“Elle est jolie – et chic,” murmuris Poirot. “Edzo kaj edzino – ĉu?”
S-ro Bouc kapjesis.
“El la hungara ambasadorejo, mi opinias,” li diris. “Belega paro.”
Nur estis du aliaj manĝantoj – MacQueen, la kunveturanto de Poirot, kaj lia dunganto S-ro Ratchett. La lasta frontis kontraŭ Poirot, kaj la duan fojon Poirot zorge rigardis tiun malallogan vizaĝon, kaj rimarkis la falsan bonvolon de la frunto kaj la malgrandajn, kruelajn okulojn.
Sendube S-ro Bouc vidis ŝanĝon en la esprimo de sia amiko.
“Vi rigardas vian sovaĝan beston, ĉu ne?” li demandis.
Poirot kapjesis. Kiam oni portis al li la kafon, S-ro Bouc ekstaris. Komencinte antaŭ ol Poirot, li estis fininta antaŭ iom da tempo.
“Mi reiras al mia kupeo,” li diris. “Venu baldaŭ kaj parolu kun mi.”
“Kun plezuro.”
Poirot trinketis sian kafon kaj mendis likvoron. La servisto iris de tablo al tablo kun sia monskatolo, ricevante pagojn. La voĉo de la maljuna usonanino aŭdiĝis, akra kaj plenda.
“Mia filino diris, ‘Akiru libreton da manĝ-biletoj kaj vi ne havos ĝenaĵojn.’ Nu, tio ne estas vera. Ŝajne ili devas havi dek procentan trinkmonon, kaj mi devas alpagi tiun botelon da mineral-akvo – aĉa ĝi estis. Ili ne havis Evian aŭ Vichy, kio ŝajnas strange al mi.”
“Tio estas – ili devas doni la akvon de la lando,” klarigis la ŝaf-vizaĝa virino.
“Tamen, ŝajnas strange al mi.” Ŝi malkontente rigardis amaseton de etaj moneroj sur la tablo. “Rigardu tion, kion li donis al mi. Dinaroj aŭ io. Ĝi aspektas kiel rubaĵo. Mia filino diris…”
Mary Debenham forpuŝis sian seĝon kaj foriris. Kolonelo Arbuthnot ekstaris kaj sekvis ŝin. Kolektinte sian monon, la usonanino same faris, sekvate de la alia sinjorino. La hungaroj jam estis for. En la manĝ-vagono nur restis Poirot kaj Ratchett kaj MacQueen.
Ratchett parolis al sia kunulo, kiu ekstaris kaj foriris. Tiam li mem ekstaris, sed anstataŭ sekvi MacQueen li neatendite sidis sin en la seĝo kontraŭ Poirot.
“Ĉu vi povas afable doni al mi alumeton?” li diris. Lia voĉo estis mola. “Mia nomo estas Ratchett.”
Poirot iomete sin klinis. Li metis la manon en sian poŝon kaj eltiris alumetujon, kiun li donis al la alia viro, kiu prenis ĝin sed ne bruligis alumeton.
“Mi opinias,” li daŭrigis, “ke mi havas la plezuron paroli al S-ro Hercule Poirot, ĉu ne?”
Poirot denove sin klinis.
“Vi estas prava, Monsieur.”
La detektivo konsciiĝis pri la studa rigardo de tiuj strangaj sagacaj okuloj antaŭ ol la alia denove parolis.
“En mia lando,” li diris, “ni senprokraste esprimas niajn celojn. S-ro Poirot, mi deziras ke vi faru ion por mi.”
La brovoj de Hercule Poirot iomete leviĝis.
“Mia klientaro, Monsieur, estas nuntempe limigita. Mi akceptas malmultajn proponojn.”
“Certe, mi komprenas tion. Sed la nuna afero, S-ro Poirot, signifas multan monon.” Per sia mola persvada voĉo li ripetis la vortojn, “Multan monon.”
Hercule Poirot silentis dum momento, kaj poste diris, “Kion vi deziras ke mi faru por vi, Monsieur Ratchett?”
“S-ro Poirot, mi estas riĉulo – tre riĉa viro. Tiaj viroj havas malamikojn. Mi havas malamikon.”
“Nur unu malamikon?”
“Kion signifas tiu demando?” rapide demandis Ratchett.
“Monsieur, laŭ mia sperto, kiam viro havas, kiel vi diras, malamikojn, kutime tio signifas ne nur unu malamikon.”
Ratchett ŝajnis esti kontenta pri la respondo de Poirot. Li tuj diris. “Jes, mi tion komprenas. Malamiko aŭ malamikoj – ne gravas. Kio gravas estas mia sekureco.”
“Sekureco?”
“Mia vivo estas minacita, S-ro Poirot. Nu, mi estas viro kiu povas prizorgi sin.” El la poŝo de lia jaketo lia mano montris revolveron dum momento. Li daŭrigis severe, “Mi opinias, ke mi ne estas viro subite trafebla. Sed miaopinie estus bone duoble certigi certecon. Mi kredas, ke vi estas la viro por gajni mian monon, S-ro Poirot. Kaj memoru – multan monon.”
Poirot pense rigardis lin dum kelkaj minutoj. Lia vizaĝo estis tute senesprima. La alia povus havi nenian ideon pri liaj pensoj.
“Mi bedaŭras, Monsieur,” li fine diris. “ Mi ne povas komplezi vin.”
La alia sagace rigardis lin.
“Nomu la pagon deziratan,” li diris.
Poirot kapneis. “Vi ne komprenas, Monsieur. Mi estis tre bonŝanca en mia profesio. Mi perlaboris sufiĉe da mono por kontentigi miajn bezonojn kaj miajn dezirojn. Mi nun akceptas nur tiujn proponojn, kiuj interesas min.”
“Vi havas multan aplombon,” diris Ratchett. “Ĉu dudek mil dolaroj tentos vin?”
“Certe ne.”
“Se vi eltenas por ricevi pli, vi ne sukcesos. Mi scias kiom valoras io al mi.”
“Ankaŭ mi, Monsieur Ratchett.”
“Kio ne taŭgas pri mia propono?”
Poirot levis sin. “Se vi pardonos al mi la personaĵon – via vizaĝo ne placas al mi, Monsieur Ratchett,” li diris.
Kaj post tio li forlasis la manĝ-vagonon.
La Simplon Orienta Ekspreso alvenis ĉe Beograd kvaronon antaŭ la naŭa tiuvespere. Ĉar ĝi ne foriros ĝis la 9.15 Poirot malsupreniris al la kajo. Li ne restis longan tempon. Estis malvarmege, kaj ekstere neĝis. Li reiris al sia kupeo. La konduktoro, kiu estis sur la kajo, parolis al li.
“Viaj valizoj estas movitaj, Monsieur, al la kupeo N-ro 1, la kupeo de S-ro Bouc.”
“Kie do estas Sinjoro Bouc?”
“Li movis sin en la vagonon el Ateno, kiun oni ĵus alfiksis.”
Poirot sercis sian amikon. S-ro Bouc ne volis akcepti liajn protestojn.
“Tio estas nenio. Estas pli bone tiel. Vi iras rekte al Anglujo, tial estas pli bone ke vi estu en la traira vagono al Calais. Mi estas tute kontenta ĉi tie. Ĝi estas tute trankvila. Ĉi tiu vagono estas okupata nur de mi kaj greka kuracisto. Sed, mia amiko, kia nokto! Oni diras, ke ne estis tiom da neĝo dum multaj jaroj. Ni esperu, ke ĝi ne atendigos nin. Mi ne estas tro feliĉa tiurilate, mi certigas al vi.”
Akurate je 9.15 la trajno ekiris el la stacidomo. Baldaŭ poste Poirot ekstaris, diris bonan nokton al sia amiko, kaj iris laŭlonge de la koridoro al sia propra vagono, kiu estas en la antaŭa parto apud la manĝvagono.
Dum tiu, la dua tago de la vojaĝo, baroj sindetenaj iom malaperis. Kolonelo Arbuthnot staris ĉe la pordo de la kupeo de MacQueen kaj parolis al li.
MacQueen ĉesis paroli kiam li vidis Poirot. Li aspektis surprizita.
“Nu,” li diris, “mi opiniis, ke vi forlasis nin. Vi diris, ke vi intencas eltrajniĝi en Beograd.”
“Vi miskomprenis min,” diris Poirot ridetante. “Mi memoras nun, ke la trajno ekveturis el Istanbul en la
momento kiam ni parolis pri ĝi.”
“Sed viaj pakaĵoj – ili estas for.”
“Oni movis ilin en alian kupeon – nur tion.”
“Do, mi komprenas.”
Li rekomencis sian konversacion kun Arbuthnot, kaj Poirot iris laŭlonge de la koridoro.
Du pordojn for de lia kupeo, la maljuna usonanino, S-ino Hubbard, staris parolante al la ŝaf-simila svedino. S-ino Hubbard proponis revuon al ŝi.
“Prenu ĝin, mia kara,” ŝi diris, “Mi havas multon por legi. La malvarmeco estas terura, ĉu ne?” Ŝi amike kapklinis al Poirot.
“Vi estas plej afabla,” diris la svedino.
“Tute ne. Mi esperas, ke vi bone dormos, kaj ke via kapdoloro estos for en la mateno.”
“Estas nur la malvarmeco. Mi pretigos tason da teo.”
“Ĉu vi havas aspirinon? Tute certe? Mi havas multon. Do, bonan nokton, mia kara.”
Ŝi turnis sin al Poirot, kaj la alia virino foriris.
“Kompatindulino, ŝi estas sveda. Tiom, kiom mi eltrovis, ŝi estas misiistino – kaj instruas. Afabla, sed ne bone parolas angle. Ŝi estis tiom interesata pri tio, kion mi diris al ŝi pri mia filino.”