Выбрать главу

Anonco sur la pordo avertis: PRIVATA — NE ENIRU. Mi prenis la nigran maskon el unu poŝo, forprenis la ĉapelon kaj surmetis la maskon, elprenis la ŝlosilon el alia poŝo. Ne volante malŝpari tempon kun dirkoj, mi jam antaŭe faris la ŝlosilon, kiam mi esploris la lokon. Mi kantetis akompanante la muzikon, se tio eblis, kun la ŝlosilo en la seruro. Ĉe la ĝusta detrua sonfrapo mi malfermis la pordon kaj paŝis en la oficejon.

Kompreneble neniu min aŭdis, sed miaj movoj altiris la okulojn de la pli aĝa viro. Li turniĝis kaj ekgapis, kaj la skribilo, kiun li estis uzinta, falis el liaj lamaj fingroj. Liaj manoj etendiĝis alplafone, kiam mi eltiris la imponan kaj falsan pistolon el mia ena poŝo. La alia, pli juna viro ne estis timigita, kaj li impetis al atako. Kaj pluimpetis senkonscie al la planko, faligante kaj rompante seĝon dumvoje.

Ĉio ĉi faris nenian bruon. Pli precize, ĝi faris multe da bruo, kiu neniel povis aŭdiĝi super la muziko, nun kresĉendanta, ĝis ĝi fine tute subigus juĝtagan diskrevegon. Mi rapidis, ĉar la vere laŭtaj partoj alproksimiĝis.

Mi eltiris du parojn de mankatenoj el mantelopoŝo, ŝlosis la maleolon de la maljunulo al lia skribotablo, kaj subentiris liajn brakojn, antaŭ ol ili laciĝis. Poste mi same fiksis la dormantan sonĝulon. Jam preskaŭ estis tempo. Mi eltiris la plastan eksplodaĵon el alia poŝo — jes, estis multegaj poŝoj en ĉi tiu vesto, kaj ne hazarde — kaj fiksis ĝin al la fronto de la kirasŝranko. Ĝuste sur la temposeruron. Ili devis senti sin tre sekuraj pro siaj zorgaj aranĝoj. La tutaj abundaj enspezoj de la nokto estis enŝrankigitaj antaŭ armitaj gardistoj. Sekure ŝlositaj ĝismatene, kiam aliaj armitaj gardistoj ĉeestus la malfermon. Mi puŝis la radifuzeon en la eksplodaĵon, kaj retroiris tra la ĉambro, ĝis mi estis kun la aliaj ekster la atingeblo de la eksplodo.

Ĉiu nefiksita aĵo en la ĉambro saltis akompanante la muzikon nun, dum polvo pluvis de la plafono. Ankoraŭ ne estis tempo. Mi profitis la okazon por ŝiri la telefonojn de iliaj ingoj. Neniu telefonus ĝis post la koncerto, ĉiuokaze.

Jen, preskaŭ tie. Mi vidis la partituron en mia menso, kaj je la momento, kiam la galaksioj fine karambolas, mi premis la radioregilon.

La fronto de la kirasŝranko eksplodis en silenta movo. Min sensentigis la muzika katastrofo, ne la eksplodo, eĉ estante tiom fora en la oficejo. Mi volus scii, kiom el la aŭdantaro surdiĝis nome de arto. Mia scivolo ne malhelpis min ŝoveli ĉiujn spesojn el la kirasŝranko en la instrumentujon. Pleniginte ĝin, mi ĉapelsalutis miajn kaptitojn, unu mirigitan, la alian senkonscian, kaj eliris. La nigra masko reiris en sian poŝon, kaj mi forlasis la teatron tra negardita flankelirejo.

Dum la vigla mallonga piediro ĝis la enirejo al subtera vojo, mi estis nur unu plia figuro hastanta sub la pluvo. Ŝtupe malsupren, laŭ la subtera vojo por sekvi la turniĝon al la stacio. Ĉiuj lokaj vagonaroj jam foriris; la vojo estis dezerta. Mi eniris telefonbudon kaj faris neobservitan ŝanĝon de identeco en precize dudek du sekundoj, ĝuste kiel ekzercite. La nigra kovro de la instrumentujo fortiriĝis, rivelante la blankan kovron de la ena ujo. Ankaŭ la ŝvela kloŝoformo malaperis. Tio estis formita de maldika plasto, kiu kolapsis kaj eniris poŝon kun la nigra kovro. La ĉapelo renversiĝis kaj iĝis blanka, kaj la nigraj lipharoj kaj barbo malaperis en sian antaŭdifinitan poŝon, tiel ke mi povis demeti la mantelon kaj renversi ĝin, por ke (jes ja!) ankaŭ ĝi iĝu blanka. Tiel vestite mi paŝis en la stacion kaj eksteren kune kun la alvenintaj pasaĝeroj, al la taksiejo. Post mallonga tempo taksio venis, kaj ĝia pordo malfermiĝis. Mi eniris kaj ŝate ridetis al la brila kranio de la robota ŝoforo.

— Mia boŭnuloŭ, koŭnduku min al la hoŭteloŭ Arboŭlast, — mi diris per mia plej bona imito de la turingia akcento, ĉar la ĵus alveninta vagonaro estis de Turingio.

— Mesaĝo ne komprenita, — la aĵo tonumis.

— Ho-te-lo Ar-bo-last, metala idioŭtoŭ! — mi kriis. — Ar-boŭ-last!

— Komprenite, — ĝi diris, kaj la taksio ekmoviĝis.

Perfekte. Ĉiu konversacio estis tenata en molekula registrilo dum monato en ĉi tiuj taksioj. Se mi iam estus kontrolata, la registrilo rivelus ĉi tiun konversacion. Kaj mia hotelrezervado estis farita de terminalo en Turingio. Eble mi estis tro singardema, sed mia devizo estis, ke tio ne estas ebla. Esti tro singardema, mi celas.

La hotelo estis multekosta, kaj bonguste dekoraciita per falsaj arbolastoj en ĉiu koridoro kaj ĉambro. Oni kompleze kondukis min al la mia, kie la arbolasto funkciis kiel lampo. La robota servisto lakeece forglitis kun kvinspesa monero en sia trinkmonofendeto.

Mi metis la sakon en la dormoĉambron, demetis la malsekan mantelon, prenis bieron el la fridujo, kaj… tiam eksonis frapo ĉe la pordo.

Tiom frue! Se tio estis La Kuriero, li estis bona spuristo, ĉar mi ne konsciis pri iu sekvanta min. Sed kiu alia? Mi hezitis, sed estis nur unu maniero ekscii. Kun rideto sur la vizaĝo, por la okazo, ke estas La Kuriero, mi malfermis la pordon. La rideto malaperis tuj.

— Vi estas arestita, — diris la civilvestita detektivo, montrante sian insignon. Lia akompananto celis al mi per granda pistolo, certigante, ke mi komprenu. 

Ĉapitro 9

— Kio… kio… — mi diris, aŭ ion tre similan. Mia rapida sprito ne multe imponis la policiston. — Surmetu vian mantelon. Vi venas kun ni. Preskaŭ sveninte mi ŝanceliĝis tra la ĉambro kaj faris, kion li ordonis. Mi devus lasi la mantelon ĉi tie. Mi sciis tion, sed ne havis la volon rezisti. Traserĉante ĝin ili trovos la maskon kaj la ŝlosilon, kaj ĉion ceteran, kio malkaŝos min. Kaj kio okazos pri la mono? Ili ne menciis la sakon. Tuj kiam mia brako estis en la maniko, la policano metis mankatenon ĉirkaŭ mian manon kaj klikfermis la alian finon ĉirkaŭ sian. Mi iros nenien sen ili. Malmulton mi povis fari, aŭ eĉ nenion, konsiderante la pafilsvinganton tri paŝojn malantaŭ ni. Ni iris tra la pordo kaj laŭ la koridoro, al la lifto, kaj suben al la enirhalo. La policano estis almenaŭ sufiĉe afabla por stari proksime al mi, tiel ke la mankatenoj ne altiris atenton. Granda nigra minaca teraŭto estis parkita meze de la zono, kie oni ne rajtas parki. La ŝoforo eĉ ne rigardis al ni. Tamen li ekveturis, tuj post kiam ni enaŭtiĝis kaj la pordo fermiĝis. Mi ne sciis kion diri — kaj ankaŭ miaj kunuloj ne estis parolemaj. Silente ni veturis laŭ pluvaj stratoj, je mia surprizo preter la ĉefa policejo, kaj haltis antaŭ la Federacia Domo de Paradizeto. La Planeduloj! Mi perdis la kuraĝon. Mi pravis supozante, ke la loka polico ne kapablas solvi la enigmon kaj kapti min. Sed mi ne pensis pri la tutplanedaj instancoj. Rekonsiderante nun — kio ne estis tre kontentiga — mi ekvidis mian eraron. Post multjara foresto La Kuriero denove aperas. Kial? Kaj kion signifas la ŝakaĵoj? Donu ilin al la deĉifristoj. Ha, iom da fanfaronado, kaj la dato de la venonta krimo. Tenu la aferon ĉe la Planeduloj kaj for de la loka kaj malkapabla polico. Observu la monon per la plej modernaj elektronikaj metodoj. Sekvu la krimulon por kontroli, ĉu estas kunagantoj. Poste ekagu. Mia deprimo estis tiom granda, ke mi apenaŭ sukcesis iri. Mi ŝanceliĝis, kiam nia malgranda procesio haltis antaŭ peza pordo kun la surskribo