«La propraĵrajto estis starigita por plenumi heredan kulton. Pro tio ne estis eble, ke tiu rajto malaperu post la mallonga ekzisto de individuo. La homo mortas, la kulto restas; la fajro ne devas estingiĝi nek la tombo esti forlasata. Ĉar daŭras la hejma religio, la propraĵrajto devas daŭri ankaŭ.
Du aferoj estis intime ligitaj en la kredoj same kiel en la leĝoj de la antikvuloj: la kulto (ceremoniaro) de familio kaj la propraĵrajto de tiu familio. Tiel estis senescepta regulo, en la greka juro same kiel en la roma juro, ke oni ne povis akiri la propraĵon sen la kulto, nek la kulton sen la propraĵo.»[32]
Por ke la bieno restu nedividita, necesis, ke nur unu persono heredu. El tiu neceso sekvis la hereda rajto de la unuenaskito. Li estris la familion post la morto de la patro, kaj daŭrigis la prizorgadon de la hejma kulto al la prauloj kaj al la sankta fajro. Sed tio ne signifis, ke la aliaj gefiloj estis senigitaj je la komuna propraĵo. Ili restis en la familio sub la estrado de la pliaĝa filo, kiu ankaŭ devis prizorgi iliajn vivbezonojn. La hereda rajto de la unuenaskito ĉiam entenis komunan vivon kun la aliaj anoj de la familio.
Komence ĉi tiu lasta konsistis ordinare el patro, patrino, gefiloj kaj sklavoj. Hodiaŭ ŝajnas al ni tre strange, ke sklavo povis esti konsiderata kiel ano de familio. Tiel tamen estis. Ni ne forgesu, ke ĉiu domo estis ia templo, kiun eniri ne povis ajna fremdulo. Kiam oni akceptis sklavon, okazis ia religia ceremonio; oni prezentis lin al la hejmaj dioj; sur lian kapon oni verŝis purigan akvon, kaj manĝinte kelkajn kukojn kaj fruktojn kun la anoj de la familio, li estis adoptata. De tiu momento la sklavo ĉeestis la religiajn ceremoniojn kaj ĝuis la protekton de la hejmaj dioj. Kiam li mortis, lia kadavro estis metata en la familian tombon.
La konsisto de la tiutempa familio treege malsimilis la hodiaŭan. Kaj ĉi-okaze ni notu, ke la signifo de la vorto familio tiam signifis: apudestanto de la fajrujo, aŭ: propraĵo. Ankaŭ la vorto pater (patro), kiu troviĝas en la greka, latina kaj sanskrita lingvoj, ne havis en la antikvo la nunan sencon. La pater estis la estro, la pastro, la juĝisto de la familio. Kiam temis pri patreco en la hodiaŭa senco, la antikvuloj uzis la vorton naskiganto.
Per la fakto, ke iu estis adoptita en la familion kaj sekve rajtigita apudesti la sanktan fajron, li por ĉiam perdis sian liberon; li estis ligita ĝis la morto al iu difinita hejmo kun ĝiaj religio kaj estro. Kelkokaze la familiestro povis iel «liberigi» la sklavon; tiam ĉi tiu lasta fariĝis «kliento», sed restis tamen ligita al la familio per la hejma kulto. La kliento ĝuis ian liberon, sed ne plenan; li ekzemple ne povis edziĝi sen la permeso de la familiestro, kaj ankaŭ liaj infanoj devis obei ĉi tiun lastan. Kompense, la familiestro devis ĉiurimede protekti siajn klientojn, «per la preĝoj kiel pastro, per la lanco kiel militisto, per sia leĝo kiel juĝisto». (Füstel de Kulanj).
Kiel oni vidas, en la praantikva familio kun siaj postnaskitaj branĉoj, kun siaj sklavoj kaj klientoj povis konsisti el sufiĉe granda nombro da personoj. Atinginte tian stadion de malvolviĝo, la familio sin nomis gento. Ĝi formis ian malgrandan ŝtaton, ian patrion tute sendependan, kies estro tenis en siaj manoj la tutan regpovon.
Ĉe la antikvuloj la terra patria ne estis do ia abstraktaĵo kiel ĝi estas por la nuntempuloj kaj ĉefe por la proletoj. La patrio ja estis la grundo, kiun la hejma religio sanktigis, la tero, kie kuŝis la ostoj de la patroj kaj kiun okupis iliaj animoj; la patrio konsistis el tuta aro da lokaj diaĵoj, al kiuj oni devis ĉiutage kulti. Tiutempe la patriotismo logike povis esti la plej alta kaj necesa virto. Ĉio, kio estis la plej kara al la homo, miksiĝis kun la patrio. En ĝi li ja trovis sian bienon, sian sendanĝerecon, sian rajton, sian kredon. La privata intereso tute akordiĝis kun la ĝenerala intereso.
Tia patrio ne estis por la antikvulo nur loĝejo. Li forlasu tiujn sanktajn murojn, li transiru la sanktajn limojn de sia bieno kaj ne plu ekzistos por li religio, nek ia socia ligilo. Ĉie alie ol en sia patrio li estas ekstere de la regula vivo kaj de la juro; ĉie alie li estas sen dio kaj ekster la morala vivo. Nur en la patrio li havas sian indon kaj siajn devojn.
La patrio tenis la homon per sanktaj ligiloj. Defendi la patrion estis vere batali por protekti sian hejmon, sian fajrujon. Kio estas hodiaŭ nur trompo kaj mistifiko, tio estis tiutempe tute logika kaj natura.
II. Fratrio, Tribo, Civito
Necesas noti, ke la skizita organizformo laŭfamilia ekzistis dum epoko, pri kiu la historiistoj ne povas liveri precizajn datojn. Oni tamen scias sufiĉe da faktoj kaj argumentoj por povi kun verŝajneco aserti, ke nur tiaj malgrandaj homgrupiĝoj[33] ekzistis dum kelkaj jarcentoj.
La tiutempa produktado, kiu konsistis preskaŭ nur el kamplaboro, preparis la kondiĉojn por ekzistado de tiaj patrietoj. Kiam estiĝis elementa industrio, kiam interŝanĝado de produktoj fariĝis necesa kaj estis pli ofta, tiam kreiĝis kondiĉoj por plilarĝiĝo de la homaj grupiĝoj. Sed la reganta ideologio ne permesis kunfandiĝon de kelkaj gentoj. Necesis do ia kompromisa aranĝo inter la ekonomia neceso kaj la religia ideologio, kiu forte influis la spiritojn kaj malhelpis racian evoluadon. La hejma religio ja malpermesis, ke du familioj kunfandiĝu. Estis nur eble, ke ili kuniĝu konservante ĉiu sian propran kulton kaj sendependecon. El tio rezultis nova organizformo, kiun oni nomis fratrio ĉe la grekoj kaj kurio ĉe la italoj.
Memkompreneble, tiu plilarĝigita grupiĝo bezonis ian religian ligilon. Tial estiĝis supera diaĵo komuna al ĉiuj familioj kuniĝintaj en pli larĝa asocio. Ĉiu fratrio, ĉiu kurio havis sian kulton, sian altaron kun sankta fajro. La ceremoniaro similis tiun de la familio kaj konsistis ĉefe el komuna manĝado. Oni buĉis oferiton, kies karno estis kuirata sur la sankta fajro. Oni manĝis kaj eldiris kelkajn preĝojn al la dio, kiu kompreneble ricevis sian parton el la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.
Ĉiu fratrio aŭ kurio okazigis kunvenojn, ĉe kiuj povis esti farataj gravaj decidoj kaj kiujn obei devis ĉiuj anoj de la asocio. Tiu plilarĝigita patrio do havis sian dion, sian kulton, sian registaron, sian estron tute same kiel la gento.
Nature tiu nova plilarĝiĝinta organizformo ne haltis ĉe tiu stadio. Kelkaj fratrioj aŭ kurioj sammaniere kuniĝis kaj formis tribon.
La tribo ankaŭ havis sian religion, sian komunan sanktejon kun altaro kaj protektanta dio. La dio de la tribo havis ordinare similan devenon kiel tiu de la fratrio aŭ tiu de la familio. Li estis iu diigita viro, iu heroo. Li donis sian nomon al la tribo, tial la grekoj nomis lin nomdonanta heroo. Ĉiujare okazis je lia honoro religia festo, kies ĉefa ceremonio konsistis ankaŭ el komuna manĝado, kiun partoprenis la tribo.
Ĉi tiu lasta, kiel la fratrio kaj la kurio, havis siajn kunvenojn kaj eldonis dekretojn, kiujn devis obei ĉiuj anoj de la tribo. Ĝi havis tribunalon kaj juĝrajton kontraŭ siaj membroj. Ĝi havis estron, nomitan tribunus.
Sed ni ne forgesu, ke tiu juĝrajto rilatis nur al la aferoj komunaj al ĉiuj membroj de la tribo. La gentestro daŭrigis havi plenan regecon rilate al la interna vivo de la gento. Li povis kondamni je morto sian edzinon, sian filon, sian sklavon aŭ sian klienton.
Por prezenti al si la antikvan civilizon — kaj eĉ la nuntempan — necesas neniam forgesi, ke la menso de la antikvuloj — ankaŭ tiu de la granda plimulto el la nuntempuloj — estis la rezulto de plej fantaziaj, mistikaj ideoj. Kaj por kompreni kiel povis okazi ŝanĝoj en la homa intelekto, estas necese ne malatenti la fakton, ke la kruda neceso ekonomia devigis la homon konstrui domojn, fabriki diversajn objektojn aŭ ilojn.