Treege malrapide elmontriĝas ia vera estreco. Unue ĝi estas nur religieca kaj neniel politikeca. Vera estreco aperos nur kiam ĝi trovos ekonomian bazon, kiel okazis, ekzemple, ĉe la indiĝenoj el Norda Ameriko, kies estro estas ariganto de posedaĵoj kaj provizumanto de nutraĵoj.
Por ke fariĝu ebla la individuiĝo de la estreco, necesis, ke aliiĝu la totemismo. La mitologio instruas, ke la ideo pri persona dio ne troviĝas ĉe la komenco, sed estas la rezulto de sufiĉe longa procezo. La individuiĝo de la dioj kaj la individuiĝo de la estreco okazis samtempe kaj paralele.
Ni jam scias, ke ĉiu klano havas sian propran totemon, al kiu estas ligita la mana‑o, forto, kiun komune posedas ĉiuj samklananoj.
Nu, ni supozu, ke malsato regas en kelkaj klanoj. Mortas malsateguloj. Kaj jen okazas, ke ano el iu klano mirige sukcesas en fiŝkaptado aŭ ĉasado. Li povas liveri nutraĵon al multaj klanoj. Kial tio povis okazi? Sendube nur tial, ke li sukcesis kapti pli grandan parton el la komuna mana‑o. Kredeble tial, ke la totemo de la klano, al kiu apartenas la bonŝanca ĉasisto, estas pli forta ol la aliaj.
Tiel okazas, ke tiu totemo sin trudas al fratrioj kaj triboj. Same okazas, ke la individuo posedanta pli grandan parton el la mana‑o estas akceptata kiel estro. Ĉi lasta eĉ fine sukcesos akapari la tutan mana-on, kaj tiel individuiĝos la estreco:
«Por forigi la konkurencon de la totema kolektiva heredeco, la estro absorbas kaj simbolas en sia persono tiun heredecon. Li sin prezentas kiel heredan posedanton de la totemo. Kaj pro tio li fariĝas estro.»
Ne sufiĉas tiu pure mistika kredo, por ke individuo sukcesu trudi sian estrecon. Necesas plie, ke li povu ankaŭ provizi la regatojn per nutraĵoj aŭ bienoj. Ĉe la stadio de teritoriaj grupiĝoj la ekonomio ja ludas sian rolon.
Tion oni konstatas ĉe multaj triboj per la stranga kutimo, kiun la etnografoj nomas potlaĥo.
II. Potlaĥo, Kunfrataro kaj Fetiĉismo
Ni prunteprenu la difinon pri tiu vorto en la jam menciita verko de More kaj Davi:
«La potlaĥo estas treege komplika institucio, samtempe rita, jura, ekonomia kaj socia… Ĝi estas sendube ekonomia, ĉar oni interŝanĝas posedaĵojn, sed ĝi estas ankoraŭ pli socia, ĉar oni interŝanĝas posedaĵojn nur por interŝanĝi titolojn, por akiri rangon. Ĝi estas unue esence rita institucio, ĉar ĝi estas parto el ritaro… Kaj ĝi estas rita institucio ankaŭ, ĉar ĝi devenas el primitivaj fundamentaj ritoj kun devigaj donacoj inter fratrioj, donacoj, kiujn ĝi aliigas, enkondukante en ili la principon de spito, logika sekvo de la principo pri konkurado, kaj uzante ilin por estigi malegalon kaj ne plu por daŭrigi la ekvilibron. Sub konkreta formo, la potlaĥo estas festo, kiun oni donas kun la kondiĉo de repago kaj kiu konsistigas religian ceremonion, ĉe kiu venas komuniiĝi kaj samtempe kontraŭstari unuj al la aliaj la vivantoj kaj la mortintoj de la koncernaj klanoj. Tiu festo konsistas el solena disdonado de nutraĵo kaj donacoj, kiu aŭtomate igas la donacanton kreditoro de similaj disdonadoj, kaj kiu donas al li la rajton alproprigi al si parton el la nomoj, blazonoj kaj privilegioj de la konkurantoj, kiujn li senfamigis per sia malavaro kaj publike metis en staton de neeblo respondi sian spiton… Per la potlaĥo fondiĝas, montriĝas kaj kreskas la persona prestiĝo; per ĝi la estreco individuiĝas…
Jen estas submetiĝa kaj hierarĥia principo, kiu aliigas la tutan sociordon kaj anstataŭas la toteman komunismon per tiu oligarĥia individualismo…»
Okazis ja vera revolucio. Sed oni erarus opiniante, ke la mistika kredo je totemo ĉesis efiki. La ekonomio sendube ludis en tiu aliiĝo gravan rolon, tamen la kredoj, la ideoj daŭras esti potenca faktoro en la funkciado de la societoj. La riĉo de individuo ja ebligas al li doni imponajn potlaĥojn kaj tiel akiri estrecon. Sed tio ne sufiĉas, li devas plie malprofaniĝi per akcepto en kunfrataron. Li devas tie lerni la sekretojn de komplikaj ritoj, kiuj liveros al li la eblon akiri la helpon de iu animo. Estro ja devas esti lerta ĉasisto por povi provizadi nutraĵon al la klananoj. Sed por trafi kaj mortigi, liaj sagoj bezonas mana-on. Kaj tiun forton la estro povas ricevi nur per sorĉaj alvokoj kaj magiaj ritoj.
La estro provizas la nutraĵon. Kaj la nutraĵo estas la vivo, la forto, ĝi sekve estas ankaŭ mana‑o. Oni tuŝas tie kvazaŭ per fingro la ekonomian faktoron; sed samtempe ni vidas ankaŭ la rolon, kiun ludas la mistiko, la magio, la religio.
«La estro, kies fizika, teknika lerto rilate ĉasadon kaj fiŝkaptadon, kies komerca kapablo kaj akirita riĉaĵo faras el li la homon, kiu devas regadi, povas tamen vere tion fari nur kondiĉe, ke li venu en kunfrataron, por tie ricevi kvazaŭ la sanktan oleon de estreco. Tiu konsekrado anstataŭas por li heredecon, kiam li ne posedas la ranggalonojn de heredeco; kaj kiam li havas ilin, la konsekrado estas tamen utila, ĉar se la heredeco ludas sian rolon en la societoj kun potlaĥo, ĝi ne plu estas la granda kaj unika mastrino.»
Kiel oni vidis, unue regas nur la kutimo, kiun kreis la kredo je totema forto komuna al ĉiuj klananoj. Post longa procezo kaj plej diversaj aliiĝoj okazas, ke tiu disa forto koncentriĝas en la manojn de unu sola persono. Sed la principo restas tamen la sama. La estro ĉerpas sian regecon el la komuna totema forto; neniu regato ja kredas, ke la reganto akiris sian estrecon per propra kapablo, per propra merito. La regeco havas sian radikon en la internaĵo de la societo. Se ne estus tiel, restus nekomprenebla la fakto, ke homo, eĉ plej lerta kaj forta, povas trudi sian volon al tuta kolektivo.
«Rilate la personan superecon de la estro, diras Durkhejm, ĝi ludas en tiu procezo nur akcesoran rolon. Tiu supereco klarigas, kial la kolektiva forto koncentriĝis en iujn manojn prefere ol en aliajn, sed ĝi ne klarigas ties intenson. Ĉar tiu forto, anstataŭ resti disa, estas devigata delegiĝi, tio povas okazi nur je la profito de individuoj, kiuj iarilate montris superecon. Sed tio vidigas nur la direkton de la fluo kaj ne ĝin kreas. Se la familipatro, en la antikva Romo, posedas absolutan regadon, tio ne okazas, tial ke li estas la plej maljuna aŭ la plej saĝa aŭ la plej sperta. Sed tial ke, sekve de cirkonstancoj, en kiuj troviĝis la roma familio, li enkorpigis la malnovan komunismon familian. La despotismo, almenaŭ kiam ĝi ne estas patologia fenomeno, ne estas alio ol aliiĝinta komunismo.»
Ŝtofon ja bezonas la estreco por kreiĝi; tute ne sufiĉas la nura volo de la estriĝanto. Tiu volo estas nur akcesora kaŭzo. Sed ni ankaŭ devas ne forgesi la instruojn de la Historio, nome ke akcesoraj kaŭzoj havas iafoje grandegan efikon. Nenio estas malpli simpla ol sociaj fenomenoj. Nepeseblaj fortoj ludas en la vivo de la socioj ne malatentindan rolon.
Se la mana‑o povas koncentriĝi en unu solan personon, kiu fariĝas estro, la simpla logiko de la primitivulo ankaŭ facile konsentos pri koncentriĝo de tiu sama forto en iun objekton, kiu bilde reprezentos la totemon. Tiel per natura idea evoluado aperas la fetiĉo, kaj tiu fetiĉo fariĝos la dio de la klano aŭ de grupo el klanoj. Per la rimedoj (potlaĥoj kaj malprofaniĝo en kunfrataro), kiujn ni priskribis antaŭe, la estro akiros la fetiĉon. Sekve estas ankaŭ tute normale, ke la homo, kiu posedas la fetiĉon, la diaĵon, povos finfine proprigi al si ĝian mana-on kaj tiel fariĝi mem dio. Tiam la fetiĉo fariĝas nur simbolo, emblemo de la totemo, de la dieco.