bedaŭrinde. S-ro Hardman, bonvolu diri al ni precize kion vi faris hieraŭ post la vespermanĝo.”
Por la unua fojo la usonano ne ŝajnis havi respondon tute preta. Fine li diris: “Pardonu al mi sinjoroj, sed precize kiuj vi estas? Sciigu tion al mi.”
“Jen S-ro Bouc, direktoro de la Compagnie des Wagons Lits. Ĉi tiu sinjoro estas la kuracisto kiu ekzamenis la korpon.”
“Kaj vi?”
“Mi estis Hercule Poirot. La kompanio komisiis min esplori la aferon.”
“Mi aŭdis pri vi,” diris S-ro Hardman. Li pripensis dum ankoraŭ unu du minutoj. “Mi devas diri ĉion supozeble.”
“Certe estus bone, ke vi diru al ni ĉion, kion vi scias,” diris Poirot seke.
“Vi estus prave parolinta se estus io, kion mi scias. Mi scias nenion, kiel mi diris. Sed mi devus scii ion, kaj pro tio mi estas ĉagrenita. Vere, mi devus scii ion.”
“Bonvolu klarigi, S-ro Hardman.”
S-ro Hardman suspiris, forigis la maĉ-gumon, kaj metis manon en poŝon. Samtempe lia personeco ŝajnis ŝanĝiĝi. Li iĝis malpli simila al teatra rolulo kaj pli viva persono. La sonoraj nazaj voĉtonoj modifiĝis.
“Tiu pasporto estas blufaĵo,” li diris. “Jen kiu mi vere estas.”
Poirot legis la vizitkarton donita al li. S-ro Bouc rigardis super lian ŝultron.
S-RO CYRUS B. HARDMAN,
Detektiva Agentejo McNeill,
New York.
Poirot konis la nomon. Ĝi estis unu el la plej bone konataj kaj plej fidindaj detektivaj agentejoj en New York.
“Nu, S-ro Hardman,” li diris, “Permesu, ke mi aŭdu la signifon de ĉi tio.”
“Certe. Jen kiel la afero okazis. Mi venis al Eŭropo serĉante du trompulojn – nenio rilata al la nuna afero. La serĉo finiĝis en Istanbul. Mi telegrafis al mia estro, kaj ricevis ordonon reveni. Mi intencis reiri al New York, kiam mi ricevis ĉi tion.” Li transdonis leteron, kies papero surhavis la adreson de la Hotelo Tokatlian.
Kara sinjoro, – Oni indikis vin al mi kiel unu el la stabo de la Detektiva Agentejo McNeill. Bonvolu veni al mia ĉambro je la kvara hodiaŭ posttagmeze.
Ĝi estis subskribita “S. E. Ratchett.”
“Eh bien?”
“Mi iris je la citita horo, kaj S-ro Ratchett klarigis la situacion al mi. Li montris al mi du leterojn, kiujn li ricevis.”
“Li estis timema?”
“Li ŝajnigis, ke li ne estas, sed estis nenia dubo, ke li estas. Li faris proponon al mi. Mi devus veturi al Parizo per la sama trajno, kaj zorgi, ke neniu forigu lin. Nu, sinjoroj, mi veturis per la sama trajno, kaj malgraŭ tio, iu sukcesis forigi lin. Tutcerte mi estas ĉagrenita pri la afero, kiu povas havi malbonajn por mi.”