Выбрать главу

La nacioj, la patrioj estas rezultaĵo de historiaj faktoroj; ili reprezentas ian provizoran ekvilibron inter diversaj ekonomiaj fortoj. Nacioj povas esti konsiderataj kiel komercaj firmoj, kiuj konkurencas unuj la aliajn. — Sed jam ni eniris la epokon de la trustoj, kies celo estas forigi konkurencon!…

Estroj de komercaj firmoj volas havi obeemajn, servemajn kaj fidelajn oficistojn. Same ankaŭ la regantoj de la nacioj tre zorge edukas anojn, ĉiam pretajn oferi sian vivon por defendi la patrian firmon. Per ideologio, kies origino radikas ĝis la klana totemo, oni mistifikas ilin. La tuta edukado celas fari el la patrio ian miton, ian fetiĉon.

Ĉe funda analizo oni ja trovas, ke la nacioj havas materian, klasan bazon. Sed tio ne klarigas, kial homoj milionope konsentas mortigi kaj mortiĝi pro la patrio. Tia konsento havas religian radikon; ĝi rilatas al la mistikismo, kiu ankoraŭ regas la plej grandan parton el la homoj.

Ekzistas ankaŭ ateistaj patriotoj, eble rebatos iu. Ne. Ekzistas eble patriotoj, kiuj ne kredas je la ekzisto de iu dio reganta en la ĉielo, sed ili estas tamen dianoj, ĉar ili faras diaĵon el la sanga idolo patrio. Jam delonge la fama filozofo Niĉe[62] diris, ke «niaj (t.e. la nuntempaj) ateistoj estas piaj homoj.» Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas ja rimarki, kiel kondutas la t.n. ateistoj, kiam mortas unu el iliaj amikoj aŭ parencoj. Ja ne mankas «ateistaj» tomboj kaj maŭzoleoj!…

Oni kelkfoje legas en agitecaj artikoloj, ke la reprezentantoj de la reganta klaso ne partoprenis la militon. Tio estas ne tute vera. Estas citeblaj multe da ekzemploj pri burĝoj, kiuj oferis sian vivon sur la patria altaro. Eĉ burĝa franca patrino, kies kvar filoj estis buĉitaj dum la lasta mondmilito, malgraŭ sia granda ĉagreno bedaŭris ne havi kvinan por oferi al la patrio…

Kiel klarigi al si tian monstran spiritostaton, se oni ne scias, ke ĝi radikas ĝis la barbaraj epokoj, kiam racieco apenaŭ eniris la cerbon de homoj; kiam la superstiĉo ĉiurilate regis la spiritojn.

Cetere tiun neraciecan karakteron konfesas eĉ la inteligentaj kaj kleraj patriotoj, kiam, okaze, ili sincere kaj malkaŝe parolas. Unu el ili, Brüntjer[63], sufiĉe fama profesoro kaj kritikisto franca, direktoro de la grava «Revuo de la du Mondoj»[64], parolis jene en siaj «Probatalaj Paroladoj»[65]:

«…la ideo pri patrio havas unue naturan fundamenton… ĝi havas tradician bazon, historian fundamenton; ĝi havas fine, kaj ni kuraĝu tion diri, mistikan fundamenton… tiu tiom forta ligilo, kiu ligas unuj al la aliaj ĉiujn infanojn el la sama grundo, ĝi ne estas la intereso, nek la cirkonstancoj, kiuj kreis ĝin, ĝi ne estas la kutimo, ĝi estas la instinkto; kaj kio estas la instinkto, se ne la atesto aŭ la pruvo pri io alia ol ni, kio vivas kaj agas en ni.»

Tiu «io alia», kiu vivas kaj agas ĉe ĉiu nuntempa patrioto, estas sendube tio, kion la «sovaĝuloj» nomas mana‑o. Ni retrovas tiel la ĉeneron, kiu ligas la hodiaŭan naciismon al la pratempa totemismo.

La naciismo ja estas esence religia, mistika, malracia. Al tiu konkludo alvenas ĉiuj pensuloj, kiuj profunde ekzamenis la demandon. Ni citu ankoraŭ unu ateston pri tio:

«Estas neeble esprimi aliel ol sub mita formo la ideojn, kiuj rilatas al la patrio… Tuj kiam ni komencas konsideri la patrion, la tradicion, kaj tiel transpasi la limojn de nia jura aktiveco por prikonsideri la politikon, tiam ni renkontas „ion religian kaj dian“ (Renan) — t.e. ion, kio estas fremda al la naturscienco kaj al la juro. Ni ĉiuj konscias, ke ni ne laboras nur por havigi al ni la kiel eble plej grandan sumon da feliĉo kaj ke, sekve, la politika socio estas alio ol asocio el profitemuloj… Estas la diigo je la politika forto, kiu klarigas la ideon pri patrio.

Laŭ Tamen[66] en lia verko (Sankta Ambrozo kaj la kristana moralo): „La romana ŝtato estas la konkreta formo, sub kiun li (Cicerono) metas la filozofian ideon pri homa solidaro. Kion li postulas de la stoikismo, tio estas la pravigo, la teoriigo je sia patriotismo. La amo al la patrio superas ĉiujn aliajn amojn kaj, en okazo de konflikto inter ili, ĝi devas havi la unuan lokon“.

Sajnas al mi, ke se la moderna sociologio ne kapablas ion krei, tio rezultas, grandparte, el la fakto, ke ĝi ne ekkonis la mitan karakteron de multe da elementaj konoj, kiujn ĝi esploras kaj pretendas klarigi en scienca lingvaĵo, kiu ne taŭgas por ili: el tio rezultas stranga malnormalaĵo, kiu ofte igas la sociologojn paroli kiel somnambuloj.»[67]

Esplorante funde la demandon, oni ja alvenas al ĉi tiu konkludo, ke la nuntempa naciismo havas pure mitan fundamenton. Ĝi estas ideologia superstrukturo, kies materia bazo jam ne plu ekzistas en multaj landoj kaj estas en stato de malaperado en aliaj. Sed la ordinara naciano ne konscias pri tio. Aĉetante panon, ekzemple, la bakisto ne diras al li, ke la faruno, el kiu li knedis la paston, venas el alia kontinento. Cetere, li mem plej ofte ne scias tion, ĉar por aĉeti tiun farunon, li nur bezonis telefoni al iu pogranda pera firmo. Tute same okazas rilate al tajloro aŭ ŝuisto. Neniu scias, el kie venas la materialoj, kiujn li prilaboras.

Nek la kamparano, nek la urbano prezentas al si klare la nunan staton el komplikaj, pli kaj pli densiĝantaj retaroj el diversaj komunikiloj (fervojoj, ŝipoj, bankoj, borsoj, telegrafo, telefono ktp), kiuj ĉirkaŭligas nian planedon kaj signas la interdependecon de ĉiuj ĝiaj partoj. Tial la menso de naciano estas apenaŭ influata de la grandaj ŝanĝiĝoj, kiuj okazis de la tempo, kiam la nacio iel povis esti reale sendependa kaj ne nur formale kiel hodiaŭ; tial la naciisma ideologio mite transvivas la epokon, dum kiu ĝi havis materian fundamenton.

III. Kiel oni kreas naciecan ideologion

Nuntempe oni kvazaŭ ĉeestas la naskiĝon de novaj nacioj. Kaj la patriotismo estas la religio, kiu plej bone kaj facile disvastiĝas en ĉiuj mondpartoj. Per laŭcela edukado, la ŝtatoj de Sud-Ameriko, ekzemple, kreas patriotisman senton, kies malbonefikeco baldaŭ estos komparinda kun tiu jam delonge ekzistanta en la Eŭropaj landoj. Estas vere mirige konstati, kiel filoj de italoj, de francoj, de irlandanoj, de turkoj aŭ de orientanoj fariĝas bonaj patriotoj — ĉiliaj, peruaj, kolombiaj, braziliaj, argentinaj k.c.

La fakto estis tre bone raportita de s-ro Alfredo Bernje[68], korespondanto de la burĝa Pariza ĵurnalo «La Tempo»[69]. Tiu ĵurnalisto kompreneble tre simpatias al la patriotismo; sekve por nia tezo lia atesto estas des pli atentinda kaj valora:

«Kie la tradicioj ne ankoraŭ ekzistas, kie la historio estas apenaŭ cent-dudek-jara, tie popolo povas ekzisti kun nacia unueco nur kondiĉe, ke konstanta edukada penado anstataŭu la mankantan pasintaĵon per intensa kulturado de ĉi tiu idealo: la patrio. Tion bone komprenis la regantoj…

La instruado, kiel ĉie, dividiĝas en tri periodojn… Precipe dum la unua periodo, kiu daŭras ses jarojn, la juna lernanto ricevas sian patriotan edukadon; la edukanto ja bone scias, ke la sentoj enradikigitaj dum tiu delikata aĝo estas por la estonto la plej fruktodonaj semoj. Tuj ĉe lia eniro en la lernejo, la knabo samtempe lernas legi kaj kanti la nacian himnon. Ĉiutage oni parolas al li pri la heroaĵoj kaj meritoj de la grandaj liberigantoj de 1810, pri la furiozaj bataloj por la sendependiĝo; la nomoj de San-Martin, Moreno, Belgrano, ktp por ĉiam gravuriĝas en lian memoron; oni kondukas la estontajn civitanojn per pia pilgrimado antaŭ la statuojn de tiuj herooj, kiuj staras sur preskaŭ ĉiuj placoj de Bonaero[70] kaj de la aliaj plej gravaj urboj; iu oratoro laŭdegadas ilian vivon, kiu estis tute dediĉita al la sola servado al la patrio, kaj tiel la knaboj, nenion sciantaj pri la aliaj gloroj el la mondo, akiras la nedetrueblan konvinkon, ke Argentino estas la plej bela, la plej fama el ĉiuj nacioj. Sendube tio estas iom troa, sed tio donas fruktojn kaj tre belajn fruktojn.

вернуться

[62]

Germane: Nietzsche.

вернуться

[63]

France: Brunetière (1849–1907).

вернуться

[64]

«Revue des deux Mondes

вернуться

[65]

Discours de Combat.

вернуться

[66]

France: Thamin: «Saint Ambroise et la Morale chrétienne».

вернуться

[67]

Georgo Sorel (La Ruiniĝo de la Antikva Mondo). France: La Ruine du Monde Antique.

вернуться

[68]

France: Bernier.

вернуться

[69]

«Le Temps», julio 1926.

вернуться

[70]

Buenos-Aires.