La figuro ne povus esti pli klara, pli konvinka.
Mian pravan miron mi ja ne povis kaŝi. Rimark- inte la bonfaran efikon de tiuj klarigoj sur mi, Lizio daŭrigis:
La Ombrejo estas regiono treege interesa por la teranoj. Tie koncentriĝas ĉio per si mem sensignifa ri- late la superan vivon. Notu al vi, ke la Dia Providenco saĝe agis, permesante la fondon de tia departemento najbare de la Tero. Ekzistas multenombraj legioj da nedecidemaj kaj sensciaj animoj, ne tiel malicaj, ke oni ilin sendu en koloniojn de pli dolora revirtiĝo, nek tiel noblaj, ke oni ilin irigu en sferojn de plialtiĝo. Ili estas tutaj amasoj da loĝantoj de la Ombrejo, plej proksimaj kamaradoj de la enkarnuloj, de kiuj ilin apartigas nur vibroleĝoj. Ne estas do strange, ke la karaktero de tiaj lokoj estas granda menskonfuziteco. Tie vivas, kolektiĝas ĉiaspecaj erarintoj. Ili ankaŭ formas nevideblajn societ- ojn, potencajn pro la koncentriĝo de ĝeneralaj inklinoj kaj deziroj. Ĉu multaj homoj sur la Tero ne memoras, ke ili incitiĝas, kiam la leterportisto ne venas aŭ la va- gonaro malfruas? Nu, la Ombrejo estas plena de tiaj galhumoraj. Ĉar, post la morto de la materia korpo, ili ne trovas la Sinjoron preta obei iliajn kapricojn, kaj sentante, ke la krono de la vivo eterna estas la glora propraĵo de la laborantoj ĉe la Patro, tiuj homoj tial elmontras sian naturon kaj implikiĝas mem en bagatel- aĵoj. "Nia Hejmo" havas socion spiritan, sed tiuj aliaj societoj konsistas el ĉiaspecaj malfeliĉaj, malicaj kaj sen- okupaj homoj. Tio estas medio de turmentistoj kaj vik- timoj, de ekspluatistoj kaj ekspluatatoj.
Uzante la fariĝintan paŭzon, mi ekkriis, impresita de ĉi tiuj informoj:
Kiel tion klarigi? Ĉu do tie ekzistas nenia de- fendo, nenia organizo?!
Mia kunparolanto ridetis kaj respondis:
Organizo estas eco propra al sin organizintaj Spiritoj. Kiel alie povus esti? Tiu malsupera regiono, pri kiu mi parolas, similas domon, kiu panon ne havas: ĉiu tie kriegas, sed neniu pravas. Senatenta vojaĝanto ne atingas la vagonaron, terkulturisto ne seminta ne povas rikolti. Pri unu tamen estu certa: malgraŭ ĉiuj nuboj kaj afliktoj en la Ombrejo, tie neniam mankis la Dia protekto. Ĉiu Spirito tie restas tiel longe kiel necese. Por tio, mia amiko, la Sinjoro permesis la fondon de multe da kolonioj kiel ĉi tiu, destinitaj al la spiritaj la- boro kaj helpo.
Mi do pensas — mi intermetis —, ke tiu regiono iel miksiĝas kun la homa medio...
Jes — konfirmis la sindonema amiko —, kaj ĝuste en tiu regiono sin etendas la nevideblaj fadenoj, ligant- aj inter si la homajn mensojn. Tiu tavolo estas plena de elkarnuloj kaj de pensoj-formoj de enkarnuloj, ĉar, vere, ĉiu Spirito, kie ajn li troviĝas, estas kerno elra- dianta fortojn, kiuj kreas, aliigas aŭ detruas, ekster- iĝante per vibroj, kiujn la tera scienco nun ne povas kompreni. Kiu estas pensanta, tiu estas aliloke ion far- anta. Ja per la penso la homoj renkontiĝas, en la Ombr- ejo, kun siaj samsentaj kamaradoj. Ĉiu animo estas potenca magneto. Ekzistas grandnombra estularo nevid- ebla post la homaro videbla. La misiularoj, plej dili- gente laborantaj ĉe la Ministerio de Helpo, konsistas el abnegaciaj servantoj en la Ombrejo; efektive, se la tasko de la fajrestingistoj en la grandaj teraj urboj estas malfacila pro la flamoj kaj ondoj da fumo, leviĝantaj kontraŭ ili, la misiuloj ĉe la Ombrejo renkontas pezeg- ajn emanaĵojn, senĉese ĵetatajn de miloj da konfuzitaj mensoj, sin donantaj al la farado de malbono aŭ terure turmentataj ĉe la rebonigaj suferoj. Oni devas esti tre brava kaj tre abnegaciema, por helpi iun, kiu neniel kom- prenas la al li proponatan helpon.
Lizio eksilentis. Sub plej granda impreso, mi ek-
kriis:
Ho! kiel forte mi deziras labori ĉe tiuj legioj da malfeliĉuloj, portante al ili la spiritan panon de klarigo!
La amika flegisto bonkore fiksis sur mi sian rigard- on kaj post longa silenta meditado, emfaze demandis, adiaŭante min:
Ĉu vi ja sentas en vi la preparitecon nepre ne- cesan por tia servado?
XIII
EN LA KABINETO DE LA MINISTRO
Ĉe ĉiam pli bona farto mi eksentis la bezonon de moviĝado kaj laboro. Post tiom da tempo, post malf- acilaj jaroj de batalado, mi rericevis interesiĝon pri la okupoj, kiuj plenigas la utilan tagon de ĉiu ordinara homo en la mondo. Mi ne povis nei, ke mi perdis bon- egajn oportunojn sur la Tero, ke multo da eraroj markis mian vojon. Nun mi rememoris la dek kvin jarojn de mia kuracista praktikado kaj sentis ian "malplenon" en la koro. Mi imagis min simila al diligenta terkultivisto sur la kampo, kun ligitaj manoj, ne povanta labori. Ĉirkaŭita de malsanuloj, mi tamen ne povis, kiel iam, alproksimiĝi, samtempe kiel amiko, kuracisto kaj scienca esploristo. Mi aŭdadis senĉesajn ĝemojn en la apudaj ĉambroj, sed al mi ne estis permesita eĉ la funkcio de flegisto kaj kunlaboranto en la okazoj de urĝa helpo. Kompleneble ne mankis al mi deziro por tio, sed mia po- zicio tie estis tro humila, ke mi kuraĝu esprimi ĝin. La spiritaj kuracistoj uzis alian teknikon. Sur la Tero, mi sciis, mia rajto partopreni en tiaj laboroj komenciĝis en la konataj libroj kaj en la konkeritaj titoloj; sed en tiu nova medio la medicino naskiĝis en la koro kaj ma- nifestiĝis en la formo de amo kaj frata prizorgado. Ĉia flegisto, eĉ el la plej simplaj, en "Nia Hejmo", posedis konojn kaj kapablojn tre superajn ol mia tuta sciaro. Nerealigebla estis do ia ajn provo de laboro, por kiu mi proponus min mem, ĉar tio, laŭ mia opinio, estus enŝov- iĝo en fremdan sferon.
En la reto da tiaj malfacilaĵoj, Lizio estis la ĝusta amiko por miaj konfidencoj de frato. Alparolite, li de- mandis:
Kial vi ne petus la helpon de Klarenco? Li vin certe kontentigus. Petu lin pri konsiloj. Li ĉiam demand- as pri vi kaj ĉion faros por vi.
Animis min granda espero. Mi ja konsultos la mi- nistron de Helpo.
Sed, farinte la unuajn paŝojn al ĉi tiu celo, mi ek- sciis, ke mia grandanima bonfaranto povos akcepti min nur en la morgaŭa mateno, en sian apartan kabineton.
Kun senpacienco mi atendis la oportunan momenton.
En la sekvanta tago, frumatene, mi direktis min al la indikita loko. Sed kiel forte mi surpriziĝis, ekvidante, ke tri personoj tie atendas Klarencon en tia sama si- tuacio kiel mi!
La ĝentila ministro alvenis longe antaŭ ni kaj nun donis atenton al aferoj pli gravaj, ol akceptado de vizit- antoj kaj petoj.
Fininte tiun pli urĝan laboron, li komencis venigi nin duope. Impresis min tia maniero de aŭdienco, sed poste mi eksciis, ke li tiel agas, por ke lia parolo al iu interesato estu utila ankaŭ al aliaj; li do kontentigas ĝeneralan bezonon, ŝparas tempon kaj havigas profiton al ĉiuj.
Post multe da minutoj venis mia vico.
Mi eniris en la kabineton kune kun maljuna sinjor- ino, kiu laŭorde estis aŭdota la unua. La ministro nin afable akceptis kaj konsentis al ni plenan liberecon paroli.
Nobla Klarenco — komencis mia nekonata kunul- ino —, mi venis peti pri via favoro por miaj du infanoj. Ho ve! mi ne povos plu elporti tian grandan resopiron, kaj mi eksciis, ke ili ambaŭ vivadas ekstreme lacaj kaj superŝarĝitaj per malfeliĉoj sur la Tero. Mi konfesas, ke la decidoj de la Patro estas justaj kaj devenantaj de amo, tamen mi estas patrino! Mi ne sukcesas liberigi min el sub la ŝarĝo de la angoro!