En Italio, kie la naciismaj principoj estas plej severe aplikataj, kie la patriotisma ideologio estas plej laŭdata, plej entuziasme akceptata, la klaskonscia laboristaro estas pli kruele traktata ol ĝi estus, post nacia malvenko, sub la regado de fremdaj estroj. La ekzisto de faŝista diktaturo estas fakta argumento plej bona por pruvi, ke la patriotismo spegulas nur la interesojn de la burĝa klaso.
La postmilita historio de la sendependiĝintaj nacioj estas ĉiupaĝe verkita per la sango kaj martiriĝo de la proleta klaso. La konsentigo al proletoj partopreni en la t.n. liberiga nacia milito estas la plej granda mistifiko, la plej senskrupula trompo, kiun oni povas prezenti al si.
Tia fakto estus neklarigebla, se oni ne scius pri la religia esenco de l’ patriotismo.
Karl Marks diris, ke la proletoj ne havas patrion. Bedaŭrinde, jes, ili havas; tiu ento[76] ekzistas en ilia spirito. Oni ofte povas konstati, kiom laboristoj fieras pri sia nacio, kiom malŝateme ili parolas pri alilandaj samklasanoj.
Patrioj ekzistas; dioj ekzistas. Atestas pri tio la kazernoj kaj preĝejoj. Sed la homoj kreis la patriojn kaj la diojn; ili sekve ankaŭ povas detrui ilin. Sufiĉas por tio, ke ili lernu pensi racie, ke ili senigu sian menson je ĉia senbaza mistikemo.
Al tio helpas la scienco, la senĉese malvolviĝanta tekniko. La produktofortoj mondskale aliiĝas, ampleksiĝas, unueciĝas; tial ankaŭ la menso de la homoj nepre aliiĝos kaj unueciĝos.
Dume la militoj restas la solaj rimedoj por krei ian provizoran ekvilibron inter la multaj nacioj, ĉar la mondo estas plenigita de patriotoj. Kiam eksplodas milito, kiam furiozas patriotismo, la racie pensantaj homoj povas nur provi per ĉiuj rimedoj savi sian vivon, se ne ekzistas eblo aliigi la militon en revolucian batalon.
Ne domaĝas, ke patriotoj mortigu patriotojn. Nur per batoj tiaspeculoj povas lerni pensi racie. En 1914, la patrioto-volontulo Henriko Barbüs[77] kuraciĝis ĉe la fronto kaj fariĝis internaciisto.
Oni povus citi multajn similajn ekzemplojn. Estas bone konate, ke la nekuraceblaj patriotoj troviĝis precipe ekster la fronto.
Kvankam la lasta mondmilito havis regresan karakteron, ĝi estis tamen sufice instrua. Jam nun, eĉ en la burĝa reganta klaso, aperas homoj, patriotoj, kiuj ekkonscias, ke la severa aplikado de la naciismaj principoj, la absoluta suvereneco de la ŝtatoj ne plu povas akordiĝi kun la ekonomiaj leĝoj. Ili provas trovi kompromison inter la naciismoj. Tiel la internaciismo rekrutas senĉese novajn adeptojn.
Tiu doktrino jam delonge estas agnoskata de laboristaj partioj kaj sindikatorganizoj. En alia studo ni ekzamenos, ĉu ĝi liveras kontentigan solvon al la problemo.