Выбрать главу

Tiu ĝenerala klasika koncepto pri familio kaj pri la pli vastaj grupiĝoj, kiujn ĝi naskigis, ne estas akceptita de nuntempaj historiistoj. Ekzemple, Eduardo Mejer[7], en sia Historio de la Malnovtempo[8], asertas, ke la familio ne estis ia natura grupiĝo bazita sur fizika sampatreco; ĝi estis ia jura konstruo. La naskigo ne estis la origino de la familia ligilo, sed jura akto de simbola karaktero.

En sia verko: «La Tero kaj la Homa Evoluo»[9], Lucio Febvr[10], profesoro ĉe la Strasburga Universitato, diras:

«Fakte, la familio, kia ni trovas ĝin en la societoj la malplej evoluintaj, ne estas io simpla, io primitiva. Oni povas klarigi ĝian ekziston nur per la partopreno de kolektiva forto, la ŝtato. Kompreneble ne temas sub tiu nomo pri registara organismo, sed pri politika societo entute, karakterizata nur per la devigo, kiun ĝi altrudas al siaj membroj sur la trifaka kampo de juro, de kutimoj kaj de moralo, kaj per la relativa aŭtonomio, kiun ĝi ĝuas, rilate al similaj najbaraj societoj. Tiun politikan societon, laŭ larĝa senco, oni renkontas ĉie, kie estas homoj; estas sub ĝia agado, sub ĝia kontrolo, ke organiziĝas la diversaj geedzaj societoj, la familioj, la vilaĝaj societoj, grupiĝoj ŝajne primitivaj, kiujn ĝi reale formas… Tiel la multaj sociaj grupiĝoj, diversaj laŭ formo kaj amplekso — triboj, fratrioj, klanoj, familioj — kiuj entenas unuj la aliajn aŭ interplektiĝas, ne estas la originaj, prapolitikaj formoj de la socia organizado; ili ne estas la atomoj, kies aglomeriĝo, ĉe relative malfrua epoko de la homa evoluo, naskigis la ŝtaton, kiel instruis Füstel de Kulanĵ en „La Antikva Civito“. La malo okazis. Neniam la fratrioj, nek la kurioj, nek la triboj, nek la klanoj estis ŝtatoj, sed ĉiam nur subdividoj de ŝtato aŭ de tribo. La ŝtato ne naskiĝis el tiuj grupiĝoj; male, ilin naskis la ŝtato.»

La samon diras Kropotkin en sia verko La Interhelpo[11]:

«La familio tute ne estas primitiva formo de organizado; male, ĝi estas tre malfrua rezulto de la homa evoluado. Tiel malproksime, kiel ni povas esploriri en la paleo-etnografio de la homaro, ni trovas homojn socie vivantajn en triboj, kiel tiuj de la plej superaj mambestoj; kaj necesis treege malrapida kaj longa evoluado por okazigi la organizadon laŭ gento aŭ laŭ klano. Tiu lasta organizformo siavice bezonis same longan evoluadon por atingi la unuajn ĝermojn de familio, ĉu unuedzeca (monogamio) ĉu pluredzeca (poligamio). Tiel societoj, aroj, triboj — kaj ne familioj — estis la primitiva formo de organizado ĉe niaj plej antikvaj prauloj.»

Por apogi tiun vidpunkton, la lingvoscienco venas helpi la etnografion kaj la historion. Oni scias, ke plejparte la eŭropaj lingvoj apartenas al iu sama lingvistika grupo, kiun oni nomas hindoeŭropa. Nu, estas nun de la fakuloj konsentite, ke ia politika unueco, aŭ almenaŭ ia civiliza unueco necesas por starigi komunan lingvon.

«La interkonformecoj troviĝantaj ĉe la konataj lingvoj supozigas la ekziston, dum sufiĉe longa periodo, de unueca lingvo; kaj tia lingvo supozigas la ekziston de nacio, havanta ian unuecon… Por krei lingvan unuecon, necesas ja la ekzisto de nacio, kiu sentas sian unuecon. Nenio rajtigas nin paroli pri hindoeŭropa raso; sed ekzistis nepre (oni ne scias kie, nek kiam) iu hindo-eŭropa nacio.»[12]

La mitografo J.G. Freza[13] ankaŭ asertas, ke «ĉe la prahistoriaj tempoj, regis en la moderna Eŭropo kaj en la okcidenta Azio rimarkinda unueco». Li bazas sian argumentadon sur la studado pri la Saturnaloj kaj aliaj similaj festoj, kiujn li priskribis en sia verko La Ora Branĉo[14].

Por respondi la demandon pri la unuaj homaj institucioj, la historiistoj uzas la komparan metodon. Kiam mankas dokumentoj por daŭrigi la studadon de la pli primitivaj epokoj, ili sin apogas sur la etnografio kaj serĉas ĉu ne ekzistas ĉe la nun ankoraŭ ekzistantaj «sovaĝaj» gentoj institucioj, kiuj povus liveri klarigojn pri la epokoj prahistoriaj.

Tiu metodo ne estas tute senmanka. Oni ja ne havas absolutan certon, ĉu la evoluado de la homa speco okazis ĉie kaj ĉiam laŭ la sama maniero. Plie, ne estas pruvite, ke la nun ekzistantaj «sovaĝuloj» estas primitivuloj. Ĉu ili konservis senŝanĝe siajn morojn kaj kutimojn? Ĉu ili ne estas degenerintoj, kiel estas konstatite ĉe la papuoj el Nov-Gvineo kaj ĉe la pigmeoj el Kongo?

Pro tiuj demandoj, nun nerespondeblaj, kelkaj scienculoj ne plu uzas la vorton «primitivulo», parolante pri la anoj de la t.n. sovaĝaj gentoj. Ili nomas ilin necivilizitoj. Sed tia esprimo supozigas, ke la homoj nun vivantaj sub la kapitalisma regsistemo estas civilizitaj.

La dek milionoj da buĉitoj, la sama kvanto da kripligitoj el la antaŭnelonge okazinta mondmilito protestas kontraŭ tia pretendo. Homoj, kiuj povas dum kelkaj jaroj senhalte sin interbuĉadi per plej kruelaj rimedoj, homoj, kiuj povas dum sia tuta vivo elspezi grandegan parton el sia energio por inventadi kaj fabrikadi mortigilojn, tiaj homoj ne povas pretendi esti civilizitaj. Cetere, ĉiu proleto, ĉiu mizerulo bone scias, ke la kapitalismo estas senanima, senkora, unuvorte tute barbara reĝimo, kiu neniel prezentas civilizitan staton.

Aliparte, kelkaj scienculoj, inter kiuj K.A. Elvud[15], en sia verko Principoj pri psiko-sociologio[16], opinias, ke ĉe la primitivaj gentoj la interhelpo estis la superreganta tendenco. «La milito kaj ĝiaj kruelaĵoj, li diris, la kanibaleco, la sklaveco estas en la socia evoluado fenomenoj relative malfruaj…»

Se ĝustas tiu hipotezo, ŝajnas do, ke la primitivuloj iel estis pli civilizitaj ol la nuntempuloj.

Kaj ĉu la malamo kaj mortigemo de homoj kontraŭ homojn okazis nur kiam ili grupiĝis por formi ian konscian socian unuon — ian patrion? Ŝajnas, ke jes, se oni konsentas kun la diroj de la filozofo Espinas en lia verko «La animalaj societoj»[17]:

«La forto, laŭ kiu kreiĝas socia konscienco, kolektiva mi‑o, estas rekte proporcia kun ĝia malamo kontraŭ la fremdularon.»

Tio bone klarigas, kiel estas ebla la «sankta unuiĝo» de ĉiuj klasoj, de ĉiuj partioj, kiam la «nacio estas en danĝero.» Kaj la logika konsekvenco el tio estas, ke ju pli landano malamas fremdulojn, des pli bona patrioto li estas. Tiu malamo estas ja necesa kondiĉo, por ke restu forta kaj aktiva la kolektiva konscienco.

Kvankam la kompara metodo aplikata de la historiistoj sin apogantaj sur la etnografio ne estas senmanka, kiel ni rimarkigis pli supre, ĝi almenaŭ ebligas kompreni pli bone la evoluadon de la ĝis nun konataj kaj malaperintaj civilizoj. Ĝi ebligas fundamentigi hipotezojn, kiuj povas kontentigi la spiriton. Antaŭ dudek jaroj, ekzemple, la egipta monarkio estis por la historiistoj vera enigmo, kiun solvi ili ne povis.

Ĉu do, kiel Minervo en la fabelo, ĝi eliris tute armita el la cerbo de Jupitero? La egipta monarkio ja sin prezentis, 2800 jarojn antaŭ Kristo, kiel plenkreskinta organismo. Sed post elfosadoj faritaj de Petrio kaj Amelino, estis eble studi pli malnovan civilizon de la neolita epoko kaj oni konstatis, ke antaŭ ol esti unuiĝinta sub la estreco de reĝo, Egiptio entenis kelkajn popolojn, kiuj havis, ĉiu aparte, siajn estrojn kaj diojn, kaj kiel rekonigilon figurojn de bestoj (falko, hundo, lupo, skorpio ktp) aŭ de vegetaĵoj (kano, palmo, sikomoro ktp). Tia konstato igis fakulojn hipotezi, ke tiuj rekonigiloj estas totemoj kaj sekve tiuj homaj grupiĝoj estis totemaj klanoj.

вернуться

[7]

Germane: Meyer.

вернуться

[8]

France (traduko): Histoire de l’Antiquité (1912).

вернуться

[9]

France: La Terre et l’Évolution humaine (1922). Bibliothèque de Synthèse historique.

вернуться

[10]

France: Lucien Febvre.

вернуться

[11]

France: L’Entraide, trad. el la angla de L. Bréal (1910).

вернуться

[12]

A. Meje: «Enkonduko al la kompara studo pri hindo-eŭropaj lingvoj» (France: A. Meillet. «Introduction a l’étude comparée des langues indo-européennes», 1912).

вернуться

[13]

Angle: Frazer.

вернуться

[14]

Le Rameau d’Or, franca trad. de Stiebel kaj Toutain.

вернуться

[15]

Angle: Ch. A. Ellwood.

вернуться

[16]

Angle: Principles concerning psycho-sociology.

вернуться

[17]

France: Les sociétés animales.