Poirot jam sciis ĉion pri la filino de S-ino Hubbard. Ĉiu, kiu komprenas la anglan lingvon, sciis, kc ŝi kaj ŝia edzo estas membroj de la stabo de granda usona kolegio en Smyrna, ke S-ino Hubbard faras sian unuan vojaĝon al la Oriento, kaj kion ŝi opinias pri la turkoj kaj iliaj malprecizaj kutimoj kaj la kondiĉo de iliaj vojoj.
La pordo apud ili malfermiĝis, kaj la maldika, pala servisto elvenis. Poirot ekvidis S-ron Ratchctt, kiu sidas en la lito. Li vidis Poirot kaj lia mieno ŝanĝiĝis, malheliĝante pro kolero. Tiam la pordo fermiĝis.
S-ino Hubbard flankentiris Poirot. “Sciu, ke mi estas morte tima pro tiu viro. Ne la servisto – la alia – la mastro. Estas io malĝusta rilate al tiu viro. Mia filino diras, ke mi estas tre intuicia. ‘Kiam la patrino ricevas impreson, ŝi tute pravas,’ jen kion diras mia filino. Kaj mi havas impreson pri tiu viro. Li estas en la apuda kupeo, kaj mi ne estas kontenta. Mi metis miajn pakaĵojn antaŭ la traira pordo hieraŭ nokte. Mi pensis, ke mi aŭdis lin ĉe la tenilo. Tute ne surprizus min scii ke tiu viro estas murdisto – unu el tiuj trajn-rabistoj pri kiuj oni legas. Eble mi estas malsaĝa, sed estas tiel. Mi timas lin. Mia filino diris, ke mi havus facilan vojaĝon, sed iel mi ne estas feliĉa. Eble malsaĝe, mi havas la senton ke io okazos. Kaj kiel tiu afabla junulo povas akcepti esti lia sekretario, mi ne povas kompreni.”
Kolonelo Arbuthnot kaj MacQueen alproksimiĝis al ili laŭ la koridoro.
“Venu en mian kupeon,” MacQueen diris. “Ĝis nun ĝi ne estas pretigita por la nokto. Kion mi deziras kompreni pri via politiko en Hindujo estas…”
La du viroj preterpasis ilin kaj daŭrigis laŭ la koridoro al la kupeo de MacQueen.
S-ino Hubbard diris bonan nokton al Poirot. “Mi intencas enlitiĝi kaj legi,” ŝi diris. “Bonan nokton.”
Poirot eniris sian kupeon, kiu estis post tiu de Ratchett. Li enlitiĝis, legis dum duonhoro, kaj tiam forigis la lumon.
Li subite vekiĝis post kelkaj horoj. Li sciis, kio vekis lin – laŭta ĝemo, preskaŭ ekkrio, ie apude. Je la sama momento okazis sono de sonorilo.
Poirot leviĝis kaj lumigis la kupeon. Li rimarkis, ke la trajno staras senmova – supozeble ĉe stacio.
Tiu ekkrio estis surprizinta lin. Li memoris, ke estas Ratchett en la apuda kupeo. Li malfermis la pordon ĵus kiam la konduktoro de la Wagon Lit alvenis kaj frapis ĉe la pordo de Ratchett. Poirot rigardis tra la iomete malfermita pordo. La konduktoro duan fojon frapis. Sonorilo eksonis, kaj lumo montriĝis super alia pordo. La konduktoro ekrigardis super sia ŝultro.
En la sama momento voĉo el la apuda kupeo aŭdiĝis: “Ce n’est rien. Je me suis trompe.”
“Bien Monsieur.” La konduktoro forrapidis, kaj frapis ĉe la pordo kie estas la lumo.
Poirot ree enlitiĝis, sia menso trankviligita, kaj forigis la lumon. Li rigardis sian horloĝeton. Estis precize dudek-tri minutoj antaŭ la unua.
Estis malfacile tuj endormiĝi. Li sentis la mankon de la trajn-movo. Se ĝi estis ĉe stacio ekstere estis strange kviete. Kontraste, la bruo en la trajno ŝajnis esti nekutime laŭta. Li povis aŭdi Ratchett en la apuda kupeo – klik kiam li malfermis la akvujon, la sonon de kuranta akvo, tiam alia klik kiam la akvujo fermiĝis. Piedpaŝoj aŭdiĝis en la koridoro, la mallaŭtaj piedpaŝoj de iu en pantofloj.
Hercule Poirot kuŝis sendorme. Kial la stacio estis tiel kvieta? Li soifis. Li denove rigardis sian horloĝeton. Iom post kvarono post la unua. Li intencis sonorigi kaj peti mineral-akvon de la konduktoro. Lia fingro eliris por sonorigi, sed li aŭdis tingon. La viro ne povis atenti ĉiun sonorilon samtempe. Ting… ting… ting…
Denove la sono. Iu senpacienciĝis, kaj tenis la fingron sur la butono.
Subite, kaj rapide, la viro venis. Li frapis ĉe pordo ne malproksima de tiu de Poirot. Poste aŭdiĝis voĉoj – tiu la konduktoro, pardonpeta, kaj tiu de virino, insista kaj parolema.
S-ino Hubbard! Poirot ridetis al si.
La interparolado daŭris dum iom da tempo, el kiu Sino Hubbard foruzis naŭdek pro cent. Fine la afero ŝajnis ordiĝi. Poirot klare aŭdis: “Bonne nuit, Madame,” kaj fermatan pordon.
Li premis la sonorilon. La konduktoro tuj alvenis. Li aspektis varma kaj ĝenata.
“De l’eau minerale, s’il vous plait.”
“Bien, Monsieur.” Eble ekrido en la okulo de Poirot instigis lin paroli.
“La dame Americaine…”
“Jes?”
Li viŝis sian frunton.
“Imagu al vi kian tempon mi pasigis kun ŝi! Ŝi insistas, ke estas viro en ŝia kupeo! Pensu, Monsieur. En spaco tiom malgranda.” Li indikis per la mano. “Kie li kaŝu sin? Mi argumentis. Mi elmontris, ke ĝi ne estas ebla. Ŝi insistas. Ŝi vekiĝis, kaj estis viro tie. Kaj kiamaniere, mi demandis, li kaj lasis post si riglitan pordon? Sed ŝi ne aŭskultos la racion. Kvazaŭ ni ne havas sufiĉe por ĝeni nin. La neĝo…”
“Neĝo?”
“Jes, Monsieur. Monsieur ne rimarkis? La trajno estas haltinta. Ni eniris neĝamason. Nur la ĉielo scias dum kiom da tempo ni estos ĉi tie. Mi memoras, ke unufoje ni estis neĝblokitaj sep tagojn.”
“Kie ni estas?”
“Inter Vincovci kaj Brod.”
“La la,” ĉagrenite diris Poirot.
La viro foriris kaj revenis kun la akvo.
“Bon soir, Monsieur.”
Poirot trinkis iom da akvo kaj pretigis sin por dormi. Li ĵus ekdormis kiam io denove vekis lin. En la nuna okazo estis kvazaŭ io peza estis falinta brue kontraŭ la pordon.
Li eksaltis, malfermis ĝin kaj elrigardis. Nenion. Sed dekstre iom malproksime en la koridoro virino en skarlata kimono marŝis foren. Ĉe la alia fino, sidante sur sia seĝeto, la konduktoro skribis ciferojn sur grandajn paperfoliojn. Ĉio estis tute trankvila.
“Sendube mi suferas pro la nervoj,” diris Poirot kaj denove enlitiĝis. Ĉi tiun fojon li dormis ĝis la mateno.
Kiam li vekiĝis la trajno ankoraŭ estas senmova. Li levis rulkurtenon kaj elrigardis. Amasoj da neĝo ĉirkaŭis la trajnon. Li rigardis sian horloĝeton, kaj vidis, ke estas post la naŭa.
Je kvarono antaŭ la deka, tiel bone vestita kiel kutime li eniris la manĝ-vagonon, kie ve-ĥoro aŭdiĝas. S-ino Hubbard plej laŭte voĉis sian lamentadon.
“Mia filino diris, ke ĝi estus tute facila. Nur sidu en la trajno ĝis la alveno en Parizo. Kaj nun eble ni estos ĉi tie dum tagoj,” ŝi diris. “Mia ŝipo ekveturos postmorgaŭ. Kiamaniere mi povos trafi ĝin? Mi ne povas eĉ telegrafi por nuligi mian lokon. Mi estas tro kolera paroli pri ĝi.”
La italo diris, ke li havas urĝajn aferojn en Milano. La granda usonano diris, ke la afero estas ‘tro ĉagrena, Sino,’ kaj esprimis la esperon, ke la trajno regajnos la perditan tempon.
“Mia fratino – ŝiaj infanoj atendas min,” diris la Svedino, plorante. “Mi ne povas informi ilin. Kion ili pensos? Ili diros, ke malbonaĵoj okazis al mi.”
“Dum kiom da tempo ni estos ĉi tie?” demandis Mary Debenham. “Ĉu neniu scias?”
Ŝia voĉtono ŝajnis senpacienca, sed Poirot rimarkis, ke mankas tia febra maltrankvilo, kiun ŝi montris dum la halto de la Taurusa Ekspreso.
S-ino Hubbard komencis denove. “Neniu scias ion en ĉi tiu trajno. Kaj neniu povas fari ion. Nur aro de sentaŭgaj fremduloj. Nu, se ĝi okazus en la hejmlando, estus iu, kiu almenaŭ provus ion fari.”
Arbuthnot turnis sin al Poirot, kaj parolis en zorge elpensita brita franclingvo.
“Vous etes un directeur de la ligne, je crois, Monsieur. Vous pouvez nous dire…”