Ĉion ni estimu laŭ ĝia valoro vera, ne ŝajna. Ĉi tiu verko, miaj karaj, estas ja io vere valora; ĝi valoras vian tempon, vian atenton, eĉ vian vivon mem.
Denove, kiel mi ĝin faris en la antaŭaj verkoj, mi ĉi tie esprimas al nia tre estimata Ismael Gomes Braga, Direktoro de la Departamento de Esperanto de la Brazila Spiritisma Federacio, mian plej koran dankon por lia netaksebla helpo en la tradukado de ĉi tiuj paĝoj el la Transaj Regionoj.
Porto Carreiro Neto
Nova amiko
Antaŭparoloj ordinare prezentas aŭtorojn, glorante iliajn meritojn kaj teksante konsideradojn pri ilia per- sono. Ĉi tie okazas alie: vane miaj enkarnaj amikoj elserĉus ian kuraciston "Andreo Ludoviko" en la kon- venciaj nomaroj.
Anonimeco iafoje naskiĝas el la ĝusta kompreno kaj el la vera amo. Por la pagado de kulpa pasinteco, aliiĝas ĉe la reenkarniĝo la ordinare uzataj nomoj. Fariĝas kelkatempa forgeso, kiel beno de la Dia Favorkoreco.
Ankaŭ Andreo Ludoviko devis tiri la kurtenon antaŭ sin. Tial mi ne povas prezenti la iaman surteran kuraciston kaj aŭtoron-homon, sed nur la novan amikon kaj fraton en la Eterno.
Por alporti altvalorajn impresojn al la teraj kunuloj, li devis formeti de si ĉiajn konvenciojn, inkluzive sian propran nomon mem, por ne vundi amatajn korojn, an- koraŭ envolvitajn en la malnovaj manteloj de la iluzio. Kiuj rikoltas la jam maturajn spikojn, tiuj ne ofendu la homojn nur nun plantantajn, nek malhelpu la verdan kreskaĵaron, ankoraŭ en florado.
Ni ja konfesas, ke ĉi tiu libro ne estas unika: aliaj Estuloj jam pritraktis la transtombajn vivokondiĉojn... Ni tamen jam longe deziris en nian spiritan Rondon en- konduki iun, kiu povus konigi al aliaj la valoron de sia propra sperto, kun ĉiuj detaloj taŭgaj por la perfekta kompreno de la ordo, sub kiu agadas la laboremaj kaj bonintencaj elkarniĝintoj en la sferoj neatingeblaj por la homa rigardo, kvankam streĉe ligitaj kun via planedo.
Multaj amikoj certe ridetos ĉe iuj lokoj de ĉi tiu rakonto. Kio esta neordinara, tio en ĉiuj tempoj mi- regigas. Kiu ja, sur la Tero, antaŭ kelke da jaroj ne ridetus, se iu parolus al lipri aviado, elektro, radiofonio?
Surpriziĝo, konfuzo kaj dubo estas sentoj de ĉiuj lernantoj, kiuj ankoraŭ ne trapasis la koncernan lecionon. Tio estas tute natura, tute pravigebla. Ni do nenian vorton dirus pri aliula impreso: ĉiu leganto devas mem analizi tion, kion li legas.
Ni tial ĉi tie parolas sole nur pri la esenca celo de ĉi tiu verko.
Spiritismo nun gajnas rimarkindan nombran gra- vecon. Miloj da homoj interesiĝas pri ĝiaj laboroj, as- pektoj, eksperimentoj. Tamen, sur ĉi tiu vastega kampo de novaĵoj, la homo ne devas malzorgi sin mem.
Ne sufiĉas esplori fenomenojn, buŝe aliĝi al la mo- vado, plinombrigi la nomaron de adeptoj, instrui aliajn pri la Doktrino, sin doni al prozelitismo kaj konkeri favorojn de la publika opinio, kiel ajn respektinda ĉi tiu estas. Nepre necesa al ĉiu estas zorgi pri la konado de siaj grandegaj kapabloj kaj ilin uzi en la laboroj de la Bono.
La terano ne estas ia senhavulo: li estas de Dio filo, vestita per karno, en konstrua laborado; lernanto en altvalora instruejo, kie li devas lerni altiĝi. La homa batalado estas lia oportuno, laborilo, libro.
La interrilatoj kun la nevidebla mondo estas sankta movado, aganta por la restarigo de la Kristanismo pura; neniu homo tamen malzorgu siajn proprajn bezonojn tie, kie li staras laŭ la volo de la Sinjoro.
Andreo Ludoviko ĉi tie sciigas vin, kara leganto, ke la plej granda surprizo, kiun faras al ni la karna morto, estas tio, ke ĝi starigas nin vizaĝo kontraŭ vizaĝo antaŭ nia propra konscienco, kie ni konstruas ĉielon, haltadas en purgatorio aŭ falas en inferan abismon; li memorigas, ke la Tero estas sankta laborejo, kaj neniu ajn ĝin malŝatas, ne eksciante la koston de la terura eraro, en kiun li kondukis sian koron mem.
Konservu al vi en la libro de via animo lian sperton. Ĉi tiu tre klare diras, ke al la homo ne sufiĉas alkroĉiĝial la pure homa ekzistado, sed li devas ĝin digne uzadi; ke la paŝoj de la kristano, en ĉia ajn religia kultejo, devas vere direktiĝi al la Kristo, kaj ke, sur nia doktrina kampo, ni ja bezonas Spiritismon kaj Spiritualismon, sed, multe pli multe, Spiritecon.
La Trad.
EMMANUEL (*)
Pedro Leopoldo, la 3-an de Oktobro 1943.
La Gvidanto de la mediumo. —
MESAĜO DE ANDREO LUDOVIKO
La vivo ne ĉesas. La vivo estas fonto eterna, kaj la morto estas la malluma ludo de la iluzioj.
La granda rivero iras sian vojon, antaŭ ol atingi la vast- an maron. Kopiante ĝian konduton, ankaŭ la animo trapasas diversajn vojojn kaj plurajn stadiojn, ĉi tie kaj tie ricevas alfluojn da scioj, prenas ĉiam pli difinitan karakteron kaj rafinas sian estecon, antaŭ ol trafi la Eternan Oceanon de la Saĝo.
Fermi la karnajn okulojn estas tre simpla ago. Ŝanĝi sian fizikan vestaĵon ne solvas la fundamentan problemon de la mensklarigo, tiel same kiel la ŝanĝo de vestaĵoj havas nenion komunan kun la profundaj demandoj pri la esto kaj destino.
Ho vojoj de la animoj, misteraj vojoj de la koro! Estas necese paŝadi sur vi, antaŭ ol provi alpaŝi al la superega ekvacio de la Vivo Eterna! Estas neformeteble vian dramon travivi, koni vin detalo post detalo, en la longa proceso de la spirita perfektiĝado! Tro infanece estus pensi, ke la sola "malleviĝo de la kurteno" solvus transcendajn demandojn de la Senfino.
Ekzistado estas akto.
Korpo — vestaĵo.
Jarcento — tago.
Servo — sperto.
Venko — akiraĵo.
Morto — renoviga blovo.
Kiom da ekzistadoj, da korpoj, da jarcentoj, da servoj, da venkoj, da mortoj ni ankoraŭ bezonos?
Kaj la instruito pri religia filozofio parolas pri iaj finaj decidoj kaj definitivaj pozicioj!
Ho ve! Ĉie la kleraj pri doktrino kaj la neniosciantaj pri la spirito!
Multe da peno devas fari la homo, por eniri en la lern- ejon de la Evangelio de la Kristo, eniro preskaŭ ĉiam okaz- anta en stranga maniero: li sola, apud la Majstro, sekvante la malfacilan kurson, ricevante lecionojn sen videblaj katedr- oj, aŭdante longajn disertaciojn sen propre eldiritaj vortoj.
Tre longa do nia laborplena migrado.
Mia ja ne multe dononta klopodo celas nur almenaŭ iomete konigi tiun fundamentan veraĵon.