Выбрать главу

La forfalo de la Roma Imperio metis en la historion, dum 1000 jaroj, nigran makulon. Sed en la 14‑a jarcento reviviĝis en Italio la antikva kulturo. Ekfloris la movado nomita Renesanco, kiu venke disvastiĝis tra tuta Eŭropo. De tiu tempo la homaro rekomencis sian antaŭeniradon al senĉesa pligrandiĝo de politikaj unuoj.

Tria ĉapitro

La moderna naciismo

I. La Nacio aŭ Patrio. — II. Diversaj difinoj pri la vortoj «patrio», «nacio» kaj «nacieco». — III. Kiel oni kreas naciecan ideologion. — IV. La Milito. — V. La Nacio kaj la Proletaro.

I. La Nacio aŭ Patrio

Post la forfalo de l’ Roma Imperio estis diversaj provoj por restarigi vastan politikan unuon. Neniu sukcesis reatingi la staton, ekzistantan en la unuaj jarcentoj p.K.

Dum la t.n. Feŭda Reĝimo plej granda parto el Eŭropo estis en plena ĥaoso. Kio ĉefe karakterizis tiun epokon, estis la fakto, ke princoj, dukoj, baronoj kaj eĉ simplaj kavaliroj celis regi tute sendepende, ĉiu sur sia pli malpli granda bieno. Tiuj nobeloj plej ofte kondutis kiel rabistoj kaj priŝtelis vojaĝantojn kaj komercistojn. Tial la naskiĝanta burĝaro kaj la kamparanaro subtenis la klopodojn de reĝoj por limigi la «sendependecon» kaj arbitron de la nobeloj.

Estas vere, ke urboj povis ankaŭ stariĝi sendependaj kiel malgrandaj respublikoj. Kelkaj eĉ spertis grandan prosperon. Tie ekfloris artoj kaj sciencoj, kiel en la antikvaj grekaj civitoj. Sed tiuj sendependaj ŝtatetoj ankaŭ batalis unuj kontraŭ aliajn, kaj finfine ili devis, kiel la nobeloj, rezigni sian sendependecon kaj eniri la kadron de pli granda politika unuo. Tiel kreiĝis reĝlandoj, kiuj konsistigis la ĝeneralan fizionomion de Eŭropo ĝis la Franca Revolucio, en 1789.

La povo de la reĝo estis senlima, tial ke li ricevis ĝin de dio mem kaj ne de la konsento de la regatoj. Tio evidentiĝis el la longdaŭra ceremonio, kiu okazis ĉe la konsekro al la reĝo.

Antaŭ ol ricevi la sanktan ŝmiraĵon, li estis kvazaŭ dormanta. La ekleziaj altranguloj vekis la elektiton kaj sciigis la volon de dio pri lia investado en la reĝan postenon. Estis kvazaŭ miraklo. Per tio la reĝo eĉ akiris la povon kuraci malsanulojn. Ekzemple, Ludoviko la XVI, tiu sama kies kolon oni fortranĉis pli poste, devis tuj post sia konsekro, mantuŝi 2400 skrofolulojn!…

En la unua ĉapitro, ni jam vidis, ke post la aliiĝo de la primitivaj, senestraj klanoj, kiam naskiĝis la estreco, ĉi tiu lasta devis sin apogi ne nur sur ekonomia bazo (la potlaĥo), sed ankaŭ sur ia mistika forto per sankta malprofaniĝo en kunfrataro. La konsekrado al reĝo de ekleziaj altranguloj estis (ankoraŭ estas) la daŭrigo, sub pli pompa kaj aliigita formo, de la kutimoj ekzistantaj ĉe primitivaj triboj.

Ĉiam kaj ĉie ni do povas konstati la ekziston de du fortoj, kelkfoje inter si batalantaj[42], kiuj influas la historian evoluon. Unu rilatas al la teknika menso, devenanta el la neceso ĉasi, kapti, konstrui, inventi por vivi kaj fari la vivon pli kaj pli komforta; la alia rilatas al la mistika menso, kiu fantazie celas doni klarigojn pri la mondo.

Reĝlando fakte ne reprezentis teritorian kaj administran homogenon. Ĝi estis stranga kuniĝo de feŭdoj sub sama reĝeco, kiu ofte rezultis el la hazardo de edziĝoj, de heredoj aŭ konkeroj.

Ne ekzistis naciaj armeoj. La reĝo plejparte uzis dungitojn por militi. Tial la regantoj ofte tute indiferentiĝis pri la venkoj aŭ malvenkoj de tiaj armeoj. Ekzemple, Volter[43] povis gratuli la reĝon de Prusio pro lia venko super la francaj armeoj. La fama verkisto ne kompromitis sian popularon per tio. Tute male. Ne ekzistis tiutempe nacia, sed nur provinca patriotismo.

Ne ekzistis ankoraŭ nacio, laŭ la hodiaŭa signifo de l’ vorto.

La unua tia nacio kreiĝis en Francio post la Revolucio. La feŭdaj rajtoj estis nuligataj; la kamparano, la metiisto, la burĝo akiris la plenan posedrajton de siaj bienoj aŭ entreprenoj. La senposedigitaj nobeloj kuniĝis kun la fremdaj princoj kaj provis restarigi la malnovan ordon. Ĉe tia danĝero la diversaj provincanoj forgesis pri sia aŭtonomio kaj solidare batalis por defendi la ĵus akiritajn rajtojn.

Kiuj jam posedis bienojn, tiuj volonte soldatiĝis, aŭ instigis siajn filojn aliĝi la armeon. Sed ne ĉiuj civitanoj estis bienposedantoj. Por varbi la senbienulojn oni promesis, ke tuj ĉe la fino de l’ milito ili ricevos sian parton el la miliardo, kiun liveros la vendo de bienoj konfiskitaj ĉe la forkurintaj nobeloj kaj ĉe la Eklezio. La miliardo por la defendantoj de l’ patrio treege efikis sur la spiriton de la soldatoj el la unuaj revoluciaj armeoj. Kompreneble okazis, ĉefe en la urboj, multaj rekrutiĝoj nur pro entuziasmo por la libero.

La konfiskitaj bienoj ne povis esti vendataj pro manko de aĉetantoj. La mono senvaloriĝis. Tial la miliardo ne povis esti pagata al la volontuloj. Sed ĉi tiuj lastaj ne forgesis la promeson. Pli ol unu fojon ili postulis la pagon. Babeŭf utiligis tiun postulon en sia fama konspiro de la Egaluloj.

Fransis Delezi[44], kiu mencias tiun fakton en sia libro «La Kontraŭecoj de l’ moderna Mondo», donas jenan klarigon pri la tiutempaj militoj:

«Tial ke oni ne povis hejmen resendi la soldatojn, ne doninte al ili bienon aŭ monon, oni daŭrigis la militon por ne malmobilizi. Ĉefe pro tio la packontrakto de Basel kaj tiu de Amjens[45] (1801) estis nur interpacoj, kaj Napoleono povis senhalte konduki siajn venkantajn armeojn tra Eŭropo.

Post dudek jaroj, rezultis, ke ĉiuj malnovaj volontuloj estis mortigitaj, aŭ fariĝis generaloj, marŝaloj, eĉ reĝoj en Svedio, ĉe Napoli ktp. Kiuj ne scipovis legi, tiuj konsistigis la „grumblemulojn“ de la malnova gvardio. Kiam Ludoviko la XVIII decidis pagi al la soldatoj nur duonan salajron, neniu plu pensis pri la promesoj de la Leĝdonanta Kunvenantaro. Ili tamen multe efikis sur la tutan eksteran politikon de la Konvencio kaj de la Imperio…

…Fundamente la tuta dramo de la Revolucio estis, je la vidpunkto de la amasoj, grandega penado daŭrigata dum kvarona jarcento por realigi novan agraran regularon, kiun ebligis la nuligo de feŭdaj rajtoj.

En 1792/95, ne plu estis armeo el „soldatoj“, batalanta pro pago, por apartaj interesoj de princo. Ĝi estis armeo el civitanoj unuiĝintaj por defendi komunan grundon, kiu apartenis al ili, kaj kiun ili deziris translasi al siaj infanoj. Tio estas ĝuste la principo de la romana civito. Tial, tute nature, ili retrovis la antikvan esprimmanieron. Kaj jen super la duon-brigadoj de Hoŝ[46] kaj de Marso[47], resonas la malnova vorto, forgesita depost dudek jarcentoj, je kies nomo militiris la hoplitoj el Ateno kaj la romanaj legianoj: Filoj de la PATRIO, antaŭen!

Tiun tagon la Nacio anstataŭis la reĝlandon.»

Venkinte per sanga revolucio la nobelan kaj ekleziulan klasojn, la francia burĝaro devis krei trompan ideologion por firmigi sian regadon super la senbienuloj. Tial naskiĝis la naciismo en sia hodiaŭa formo.

Por surbazigi la novan ideologion, oni sin apogis sur historiaj, etnografiaj, juraj, rasaj, filozofiaj kaj ceteraj konceptoj. Estis facile al la reganta klaso trovi apologiistojn. Tiel sub la nomo patrio aŭ nacio kreiĝis la moderna religio, la mito, kiu disvastiĝis tra tuta Eŭropo, ĉie kie la feŭdaj rajtoj estas forigitaj. La patrio fariĝis vera idolo, kiun adori devas ĉiu civitano, idolo, al kiu ĉiu devas ĉiam esti preta oferi sian propran vivon.

Dum malaperis ĉe multaj personoj la kredo je dio, dum malfortiĝis la influo de la diversaj eklezioj en la politika vivo de l’ popoloj, tiam pligrandiĝis la influo de l’ nacia religio.

вернуться

[42]

La longdaŭra batalo inter la papoj kaj la germanaj imperiestroj pro la investituroj dum mezepoko estas pri tio tre trafa ekzemplo.

вернуться

[43]

France: Voltaire.

вернуться

[44]

France: Francis Delaisi, «Les Contradictions du Monde Moderne» (1925).

вернуться

[45]

France: Amiens.

вернуться

[46]

France: Hoche.

вернуться

[47]

France: Marceau.