Выбрать главу

Novaj militoj nepre okazos. Sed kredeble ne plu estos militoj inter la nuntempaj patrioj; estos militoj inter kontinentoj: Eŭropo kontraŭ Ameriko; aŭ interrasaj militoj: blankuloj kontraŭ flavuloj. Tiel la kadro de la nacioj krevos; la eŭropaj nacioj devos unuiĝi; kreiĝos eŭropa patriotismo, kies unuaj signoj cetere montriĝetas jam nun. La Ligo de Nacioj estas unu el tiuj signoj; alia, la tuteŭropisma movado. Kelkaj klarvidaj burĝaj patriotoj jam antaŭvidas ĉi tiujn estontajn gigantajn militojn:

«Krizoj montriĝas ĉi tie kaj tie. Apud ni kiel transmare okazas senbrue aliiĝoj, kiuj preparas, se ne por nia generacio, almenaŭ por la venontaj, furiozajn atakojn. Pro tio mi havas la konvinkon, ke la stariĝo de „eŭropa naciismo“ sin trudos, en kiu la apartaj naciismoj trovos interkonsentojn.»[74]

La historia procezo ja ne haltas; malgraŭ la blindaj patriotoj kaj eĉ per ilia helpo la homaro marŝas en sango kaj suferoj al neevitebla unueco.

* * *

Ni ne provis pentri la abomenindaĵojn de l’ milito. Tio estas jam delonge sufiĉe farita en ĉiuj lingvoj de multege da talentaj verkistoj. Temis nur montri, ke la milito estas neevitebla; ke oni ne povas esperi eviti tian katastrofon, tiom longe, kiom la spirito de la homoj estos regata de religia, mistika kredo.

Ĉar la racio ne regas, oni sekve povas iel konsenti kun la aŭtoroj, kiuj opinias, ke la milito estas la leĝo de la homa progreso. Ne ĉiuj militoj havis en la historio tian karakteron; sed oni ja devas konstati, ke dank’ al militoj la homaro transiris el la klana stadio al la hodiaŭa, kaj tio efektive reprezentas grandan progreson.

Se estas pruvite, ke la milito estas neevitebla; se oni opinias, ke kelkaj militoj estis progresigaj, dum aliaj estis regresaj,[75] tiam stariĝas jena demando: Kia estu la devo de tiu, kiu konsentas pri tiuj du punktoj? Kiel la Proletaro rilatu al tiu problemo?

V. La Nacio kaj la Proletaro

Dum la daŭro de ĉi tiu studado ni vidis, kiel naskiĝis la patrioj, kiel ili evoluis, kiel ili tendencas al senĉesa plilarĝiĝo. Ni akiris la konvinkon, ke la nuntempaj nacioj estas kvazaŭ komercaj firmoj kaj reprezentas nur la interesojn de la burĝa reganta klaso.

Kio karakterizas la rilatojn inter komercaj firmoj estas la konkurenco. Ĝi havas egoisman bazon. La milito estas nur unu el la diversaj formoj de ekonomia konkurenco inter la nacioj. Ĉiu firmo por venki siajn konkurantojn ĉiel provas malaltigi la prezojn de siaj varoj. Tiucele ĝi pagas kiel eble plej malaltan salajron al siaj dungitoj aŭ pliperfektigas la teknikon en la fabrikoj.

Tiu perfektigo cetere rezultas grandparte de la postulemo de la laboristoj. Kie la homa laborforto estas abunda kaj malkara, tie la mastroj ne estas instigataj starigi novajn, pli perfektajn maŝinojn. Kie la laboristoj ne estas organizitaj, ne estas klaskonsciaj kaj postulemaj, tie iliaj labor- kaj vivkondiĉoj estas malbonaj, eĉ se «ilia» nacio estas politike tute sendependa. Nacia sendependeco profitas nur al la burĝa klaso.

Pro manko de klero, de komforto; pro troa laborado en senhigienaj kondiĉoj; pro senlaboreco kaj mizero, la proletoj ne povas eĉ ĝui la tiom ŝatatan kaj laŭdatan nacian kulturon. Ili posedas neniun bienon; ili ne ĝuas alte salajratan oficon en la ŝtataparato; ili estas ekspluatataj kaj trompataj de la reganta klaso. Ili sekve havas nenian intereson defendi la nacian firmon.

Se la proletoj ne estus mistifikataj per la lernejo, la preĝejo, la presejo, ili starigus al si jene la demandon, kiam temas partopreni militon por defendi la nacion:

«Ĉu la fremdaj regantoj ne bezonos niajn servojn por mastrumi la landon? Ĉu nia laborforto ne estos bezonata por funkciigi la fabrikojn kaj sekve, ĉu ni ne ricevos vivrimedojn kiel nun? Unuvorte ĉu domaĝos al ni, se nia nuna mastraro perdos la regadon?»

Tiel starigante la problemon, la proletoj certe konkludus, ke estas tute indiferente al ili, ĉu fremdaj aŭ samnaciaj mastroj ekspluatas ilin; ili konvinkiĝus, kiom stulte, trompe estas oferi sian vivon por defendi la interesojn de siaj hodiaŭaj ekspluatantoj. Ili plie starigus jenajn aliajn demandojn:

«Ĉu do niaj samklasanoj el la aliaj malamikaj nacioj ne estas ankaŭ same kiel ni ekspluatataj? Sekve, ĉu ili ne havas la saman intereson organiziĝi kaj batali kune kun ni por akiri pli kaj pli decajn labor- kaj vivkondiĉojn? La vivo ĉiutage instruas al ni, ke iuj ajn mastroj cedas al niaj depostuloj nur se ni kapablas trudi ilin per striko kaj organizita agado. Al la novaj mastroj ni scios montri nian batalemon, nian kuraĝon. Sur la klasbatala kampo ni pretas eĉ esti heroaj, sed ni rifuzas partopreni militon por defendi interesojn al ni fremdajn. Se ni devas oferi nian vivon, nu, tio okazu en batalo por nia emancipo.

«For la trompon! La armiloj, kiujn la mastroj metos en niajn manojn, ni uzos por la klasbatalo…»

Tiel parolus la proletoj, se ili kapablus rezoni racie, se ilian cerbon ne infektus la naciisma mikrobo.

Bedaŭrinde aliel estas.

Ĉe la komenco de aŭgusto 1914, oni ja konstatis, ke la grandega plimulto da diverslandaj proletoj entuziasme ekpartoprenis la militon kaj dum jaroj elportis plej terurajn suferojn por defendi la interesojn de siaj ekspluatantoj. Krom malmulte da esceptoj, la laboristaj partioj kaj sindikat-organizoj subtenis siajn registarojn. Gvidantoj fariĝis propagandistoj de la nacia vidpunkto. Aliaj, pli bravaj, aliĝis kiel volontuloj en la armeon.

Internaciistoj forgesis la «Internacion» kaj ekkantis naciajn himnojn. Tuta Eŭropo kvazaŭ ebriiĝis pro patriotisma febro. Racie pensantaj homoj (kiom malmultaj!) apenaŭ povis kredi je tio, kion ili vidis, kion ili aŭdis. Kelkfoje ili eĉ ekdubis pri sia propra saĝo:

«Ĉu ni mem ne estas la frenezaj kaj la milionoj da patriotoj kaj mortigistoj la saĝaj?»

Ekzistas homoj, kiuj ankoraŭ nun apenaŭ povas kredi, ke la lasta mondbuĉado, kiun ili travivis, estis realaĵo kaj ne inkubsonĝo…

Sendube la kaŭzoj de tiu milito estis ekonomiaj; temis scii ĉu Germanio venkos definitive sur la mondmerkato; ĉu la Brita Imperio konservos sian superregadon.

Sed, ĉu estus ebla tia kruela buĉado kaj stulta detruado, se la homojn ne frenezigus la patriotismo? Se la simplaj proletoj kaj kamparanoj ne estus trompataj per la edukado? Certe ne. Tial unu el la plej urĝaj kaj gravaj taskoj estas kontraŭbatali kaj ĝisradike detrui la patriotan ideologion.

La lasta mondmilito apartenas al la kategorio da regresaj militoj. Ĝi ja ne havis kiel rezulton plilarĝigi kelkajn naciojn kaj detrui aliajn. Male, el la forfalo de la aŭstra kaj rusa imperioj naskiĝis aŭ reviviĝis malgrandaj nacioj. Tial la politika ekvilibro en Eŭropo estas tre ŝanceliĝa, provizora kaj donas al la kapitalistaj gvidantoj tiom da zorgoj kaj klopodoj. La packontrakto de Versaj estas ega sensencaĵo; ĝi ignoras la ekonomiajn leĝojn, kaj oni ne bezonas esti profeto por antaŭdiri, ke ne pasos multaj jaroj antaŭ kiam ĝi fariĝos tute kaduka.

La malgrandaj politikaj unuoj kreitaj de la registaroj de «Entente» ne havas vivkapablon. Cetere, ĝis nova milito okazos por starigi pli firman kaj racian ekvilibron, la sendependeco de Estonio, Latvio, Litovio, Hungario, Rumanio, Bulgario kaj ceteraj similaj ŝtatetoj povos esti nur ŝajna, formala. Fakte ili estas sub la financa dependeco de la grandaj ŝtatoj. Sed la burĝaro de tiuj nacietoj ludas rolon; ĝiaj reprezentantoj okupas bonajn postenojn, ĝuas honorojn kaj sekve havas intereson en la konservado de la nacia sendependeco.

Sed ĉu la laboristoj el tiuj «sendependaj» landoj profitas je tio? Ĉu ilia sorto estas pli bona ol antaŭe? Al tiuj demandoj elokvente respondas la faktoj. Neniam antaŭe ekzistis tie pli da senlaboreco, pli da mizero; neniam antaŭe la tieaj laboristoj estis malpli liberaj. En la «liberaj» nacioj regas diktaturo kaj teroro; la malliberejoj kaj karceroj estas plenplenaj. Ĉiuj laboristaj gazetoj raportas abunde pri la persekutoj, ekzekutoj kaj fimortigoj al laboristoj postulantaj pli bonajn vivkondiĉojn.

вернуться

[74]

Vladimir d’Ormeson. (La Tempo) (Paris, 4. julio 1925). France: «Le Temps».

вернуться

[75]

Ekz. al tiu kategorio, laŭ ni, apartenas la militoj de la antikvaj Barbaroj por detrui la Roman Imperion.