Выбрать главу

Kaj je la V‑a jarcento, ano el la «venkitaj» popoloj, la Gallo Rutilius Namatianus, kantis per belaj latinaj versoj la civilizan verkon de Romo:

Fecisti patriam diversis, gentibus unam; Profuit injustis, te dominante, capi[37].

IV. La unuaj sennacianoj

La malvolviĝo de la produktaj fortoj postulis senĉesan plilarĝiĝon de la Roma Imperio. Tia nova stato de reciprokaj rilatoj inter Oriento kaj Okcidento devis, kompreneble, efiki sur la menson de la tiamuloj. Tio okazis unue kaj precipe en Grekio, kie la spekulativa filozofio kaj la intelekta vivo estis atingintaj tre altan nivelon. Plie en multaj civitoj de Grekio kaj Italio la bataloj inter la klasoj iom post iom detruis la hejman patriotismon. La malnovaj religiaj kredoj konstante perdis influon. La hejmaj dioj ne plu estis adorataj kun la sama fervoro kiel dum la primitiva epoko. Pro kutimo oni ja daŭre kultis al tiuj malnoviĝintaj diaĵoj, sed vera kredo forestis. Laŭgrade kiel plilarĝiĝis kaj oftiĝis la rilatoj inter la diversaj popoloj, foriĝis la malnova ideologio. Vera revolucio intelekta okazis. Kelkaj spiritoj konceptis la ideon pri ekzisto de nur unu sola dio. Eĉ la materialismo havis tiuepoke adeptojn en la personoj de Demokrito, de Epikuro, de Lukrecio kaj de aliaj malpli famaj pensuloj.

En Grekio la indiferento pri patriotismo estis jam sufiĉe disvastiĝinta, kiam envenis la romanoj.

Unue Pitagoro malatentis la civitan religion kaj havis pli malpli klaran ideon pri iu dio-reganto de la universo.

Anaksagoro ne plenumis siajn civitajn devojn kaj rifuzis akcepti oficialajn postenojn. Pro tio la ateneanoj kondamnis lin je morto.

Poste la sofistoj aŭ retoroj, inter kiuj la plej famaj estis Protagoro, Gorgo kaj Prodiko el Keoso, senkompate batalis kontraŭ la antaŭjuĝoj. Ili sentime esploris kaj kritikis la leĝojn, kiuj regis ankoraŭ la familion kaj la ŝtaton. Oni akuzis ilin pri senmoraleco kaj senpatriotismo.

Verdire ili ne havis difinitan doktrinon kaj celis ĉefe instrui la arton rezonadi logike; ili direktis la sagojn de sia sprito kaj elokvento kontraŭ la tradicion. Vane la ateneanoj forpelis Protagoron kaj bruligis liajn skribojn; la instruado de la sofistoj estis multefika. Forfalis la malnovaj kredoj kaj estiĝis liberpensado.

Sokrato ankaŭ malakceptis la tradiciajn leĝojn kaj argumentis, ke la kondutreguloj estas gravuritaj en la konscienco de l’ homo. Li instruis, ke la principo de la devo kuŝas en la animo de l’ homo. Kvankam li daŭre ĉeestis la religiajn festojn kaj partoprenis la oferojn, li tamen estis akuzita pri senreligieco kaj kondamnita trinki cikuton. Li do pereis pro siaj atakoj kontraŭ la malnova tradicio. Tamen venkis la novaj ideoj. La greka socio ĉiam pliliberiĝis el la malnovaj kredoj kaj institucioj.

Post la morto de Sokrato, la filozofoj tute libere diskutadis pri la principoj kaj reguloj de la homa socio.

Plato proklamis, kiel la sofistoj kaj Sokrato, ke la reguloj de moralo kaj politiko kuŝas en la racio, ke la tradicio estas nenio kaj ke la leĝoj estas justaj nur se ili estas raciaj.

Aristotelo pli precize diris: «La leĝo, ĝi estas la racio». Li malkonfesis la religian originon de la homa socio kaj instruis, ke la ŝtato devas esti asocio de egaluloj, kiuj celas senpenan kaj feliĉan ekzistadon.

Kaj fine la cinikula skolo malkonfesis ĉian patrion. Diogeno sin gloris pro tio, ke nenie li havis civitanan rajton.

Krateso diris, ke lia patrio konsistas el la malŝato, kiun li havas por la opinio de ceteraj individuoj.

La cinikuloj instruis, ke la homo estas civitano de la universo, ke la patrio tute ne estas ia mallarĝa urblimo. Ili konsideris la civitan patriotismon kiel nepre forigendan antaŭjuĝon.

Zenono kaj liaj disĉiploj ankaŭ instruis, ke ĉiuj homoj devas sin konsideri kiel samregnanoj. Per tio, ke ili plilarĝigis la homan socion, la stoikuloj emancipis la individuon. Same kiel ili malakceptis la civitan religion, ili ankaŭ rifuzis konsenti pri ia ajn civitana servuteco. La homo ne devas esti oferata al la ŝtato. Ekzistas aliaj devoj ol tiuj al la ŝtato.

Zenono proklamis, ke la homo havas per si mem dignon, ke la pleja devo ne estas morti por ia ŝtato, sed virte vivi.

Tiaj estis la ideoj en Grekio du jarcentojn a.K. La civita religio, t.e. la patriotismo tiutempa estingiĝis. La ĝenerala spiritostato alcelis unuecon kaj tio klarigas, kial la grekoj ne havis por Romo malamon. Male ili admiris la grandan civiton; ili starigis al ĝi templojn kiel al ia diaĵo.

Urboj forgesis sian civitanan religion kaj anstataŭe adoris la diinon Romo kaj la dion Cezaro.

Ĉiu homo klopodis fariĝi Roma civitano. Unuj akiris tiun rajton per mono aŭ per bonaj servoj al la imperiestro. Kiu fariĝis Roma civitano, tiu ne plu apartenis politike al sia naskiĝa urbo. Li ne plu dependis de ĝiaj leĝoj.

Post kiam deko da generacioj sopiris al la akiro de la Roma civitaneco, estis eldonata dekreto, kiu donis tiun titolon al ĉiuj liberaj homoj. Nur la sklavoj ne povis profiti je tiu privilegio. Tiam de la rivero Eŭfrato ĝis Hispanio, de Britio ĝis Saharo, ekzistis nur unu sama popolo, nur unu sola ŝtato. Ĉiuj malgrandaj patrioj iom post iom estis malaperintaj.

V. Kelkaj konsideroj pri la Roma Imperio kaj la tiutempa naciismo

La stariĝo kaj forfalo de tiom granda kaj potenca imperio estas temo, pri kiu diskutadis kaj ankoraŭ nuntempe diskutadas historiistoj kaj filozofoj. Multege da dikaj libroj estas jam verkitaj por respondi la demandon: ĉu la venko de la Romanoj bonefikis aŭ ne sur la evoluon de la homaro. Ĉu, ekzemple, la romana kulturo, kiu sin trudis al la Galloj, al la Bretonoj kaj multaj aliaj popoloj, ne premsufokis ilian propran genion? Ĉu tiuj popoloj ne sukcesus akiri per siaj propraj rimedoj originalan kulturon, kiu eble multe superus tiun de la Romanoj? Kaj ĉu do ne estas bedaŭrinde, ke popolo kiel la greka, kiu estis pli kulturita, pli delikatigita ol la romana, lasis sin venki de tiu lasta?

Tia debato ŝajnas al ni tute vana. Fakto restas fakto. Ne utilas diskuti pri tio, kio okazus, se la rado de la Historio turniĝus en alian direkton. En la fakto, ke grandaj imperioj ekzistis en la Antikvo, ni simple vidas ian naturan leĝon ekonomian, kiu kvazaŭ ordonas al la homoj, ke ili pli kaj pli larĝigu siajn sociojn.

La homo ĉiam deziris akiri pli kaj pli da komforto, da bonstato. Tiu deziro instigis lin inventi, produkti, interŝanĝi. Tial estiĝis Ekonomio, kiu havas siajn proprajn leĝojn, al kiuj obei devas la homo. Latenta solidaro ja kunligas ĉiujn partojn de l’ mondo. La produktoj de iu regiono mankas en alia. Interŝanĝado fariĝas necesa. Se popolo ne volas aŭ ne kapablas ekspluati la naturajn riĉojn de sia regiono, okazas malekvilibro en la Ekonomio. Kaj plej ofte milito sekvas por restarigi la ekvilibron.

Sendube aliaj faktoroj ludas rolon. La homa ambicio ekzemple ne estas malatentinda forto. Ĝi estas tamen akcesora kaj eĉ povus nenion fari, se mankus objektivaj kondiĉoj favoraj.

Ni konsideru iomete la demandon pri la «venkitaj» Grekoj. Kio rezultis el tiu venko? Ĉu malaperis ilia pli delikata kulturo? Tute ne. Okazis male, ke la «venkitoj» trudis sian kulturon al la venkintoj mem:

«La malnova arto de Romo estis tiu de Etrurio, tiu de Kampanio kaj de Norda Italio, kiun, laŭ la daŭro de siaj historio kaj konkeroj ĝi alproprigis al si. Estante ĉefurbo de Italio, ĝi sintezigis la genion de la tuta duoninsulo. Dum la daŭro de la II‑a jarcento, la italiaj tradicioj iom post iom cedis la lokon al tiuj de la tiutempa Grekio. Ĉe la I‑a jarcento, la revolucio efektiviĝis kaj la romana arto fariĝis tute greka.

Okazis ĉe Romo, tiutempe, fenomeno analogia al tiu konstatebla en Francio je la XVI‑a jarcento. Principoj pri nova arto subite invadis la landon, forpuŝante la malnovajn formojn, subpremante ilin aŭ almenaŭ lasante al ili nur latentan vivon. La efiko de la romanaj militiroj en Grekion kaj Azion povas esti komparata al tiu de la francaj militiroj en Italion, kiuj naskis Renesancon…

… Komence, la Romanoj miregis; poste ili admiris kaj ŝatis tiujn belaĵojn, per la glavo akiritajn… Sed ne nur artaĵoj alfluis Romon, sed ankaŭ artistoj… Cetere ne estis unuopaj artistoj, sed tutaj aroj da artistoj, kiuj venis al Romo kaj tie instaliĝis… Kun ili la greka arto sin trudis, enradikiĝis kun siaj temoj, kun sia stilo kaj siaj teorioj. En la arto, same kiel en la sciencoj, en la retoriko, en la poezio, la greka tekniko sin trudis.»[38]

вернуться

[37]

«Al la diversaj popoloj ci donacis komunan patrion; sub cia superregado la malbonuloj profitis de sia malvenko (Itinerarium).

вернуться

[38]

Alberto Grenje. (La Romana genio en la Religio, la Penso kaj la Arto). Biblioteko de historia sintezo (1925). France: A. Grenier, Le Génie Romain dans la Religion, la Pensée et l’Art.