Mi konsterniĝis. Tiaj konoj pri profesia respondeco estis por mi fremdaj. Miregigis min, kiel li rigardas uni- versitatan titolon, reduktitan al ia kupono, per kiu oni estas enlasata en sferojn de laboro, por efektiva kunag- ado kun la Superega Sinjoro. Ne kapablante ion inter- meti, mi atendis, ĝis la ministro de Helpo religos la fa- denon de siaj klarigoj.
Kiel vi povas mem konkludi — li parolis plue —, vi do ne preparis vin konvene por niaj ĉi tieaj servoj.
Nobla bonfaranto — mi kuraĝis diri —, mi kom- prenas la lecionon kaj kliniĝas antaŭ la evidenteco de la faktoj.
Kaj farante penon super mi mem por reteni la larm- ojn, mi humile petis:
Mi submetiĝas al ĉia ajn laboro en ĉi tiu kolonio de faroj kaj paco.
Kun profunda kunsentorigardo li respondis:
Mia amiko, mi ne havas nur amarajn veraĵojn, sed ankaŭ stimulan parolon. Vi ankoraŭ ne povas esti kuracisto en "Nia Hejmo", sed en oportuna tempo vi povos ofici kiel lernanto. Via nuna stato ne estas el la plej bonaj, tamen ĝi estas kuraĝiga dank' al la propetoj por vi, venintaj al la Ministerio de Helpo.
Ĉu mia patrino? — mi demandis ebria de ĝojo.
Jes — respondis la ministro —, via patrino kaj aliaj amikoj, en kies koron vi metis la semon de la sim- patio. Tuj post via alveno mi petis la Ministerion de Klarigo havigi al mi viajn notojn, kaj mi ilin atente ekzamenis. Multe da neantaŭzorgemo, multe da ekscesoj, multe da senpripensemo, sed, dum viaj dek kvin jaroj da medicina praktikado, vi tamen senpage donis recept- ojn al pli ol ses mil mizeruloj. Plej ofte vi tiel laŭdinde agis el simpla ŝercemo; sed nun vi povas mem konstati, ke eĉ ŝerce la Vera bono dissemas benon sur niajn voj- ojn. El tiuj, favoritaj de via kompatemo, dek kvin ne forgesis vin kaj ne ĉesas ĉi tie pledi por vi. Mi tamen aldonu, ke eĉ la bono, kiun vi ĝuigis al indiferentuloj, parolas favore por vi.
Kun rideto finante siajn surprizajn klarigojn, Kla- renco emfaze diris:
Vi lernos novajn lecionojn en "Nia Hejmo" kaj, post utilaj provoj, vi efike kunlaboros kun ni, preparante vin por la senfina estonteco.
Mi radiis de feliĉo. La unuan fojon mi ploris de ĝojo en tiu kolonio. Ho, kiu sur la Tero povas kompreni tiajn ĝojegon? Kelkfoje la koro devas esti muta en la dia elokventa silento.
XV
LA VIZITO DE MIA PATRINO
Atente observante la rekomendojn de Klarenco, mi penis kolekti fortojn por rekomenci la lernadon. En pas- inta tempo mi eble sentus ofendon en liaj ŝajne tiel krud- aj admonoj, sed en la nunaj cirkonstancoj mi rememoris miajn iamajn erarojn kaj sentis min trankvila. La karnaj vibroj ĵetas la animon en profundan svenon. Vere, nur nun mi konfesis al mi mem, ke la surtera provado neniel povas esti rigardata kiel ia amuzo. La graveco de la enkarniĝo sur la Tero falis al mi en la okulojn, montr- ante ĝis tiam nekonatajn grandajn aferojn. Pripensante la perditajn oportunojn, mi rekonis, ke mi ne indas esti gasto de "Nia Hejmo". Klarenco estis ja absolute prava, parolante al mi kun tia senkaŝeco.
Kelkajn tagojn mi pasigis en profunda meditado pri la vivo. En mia interno bolis plej granda sopiro revidi la surteran hejmon, tamen mi detenis min peti pri novaj favoroj. La bonfarantoj en la Ministerio de Helpo estis treege komplezemaj por mi; ili divenis miajn pensojn. Se ĝis tiu momento ili ne kontentigis mem mian deziron, ĝi certe estis tial, ĉar tia deziro estis neĝustatempa. Mi tiam silentis, rezignaciinta kaj iom malĝoja. Lizio ĉion eblan faris por ĝojigi min per siaj konsolantaj opinioj; sed mi tiam troviĝis en tiu fazo de neesprimebla en- memiĝo, en kiu la homo estas vokata de la konscienco profunda en sian propran internon.
Unu tagon la bonkora vizitisto kun radianta mieno venis en mian ĉambron kaj ekkriis:
— Divenu, kiu estas veninta al vi!
Tia gaja mieno, tiaj brilantaj okuloj de Lizio ne trompis min.
Mia patrino! — mi fidplene respondis.
Kun okuloj malfermegitaj de ĝojo mi vidis mian pa- trinon, envenantan kun aletenditaj brakoj.
Filo! Mia filo! Venu al mi, karulo mia!
Mi ne povas diri, kio tiam okazis. Mi sentis min kvazaŭ infano, kiel en la tempo, kiam mi nudapiede lud- adis sub pluvo sur la sablo de la ĝardeno. Mi ŝin ame ĉirkaŭbrakis, plorante de ĝojo, en la plej sankta spirita feliĉego. Mi ŝin kisis kaj kisis, ŝin premis en la brakoj, miksis miajn larmojn kun ŝiaj larmoj, kaj mi ne scias, kiel longe ni restis en la brakoj unu de la dua. Fine ŝi vekis min el tiu raviteco, konsilante:
Nu, infano, ne tiel forte emociiĝu! Ankaŭ ĝojo, kiam tro granda, ofte vipas la koron.
Kaj anstataŭ ke mi portus mian adorantan malju- nulineton en la brakoj, kiel mi faradis sur la Tero en la lastaj jaroj de ŝia migrado sur la planedo, ŝi forviŝis miajn abundajn larmojn kaj kondukis min al la divano.
Vi estas ankoraŭ malforta, infano. Ne malŝparu
fortojn.
Mi sidiĝis apud ŝi, kaj ŝi zorge kuŝigis komforte mian lacan kapon sur ŝiaj genuoj, min delikate karesis, reanimante min ĉe sanktaj rememoroj. Mi tiam sentis min la plej feliĉa el la homoj. Mi havis la impreson, kvazaŭ la barko de mia espero ankras en pli sekura ha- veno. La ĉeesto de la patrino estis grandega rekuraĝ- igilo por mia koro. Tiuj minutoj estis kvazaŭ ia sonĝo teksita el fadenoj de neesprimebla feliĉo. Simile al infano serĉanta detalojn, mi fikse rigardis ŝiajn vestojn, per- fektan reproduktaĵon de unu el ŝiaj iamaj hejmvestoj. Mi rimarkis ŝian malhelkoloran robon, la lanŝtrumpojn, la bluan mantilon, la malgrandan kapon, aŭreolitan de neĝblankaj fadenoj, la faltojn de la vizaĝo, la ĉiam dolĉ- an, trankvilan rigardon. Per manoj tremantaj de ĝojo, mi karesadis ŝiajn amatajn manojn, ne povante diri eĉ unu vorton. Sed mia patrino, pli fortanima ol mi, serene ekparolis:
Ni neniam scios danki Dion por tiaj grandaj don- oj. La Patro nin neniam forgesas, mia infano. Kia longa tempo da disiĝo! Ne pensu tamen, ke mi vin forgesis. Iafoje la Providenco kelkatempe disigas korojn, por ke ni lernu la Dian amon.
Rekonante ŝian ĉiaman dolĉecon, mi sentis, ke reviv- iĝas miaj surteraj ulceroj. Ho! kiel malfacile estas for- viŝi makulojn kunportatajn el la Tero! Kiel multe pezas la malperfektaĵoj amasigitaj dum sinsekvaj jarcentoj! Kiom da fojoj mi aŭdis edifajn konsilojn de Klarenco, fratajn admonojn de Lizio, ke mi forĵetu de mi lament- ojn; sed ĉe la patrina karesado, kvazaŭ remalfermiĝis antaŭaj vundoj. El la ploro de ĝojo mi falis en larmojn de angoro, dolore rememorante miajn surterajn traviv- aĵojn. Mi ne povis kompreni, ke ŝia vizito ne celis ian kontentigon de niaj kapricoj, sed estis aldonita netaks- ebla benaĵo de la Dia Favorkoreco. Refarante en mi mem iamajn postulojn, mi erare konkludis, ke mia patr- ino devas esti ankoraŭ ia vazo de miaj senfinaj plendoj kaj afliktoj. Sur la Tero, patrinoj, laŭ la komprenma- niero de iliaj infanoj, preskaŭ ĉiam estas nenio alia ol iaj sklavinoj; tre malmultaj infanoj taksas ilian sindon- emon, antaŭ ol ilin perdi. Kun tiu sama erara opinio el antaŭe, mi englitis en la abismon de la doloraj korel- verŝoj.