Выбрать главу

Nur la historio pri Argentino estas instruata en la unuagradaj lernejoj, la instruado pri ĝenerala historio okazas ekskluzive en la duagradaj kaj superaj lernejoj (t.e. ke nur la elementoj, kiuj konsistigos la regantan klason, havos pli objektivan mondpercepton. — E.L.). Tiele edukita, la knabo plej forte akiras tre fieran ideon pri sia naskiĝlando kaj ties grandaj homoj, kiuj ĝin glorigis. Ĉiutage li kantas: Al gran pueblo argentino, salud! (Al la granda popolo argentina, saluton!).»

La aŭtoro detale priskribas ĉiujn rimedojn, uzatajn de la tieaj regantoj por encerbigi profunde patriotismon. Estas ceremonioj, manifestacioj, procesioj ktp. okaze de la naciaj festoj. Li notas, ke, kvankam la konstitucio de la lando konsentas la presliberon, tamen ekzistas opinio konsiderata kiel nepre puninda: la patri-ofendo. Kun aprobo nia burĝo notas konklude:

«Post ses jaroj da instruado tiom intensiva, la knabo estas varbita por Argentino, kaj la ideo pri patrio superregas en lia spirito ĉiujn aliajn konceptojn de lia juna cerbo; dum la marŝado de l’ tempo tiu patriota sento ankoraŭ pligrandiĝos kaj fine, kun la fierego de Romano: civis romanus sum, li diros: «Mi estas Argentinano!»

La citita ekzemplo tre trafe montras, kiel estas eble krei artifike ian ajn ideologion. Oni ja povas fari budhismanon, aŭ hinduismanon, judismanon, islamanon, katolikon ktp el kiu ajn infano. Simile kreiĝas angla patrioto, aŭ argentina, franca, germana, japana ktp.

La edukado estas granda potenco.

Sendube ĉe ilia naskiĝo la ideoj ĉiam havas materian bazon, konkretan subtenilon. Ni jam vidis, ke la pripatria ideo havis ĉe la komenco realan signifon, ĉar ĝi rilatis al la terpeco, kie la «patroj» estis entombigitaj. Sed kiam la ideoj estas naskiĝintaj, ŝajnas, ke ili daŭre vivas per si mem; ili sin nutras kvazaŭ el sia propra substanco, sen la helpo de la jam delonge formalaperinta materia bazo; ili evoluadas, transformiĝas kaj fariĝas iloj en la manoj de la klaso, kiu havas intereson ilin utiligi por siaj apartaj celoj.

La naciisma edukado povas sukcesi, tial ke en la grandega plimulto el la cerboj regas ankoraŭ la dekomenca, absurda mistika tendenco. La esenco de l’ patriotismo estas ja pure mistika, superstiĉa. Tio montriĝas per la absoluto de ĝia moralo. La naciismo estas eĉ la sola religio, kiu ankoraŭ postulas de la homo vivoferon.

Post jarcentoj da luktado, la homoj en la pli malpli kulturitaj landoj akiris la rajton aparteni aŭ ne al iu eklezio, la liberon ĉeesti aŭ ne religiajn ceremoniojn. Sed neniu povas senpune rifuzi partopreni en la sangaj ceremonioj, la militoj, kiujn periode okazigas la diversaj naciismoj.

La patriotismo estas nuntempe la plej potenca ideologio; ĝi pasiege superregas la spiritojn kaj kapablas fari el pacemaj, bonkoraj homoj batalemajn kaj sangavidajn bestojn.

La dek kvin milionoj da buĉitoj el la lasta mondmilito ne sufiĉis por satigi la monstron. La naciismo daŭre minacas la homaron.

IV. La Milito

Ekzistas bonkoraj, idealistaj homoj, kiuj havas la konvinkon, ke ilia patriotismo neniel minacas al la aliaj patrioj: ili ja nur deziras pacon kaj interkonsenton inter ĉiuj nacioj!…

Tia speco de patriotoj estas eble la plej danĝera. Ilia mistikemo malhelpas, ke ili komprenu la ĝustan signifon de l’ naciismo, ke ili vidu la veran vizaĝon de l’ patrio; ili sekve estas bonaj instrumentoj en la manoj de la patriprofitantoj; ili ĉiam estas pretaj oferi sur la altaro de l’ dio Marso…

Ni jam montris, ke la nacioj estas la rezulto de historiaj faktoroj, ke ili naskiĝis per militoj kaj reprezentas nur provizoran ekvilibron inter konkurantaj fortoj.

Ĉio en la mondo evoluas, ŝanĝiĝas. Venas do nepre la tempo, kiam la ekvilibro rompiĝas. Milito sekve okazas por restarigi novan… provizoran ekvilibron. Tion instruas la Historio. Tion konfesas eĉ realistaj naciistoj[71].

Ni ankaŭ vidis, ke la tendenco de la historia evoluado estas starigi pli kaj pli grandajn politikajn unuojn. Por ke tiu tendenco ne estu kontraŭstarata, por ke la evoluado povu okazi pace, necesus, ke la racio regu en la cerboj de l’ homoj, ke ili kapablu senpasie kaj tute objektive observadi kaj ekkoni, kiu forto estas la pli granda kaj sekve devas ordigi la mondon. Unuvorte ne devus ekzisti patriotoj, kredantoj je la sankto kaj ĉiameco de sia kara patrio.

Sed, tial ke ĉiu patriota firmo estas devigata por sia prospero krei absurdan ideologion, kiun per edukado ĝi encerbigas al la homoj, nur la forto, nur la milito povas decidi, kiu el la diversaj patrioj devas venke detrui la aliajn kaj superregi.

Kio karakterizas la spiritostaton de kiu ajn patrioto estas, ĉu la fakto, ke li estas ĝisoste konvinkita, ke lia «kara lando» indas pli ol la aliaj superregadi, aŭ ke ĝia kulturo, genio (legu: diaĵo) estas eterna, nedetruebla kaj defendinda eĉ per ofero de sia propra vivo. La patriotoj vole nevole, konscie aŭ nekonscie estas do oferantoj aŭ oferitoj; ili cetere plej ofte ludas ambaŭ rolojn.

La patriotismo eble ne okazigas militojn, sed ĝi almenaŭ tutcerte ebligas ilin. Por ke homoj konsentu mortigi kaj mortiĝi, ili bezonas ian moralan subtenilon; ili bezonas kredi, ke iliaj faroj estas justaj kaj laŭdindaj. Por ke tio, kio estas ĝenerale malaprobegata kaj konsiderata kiel krimo, estu akceptata de la konscienco, necesas, ke ĉi lastan superregu iu pasiega forto, kaj tia forto ne povas trovi fundamenton en la racio. La milito devas esti konsiderata de la militistoj kiel io sankta, kiel io dia. Kaj sekve tute pravas la apologiistoj de l’ milito, kiam ili asertas, ke ĝi estas el dia esenco:

«Fakte la milito estas religia ago plenumata de popolo, kiu fidas al sia estonto; ĝi estas nekomprenebla al tiuj, kiuj rezignis ĉiun idealon; ĝi ŝajnas barbara al tiu kategorio da pozitivistoj, kies ĉefaj zorgoj celas la plibonigon de la materiaj kondiĉoj de l’ vivo. Senreligieca popolo ne kapablus militadi; la plej kuraĝe vigla nacio, kiu havus la malfeliĉon fali sub la estradon de registaro kun ateista politiko, estus duone senarmigita antaŭ ol esti batalanta[72]…»

Aŭdinte la opinion de franca generalo, nun ni aŭskultu tiun de marŝalo de Moltke:

«La milito estas unu el la elementoj de la ordo starigita de Dio en la mondo. La plej noblaj virtoj de l’ homo elvolviĝas dum la milito. Sen ĝi, la mondo degenerus kaj falus en marĉon el materialismo.»[73]

Ni povus plenigi multajn paĝojn per tiaj citoj. Ni ĉiam konstatus, ke la milit-apologiistoj starigas sian argumentadon sur religia aŭ religieca bazo. La racio ja ne povas pravigi naciecajn militojn.

Oni devas distingi inter la aŭtoroj, kiuj konsideras la militon kvazaŭ naturan leĝon kaj tiuj, kiuj vidas en la sangaj oferoj ian punrimedon por elaĉeto de pekoj. Al tiu kategorio apartenas ĉefe la pastroj. Ilia sangosoifanta dio, pro venĝo kontraŭ la pekuloj, eksplodigas militojn de tempo al tempo. Kiel Kristo elaĉetis la pekojn de l’ homaro per sia ofero sur la kruco, same la soldatoj oferas sian vivon sur la altaro de l’ patrio por elaĉeti la pekojn de kelkaj generacioj.

La diferenco inter la du konceptoj ne estas tamen granda; ĝi precipe kuŝas en la formo, sed restas esence la sama. Ambaŭokaze la milito rezultas el tio, ke en la cerbo de l’ homoj la mistika tendenco estas ankoraŭ pli forta ol la racia tendenco.

Kiam oni konas la materian, klasan bazon, sur kiu stariĝis la nacioj; kiam oni komprenis, ke la klaso, kiu profitas el la patrio bezonas, por certigi siajn privilegiojn, krei artifike patriotan ideologion, oni ne povas esperi, ke ĉesos la militoj pro la propagando de bonintencaj pacifistoj, kiuj cetere plejparte konservas ian kulton por sia patrio.

вернуться

[71]

«Sendube venos la tago, kiam la nuntempaj patrioj ankoraŭ plilarĝiĝos; sed vidu kiom da jarcentoj estis necesaj por atingi la nunan staton kaj taksu la penadon estontan kaj la longon de la vojo surpaŝita. Ne revu pri patrio pli vasta, kiu estus la tuta homaro; atendu, ke la nacio estu firme kaj definitive starigita, ke ĉiu popolo estu vere realiginta sian internan unuecon, ekvilibrinta siajn interesojn, akordiginta la kutimojn, forgesinta la malnovajn klas- kaj religiajn disputojn». — Renato le Nepvu de Karfort. (La Pravo de l’ Milito), pĝ. 74 (1914).

вернуться

[72]

Generalo Kesler, France: «La Guerre» (La Milito), pĝ. 9 (1913).

вернуться

[73]

El letero de marŝalo de Moltke al Bruntschli (1871), citita de kolonelo Dupuis en (France): «L’Époque des casernes». (La epoko de la Kazernoj), pĝ. 18.