Sur tiu kampo regas ia leĝo, kiu forigas ĉian mistikon. Sorĉaj procedoj ja ne efikas en la tekniko. Necesas apliki raciajn procedojn, obei naturajn leĝojn kaj ne fantazii. Kiu manipulas ilojn aŭ kondukas maŝinon, tiu ne atendas de ili miraklon. Metiisto, kiu sukcesas en sia laboro, ne dankas pro tio al dio; se li malsukcesas, li ne akuzas diablon, sed simple diras: «Mi estis mallerta». En okazo de malsukceso, inĝeniero same deklaras, ke li eraris en siaj kalkuloj, aŭ ke li maltrafis vidi ion gravan.
Tiel samtempe kaj paralele kun la mistika menso kreiĝis alia, kiun oni povus nomi teknika menso, kaj al kiu ni ŝuldas ĉiun progreson, ĉiun antaŭenpaŝon.
Sed ekster sia teknika laboro, la homo ofte refalas en fantazian mondon; li kreas al si diojn, kiujn li adoras, religiojn kaj kutimojn plej strangajn, al kiuj li sklave obeas. Okazas eĉ, ke li metas la teknikon je la servo de siaj mistikaj kredoj. Racio kaj mistiko povas ja kunekzisti en la cerbo de sama individuo. Tial ni vidas hodiaŭ scienculojn kaj teknikistojn, kiuj estas ankaŭ mistikemuloj.
Tamen por ni ne estas dubo, ke la «teknika menso» pli kaj pli disvolviĝos malprofite al la mistika. Pli kaj pli la tekniko invados ĉiujn kampojn de la homa vivo, kaj sekve pli kaj pli la teknika, racia pensmaniero forigos la mistikan.
Se oni ne akceptas tiun vidpunkton, ŝajnas al ni neeble kompreni kaj klarigi la historian evoluadon.
Tiu mallonga temodekliniĝo helpos komprenigi la kunekziston ĉe la antikvuloj de du malsamspecaj religioj. Kaj ni konstatos, ke la religio, kiu rilatis al konkretoj, al la naturaj elementoj fariĝis pli kaj pli potenca kaj finfine forpuŝis la religion el pure spekulativaj ideoj.
Ni jam vidis, ke la antikvulo pense vivis meze de siaj hejmaj dioj. Sed tio ne sufiĉis al li. Lia fantazio estis tre aktiva; ĝi kreis aliajn diaĵojn, kies karaktero estis malpli persona, pli ĝenerala kaj sekve pli kapabla utili kiel idea ligilo por pli larĝa grupiĝo. La homo diigis la elementojn de la naturo, en kies manoj estis lia vivo. Li timis la fulmon kaj samtempe sopiris al la nubo, kiu alportas akvon por fruktodonigi lian rikolton. Li spertis senĉese ian miksaĵon el timo kaj respektego por tiuj potencaj fortoj: li ĝuis la lumon kaj timis la nokton; la suno, la luno, la riveroj, la maro ŝajnis al li vivantaj estaĵoj, kiuj povas fari ĉu bonon, ĉu malbonon. Tial li preĝis kaj adoris ilin kiel diojn. Kaj tiel naskiĝis Zeŭso, Ateneo, Junono kaj multege da aliaj malpli famaj dioj, kiuj loĝatigis la helenan Olimpon aŭ la roman Kapitolon.
«En tiu raso, la religia ideo sin prezentis sub du malsamaj formoj. Unuflanke, la homo ligis la diecon al la nevidebla principo, al la inteligento, al tio, kion li videtis pri la animo, al tio, kion li sentis sankta en si. Aliflanke, li aplikis sian ideon pri dieco al la eksteraj objektoj, kiujn li ĝue rigardadis, kiujn li amis aŭ timis, al la fizikaj fortoj, kiuj estis la mastroj de lia feliĉo kaj de lia vivo.
«Tiuj du klasoj da kredoj estigis du religiojn, kiuj daŭris tiom longe, kiom la grekaj kaj italaj socioj. Ili ne interbatalis; ili eĉ vivis akorde kaj dividis inter si la regadon super la homo; sed neniam ili intermiksiĝis. Ili ĉiam havis diferencajn dogmojn, ofte kontraŭdirajn, ceremoniojn kaj kutimojn absolute malsamajn. La kulto al la dioj de Olimpo kaj tiu al la herooj kaj mortintoj neniam havis inter si ion komunan. Kiu el tiuj du religioj estis la pli antikva? Neeble respondi. Oni eĉ ne povas aserti, ke unu antaŭis la alian. Kio estas certa, tio estas, ke la religio pri la mortintoj, kiu kreiĝis en tre malproksima tempo, restis ĉiam senŝanĝa en siaj kutimoj, dum ĝiaj dogmoj iom post iom foriĝis. La alia religio, tiu pri la fizika naturo, estis pli progresema kaj libere malvolviĝis, tra la jarcentoj, modifante iom post iom siajn legendojn kaj siajn doktrinojn, kaj senĉese pligrandigante sian aŭtoritaton super la homo…
«… Komence tiu religio sin ŝirmis en la familioj, sub la protektado de l’ hejma fajrujo. Tie la nova dio sukcesis ricevi malgrandan lokon, mallarĝan cella (ĉambreto, ĉelo), kontraŭ aŭ apud la respektegata altaro, por ke iom da adoro, kiun la homoj havis por la fajrujo, transiru al la dio. Iom post iom la dio, akirinte pli da aŭtoritato super la animo, rezignis je tia protekto; li forlasis la hejman fajrujon; li akiris propran loĝejon kaj ricevis proprajn oferojn. Tiu loĝejo cetere estis konstruita laŭ la modelo de la malnova sanktejo; estis, kiel antaŭe, cella kontraŭ fajrujo; sed la cella plilarĝiĝis, plibeliĝis, fariĝis templo. La fajrujo restis ĉe la enirejo de la domo de la dio, sed ĝi ŝajnis tre malgranda kompare kun la templo mem. La fajrujo, kiu unue estis la ĉefaĵo, fariĝis nur la akcesoraĵo. Ĝi ĉesis esti la dio kaj malaltiĝis ĝis la rango de altaro por la dio, de instrumento por la oferado. Ĝi ricevis kiel taskon kuiri la karnon de la oferito kaj porti la oferon kun la preĝo de la homo al la majesta diaĵo, kies statuo estis en la templo.
«Kiam oni vidas tiujn templojn stariĝi kaj malfermi siajn pordojn al la amaso da adorantoj, oni havas la certon, ke jam delonge la homa inteligento kaj la socio pligrandiĝis.»[34]
La civito stariĝis laŭ la samaj procedoj kiel la antaŭaj malpli grandaj grupoj: unue kelkaj familioj aŭ gentoj kuniĝis kaj formis fratrion; per kuniĝo de kelkaj fratrioj estiĝis la tribo; same kelkaj triboj kreis la civiton. Civito kaj urbo ne estis tiutempe samsignifaj vortoj. La civito estis la religia kaj politika asocio de la familioj kaj triboj; la urbo estis la kunvenloko kaj precipe la sanktejo de tiu asocio.
Ĉe la antikvuloj, la civito estis la lasta stadio de tiu procezo. Neniam la civitoj sukcesis kuniĝi por formi pli grandan unuon. Okazis ja inter ili aliancoj por militi, sed neniam la civitoj daŭre kuniĝis sub saman regadon. Tion malebligis la patriotisma ideologio, kiu jam fortege baris al normala plua evoluo.
En la kadro de la civito, ĉiu gento, ĉiu fratrio, ĉiu tribo povis daŭre plenumi la ritojn de sia aparta kulto, kaj samtempe ĉeesti la religiajn ceremoniojn komunajn al ĉiuj civitanoj. Unu el tiuj ceremonioj — kaj la ĉefa — estis la komuna manĝado. La partoprenado al tiu ceremonio estis deviga por ĉiuj civitanoj. Ĉe Sparto, ekzemple, la civitano, kiu ne ĉeestis la publikan manĝadon, eĉ se tio okazis kontraŭ lia volo, perdis per tio sian civitanecon. Ĉe Romo, necesis esti partopreninta la sanktan ceremonion de la purigado (latine: lustratio) por ĝui la politikajn rajtojn. Kiu ial ne povis ĉeesti, tiu ĉesis esti civitano ĝis la venonta purigado.
Ni ne forgesu, ke la manĝado konsistis el la karno de oferitoj, kiu devis esti kuirita sur la sankta fajrujo de la pritaneo (templo de la dioj protektantaj la civiton). Tiu karno estis dispartigata inter ĉiuj civitanoj. Kompreneble la dioj ne estis forgesataj, ili ricevis la plej bonajn partojn. Estis ia komuniiĝo. Kaj la antikvuloj firme kredis, ke la bonstato kaj sendanĝereco de la civito dependis nepre de la akurata plenumo de tiu ceremonio.
Nature neniu povis partopreni la kulton de civito, al kiu li estis fremda. La civitaj dioj ja protektis nur siajn proprajn civitanojn kaj akceptis nur de ili oferojn.
Pro tiaj kredoj estis do tre malfacile, ke civito kuniĝu kun alia por formi pli grandan unuon. Tute same kiel hodiaŭ francaj kaj germanaj patriotoj, ekzemple, neniam povus konsenti pri kunfandiĝo de ambaŭ nacioj. Kaj tamen la socia vivo nepre postulis plilarĝiĝon.
Estas progresoj, kiuj nerimarkite okazas kaj kiuj fine rezultigas aliiĝon de l’ socio. Ĉirkaŭ la sesa jarcento a.K. la nura terkulturado ne plu sufiĉis en Grekio kaj Italio por kontentigi la bezonojn de l’ homo. Aperis nova fonto de riĉoj. En la malgranda civita kadro naskiĝis industrio. Kreiĝis moveblaj riĉoj; oni eldonis monerojn. Komerco okazadis inter proksimaj civitoj. Ŝipoj konstruiĝis; marveturado estiĝis kaj interligis relative malproksimajn urbojn.