Выбрать главу

Ni revenis al la loko, kie preterpasadis la aerobuso, kiu ne lasis sin atendi.

Nun mi sentis min pli hejme, la multo da pasaĝeroj ne ĝenis min; la antaŭa sperto treege bonfaris al mi. Bolis mia cerbo per demandoj utilaj al mi. Ĉar min in- teresis ilia respondo, mi tial profitis tiun minuton, por kiel eble uzi la komplezemon de mia kunulo.

Lizio, amiko — mi demandis —, ĉu vi bonvolus informi min, ĉu ĉiuj spiritaj kolonioj estas identaj al ĉi tiu? Ĉu la samaj procedoj, la samaj karakterizaĵoj?

Neniel. Se en la materiaj medioj ĉiu regiono kaj ĉiu institucio posedas apartajn trajtojn, imagu do al vi la multecon de kondiĉoj en la niaj. Ĉi tie, same kiel sur la Tero, la estuloj grupiĝas laŭ la komunaj originoj kaj la graveco de la celoj, kiujn ili devas trafi; sed oni atentu, ke ĉiu kolonio, kiel ankaŭ ĉiu estulo, staras sur ŝtupo diferencanta unu de alia en la longa suprenirado. Ĉiaj grupaj provoj estas inter si malsamaj, kaj "Nia Hejmo" estas tiaspeca kolektiva provo. Laŭ niaj arkivoj, niaj antaŭirintoj ofte ĉerpis inspiron el laboroj de sindonem- aj servantoj en aliaj sferoj; inverse de tio, aliaj grupoj petas nian helpon por formi novajn koloniojn. Sed ĉiu organizaĵo ja prezentas esencajn apartaĵojn.

Rimarkinte pli daŭran paŭzon, mi demandis:

Ĉu ja ĉi tie naskiĝis la kurioza ideo estigi iajn ministeriojn?

Jes, la misiuloj, komisiitaj por la fondo de "Nia Hejmo", vizitis la laborojn en "Nova Aŭroro", unu el la plej gravaj spiritaj kolonioj najbaraj al nia, kaj tie vidis la klasifikon de tiuj laboroj laŭ departementoj. Ili alprenis tian sistemon, sed anstataŭigis la vorton "de- partemento" per "ministerio", esceptinte la regenerajn servojn, kiuj, nur sub la nuna Guberniestro, ricevis pli altan rangon. Ili agis tiele, konsiderante, ke la organizado laŭ ministerioj pli bone esprimas kaj difinas spiritecon.

Tre bone! — mi ekkriis.

Kaj tio ĉi ne estas ja ĉio — ĝentile daŭrigis la flegisto —; la institucio estas kerne severa rilate al ordo kaj hierarĥio. Nenia reliefa posteno estas ĉi tie kosent- ata kiel ia favoro. En la daŭro de dek jaroj nur kvar oficistoj sukcesis, kun difinita prirespondeco, eklabori en la Ministerio de Dia Unuigo. Ordinare ni ĉiuj, post longa provtempo da servado kaj instruado, reenkarniĝas por perfektiĝo.

Dum mi kun prava sciemo aŭdis ĉi tiujn informojn, Lizio daŭrigis:

Kiam la ĵusvenintoj el la Ombrejo montriĝas ka- pablaj ricevi fratan subtenon, ili longe restas en la Mi- nisterio de Helpo; sed kiam ribelemaj, ili estas konduk- ataj en la Ministerion de Regenerado. Se ili vidigas ian profiton, kun la tempo ili estas enlasataj en la laborojn de la Ministerioj de Helpo, Komunikado kaj Klarigo, por sin efike prepari por estontaj surteraj taskoj. Nur kelkaj sukcesas daŭre servadi en la Ministerio de Altigo, kaj treege malmultaj, en ĉiu jardeko, partoprenas en la plej internaj laboroj de la Dia Unuigo. Kaj ne pensu, ke la atestoj estas iaj malprecizaj esprimoj de idealisma aktiveco. Ni jam ne troviĝas sur tiu terglobo, kie al la elkarniĝinto oni trudas la rangon de fantomo. Ni vivas en rondo kun aktivaj pruvoj. La taskoj en la Ministerio de Helpo estas penigaj kaj komplikaj; la devoj en tiu de Regenerado estas tre pezaj atestoj; la laboroj en tiu de Komunikado postulas profundan komprenon pri indi- vidua respondeco; por la kampoj de tiu de Klarigo oni devas havi grandan laboremon kaj altajn intelektajn kvalitojn; en la Ministerio de Altigo estas necesaj abne- gacio kaj posedo de Dia inspiro; la komisioj en tiu de Dia Unuigo neprigas ĝustan konadon kaj sinceran prak- tikadon de la universa amo. La Guberniestrejo mem est­as svarmanta sidejo de ĉiaj administraj sferoj; ĝi tenas multenombrajn servojn de rekta kontrolado, kiel ekzem- ple tiujn de nutrado, distribuado de elektra energio, tra- fiko, transportado kaj aliaj. Ĉi tie la leĝo pri ripozo estas ja severe observata, por ke iuj servantoj ne estu pli ŝarĝitaj ol aliaj; sed ankaŭ la leĝo pri laboro estas absolute litere plenumata. Koncerne al ripozo, la sola escepto estas la Guberniestro mem, kiu neniam faras uzon de sia rajto pri ĝi.

Sed, ĉu li neniam eliras el la palaco? — mi de-

mandis.

Nur en tiuj okazoj, kiam ĝin postulas la publika bono. Ekster tia devo, la Guberniestro ĉiusemajne vizit- as la Ministerion de Regenerado, fakon de "Nia Hejmo", kie pli multe ekzistas da afekcioj dank' al la identeco de sentoj inter multaj el la tieaj loĝantoj kaj la fratoj en la Ombrejo. Tie sin trovas grandega nombro da Spiritoj deflankiĝintaj de la ĝusta vojo. Li do profitas la di- manĉajn posttagmezojn, fininte la preĝon kune kun la urbo en la Granda Templo de la Guberniestrejo, por helpi al la ministroj de Regenerado, solvante iliajn malfacilajn labordemandojn. En ĉi tiu okupo li kelkfoje rezignas respektindajn ĝojojn, zorgante pri senkonsilaj kaj sufer- antaj Spiritoj.

En tiu momento ni elveturiĝis el la aerobuso prok- sime al la hospitalo, kie min atendis mia komforta ĉambro.

Sur la strato mem, same kiel ĉe nia foriro de tie, aŭdiĝis tra la aero belaj melodioj. Rimarkinte mian de- mandan mienon, Lizio frate klarigis:

Ĉi tiuj muzikaĵoj venas el la laborejoj, kie servas la loĝantoj de "Nia Hejmo". Post longa observado la Guberniestraro konkludis, ke muziko pliefikigas la labor- on sur ĉiuj kampoj de konstrua penado. De tiam neniu laboras en "Nia Hejmo" sen tia ĝojostimulilo.

Dume ni venis al la Pordistejo. Ĝentila flegisto ek- paŝis al ni kaj diris:

Frato Lizio, oni vokas vin en la dekstran pavi- lonon por urĝa servo.

Mia kunulo kviete foriris, kaj mi, dronante en de- mandoj al mi mem, direktis min al mia aparta ĉambro.

XII

LA OMBREJO

Ricevinte tiajn valorajn klarigojn, mi ardis de la de- ziro ekhavi pli detalajn sciaĵojn rilatajn al pluraj pro- blemoj, kiujn vekis la parolo de Lizio. Lia aludo pri Spiritoj en la Ombrejo mordadis mian sciemon. La ne- ekzisto de ia religia preparado, en la mondo, naskas en la homa menso turmentan konfuzon. Kio ja estas la ombr­ejo? Mi sciis nur pri ia infero kaj ia purgatorio, laŭ predikoj en la romkatolikaj ceremonioj, kiujn mi ĉeestis, observante konvenciajn normojn; sed pri tia Ombrejo mi neniam ion aŭdis.

Ĉe mia plej proksima renkontiĝo kun la nobla vizit- isto mi lin tuj demandis pri tio. Lizio min ĝentile aŭdis kaj respondis:

Nu, nu, vi tie restadis tiel longe, kiel do vi ĝin ne konas?

Mi rememoris la travivitajn suferojn kaj tiam min tutan trakuris tremo de teruro.

La Ombrejo — li afable daŭrigis — komenciĝas sur la tera krusto. Ĝi estas la malluma regiono de ĉiuj, kiuj en la mondo ne volis trapasi la pordojn de la plen- umendaj sanktaj devoj, sed restis en la valo de nede- cidemo aŭ en la marĉo de multenombraj eraroj. Kiam iu Spirito reenkarniĝas, li promesas efektivigi la progra- mon de servoj de la Patro; sed, refarante provojn sur la Tero, li tre malofte memoras sian promeson kaj in- kliniĝas nur al tio, kio kontentigas lian egoismon: estas plue nutrataj la sama malamo kontraŭ malamikoj kaj la sama pasio por amikoj. Sed, nek malamo estas justeco, nek pasio estas amo. Ĉia superfluaĵo, ĉio ne utile uzata, malutilas la ekonomion de la vivo. Nu: ĉiuj tiuj grand- nombraj senprudentuloj longe restas en la nebulaj re- gionoj, sekvantaj la karnajn vibrojn. La plenumita devo estas pordo, kiun ni transiras en la Senlimo direkte al la sankta lando de unuiĝo kun la Sinjoro. Estas do nature, ke al homo, deturnanta sin de la devo, tute juste al li trudita, ĉi tiu beno estas prokrastata ĝis nedifinita tempo.

Rimarkinte, kiel malfacile mi sorbas la tutan en- havon de lia instruado danke mian preskaŭ absolutan sensciecon pri la spiritaj principoj, Lizio penis fari la lecionon pli klara:

Imagu al vi, ke ĉiu el ni, renaskiĝante sur la Tero, portas malpuran veston, por ĝin senmakuligi en la lavopelvo de la homa vivo. Tiu malpura vesto estas la kaŭzeca korpo, teksita de niaj propraj manoj en antaŭ- aj provoj. Sed, denove ĝuante tiun benon, la surteran oportunon, ni forgesas la esencan celon de tiu feliĉa okazo kaj, anstataŭ puriĝi, penante nin lavi, ni fariĝas ankoraŭ pli makulitaj, kreante al ni novajn ligilojn kaj katenante nin mem por efektiva sklaveco. Nu, se, revenante al la mondo, ni serĉis ian rimedon por forigi de ni la malpur- econ, pro la nekonformeco de nia situacio kun la alta medio, kiel do reveni al ĉi tiu sama luma ejo en pli mal- bona stato? La Ombrejo funkcias do kiel regiono difin- ita por enkolektado de mensaj restaĵoj; ĝi estas ia pu- rigejo, kie iom post iom forbrulas la putrinta materialo de la iluzioj, kiun la homo ricevis per unu fojo, malŝat- ante la altvaloran oportunon de ekzistado sur la Tero.