“La zorga detruo de tiu noto povas signifi nur unu aferon. Devas esti en la trajno iu tiel intime kunligata kun la familio Armstrong, ke la trovo de tiu noto tuj direktus suspekton kontraŭ tiu persono.
“Nun ni venas al la du aliaj trovitaj postsignoj. Mi nenion diros pri la pip-purigilo, ĉar ni iam multe parolis pri ĝi. Ni parolu pri la poŝtuko. Ĝi estas postsigno, kiu rekte kulpigas iun kies ĉeflitero estas H, kaj ĝi estas akcidente faligita tie de tiu persono.”
“Precize,” diris D-ro Constantine. “Ŝi eltrovas ke ŝi faligis sian poŝtukon, kaj tuj ŝi procedas kaŝi sian antaŭnomon.”
“Kiel rapide vi decidas. Vi faras konkludojn multe pli rapide ol mi permesas al mi tion fari.”
“Ĉu estas alia alternativo?”
“Certe. Supozu, ekzemple, ke vi faris krimon, kaj volas ke oni suspektu iun alian. Nu, estas en la trajno persono intime kunligata kun la familio Armstrong – virino. Supozu, ke vi lasus tie poŝtukon, kiu apartenas al ŝi… Oni faros demandojn al ŝi, oni eltrovos ŝian rilaton kun la familio Armstrong – et voila. Motivo – kaj kulpiga atestaĵo.”
“Sed tiuokaze,” kontraŭdiris la kuracisto, “ĉar la persono indikita estus senkulpa, ŝi ne provus kaŝi sian identecon.”
“Vere? Tion vi opinias? Jen la opinio de la juĝejo. Sed mi scias la homan naturon, mia amiko, kaj mi diras al vi, ke subite starigita kontraŭ ebla murdo-proceso, la plej senkulpa persono perdos la racion kaj faros plej stultajn agojn. Ne, ne, la gras-makulo kaj la movita etikedo ne pruvas kulpecon – ili pruvas nur ke Grafino Andrenyi deziras pro ia kialo kaŝi sian identecon.”
“Kio, viaopinie, povas esti ŝia kunligo kun la familio Armstrong? Ŝi diris, ke ŝi neniam estis en Usono.”
“Precize, kaj ŝi malperfekte parolas angle, kai ŝi havas fremdan aspekton, kiun ŝi troigas. Sed devus ne esti malfacile diveni kiu ŝi estas. Mi menciis antaŭ nelonge la nomon de la patrino de S-ino Armstrong. Ĝi estis Linda Arden, kaj ŝi estis fama aktorino. Linda Arden, la nomo laŭ kiu ŝi estis ĉie konata, ne estis ŝia vera nomo. Tio povus esti Goldenberg – ŝi kredeble havis en la vejnoj iom da centra-eŭropa sango. Diversaj nacianoj transloĝiĝas al Usono. Mi sugestas al vi, sinjoroj, ke tiu juna fratino de S-ino Armstrong, preskaŭ nur infano je la tempo de la tragedio, estis Helena Goldenberg, la pli juna filino de Linda Arden, kaj ke ŝi edziniĝis kun Grafo Andrenyi, kiam li estis ataŝeo en Washington.”
“Sed Princino Dragomiroff diras, ke ŝi edziniĝis kun anglo.”
“Kies nomon ŝi ne povas memori! Nu, ĉu tio estas verŝajna? Princino Dragomiroff vere amis Linda Arden. Ŝi estis bapto-patrino por unu el ŝiaj filinoj. Ĉu ŝi povus tiel rapide forgesi la edzinan nomon de la alia filino? Certe ne. Mi opinias, ke ni povas certe diri, ke Princino Dragomiroff mensogis. Ŝi scias, ke Helena estas en la trajno, ĉar si vidis ŝin. Tuj kiam ŝi aŭdis la veran nomon de Ratchett, ŝi ekkomprenis ke oni suspektus Helena. Do, kiam ni demandis al ŝi pri la fratino, ŝi mensogas – estas necerta, ne povas memori, sed ‘opinias ke Helena edziniĝis unu anglo’ – sugesto kiel eble plej malproksima al la vero.”
Unu el la servistoj en la manĝ-vagono venis tra la pordo kaj alproksimiĝis. Li parolis al S-ro Bouc.
“Ĉu mi servu la manĝon, sinjoro? Ĝi estas preta jam dum iom da tempo.”
S-ro Bouc rigardis Poirot. Ĉi lasta kapjesis.
“Certe, servu la manĝon.”
La servisto malaperis tra la pordoj. Oni povis aŭdi la sonorilon kaj la laŭtan voĉon:
“Premier service. Le diner est servi. Premier diner – First Service.”
Poirot ĉetabliĝis kun S-ro Bouc kaj la kuracisto, La ĉeestantaro en la manĝ-vagono estis tre kvieta. Oni parolis malmulte. Eĉ la parolema S-ino Hubbard estis nenature kvieta. Ŝi murmuris:
“Mi sentas, kvazaŭ mi ne povas manĝi ion,” kaj tiam manĝis ĉion proponitan al ŝi, instigate de la svedino, kiu prizorgis ŝin.
Antaŭ la servado de la manĝo, Poirot flustris ion al la ĉefservisto. Constantine divenis la instrukciojn donitajn, ĉar li rimarkis ke oni ĉiam laste servis la pladojn al Grafo kaj Grafino Andrenyi, kaj ke je la fino de la manĝo estis prokasto pri ilia kalkulo. Tiel okazis, ke la grafo kaj grafino estis la lastaj personoj en la manĝ-vagono.
Kiam ili fine leviĝis kaj iris al la pordo, Poirot eklevis sin kaj sekvis ilin.
“Pardonu, sinjorino, vi faligis vian poŝtukon.” Li proponis al ŝi etan literitan kvadrataĵon.
Ŝi prenis ĝin, ekrigardis ĝin, kaj redonis ĝin al li.
“Vi eraras, sinjoro, tio ne estas mia poŝtuko.”
“Ne via poŝtuko? Ĉu vi estas certa?”
“Tute certa, sinjoro.”
“Kaj tamen, sinjorino, ĝi surhavas vian ĉefliteron – la litero H.”
La grafo faris ekmovon. Poirot ignoris lin. Liaj okuloj fikse rigardis la vizaĝon de la grafino.
Firme rigardante lin, ŝi respondis: “Mi ne komprenas, sinjoro. Miaj ĉefliteroj estas E. A.”
“Mi pensas, ke ne. Via nomo estas Helena – ne Elena. Helena Goldenberg, la pli juna filino de Linda Arden – Helena Goldenberg, la fratino de S-ino Armstrong.”
Estis morta silento dum minuto. Kaj la grafo kaj la grafino paliĝis. Poirot diris per pli dolĉa voĉtono: “Ne valoras nei ĝin. Tio estas la vero, ĉu ne?”
La grafo ekfurioziĝis: “Sinjoro, per kia rajto vi…”
Ŝi interrompis lin, metante malgrandan manon kontraŭ lia buŝo.
“Ne, Rudolph. Mi parolu. Estas senutile nei, kion la sinjoro diras. Estus pli bone, ke ni sidiĝu kaj priparolu la aferon.”
Ŝia voĉo ŝanĝiĝis. Ĝi ankoraŭ enhavis la sudan tonriĉecon, sed ĝi subite plidecidiĝis. Ĝi estis, por la unua fojo, vere usona voĉo.
La grafo silentiĝis. Li obeis la geston de ŝia mano, kaj ili ambaŭ sidiĝis kontraŭ Poirot.
“Via aserto, sinjoro, estas tute vera,” diris la grafino. “Mi estas Helena Goldenberg, la pli juna fratino de S-ino Armstrong.”
“Vi ne sciigis min pri tiu fakto hodiaŭ matene, sinjorino grafino.”
“Ne.”
“Efektive, ĉio dirita al mi de via edzo kaj vi estis mensogo.”
“Sinjoro,” kolere ekkriis la grafo.
“Ne koleriĝu, Rudolph. S-ro Poirot diris ĝin iom krude, sed kion li diris ne estas kontraŭstarebla.”
“Mi estas kontenta, ke vi tiel facile konsentas pri la fakto, sinjorino. Ĉu vi nun diros al mi kial vi tion faris, kaj kial vi aliigis vian antaŭnomon en via pasporto?”
“Tion mi faris”, interrompis la grafo.
Helena diris: “S-ro Poirot, ĉu vi ne povas diveni la kialon? La viro, kiu estas murdita estas la viro kiu murdis mian nevinon, kiu mortigis mian fratinon, kiu rompis la koron de mia bofrato. Tri el la personoj, kiujn mi plej amis, kaj el kiu konsistis mia hejmo – mia mondo!”
Ŝia voĉo sonoris pasie. Ŝi estis vera filino de tiu patrino, kies emocia aktado metis larmojn en la okulojn de grandaj aŭdantaroj.
Ŝi daŭrigis pli kviete: “El ĉiuj personoj en la trajno, kredeble mi havis la plej bonan motivon mortigi lin.”
“Kaj vi ne mortigis lin, sinjorino?”
“Mi ĵuras al vi, S-ro Poirot, kaj mia edzo scias kaj ankaŭ ĵuros – ke, eĉ se mi estus tentita fari tion, mi ne levis manon kontraŭ lin.”