“Kaj post tio?”
“Ni turisme vojaĝis. S-ro Ratchett volis vidi la mondon. Li estis malhelpata de nescio de lingvoj. Mi estis pli kunulo ol sekretario. Ĝi estis agrabla vivmaniero.”
“Nun, diru al mi ĉion, kion vi povas pri li.”
La junulo levis la ŝultrojn. Perpleksa esprimo transpasis lian vizaĝon.
“Tio ne estas facila.”
“Kio estis lia plena nomo?”
“Samuel Edward Ratchett.”
“Li estis usona civitano?”
“Jes.”
“El kiu parto de Usono li venis?”
“Mi ne scias.”
“Do, diru al mi kion vi scias.”
“S-ro Poirot, la vero estas, ke mi nenion scias. S-ro Ratchett neniam parolis pri si, nek pri sia vivo en Usono.”
“Kial, viaopinie?”
“Mi ne scias. Mi supozis, ke eble li hontas pri sia propra vivo. Kelkaj viroj tion faras.”
“Ĉu tio ŝajnas al vi kontentiga opinio?”
“Verdire, ne.”
“Ĉu li havas parencojn?”
“Li neniam parolis pri eĉ unu.”
Poirot iom insistis.
“Vi devas esti pensinta pri ia teorio, S-ro MacQueen.”
“Nu, mi tion faris. Unue, mi opinias, ke Ratchett ne estis lia ĝusta nomo. Mi opinias, ke li forlasis Usonon por eviti iun aŭ ion. Mi opinias, ke li sukcesis – ĝis antaŭ kelkaj semajnoj.”
“Kaj tiam?”
“Li komencis ricevi leterojn – minacajn leterojn.”
“Ĉu vi vidis ilin?”
“Jes, ĉar estis mia devo rigardi la korespondaĵojn. La unua letero alvenis antaŭ du semajnoj.”
“Ĉu oni detruis tiujn leterojn?”
“Ne, mi kredas, ke mi ankoraŭ havas du – unu Ratchett certe detruis. Ĉu mi havigu ilin por vi?”
“Se vi estos tiel afabla.”
MacQueen eliris. Kelkajn minutojn poste li revenis, kaj metis antaŭ Poirot du malpurajn leterfoliojn. La unua letero tekstis jene :
“Vi esperis eviti nin, ĉu? Tute ne. Ni intencas trafi vin, Ratchett, kaj ni certe tion faros!”
Ne estis subskribo. Sen dirante ion, Poirot prenis la duan leteron.
“Ni intencas forigi vin, Ratchett. Post nelonge. Ni certe tion faros.”
Poirot formetis la leteron.
“La stilo estas unutona!” li diris. “Pli tiel ol la skribado.”
MacQueen rigardis lin.
“Vi tion ne rimarkus,” diris Poirot afable. “Ĝi bezonas okulon spertan. Ĉi tiu letero ne estas skribita de unu persono, S-ro MacQueen. Du aŭ pli da personoj skribis ĝin – unu skribis literon post la alia. Ankaŭ, la literoj estas pressimilaj. Pro tio oni ne povas facile identigi la skribadon.”
Li paŭzis, kaj tiam diris :
“Ĉu vi sciis, ke S-ro Ratchett petis helpon de mi?”
“De vi?”
Laŭ la surprizita tono Poirot konstatis, ke la junulo ne sciis pri tio. Li kapjesis.
“Jes. Li ektimis. Diru al mi, kiamaniere li agis kiam li ricevis la unuan leteron.”
MacQueen hezitis. “Estas malfacile diri. Li flankenmetis ĝin per rido laŭ sia kutima trankvileco. Sed iel mi sentis, ke estas io sub la trankvileco.”
Poirot kapjesis. Tiam li faris neatenditan demandon. “S-ro MacQueen, diru al mi, tute honeste, kion vi opiniis pri via mastro. Ĉu vi ŝatis lin?”
Post unu du momentoj MacQueen respondis. “Ne, mi ne ŝatis lin.”
“Kial?”
“Mi ne scias. Li estis ĉiam afabla.” Li paŭzis, tiam diris, “Mi diros al vi la veron, S-ro Poirot. Mi malŝatis kaj malfidis lin. Mi estas certa, ke li estis kruela kaj danĝera viro. Tamen mi devas konfesi, ke mi ne povas doni kialojn por subteni mian opinion.”
“Dankon, S-ro MacQueen. Ankoraŭ unu demandon – kiam vi lastatempe vidis S-ron Ratchett viva?”
“Hieraŭ vespere ĉirkaŭ la deka. Mi iris en lian kupeon por akcepti notojn de li.”
“Pri kiu temo?”
“Pri antikvaj fajencaĵoj, kiujn li aĉetis en Irano. Li ne ricevis tion, kion li aĉetis. Estis longa korespondado pri la afero.”
“Kaj tio estis la lasta okazo kiam iu vidis S-ron Ratchett viva?”
“Supozeble jes.”
“Ĉu vi scias kiam S-ro Ratchett ricevis la lastan minacan leteron?”
“Matene en la tago kiam ni ekveturis de Istanbul.”
“Restas unu demando, kiun mi devas fari al vi S-ro MacQueen: ĉu viaj rilatoj kun via mastro estis bonaj?”
La okuloj de la junulo ridetis. “Surozeble mi nun devus ektimiĝi. Sed efektive Ratchett kaj mi bone interrilatis.”
“Eble, S-ro MacQueen, vi donos al mi vian nomon kaj adreson en Usono.”
MacQueen donis sian nomon – Hector Willard MacQueen, kaj adreson en New York. Poirot sin apogis kontraŭ la kusenoj.
“Jen ĉio por la momento, S-ro MacQueen,” li diris. “Mi estus kontenta, se vi tenus sekreta la aferon pri la morto de S-ro Ratchett dum iom da tempo.”
“Lia servisto, Masterman, devos scii.”
“Li kredeble jam scias,” diris Poirot. “Se jes, provu instigi lin ne paroli.”
“Tio ne devus esti malfacila. Li estas brito, kaj ne parolema. Li havas malaltan opinion pri usonanoj, kaj nenian opinion pri aliaj nacianoj.”
“Mi dankas vin, S-ro MacQueen.”
La usonano eliris el la kupeo.
“Nu?” demandis S-ro Bouc. “Ĉu vi kredas kion tiu junulo diris?”
“Li ŝajnas esti honesta kaj malkaŝema. Li ne ŝajnigas ŝaton por lia mastro, kion li kredeble estus farinta, se li estus koncernata iamaniere. Estas vere, ke S-ro Ratchett ne diris al li pri la provo havigi mian helpon, sed mi opinias, ke tio ne estas vere suspektinda cirkonstanco. Mi havas la impreson, ke S-ro Ratchett estis iom sekretema.”
“Do, vi diras, ke unu persono almenaŭ estas senkulpa,” ĝoje diris S-ro Bouc.
Poirot rigardis lin riproĉe. “Mi suspektas ĉiun ĝis la lasta minuto,” li diris. “Tamen, mi devas konfesi, ke mi ne povas imagi, ke tiu aplomba MacQueen ekscitiĝus kaj trapikus sian viktimon dek du aŭ dek kvar fojojn. Ĝi ne estas laŭ lia psikologio – tute ne.”
“Ne,” pense diris S-ro Bouc. “Tio estas la ago de viro preskaŭ freneza pro malamo – ĝi indikas la latinan temperamenton. Aŭ ĝi indikas, kiel insistis la trajnestro, virinon.”
Sekvate de D-ro Constantine, Poirot iris al la apuda vagono kaj la kupeo en kiu estas la murdita viro. La konduktoro venis kaj malŝlosis la pordon por ili. La du viroj eniris. Poirot turnis sin al sia kunulo.
“Kion oni faris en ĉi tiu kupeo?”
“Oni tuŝis nenion. Mi zorgis ne movi la kadavron kiam mi ekzamenis ĝin.”
Poirot kapjesis kaj ĉirkaŭrigardis. Oni unue rimarkis la egan malvarmon. La fenestro estis plene malfermita.
“Brrr,” diris Poirot. La alia konsente ridetis.
“Mi opiniis, ke mi devas ne fermi ĝin,” li diris. Poirot zorge ekzamenis la fenestron.
“Vi estas prava,” li diris. “Neniu iris el la kupeo laŭ tiu ĉi vojo. Eble oni intencis, ke la malfermita fenestro indiku tion, sed, se jes, la neĝo malhelpis la deziron de la murdinto.”
Li zorge ekzamenis la kadron de la fenestro. Preninte skatoleton el la poŝo, li blovis iom da pudro sur ĝin.
“Ne estas fingromarkoj,” li diris. “Krimuloj ne faras tiajn erarojn nuntempe. Pro tio, ni povas fermi la fenestron. Estas glaciige malvarme ĉi tie.”
Tion li faris, kaj tiam por la unua fojo li rigardis la senmovan figuron kuŝantan sur la liteto.
Ratchett kuŝis sur sia dorso. Lia piĵama jako, makulita per sango, estis malfermita. “Mi devis rigardi la vundojn,” klarigis la kuracisto.
Poirot kapjesis. Li klinis sin super la kadavro. Fine li rektigis sin kun grimaco.