Выбрать главу

Lizio eksilentis, kaj mi enabismiĝis en profundan meditadon pri tia grandvalora leciono.

X

EN LA ARBARO DE LA AKVOJ

Ĉe mia ĉiam kreskanta interesiĝo pri la nutropro- cedoj Lizio faris al mi jenan inviton:

Ni iru al la akvujego de la kolonio. Vi tie vidos interesajn aferojn. Vi vidos, ke akvo estas kvazaŭ esen- ca elemento en nia transiĝa stacio.

Plej scivola, mi senhezite akompanis la flegiston.

Kiam ni venis al vasta angulo de la placo, la nobla amiko diris:

Ni atendu la aerobuson

Mi apenaŭ reconsciiĝis el tia surprizo, kiam jen ek- aperis granda veturilo, kuranta super la grundo proksim- ume kvin metrojn alte kaj jam kun multe da pasaĝeroj. Kiam ĝi malsuprenvenis ĝis ni, simile al lifto, mi ĝin atente ekzamenis. Tio ne estis ia maŝino konata sur la Tero. Ĝi estis longega, el tre fleksebla materialo, kaj laŭŝajne ligita al nevideblaj fadenoj, pro la granda nombro da antenoj fiksitaj al la tegmento. Ĉi tiun mian supozon mi vidis poste konfirmita, kiam mi vizitis la grandajn laborejojn de la Servado de Trafiko kaj Trans- portado.

Lizio ne lasis al mi tempon por demandoj. Nin opor- tune aranĝinte en la komforta veturilo, ni silente ekiris. Posedis min la natura timemo de iu ekster sia propra medio, inter nekonatoj. La rapideco estis tia, ke ĝi ne ebligis observi detalojn de la konstruaĵoj, vice starant-

(*) Granda aertransportilo, memoriganta la ŝ nurfer- vojajn veturilojn sur la Tero. — Noto de la toro.

aj tra longa vojo. La distanco estis ne malgranda, ĉar nur post kvardek minutoj, enkalkulante nedaŭrajn haltojn ĉiujn tri kilomentojn, Lizio, ridanta kaj trankvila, invitis min elveturiĝi.

Ravis min la panoramo kun plej admirindaj belaĵoj. La arbaro, en mirinda florado, parfumis la freŝan venton per ebriiga parfumo. Ĉion pompe superverŝis mildaj ko- loroj kaj lumoj. Inter bordoj tapiŝitaj de sukriĉa herbo, tute punktita de bluetaj floroj, fluis riverego. La akv- oj ruliĝis kviete kaj estis tiel kristalklaraj, ke dank' al la rebrilo de la firmamento ili ŝajnis ĉielblue koloraj. Larĝaj vojoj tratranĉis la verdejon. Starante en egalaj interspacoj, foliriĉaj arboj donis plaĉan ombron, kvazaŭ agrablegaj restadejoj en la heleco de revigliga suno. Benkoj kun fantaziaj formoj invitis al ripozo.

Rimarkinte mian ravitecon, Lizio klarigis:

Ni troviĝas en la Arbaro de la Akvoj. Ĉi tio estas unu el la plej belaj regionoj de "Nia Hejmo". Ĝi estas unu el la lokoj, plej volonte vizitataj de geamantoj, kiuj ĉi tien venadas, por teksi la plej ĉarmajn promes- ojn de amo kaj fideleco, sin preparante por la surteraj provoj.

Ĉi tiu informo vekis en mi la deziron fari tre in- teresajn konsiderojn, sed Lizio ne donis al mi oportunon por demandoj pri tio. Montrante grandegan konstru- aĵon, li klarigis:

Tie kuŝas la akvujego de la kolonio. La tuta akvo de la Blua Rivero, kiun ni vidas, estas kolektata en distribuajn ujegojn. La akvo uzata por ĉiuj laboroj de la kolonio ekfluas tuta de ĉi tie. Poste tiuj branĉoj reunuiĝas, malsupre de la tereno de Regenerado, kaj de- nove estigas la riveron, kiu tiam normale fluas direkte al la granda oceano el substancoj nevideblaj por la Tero.

Rimarkinte mian demandan mienon, li aldonis:

Efektive, la ĉi tiea akvo havas alian densecon. Ĝi estas multe pli subtila kaj pura, kvazaŭ fluideca.

Vidante la belegajn konstruaĵojn, antaŭ mi starant- ajn, mi demandis:

Kian ministerion koncernas la distribuado?

Kredu — diris Lizio —, ke ĉi tiu estas unu el la malmultaj materiaj servoj de la Ministerio de Dia Unuigo!

Kio! — mi ekkriis, ne sciante, kiel interkonsent- igi ĉi tiujn du aferojn.

La vizitisto ridetis kaj plezure rediris:

Sur la Tero preskaŭ neniu serioze donas al si la penon ekkoni la gravecon de la akvo; sed en "Nia Hejmo" aliaj estas la scioj. En la religiaj rondoj de la Tero oni instruas, ke la Sinjoro kreis la akvojn. Nu, est­as logike, ke ĉia kreita servado bezonas fortojn kaj brak- ojn, por esti konvene tenata. En ĉi tiu spirita urbo ni lernas danki nian Patron kaj Liajn kunlaborantojn por tia dono. Ĝin pli interne konante, ni scias, ke la akvo estas el plej potencaj portiloj de ĉiaspecaj elementoj. Ĉi tie ĝi estas uzata precipe kiel nutraĵo kaj medicamento. Ekzistas fakoj en la Ministerio de Helpo, sin absolute dediĉantaj al la preparado de akvo pura, per almikso de certaj elementoj kapteblaj el la lumo de la suno kaj el la spirita magnetismo. En la plimulto de la regionoj de nia vasta kolonio la nutrado havas kiel bazon ĝuste ĉi tiun principon. Sed nur la ministroj de Dia Unuigo posedas, inter ni, la plej altan gradon de supera spirit- eco, kaj tial koncernas ilin la magnetizado de la tuta Blua Rivero, por ke ĝia akvo estu uzata de ĉiuj loĝant- oj de "Nia Hejmo" en tia pureco kiel nepre necese. Ili faras la komencan purigadon kaj la institutoj plenumas specifajn laborojn, por la liverado de nutraj kaj kuracaj substancoj. Kiam la multaj branĉoj de la fluo reunu- iĝas, en malproksima loko trans ĉi tiu arbaro, tiam la rivero foriĝas de nia regiono, kunportante niajn spirit- ajn ecojn.

Mi estis ravita de ĉi tiuj informoj.

Sur la Tero — mi rediris — mi neniam ricevis tiajn sciojn.

La homo estas neatentema — diris Lizio —; jam de multaj jarcentoj la maro tenadas ekvilibron en lia planeda loĝmedio, la akva elemento havigas al li la fizik- an korpon, la pluvo donas al li panon, la rivero organizas lian urbon, la ĉeesto de la akvo estas kiel beno por lia hejmo kaj laboro; tamen li sin ĉiam opinias la absoluta sinjoro de la mondo, forgesante, ke, antaŭ ĉio, li estas filo de la Plej supra. Sed venos tempo, kiam li kopios niajn servojn, alte konsiderante la gravecon de tiu dono de la Sinjoro. Li tiam komprenos, ke la akvo, kiel kre- anta fluido, ensorbas en ĉiu hejmo la mensajn karakte- rizaĵojn de ĝiaj loĝantoj. La akvo en la mondo, mia amiko, forportas ne nur la restaĵojn de la korpoj, sed ankaŭ la esprimojn de niamensa vivo. Ĝi estas mal- bonfara en manoj malicaj, utila en manoj noblaj, kaj, kiam sin movanta, ĝia fluo ne sole disdonas vivobenojn, sed estas ankaŭ portilo de la Dia Providenco, en sin pren- ante amaraĵojn, malamojn kaj afliktojn de la homojn, lavante ilian materian domo kaj purigante ilian intern- an atmosteron.

En respekta sintenado mia interparolanto eksilentis, kaj miaj okuloj restis longe fiksitaj sur la kvieta fluo, kiu naskis en mi plej altajn pensojn.

XI

INFORMOJ PRI LA ORGANIZADO

Mia nobla kamarado volonte havigus al mi la eblon fari observojn en la diversaj kvartaloj de la kolonio, sed urĝaj devoj revokis lin al lia posteno.

Vi ja havos okazon ekkoni la diversajn sferojn de niaj servoj — li bonkore diris —, ĉar, kiel vi rimark- as, la ministerioj de "Nia Hejmo" estas grandegaj ĉeloj de intensa laborado. Iaj kelkaj tagoj da observado tute ne sufiĉas por detala vido eĉ de unu el ili; sed okazon por tio vi ja iam havos. Eĉ se al mi ne estos eble akom- pani vin, tamen Klarenco estas sufiĉe aŭtoritata, por ke vi ricevu permeson por facila eniro en ĉian ajn fakon.