Mia patrino min silente aŭdadis, elmontrante nees- primeblan melankolion. Kun larmantaj okuloj, iam kaj iam min pli forte alpremante al sia koro, ŝi dolĉe parolis:
— Ho, filo, mi ja scias pri la instruoj de nia nobla Klarenco al vi. Ne lamentu. Ni danku la Patron por tia beno, kia estas ĉi tiu reapudiĝo. Ni nun sentu nin en lernejo alia, kie ni lernas esti idoj de la Sinjoro. Kiel patrino, mi, sur la Tero, ne ĉiam povis vin konvene gvidi. Ankaŭ mi do laboras, reĝustigante la koron. Viaj larm- oj igas min reveni sur la scenejon de la homaj sentoj. Io penas tiri mian animon malantaŭen. Mi ja volus prav- igi viajn lamentojn, konstrui al vi tronon, kvazaŭ vi estus la plej bona homo en la Universo; sed tiu via sin- tenado ne alkonformiĝas al la novaj lecionoj de la vivo. Tia konduto estas pardoninda en la medioj de la karno, sed ĉi tie, mia infano, estas nepre necese atenti, antaŭ ĉio, la Sinjoron. Vi ne estas la sola elkarniĝinta homo, reboniganta erarojn, kaj mi ne estas la sola patrino, troviĝanta for de siaj amatoj. Nia doloro do edifas nin ne per niaj verŝataj larmoj, nek per niaj sangantaj vund- oj, sed per la lumpordo, kiun ĝi malfermas al nia spirito, por ke ni fariĝu pli komprenemaj kaj pli humanaj. Larm- oj kaj ulceroj prezentas la procedon por benata vastiĝo de niaj plej puraj sentoj.
Post longa paŭzo, dum kiu la profunda konscienco min severe admonis, mia patrino parolis plue:
— Se estas eble profiti ĉi tiujn nemultajn minutojn en amelverŝoj, kial do ilin deturni en la ombron de la- mentado? Ni ĝoju, infano, kaj senĉese laboru. Ŝanĝu vian mensan teniĝon. Konsolas min via konfido al mia karesemo, ekstreman feliĉon mi sentas ĉe via fila dolĉ- eco, tamen mi ne povas repaŝi sur la vojo de miaj prov- oj. Ni nun amu nin reciproke per la granda, la sankta Dia amo!
Ĉi tiuj benindaj vortoj vekis min. Mi sentis, kvazaŭ potencaj emanaĵoj elĵetiĝas el la patrina sento, vivig- ante al mi la koron. Mia patrino min ravita rigardadis kun bela rideto. Respektoplena mi ekstaris kaj ŝin kisis sur la frunto, kaj tiam mi sentis ŝin pli aminda kaj pli bela ol ĉiam.
XVI
KORELVERŜOJ
La patrina parolo min konsolis, reordigis mian anim- an energion. Mia patrino teksis konsiderojn pri la laboro, kvazaŭ ĝi estus ia beno kompense de doloroj kaj mal- helpoj, rigardante ĉi tiujn kiel ĝojojn kaj belegajn le- cionojn. Neatendita kaj nesprimebla ĝojego envolvis mian spiriton. Tiuj saĝaj vortoj min strange nutris. Mi sentis min tute alia, pli gaja, vivoplena kaj feliĉa.
Ho, patrino mia — mi emociita ekkriis —, la sfero, en kiu vi loĝas certe estas mirinda! Kiaj super- belaj spiritaj vidaĵoj, kia feliĉego!
Ŝi signife duonridetis kaj modeste rediris:
Pli alta sfero, mia infano, ĉiam postulas pli multe da laboro, pli grandan abnegacion. Ne pensu, ke via patrino staradas ĉe beataj vizioj, for de la konvenaj devoj. Mi tamen volas igi vin senti, ke miaj vortoj tute ne signas ian malĝojon en la situacio, en kiu mi trov- iĝas: ili estas ĝustadire elmontro de necesa prirespond- eco. De kiam mi revenis de la Tero, mi ne ĉesas forte klopodi por nia spirita renoviĝo. Multaj homoj, post elkarniĝo, restas alkroĉitaj al sia surtera hejmo, pre- tekstante, ke ili tre amas tiujn, ankoraŭ vivantajn en la mondo de la karno. Sed oni ĉi tie lernigis min, ke la vera amo, por elverŝiĝi per bonfaroj, devas ĉiam laboradi. Mi do, de post mia veno ĉi tien, plej klopodas por ekhavi la rajton helpi tiujn, kiujn ni tiel kore amas.
Kaj mia patro? — mi demandis. — Kie li estas? Kial li ne venis kune kun vi?
La vizaĝo de mia patrino ricevis la stampon de stranga esprimo, kaj ŝi respondis:
Ho ve, via patro! Jam de dek du jaroj li staras en regiono, kie regas densa mallumo, en la Ombrejo. Sur la Tero li ĉiam ŝajnis al ni fidela al la familiaj tra- dicioj, alligita al la bontoneco de la grandkomercistaro, al kies rondo li apartenis ĝis la fino de sia ekzistado, kaj al la fervoro por la religiaj eksteraj formalaĵoj; sed, en la fundo, li estis spirite malforta kaj tenadis se- kretajn amrilatojn ekster la hejmo. Du el tiuj virinoj estis mense enligitaj en vasta reto da malicaj estuloj; tial, tuj kiam mia kompatinda Laerto elkarniĝis, lia rest- ado en la Ombrejo estis por li tre amara, ĉar tiuj mal- feliĉulinoj, al kiuj li antaŭe faris multe da promesoj, lin sopirege atendis kaj lin denove entiris en la maŝaron de la iluzioj. Komence li volis reagi, penante trovi min, sed li ne povis kompreni, ke post la morto de la ma- teria korpo la animo statas tiel same, kiel ĝi esence est- as. Laerto do ne rimarkis mian spiritan ĉeeston, nek la sindonan helpadon de aliaj niaj amikoj. Multe da jaroj forperdinte en hipokritaĵoj, li difektis la spiritan vidadon, malpliigis sian gradon de vibrado; el tio re- zultis, ke li ektroviĝis sole nur en la societo de tiuj ri- latoj, kiujn li senprudente kulturis, per la menso kaj per la koro. La familiaj devoj, la amo al nia nomo dum kelka tempo okupis lian spiriton. Li iel luktis, repuŝ- ante la tentojn, sed fine falis, denove baraktante en la ombro, pro sia nepersistado en la bona kaj ĝusta pens- maniero.
Treege impresita de ŝiaj vortoj, mi demandis:
Ĉu do ekzistas nenia rimedo por forsavi lin el tiaj fiaĴ°j?
Ha, mia infano — ŝi respondis —, mi lin ofte vizitas, sed li ne rimarkas min: lia grado de vibrado estas ankoraŭ tre malalta. Mi penas per inspiro voki lin sur la bonan vojon, sed prosperas al mi nur, iam kaj iam, eltiri el liaj okuloj iom da larmoj pro pento, sed ne, ke li faru seriozajn decidojn. Tiuj malfeliĉulinoj, kies kaptito li fariĝis, delogas lin for de miaj konsiloj. Jam longajn jarojn mi forte klopodas en ĉi tiu direkto. Mi petis helpon de kelkaj amikoj el kvin diversaj rondoj kun pli alta spirita agado, inkluzive el "Nia Hejmo".
Unu fojon Klarenco preskaŭ sukcesis altiri lin al la Ministerio de Regenerado, sed vane. Ne estas eble ekbruligi lampon sen oleo kaj sen meĉo... Ni bezonas la mensan aliĝon de Laerto, por povi lin levi kaj malfermi liajn spiritajn okulojn. Dume la kompatinda restas mem iner- ta, inter indiferenteco kaj ribelemo.
Post longa paŭzo ŝi sopirĝemis kaj daŭrigis:
Vi kredeble ankoraŭ ne scias, ke ankaŭ viaj frat- inoj Klara kaj Priskila hodiaŭ vivas en la Ombrejo, al- gluitaj al la terkrusto. Mi sentas min devigita kontentigi la bezonojn de ĉiuj. Mia sola rekta helpo estis la amika kunlaborado de via fratino Ludovika, tiu, foririnta de la Tero, kiam vi estis ankoraŭ infano. Ludovika dum multe da jaroj atendis min ĉi tie, ŝi estis mia ĉefa asistantino en la malfacila protektado al nia surtera familio. Sed antaŭ nelonge, post brava batalado, apud mi, por via patro, por vi kaj por la fratinoj, tiel granda estas la menskonfuzo de niaj familianoj, ke ŝi en la ĵus pasinta semajno reiris, por denove enkarniĝi inter ili, per heroa akto de plej bela abnegacio. Mi do esperas, ke vi baldaŭ revigliĝos, por ke ni povu labori sur la kampo de bon- farado.
Miregigis min tiaj informoj pri mia patro. Kiaj estas ja liaj luktoj? Ĉu li do ne ŝajnis sincera pratikanto de la religiaj ordonoj, ĉu li ne komuniiĝis ĉiujn dimanĉojn? Ravita de la patrina sindonemo, mi demandis:
Ĉu vi do helpas paĉjon, malgraŭ lia ligiteco kun tiuj fivirinoj?
Ne nomu ilin tiaj — saĝe respondis mia patr- ino —; prefere diru, mia infano, "niaj fratinoj malsanaj, sensciaj aŭ malfeliĉaj". Ankaŭ ili estas filinoj de nia Patro. Mi ne propetas nur por Laerto, sed ankaŭ por ili, kaj mi estas konvinkita, ke mi ja trovis rimedojn, por ilin ĉiujn altiri al mia koro.
Mirigis min tia nobla manifestiĝo de rezignemo. Mi tuj ekpensis pri mia familio mem, kies estro mi estis. Mi sentis la iaman koralligon al la karaj edzino kaj in- fanoj. Antaŭ Klarenco kaj Lizio mi ĉiam prenis la de- cidon subpremi sentojn kaj prisilenti demandojn; sed la patrina rigardo min kuraĝigis. Io naskis en mi la senton, ke mia patrino ne longe restos apud mi. Profitante la rapide pasantan minuton, mi demandis: