Выбрать главу

Kiel oni vidas per tiu cito, eĉ eraras la sinceraj patriotoj de la plej evoluintaj nacioj, kiam ili predikas pri neceso defendi la kulturon kontraŭ malpli evoluintaj popoloj. Kiam vera, reala supereco ekzistas sur iu ajn kampo, tiam nepre venkas tiu supereco.

La armila, precipe la organiza supereco de la Romanoj donis al ili objektivan rajton ordigi, regadi la mondon. La malgrandaj civitoj, senĉese inter si batalantaj, ne povis sukcese kontraŭstari al la bandoj da rabistoj, kiuj ĝenis kaj ofte tute malhelpis la teran kaj maran komercadon. La laboremaj popoloj sopiris ordon kaj sendanĝerecon. Kaj pro tio ne malofte okazis, ke kelkaj sin turnis mem al Romo, petante helpon kaj subtenon. La Senato pli ol unu fojon ŝanceliĝis pri novaj konkerotaĵoj. Plej ofte nur la neceso protekti la komercadon decidigis la Romanojn entrepreni militirojn. La Roma Imperio estis tiutempe ekonomia necesaĵo. Ĝi sekve estis progresiga forto en la homa evoluo.

Sed la kulturo de la Romanoj malsuperis tiun de la Grekoj, kaj pro tio tiuj lastaj venkis senarmile sur la arta, literatura kaj scienca kampoj.

Dum pli ol tri jarcentoj la Roma Imperio konservis sian geografian unuecon en la Mediteranea baseno kaj preskaŭ sian tutan amplekson. Tiu fakto estas unika en la Historio.

La Imperio de Aleksandro ja apenaŭ starigita tuj disfalis. La invadoj de la Araboj ankaŭ kreis Islaman Imperion, sed ĝi ne estis longdaŭra kaj baldaŭ dispeciĝis inter kelkaj kalifoj. La mezepoka t.n. Sankta Imperio estis nur fiktivaĵo, ekster la germana bloko. La Brita Imperio nuntempa ankaŭ ne povas esti komparata al la Roma. Ĝiaj teritorioj estas disaj; unuj estas loĝataj grandparte de elmigrintoj kaj aspektas kvazaŭ disŝiritaj pecoj el Britio; aliuj konsistas el popoloj, kies moroj kaj sociaranĝoj estas tute malsamaj je tiuj de la Metropolo.

Aliparte, estas tre notinde, ke neniu indiĝeno el la kolonioj anglaj ludis gravan rolon en la historio de Britio. La reĝo ja estas pure brita kaj ne hinda aŭ afrikana. Male dum la ekzisto de la Roma Imperio regis la hispano Trajano, la numido Severo, poste Sirianoj kaj Ilirianoj.

Tiuj simplaj faktoj bone montras la gradon de unueco, kiun atingis tiu giganta politika konstruo, ne komparebla kun iu alia. Kompreneble kreiĝis sur tiu ekonomia kaj politika substrukturo ia unueca ideologio: nova patriotismo. Kiel ĉiam kaj ĉie ĝi estis esence religia:

«Kvankam en siaj koroj la Romanoj ĉesis respektegi siajn diojn, ili tamen daŭrigis tre akurate kulti al ili. Pli ol iam, dum ĉiu religia sento estingiĝis, la ritoj al la naciaj dioj kaj la diaj honoroj al Romo kaj al la imperiestro aperis kiel la simbolo kaj la signo de la romana patriotismo. La religio fariĝis ia nacieco.»[39]

La Romaj regantoj bezonis tian mistikon por firmigi sian potencon. La atingita unueco ja ne sin bazis sur la reala intereso de ĉiuj regatoj. Ekzistis klasoj. Kaj la tuta politiko de Romo sin apogis nur sur la aristokrata klaso. En ĉiuj konkeritaj landoj la demokrataj tendencoj estis severe subpremataj. La patriotisma religio estis do, kiel nuntempe, nepre necesa por trompi la ekspluatatan klason. Kaj tiutempe jam aŭdiĝis akraj voĉoj, kiuj senmaskigis la trompon:

«La sovaĝaj bestoj posedas almenaŭ kuŝejon, dum tiuj, kiuj mortas pro la defendo de Italio, ne havas alian bienon ol la aeron, kiun ili spiras. Sen tegmento por sin ŝirmi, ili vagas kun siaj edzinoj kaj infanoj. La generaloj trompe parolas, kiam ili instigas vin al batalo por defendo de viaj temploj, de viaj dioj, de la tomboj de viaj patroj. El tiom da Romanoj, ĉu estas unu, kiu havas sian hejman altaron kaj sian familian tombon? Vi batalas kaj mortas por krei la riĉegon kaj lukson de aliuloj. Oni nomas vin mastroj de l’ mondo, kaj vi ne posedas eĉ terbulon.»[40]

Unu el la plej efikaj kaŭzoj de malekvilibro en la granda politika konstruo, kia estis la Roma Imperio, certe estis la ekzisto de klasoj inter si batalantaj. La ĉefaj kaŭzoj de disfalo kuŝis en la limoj mem de la Imperio. Dum tuta jarcento militoj okazis inter la pretendantoj al la imperia estreco. Kaj estas notinde, ke en tiuj militoj partoprenis pli grandaj kontingentoj ol en la militoj kontraŭ la Barbaroj.

La Imperio sin mortigis mem; ĝia interna malfortiĝo antaŭis tiun de ĝiaj limoj, ĝi pereis precipe de siaj propraj vundoj kaj ne de eksteraj atakoj. Ne povis aliel okazi, ĉar gi reprezentis la plej grandan potencon en la mondo.

Oni ankaŭ ne devas forgesi, ke la submetiĝo de kelkaj popoloj estis nur ŝajna; la kredo, ke Romo estis nevenkebla, kaŭzis tiun submetiĝon. Kiam, kaŭze de interna malordo, foriĝis tiu kredo, indiĝenaj ĉefoj ribelis. Tiam, anstataŭ celi fariĝi imperiestroj, ili nur batalis por esti reĝoj en iu provinco.

La kultura unueco estis ankaŭ sufiĉe supraĵa. Ne ĉiuj regatoj, sed nur la aristokrataro bone scipovis la latinan lingvon. En la provincoj oni parolis la tiean dialekton[41]. Unuvorte, malestis la firmaj kondiĉoj necesaj por ĉiamigi politikan unuecon.

Sed, konsidere la tiutempajn kondiĉojn kaj cirkonstancojn, kiam ne ekzistis fervojoj, vaporŝipoj, presmaŝinoj kaj aliaj kulturiloj, oni ne povas ne admiri la grandiozan entreprenon de la antikvuloj. La Roma Imperio estas mirinda ekzemplo je volo, energio, lerto kaj organizkapablo. Ĝia influo efikas ankoraŭ nuntempe en la jura kaj politika kampoj. Kio cetere estas bedaŭrinda, ĉar tio signifas influon de aristokrata koncepto pri rilatoj inter la homoj.

La ekzisto kaj malapero de tiu granda politika unuo trudas al ni jenajn konsiderojn:

Plej potenca politika konstruo, kiu sin bazas sur la ekspluatado de unu klaso kontraŭ alian estas ĉiam minacata je disfalo.

Kvankam la Roma Imperio estis grandega, ĝi tamen reprezentis nur malgrandan parton el la Tero. Ĉe la limoj, Alamanoj, Frankoj, Gotoj, Skitoj, Partoj k.a. barbaroj senĉese provis invadi kaj kelkfoje sukcesis. El tio oni devas konkludi, ke paco kaj ordo povos definitive regi nur kiam ekzistos politika mondunueco.

La fakto, ke la Imperio kunligis kaj unuecigis multajn popolojn, kiuj antaŭe interbatalis, kreis objektivan kondiĉon por ke povu estiĝi kosmopolitisma ideologio.

La senpatriotismo de kelkaj grekaj filozofoj ja ne povus naskiĝi, se ne jam ekzistus la imperio de Aleksandro.

Similan fakton ni konstatas ĉe la ekzisto de la Roma Imperio. La unuaj kristanoj estis ankaŭ sennacianoj. Sankta Paŭlo, la vera fondinto de l’ katolikismo, apartenis al la ekspluatata klaso kaj estis Roma civitano. Tiun civitanecon li cetere malkonfesis: «Ni ne havas civiton, ni atendas tiun, kiu devas stariĝi.»

La unuaj kristanoj atendis la «Civiton de Dio», kiu ampleksos ĉiujn popolojn, ĉiujn rasojn, la tutan mondon; ili sopiris al la civito, kie forestos sklavoj, riĉuloj kaj malriĉuloj, kie estos nur egaluloj, fratoj. Bedaŭrinde la forfalo de l’ Roma Imperio detruis la materian bazon, por ke tia ideologio povu esti alio ol revo.

Dum tri jarcentoj, la kristanoj estis konsiderataj kiel revoluciuloj, kiuj danĝerigas la sociordon, kaj pro tio ili estis persekutataj. Sed dum tiu longa tempo, iliaj gvidantoj, la episkopoj, akiris aŭtoritaton kaj sufiĉe bonan pozicion.

Unu lerta imperiestro, Konstanteno, komprenis, ke la kristana religio, kiel la aliaj, povas esti ankaŭ helpilo por la regado. Li ĉesigis la persekutojn kaj eĉ subtenis la novan religion. De tiu tempo la kristanismo tute perdis sian dekomencan karakteron kaj fariĝis nova trompilo por servutigi la popolon.

Tamen la katolikismo ankoraŭ nuntempe celas tutmondan spiritan superregadon, kaj lertaj apologiistoj per belaj frazoj sukcesas akordigi la kulton al la patrio, t.e. al nacieca religio, kun la kulto al unu sola universala dio. La «Civito de Dio» ekzistas en la transmondo; ĉiu bona, obeema kredulo ĝuos postmortan feliĉon. Dume li devas elporti ĉiujn surterajn maljustojn…

вернуться

[40]

Tiberio Grakho (m. 133 a.K.), citita de Plutarko.

вернуться

[41]

La imperiestro Septimo-Severo naskiĝis en Tripolitanio. Kiam lia fratino venis al Romo por lin viziti, li estis tre hontigata pro tio, ke ŝi ne scipovis paroli latine.