Kaj la kompatinda virino en tiu sama loko fandiĝis en abundajn larmojn. Turninte al ŝi amikan rigardon, kvankam konservante plu sian personan energion, la mi- nistro milde respondis:
Sed, se mia fratino konfesas, ke la decidoj de la Patro estas justaj kaj sanktaj, kion do mi faru?
Mi dezirus — ŝi afliktita rediris —, ke vi havigu al mi rimedojn, por ke mi mem ilin protektu sur la Tero.
Ha, mia amikino — afable diris la bonfaranto —, protekti iun ni povas nur kun la sento de humileco kaj laboro. Kiel ŝajnus al vi, se iu patro, sur la Tero, de- zirus helpi siajn infanojn, tenante sin tute kviete en la hejma komforto? La Patro kreis servadon kaj kun- laboradon kiel leĝojn, kiujn neniu povas malobei sen mal- utilo al si mem. Ĉu la konscienco nenion al vi diras pri ĉi tio? Kiom da kuponhoroj vi povas prezenti fa- vore al via pretendo?
La alparolita virino respondis, hezitante:
Tricent kvar.
Bedaŭrinde — diris Klarenco, ridetante —, ĉar vi ĉi tie loĝas jam pli ol ses jarojn, kaj tamen ĝis hodiaŭ donis al la kolonio nur tricent kvar horojn da laboro. Tuj kiam vi revigliĝis el la doloroj travivitaj en mal- supera regiono, mi proponis al vi meritan laboron en la Gardistaro, de la Ministerio de Komunikado...
Sed tio estis neelportebla laboro — ŝi intermet- is —, senĉesa lukto kontraŭ maliculoj. Estis tute natura mia neadaptiĝo al ĝi.
Klarenco flegme daŭrigis:
Poste mi lokis vin inter la Fratojn de Eltenado, en korektigaj taskoj.
Pli malbone! — ekkriis la sinjorino. — Tiuj ĉam- broj estas plenaj de fiuloj. Malĉasta parolo, senhontaĵoj, mizero...
Rekoninte viajn embarasojn — diris la ministro —, mi sendis vin por servi ĉe la Flegado de Mensmal- sanuloj.
Kiu ilin digestus, se ne sanktuloj? — demandis la ribelanta petantino. — Mi faris ĉion, kion mi povis; tamen tiu armeaĉo da deviintaj animoj ĉiun ajn kons- ternegas!
Mia klopodado ne haltis tie — trankvile diris la
Kuponhoro: valorunuo rilata al ĉiu horo da ser- vado. — Noto de la Aŭtoro.
bonfaranto —; mi lokis vin en la Kabinetojn de Imform- iĝoj kaj Esploroj, de la Ministerio de Klarigo, kaj tamen, eble tedita de miaj paŝoj, mia fratino memdecide retir- iĝis en la Kampejon de Ripozo.
Ankaŭ tie restadi estis ne eble — diris la im- pertinenta virino —; mi tie renkontis nur konsumantajn provojn, strangajn emanaĵojn, krudajn estrojn.
Nu, bone notu al vi, mia amikino — rimarkis la sindona kaj solida orientisto —: laboro kaj humileco estas la du bordoj de la vojo de helpo. Por iun helpi, ni bezonas fratojn, kiuj fariĝus niaj kunlaborantoj, amik- oj, protektantoj kaj servantoj. Antaŭ ol subteni niajn amatojn, ni nepre devas fandi simpatio-ĉenojn. Sen kun- laborado estas ne eble efike servi. Kampulo, kulturanta la teron, ricevas dankon de tiuj, kiuj ĝuas la fruktojn. Laboristo, kiu komprenas siajn postulemajn estrojn, plen- umante iliajn ordonojn, estas la apogilo de la hejmo, kiun la Sinjoro al li konsentis. Servanto, kiu obeas, konstruante, konkeras la koron de siaj superuloj, kama- radoj kaj interesatoj pri la ofico. Kaj nenia mezranga administranto povas esti utila al siaj amatoj, se li ne scias noble servi kaj obei. Estu la koro vundita kaj mal- helpoj spertitaj, sed ĉiu sciu, ke utila servo apartenas, antaŭ ĉio, al la Universa Donanto.
Post negranda paŭzo li parolis plue:
Kion vi do farus sur la Tero, se vi ankoraŭ ne lernis ion ajn elporti? Mi ne dubas pri via sindoneco por la karaj infanoj, sed mi rimarkigu, ke vi devus tie vivi kiel patrino, kiu pro paralizo ne kapablus doni konvenan helpon. Por ke homo ekhavu la ĝojon helpi siajn amat- ojn, estas necesa la partopreno de multaj, al kiuj li mem helpis. Kiu ne kunlaboras, kunlaboron ne ricevas: ĉi tio estas artikolo de leĝo eterna. Se mia fratino neniom da havo kolektis al si, por iom doni, estas do juste peti la aman kontribuadon de aliaj. Sed, kiel vi ricevus la nepre necesan kunlaboradon, se vi ankoraŭ nenion semis, eĉ ne la nuran simpation? Revenu do al la Kampejo de Ripozo, kien vi laste enfermiĝis mem, kaj meditu. Ni
post kelka tempo ekzamenos la aferon kun la atento, kiun ĝi postulas.
La maltrankvila patrino sidiĝis, forviŝante abundajn
larmojn.
Poste la ministro fiksis sur mi kompateman rigardon kaj parolis:
— Alproksimiĝu, mia amiko! Hezitante, mi stariĝis, por konversacii.
XIV
KLARIGOJ DE KLARENCO
Vivege batis al mi la koro, kvazaŭ mi estus ia novico antaŭ severaj ekzamenantoj. Vidante tiun virinon en larmoj kaj konsiderante la serenan energion de la mi- nistro de Helpo, mi tremis en mia interno, pentante, ke mi mem okazigis tiun aŭdiencon. Ĉu mi ne estus far- inta pli bone, se mi silentus, lernante atendi decidojn de superuloj? Ĉu ne estas nekonvena pretendo peti pri oficado kiel kuracisto en tiu domo, kie mi ankoraŭ loĝis kiel malsanulo? La sincereco de Klarenco kontraŭ la min antaŭirinta fratino vekis en mi novajn rezonojn. Mi volis rezigni la hieraŭan deziron kaj reveni en mian ĉambron, sed tio estis jam ne ebla. Kvazaŭ divenante miajn plej profundajn intencojn, la ministro de Helpo per firma voĉo diris:
Preta aŭdi vin.
Malgraŭ la min reganta ŝanceliĝo, mi instinkte ek- pensis peti ian ajn kuracistan taskon en "Nia Hejmo"; tamen la konscienco avertis min: "Kial paroli pri iu faka tasko? Ĉu tio ne estus ripeti la homajn erarojn, laŭ kiuj la vantamo permesas nenian alian specon de laboro, ol tiun rilatan al la konvenciaj rajtoj de nobelecaj aŭ aka- demiaj titoloj?" Ĉi tiu penso ĝustatempe alportis ek- vilibron al mia spirito. En forta konfuziteco mi parolis:
Mi prenis al mi la liberecon veni ĉi tien peti vian influan aŭtoritaton, por ke mi rekomencu labori. Mi resopiras miajn profesiajn okupojn, nun, kiam la grand- animeco de "Nia Hejmo" rekondukis min en la benatan organisman harmonio. Ĉia ajn utila laboro interesas min, se nur ĝi liberigus min el neaktiveco.
Klarenco min longe rigardis, kvazaŭ esplorante miajn plej internajn intencojn.
Mi komprenas. Buŝe vi petas ian ajn taskon, sed, en la profundo de la koro, vi sentas la mankon de viaj klientoj, de via kabineto, de la labormedio, per kiu la Sinjoro honoris vian personon sur la Tero.
Ĝis ĉi tie liaj vortoj estis fluoj da kuraĝigo kaj espero, kiujn mi ricevis en la koron kun jesantaj gestoj. Sed post pli longa paŭzo la ministro daŭrigis:
Estas tamen grave rimarki, ke la Patro kelkfoje honoras nin per Sia konfido, kaj ni kripligas la verajn servotitolojn. Vi sur la Tero estis kuracisto, ĉirkaŭita de ĉiaj faciligoj sur la kampo de lernado. Vi neniam sciis la prezon eĉ de libro, ĉar viaj gepatroj, malavaraj, elspezadis por ĉiuj viaj bezonoj. Diplomite, vi tuj komencis ĉerpadi el via profesio ĝustan profiton; eĉ la mal- facilaĵojn, kiajn renkontas malriĉa kuracisto, devanta helpi al si per la homa simpatio, por la medicina prakti- kado, vi ilin ne spertis. Vi prosperis tiel rapide, ke vi aliigis konkeritajn facilaĵojn en kuradon al la tro frua morto de la korpo. En junaĝo kaj saneco vi faris sen- nombrajn ekscesojn sur la laborkampo, kien Jesuo vin kondukis.
Antaŭ tiu samtempe rigida kaj milda rigardo, ek- posedis min stranga konfuzo. Per respekta tono mi ri- markis:
Mi konfesas la pravecon de viaj admonoj, sed, se eble, mi tamen ĝojus ricevi rimedojn por pagi miajn ŝuldojn, sincere min tutan fordonante al la malsanuloj de ĉi tiu hospitalaro.
Tre nobla impulso — nesevere diris Klarenco —, tamen oni konsentu, ke ĉia surtera tasko en la profesiaj sferoj estas invito de la Patro, ke la homo eniru en la Diajn labortemplojn. Titolon ni rigardas kiel simplan kuponon, sed en la mondo ĝi plej ofte estas pordo mal- fermita al ĉiaj malsaĝaĵoj. Per tiu kupono ĉiu aĉetas al si la rajton noble lerni kaj servi al la Sinjoro en la kadro de Liaj sanktaj laboroj sur la Tero. Krom la or- dinaraj rajtoj kaj devoj, aljuĝitaj de la homa konvencio, ĉiu profesio estas ankaŭ servo al Dio; tia principo estas aplikebla al ĉiaj surteraj taskoj. Vi, mia frato, ricevis kuponon de kuracisto. Vi eniris en la templon de Me- dicino, sed en ĝia interno via konduto ne estis tia, ke mi sentus min rajtigita konsenti viajn nunajn dezirojn. Kiel do en palpebruma daŭro vin transformi en kuraciston de malsanaj Spiritoj, se vi obstine decidis fari observojn ekskluzive en la sfero de la materia korpo? Mi ne neas vian kapablon de bonega fiziologo, tamen la kampo de la vivo estas tre vasta. Kiel ŝajnus al vi iu botanikisto, kiu farus liston da difinoj nur el la ekzamenado de la sekaj ŝeloj de iaj kelke da arboj? Multaj kuracistoj, sur la Tero, preferas ian konkludon matematikan el siaj Ana- tomiaj esploroj. Ni konsentu, ke Matematiko estas io respektinda, sed ĝi ja ne estas la sola scienco de la Universo. Kiel vi nun rekonas, kuracisto ne povas sta- radi meze en diagnozoj kaj terminaroj: li nepre devas penetri la animon, sondi ĝian plejprofundon. Multaj me- dicinistoj, sur la terglobo, estas kvazaŭ malliberuloj de la altlernejaj ĉambroj, ĉar la vantemo ŝtelis la ŝlosilon de ilia karcero. Tre malmultaj sukcesas trapasi la marĉ- on de malnoblaj interesoj, leviĝi super ordinaraj kon- vencioj; por tiaj eksternormuloj estas destinataj mokado de la mondo kaj rikanado de la kolegoj.