En kelkaj civitoj ekfloris literaturo, filozofio kaj mirinde bela arto. La grekaj artistoj ja ne estas ĝis nun superitaj. Iliaj ĉefverkoj kaŭzas ankoraŭ nuntempe ĉies admiron.
La apero de mono estis granda revolucio. Ni jam vidis, ke bieno ne povis esti vendata, ĉar en ĝi kuŝis la tomboj de diiĝintaj prauloj, kiuj postulis de la posteuloj konstantan kulton. Sed la mono estis res nec mancipi, t.e. ke ĝi povis iri de iuj manoj en aliajn, sen ia religia formalaĵo. Estiĝis metiistoj, maristoj, industriĉefoj, komercistoj. Inter ili aperis riĉuloj. Stranga novaĵo! Ja, antaŭe nur gentestroj povis esti posedantoj. Sed nun klientoj kaj plebanoj ankaŭ povis fariĝi riĉaj. Okazis eĉ en multaj civitoj, ke aristokratoj malriĉiĝis.
Unuvorte novaj produktokondiĉoj kreis novajn klasojn, kiuj tre ofte interbatalis. La grekoj kaj romanoj spertis ĉiujn regsistemojn. Jen regis aristokrataro, jen demokrataro; jen reĝo, jen tirano[35], jen demagogo, jen konsulo, jen magistro akiris la estrecon.
En Grekio, la monarkio estis plurfoje renversita kaj restarigita; sed la novaj monarkoj neniam opiniis havi la rajton sin nomi reĝo; ili kontentiĝis esti nomataj tirano. Kio faris diferencon inter tiuj du nomoj, tio ne estas la pli aŭ malpli granda moraleco ekzistanta ĉe la suvereno; oni ne nomis reĝo bonan princon kaj tirano malbonan; estis precipe la religio, kiu distingis unu de la alia. La primitivaj reĝoj plenumis pastrajn funkciojn kaj tenis sian aŭtoritaton de la fajrujo; la tiranoj de la primitiva epoko estis nur politikaj estroj kaj akiris la regadon ĉu per balotado, ĉu perforte.
Ĉar sensenca patriota ideologio baris al racia kaj paca evoluado, kompreneble intervenis perforto por solvi la intercivitajn konfliktojn. La tuta historio de antikvaj grekoj kaj romanoj estas plena je sangaj militoj. Ĉe Romo, la templo de Jano, kiu devis esti fermita dum paca tempo, restis malfermita kvin jarcentojn seninterrompe. Dum unu miljaro ĝi estis fermita nur naŭ fojojn.
Aleksandro la Granda sukcesis dum mallonga tempo unuigi la grekajn civitojn por batali kontraŭ la persoj. Sed post la morto de la fama konkerinto, lia imperio baldaŭ forfalis kaj la militoj inter la civitoj rekomenciĝis. Du jarcentojn pli poste la konkero Grekion de la romanoj estigis denove ian perfortan unuecon, kiu ebligis pli malpli normalajn rilatojn inter la popoloj.
III. La Roma Imperio
Unuflanke la patriotismo malebligis la kunfandiĝon de civitoj en pli larĝan unuon; aliflanke la ekonomio postulis tion. En tiaj kondiĉoj, nur la perforto, la milito povis solvi la problemon.
Ne utilas bedaŭri kaj ĉagreniĝi ĉe la konstato, ke la historio de ĉiuj popoloj estas plena je sangaj bataloj. Se la homoj havus racian menson anstataŭ superstiĉan, la socia evoluo povus kredeble okazi pace. Bedaŭrinde ne estas tiel. La racia, la «teknika» menso tre malrapide elvolviĝas kaj senĉese konfliktas kun la religia aŭ superstiĉa menso. Ni eĉ notis, ke ambaŭ mensoj povas kunekzisti en la cerbo de sama individuo.
Feliĉe, la unua pli kaj pli uzurpas la kampon de la dua. Oni do povas esperi, ke venos la tago, kiam estos for ĉiaj superstiĉoj; tiam povos la socio evolui normale, racie, t.e. sen sangaj bataloj.
Dume ni vidu, kiel kreiĝis la romana imperio. Ŝajnas strange, ke inter milo da malgrandaj nacioj (civitoj) en Italio kaj Grekio troviĝis unu, kiu povis servutigi la aliajn.
Ĉe la komenco, kiam la patriotisma ideologio estis tre forta kaj blinde regis la spiritojn, Romo malfacile povis trudi sian regadon al la aliaj civitoj. Milito tiutempe signifis ofte kompletan ekstermon al la venkitoj kaj transformon de riĉa regiono en dezerton. Ekzemple, Romo ekstermadis la dudek Volskajn civitojn kaj ilialoke estiĝis marĉoj; ĝi fordetruis kvindek tri urbojn en Latio (latine: Latium). Laŭ Tito-Livio kaj Plinio, en Samnio (Samnium) dum longa tempo oni povis pli bone ekkoni la lokojn, kiujn trapasis la romaj armeoj, per la dezerteco, kiu regis en la ĉirkaŭo, ol per la postsignoj de iliaj tendaroj.
La venkinto tamen ne ĉiam ekstermis la venkitojn; okazis, ke li fordetruis nur iliajn civitojn t.e. iliajn religiajn kaj politikajn asociojn. Tiam ĉesis la kultoj al la hejmaj kaj civitaj dioj. Kun la malapero de la kulto ankaŭ malaperis la leĝoj, la rajtoj, la familio, unuvorte ĉio, kio sin apogis sur la religio. La venkito ofte fariĝis sklavo kaj sekve devis alpreni la religion de sia mastro. Milito inter du civitoj signifis militon inter du religioj. Unu nepre devis malaperi.
Okazis ankaŭ, ke unu armeo ne povis tute forvenki la alian. Laŭ la kredo de la antikvuloj, tio signifis, ke la dioj de ambaŭ civitoj deziris aliancon inter la du popoloj. Por atesti tiun aliancon, civitoj iafoje sin rajtigis ĉeesti reciproke siajn sanktajn festojn. Kelkafoje ili kontrakte promesis interŝanĝi en siaj temploj religiajn ritojn. En tiuj okazoj, temis precipe pri la kulto al dioj, kiuj personigis fizikajn fortojn. Kiel ni jam rimarkigis, tiu religio estis pli evoluema ol la alia, kiu rilatis nur al la hejmaj dioj.
Estas interese noti, ke Romo estis komence kolonio de Albo. Tio signifas, ke la kolonianoj kunportis el Albo iom da fajro el la sankta fajrujo, kaj pro tio estis en la religia dependeco de la «civito-patrino». Estas supozeble, ke sub tiu religia vualo sin kaŝis ekonomiaj prerogativoj, pri kiuj la historiistoj ne sufiĉe informas nin.
Kiam Albo estis detruita, Romo batalis dum longa tempo por akiri la religian superregecon, kiun havis la «civito-patrino» super la trideko da kolonioj ekzistantaj en Latio. Romo celis nepre fariĝi la metropolo kaj ludi la rolon de la detruita urbo. Ĝi starigis komunan kulton kaj devigis la latojn kaj sabenojn ĝin partopreni. Tiel pligrandiĝis ĝia potenco, plifortiĝis ĝia superregado. Jen tio, kion diras Füstel de Kulanĵ pri tiu demando:
«Romo estis la sola civito, kiu scipovis milite plinombrigi sian loĝantaron. Ĝi faris politikon tute alian ol tiun de la aliaj civitoj en Italio kaj Grekio; ĝi ligis al si ĉion, kion ĝi militakiris. Ĝi venigis al si la loĝantojn de la konkeritaj urboj, kaj el la venkitoj ĝi faris romanojn. Plie Romo sendis kolonianojn en la konkeritajn landojn kaj tiele ĝi kvazaŭ sin disŝutis ĉien. Kvankam la kolonianoj formis je politika vidpunkto apartajn civitojn, ili tamen gardis religiajn ligilojn kun la metropolo: nu, tio sufiĉis por ke ili estu devigitaj dependigi sian politikon de tiu de Romo, obei al ĝi kaj ĝin helpi en ĝiaj militoj.
Unu el la rimarkindaj trajtoj de la Roma politiko estas, ke ĝi altiris al si ĉiujn kultojn de la najbaraj civitoj. Ĝi kaptis iun Junonon de Veio, iun Jupiteron de Prenesto, iun Minervon de Faliskuo, iun Junonon de Lanuvio, iun Venuson de la Samnoj kaj multajn aliajn, kiujn ni ne konas. Romo kutimis, diras Cincio, akcepti la religiojn de la venkitaj urboj; foje ĝi disdonis ilin inter siaj gentoj, kaj foje ĝi donis al ili lokon en sia nacia religio.
…Kiel ĉiuj aliaj urboj, Romo havis sian civitan religion, kiu estis la fonto de ĝia patriotismo; sed ĝi estis la sola urbo, kiu utiligis tiun religion por sia pligrandigo. Dum, per la religio, la aliaj urboj vivis izole, Romo havis la lerton aŭ la ŝancon utiligi la religion por altiri ĉion al si kaj ĉion superregi.»[36]
En la daŭro de kelkaj jarcentoj, Romo malrapide sed konstante plilarĝigis sian agadkampon; ĝi trudis sian regadon al senĉese pligrandiĝanta nombro da popoloj; ĝi ankaŭ konstruadis vojojn, pontojn, akvokondukilojn. La komunikoj inter la diversaj konkeritaj popoloj fariĝis pli regulaj kaj pli oftaj. Ĉesis la militoj inter la civitoj. Grandskala komercado mara kaj tera kreiĝis. Interligiĝis Okcidento kaj Oriento.