Выбрать главу

La Proletaro en sia senĉesa batalo por emancipiĝi kreas ja tiun komunan heredaĵon el gloroj. Ĝi jam posedas sufiĉe longan tradicion. En la tutmondo, ekzemple, oni rememoras kaj gloras la Parizan Komunon, la Sovetan Revolucion. Sur ĉiuj kontinentoj oni kantas la Internacio‑n kaj la Unua de Majo estas la komuna fest- aŭ depostul-tago de la klaskonsciaj laboristoj. Ili havas komunajn heroojn: Karl Marks, Kropotkin, Ĵores, Libkneĥt, Lenin k.a. malpli famaj.

La klaskonsciaj proletoj jam faris heroaĵojn kaj deziras fari aliajn. Ili plie havas samajn interesojn. Tamen ili ne konsistigas patrion, kaj tio montras, ke la idealista difino de Renan estas senbaza kaj povas utili nur al la burĝa klaso por trompi la laboristojn.

Ne mirinde! Renan estis ja unu el la plej eminentaj reprezentantoj de tiu klaso kaj sekve ludis sian rolon en la kreado de ideologio, kapabla entuziasmigi la simplan animon de la senheredigitoj kaj instigi ilin defendi la interesojn de la naciprofitantoj.

S-ro Ramze Mjur, profesoro ĉe la Universitato de Manĉester, donas jenan difinon:

«La nacio estas aro da personoj, kiuj sentas sin nature kunligitaj per iaj parencecoj, kiuj estas por ili tiom fortaj kaj realaj, ke tiuj personoj povas vivi kune kun kontento, ke ili malkontentas, kiam oni disigas ilin, kaj kiuj ne povas toleri la regatiĝon kun loĝantaro, al kiu ili ne sentas sin same ligitaj…[57]».

Ĉu tiu cito ne montras klare la embarason, en kiu troviĝas ortodoksaj universitatanoj — kiuj ignoras la klasojn — kiam ili penas liveri difinon pri nacio? Oni ja vane serĉus en la realo vere fundamentitajn faktojn por apogi tian klarigon, kaj oni trovus multajn, kiuj montrus ties senbazecon.

Alia eminentulo, s-ro Inazo Nitobe, profesoro ĉe la Universitato de Tokio, instruas jene:

«Por ni (Japanoj) la Patrio estas io pli supera ol la tero, io pli supera ol la grundo el kiu oni elfosas oron aŭ rikoltas grenon: ĝi estas la sankta restadejo de la dioj, de la animoj de niaj prapatroj; por ni, la imperiestro superas la Arĥi-Ĉefmarŝalon de iu Rechtstaat (Jurŝtato) aŭ la Majstron de iu Kulturstaat (Kulturŝtato): li estas la homa reprezentanto de la Ĉielo sur la tero, kunigante en sian personon la ĉielan potencon kaj la pardonemon.»[58]

Kvankam nekompleta, ĉar ĝi ne montras la klasan materian bazon de la patrio, tiu ditino tamen ŝajnas al ni sufiĉe ĝusta. Ĝi bone montras la mistikan, religiecan konsiston de l’ patriotismo.

Bona franca patrioto kaj priscienca verkisto faras similan konfeson:

«La patriotismo konsistas el hereda eco el mistika kaj ne racia speco. Kiu estus patrioto pro racia motivo, tiu estus tia nur malbone kaj ne longdaŭre….»[59]

* * *

Kelkaj aŭtoroj provas pravigi la ekziston kaj ĉiamecon de la patrioj per rasaj, geografiaj, lingvaj kaj eĉ religiaj konsideroj.

Al tiu kategorio apartenas s-ro Ivanof. En sia verko (1919): La Bulgaroj antaŭ la porpaca kongreso, li diras:

«Iu nacieco estas kolektivo el homoj, havantaj fizikan kaj spiritan individuecon, komunajn tradiciojn kaj aspirojn. La elementoj, kiuj konsistigas kaj pluigas la nacian individuecon, estas: la rasa unueco, la geografiaj limoj, la lingvo, la religio, la politika unueco, la historio kaj la tradicioj, la literaturo, la vivmaniero kaj la kulturaj komunaj produktoj; ju pli evidentaj estas ties elementoj kaj unuecaj la organismoj, des pli la nacia sento, kiu ĝin animas, estas arda kaj vigla.»

Longe pripensadi ne necesas por konvinkiĝi, ke tia difino estas aplikebla al neniu el la nun ekzistantaj nacioj. Ĝi estas pure ideala, kaj oni ne vidas, ke la historiaj fortoj, kiuj prilaboras la homan materialon, puŝas ĝin al tiu direkto. Tute male.

En neniu nacio ekzistas je pura stato la fizikaj kaj spiritaj individuecoj, pri kiuj parolas la aŭtoro. Kaj tio estas precipe vera, parolante pri Bulgario. La nuntempaj historiistoj eĉ ne ankoraŭ interkonsentis pri la deveno de l’ bulgara popolo. Almenaŭ estas bone konate, ke ĝia nuna konsisto rezultas el tre diversaj elementoj, inter kiuj eble superas la turko-tatara, pli malpli slaviĝinta.

Cetere la tuta Balkana duoninsulo ĉiam estis vera mozaiko el popoloj. En la antikva tempo ĝi apartenis al la tre kosmopolita Roma Imperio. Oni povas facile konvinkiĝi, ke en tiaj historiaj kondiĉoj la diversaj gentoj, kiuj interpuŝiĝis en tiu mondparto, ankaŭ intermiksiĝis kaj sekve oni ne povas prave paroli pri la «rasa unueco» de la Bulgaroj.

Rilate al iliaj «komunaj aspiroj», ni diru, ke tio estas simpla ŝerco, kiam furiozas en Bulgario la klasbatalo; kiam tieaj laboristoj kaj kamparanoj estas amase persekutataj, malliberigataj kaj murdataj. Ne utilus insisti: la idealista difino de s-ro Ivanof estas tute subjektiva elpensaĵo, neniel rilatanta al realo.

Plie ni rimarkigu, ke en plej freŝdataj verkoj estas konfesite, ke «la antropologiaj esploroj ne tiom progresis kiom dezirinde… Ekzistas malpli da homaj rasoj — la vorto raso estis tiom malavare uzata! — ol unuavide oni povus kredi. La Antropologio ne povas ankoraŭ sciigi ilian seneraran nombron, tial ke ĝiaj enketoj ne estas sufiĉe multnombraj nek sufiĉe precizaj. La katalogoj pri rasoj, kiuj, ĝis nun, estas starigitaj, havas plej ofte nur konvencian valoron; ĉiuokaze ili reprezentas nur provizoran staton de niaj konoj….»[60]

Do jen fakulo, kiu konfesas, ke la nuna stato de la scienco eĉ ne permesas precize paroli pri rasoj. Tia konfeso sekve subfosas tute la vidpunkton de la patri-apologiistoj, kiuj bazas sian argumentadon sur rasaj konsideroj.

La sama aŭtoro ankaŭ montras la facilanimecon de tiuj, kiuj erarigas la publikon per fantaziaj asertoj pri lingvo kaj raso:

«Tro ofte oni samigis la rason kun la lingvo. Bedaŭrinde, hodiaŭ ankoraŭ, en la kutimaj esprimoj, en multaj lernolibroj, en ĵurnalista prozo, estas parolite pri „latinaj rasoj“, pri „germanaj rasoj“, pri „slavaj rasoj“ ktp. Mi supozas, ke la aŭtoroj de tiuj lernolibroj bone scias, ke tiaj „rasoj“ ne ekzistas. Ĝi estas, ili diras, nur procedo por faciligi al la lernantoj iajn disdividojn de popoloj, parolantaj la saman lingvon. Mi forcedas. Sed ĉu tia procedo ne havas la gravan malbonon profunde fiksi eraron en la spirito de multaj personoj? Ĉu ne estus saĝe ĝin forlasi? Ni ja vidas ĉiutage politikajn verkistojn, ĵurnalistojn, paroli kun naiva — kaj danĝera — aplombo pri tiuj supozitaj rasoj, kvazaŭ ili havus la eblon doni, per vorto, al ĉiuj samlingvanoj de iu ŝtato la saman antropologian fizionomion! Eĉ historiistoj iafoje utiligis tiajn difinojn, ne analizante ilin. Tio estas riproĉinda…»[61]

Ankaŭ la unueco de lingvo tute ne povas pravigi la ekziston de patrio. Ni ja konstatas, ekzemple, ke ne ĉiuj anglolingvanoj estas sampatrianoj. Saman rimarkon oni povus fari rilate aliajn lingvojn. Kaj aliparte ni vidas, ke en la malgranda Svisio ekzistas tri malsamaj oficialaj lingvoj. Tamen ĉiu svisa patrioto, ĉu franclingva, germanlingva, aŭ itallingva, sentas sin forte ligita al unu sama patrio.

Ĉu estas atentinda la argumento, kiu penas pravigi la ekziston de nacioj per tio, ke ekzistas geografiaj, naturaj limoj? Ni opinias, ke ne. Estas ja vere, ke granda rivero, alta monto ofte ludis gravan rolon en la bataloj, kies rezultoj efikis sur la kreiĝon de nacioj. Tamen sufiĉas rigardi karton por tuj ekvidi, ke la landlimoj ne ĉie koincidas kun rivero aŭ kun monto. Cetere, riveroj eĉ maroj ofte ludis kunigan kaj ne apartigan rolon.

La montoj ja ĝis nun estis baroj inter la popoloj, sed pli kaj pli ili ĉesos ludi tiun rolon en nia epoko de aerveturado kaj senfadena telegrafio.

Ĉu paroli pri samo de religio? Per tio oni ankaŭ ne povus starigi ĝeneralan, ĉie aplikeblan principon. Se en kelkaj landoj la sampatrianoj estas ankaŭ sameklezianoj, ne ĉie estas tiel. En multaj nacioj kunvivas anoj de diversaj religioj kune kun liberpensuloj kaj ateistoj. Kaj dum la lasta mondmilito tre patriote sin interbuĉis katolikoj de malsamaj nacioj; same faris anoj de aliaj eklezioj. La naciaj dioj estis pli potencaj ol la ekleziaj.

вернуться

[57]

Angle: Ramsay Muir en «Nationalism and Internationalism». (Naciismo kaj Internaciismo) (1918).

вернуться

[58]

La Fontoj de Buŝido (1927) laŭ la franca eldono.

вернуться

[59]

Gustavo Lebon. Psikologiaj instruoj de la Eŭropa Milito (1916). France: Les enseignements psychologiques de la guerre européenne.

вернуться

[60]

Eŭgeno Pitar, profesoro pri antropologio ĉe la Ĝeneva Universitato. France: E. Pittard «Les Races et l’Histoire». (La Rasoj kaj la Historio (1924). Biblioteko de historia sintezo.