Выбрать главу

Dankon do, miaj amikoj!

Mi aperas inter vi sub anonimeco, kiun diktas la frata karito. La homa ekzistado prezentas vazojn plejparte mal- fortikajn, ankoraŭ ne povantajn enteni la tutan veron. Cetere nun ne interesus nin io alia, ol la profunda sperto kun siaj kolektivaj valoroj. Mi neniun turmentos per la ideo de la Eterno: antaŭ ĉio la vazoj fariĝu pli fortikaj. Mi donas nur iajn kelkajn informojn al la soifanta spirito de miaj fratoj sur la vojo de la spirita laborado, homoj komprenantaj, ke "la Spirito blovas, kie li volas'"[1].

Kaj nun, amikoj, mia danko restu sur la papero, retir- iĝante en la grandan silenton de la simpatio kaj dankemo. Altiro kaj danko, amo kaj ĝojo — loĝas en la animo. Kredu, ke tiajn altvalorajn sentojn rilate vin mi konservos en la sanktejo de la koro.

La Sinjoro nin benu.

ANDREO LUDOVIKO

i

EN LA MALSUPERAJ REGIONOJ

Mi havis la impreson, kvazaŭ mi perdis ĉian ideon pri tempo. La ideo pri spaco de longe ĉe mi disneniiĝis.

Mi estis konvinkita, ke mi jam ne apartenas al la rondo de la enkarniĝintoj en la mondo, kaj tamen miaj pulmoj profunde spiradis.

De kiam mi fariĝis ludilo de nerezisteblaj fortoj? Ne eble diri.

Mi ja sentis min ia suferanta koboldo en la malluma reto de la teruro. Kun hirtaj haroj, saltanta koro, tim- ego min tutan posedanta, mi multajn fojojn kriegis kiel freneza, petegis pri kompato kaj plendis pri la dolora senkuraĝeco premanta mian spiriton; sed, kiam la mal- varma silento ne ensorbis mian tondran voĉon, tiam la- mentoj pli kortuŝantaj, ol miaj, respondis miajn kriojn. Aliajn fojojn ĉerktonaj ridegoj traŝiradis la tiean kviet- on. Eble iu nekonata kunulo, kiel mi supozis, troviĝis sub la manoj de frenezo. Iam kaj iam aperis diablecaj formoj, stultaj vizaĝoj, bestecaj mienoj, kio pliigis mian terusenton. La pejzaĝo, kiam ne tute nigra, ŝajnis su- perverŝita de blanketa lumo, kvazaŭ envolvita en densa nebulo, kiun la radioj de la suno de malproksime varm- igus.

Kaj tiu stranga irado daŭradis ĉiam plue... Al kiu celo? Kiu ĝin povus diri? Mi sciis nur, ke mi senhalte forkuras... La timego min turnopelis. Kie la hejmo, la edzino, la infanoj? Mi estis perdinta ĉian ideon pri direkto. La timo antaŭ la nekonataĵo, la hororo antaŭ la mallumo ekposedis mian tutan rezonkapablon, apenaŭ mi liberiĝis de la lastaj fizikaj ligiloj en la interno de tombo!

La konscienco min turmentis: mi preferus la abso- lutan neprudenton, la neestecon.

Komence larmoj senĉese banadis al mi la vizaĝon, kaj nur en maloftaj minutoj min iel feliĉigis la beno de la dormo. Tamen tiu sento de korfaciliĝo estis abrupte rompata: kun ironiaj mienoj, monstraj estaĵoj min vek- adis; mi ja devis de antaŭ ili forkuri.

Mi nun faris al mi klaran bildon de tiu malsama medio, leviĝanta el la polvo de la mondo, sed estis jam tro malfrue. Afliktantaj pensoj mordis mian cerbon. Apenaŭ mi skizis projekton de solvo, jen sennombraj interokazaĵoj pelis min al kapturnaj konsideradoj. Nen- iam antaŭe la religia demando aperis al mi tiel profunda antaŭ la okuloj. La pure filozofiaj, sciencaj kaj politik- aj principoj nun aspektis al mi nuraj akcesoraĵoj kon- cerne la homan vivon. Laŭ mia opinio, ili estas altvalora havaĵo sur la Tero, sed oni konfesu, ke la homaro kon- sistas ne el forpasantaj generacioj, sed el Spiritoj etern- aj, vojantaj al glora celo. Mi rimarkis, ke io sidas super ĉia simpla cerbumado: tiu io estas la Fido, manifestaĵo de Dio al la homo. Sed tia analizo tro malfrue montr- iĝis. Vere, mi konis la parolon de la Malnova Testamento kaj ofte foliumis la Evangelion, sed mi devas konfesi, ke mi neniam esploris la sanktajn verkojn per la torĉo de la koro. Ilin mi konis laŭ la kritiko de verkistoj mal- pli konformiĝintaj al sento kaj al la konscienco, aŭ absolute malakordantaj kun la esencaj veraĵoj. Aliajn fojojn mi ilin interpretadis laŭ la maniero de la pastraro, neniam elirante el la rondo da reciprokaj kontraŭdiraĵoj, kie mi propravole restis.

Ĝustadire, laŭ mia propra komprenmaniero, mi krim- ulo ne estis. Sed la filozofio de la "rekte-alcelismo" min tutan antaŭe posedis. Ian surteran ekzistadon, kiun la morto aliigis, ne punktis apartaj okazaĵoj ekster la or- dinaraj.

Filo de eble tro molkoraj gepatroj, mi ricevis miajn universitatajn titolojn sen pli grandaj penoj, malvirtis tiel same, kiel la junularo de mia tempo, fondis hejmon, ekhavis infanojn, elserĉis firmajn poziciojn, kiuj asekurus la ekonomian trankvilecon de mia familianaro; tamen, ĉe atenta esplorado de mia propra persono, io igis min havi la senton de tempo perdita, pri kio ankaŭ la kons- cienco min ja silente akuzis. Mi loĝis la Teron, ĝuis ĝiajn bonaĵojn, rikoltis la benojn de la vivo, sed eĉ per groŝo mi al ĝi ne repagis mian grandegan ŝuldon. Mi havis gepatrojn, kies grandanimecon kaj sinoferojn por sia filo mi neniam iel taksis; ankaŭ edzinon kaj infan- ojn, kiujn mi sovaĝe tenadis en la feraj maŝoj de la detrua egoismo. Mi posedis hejmon, kiun mi fermis al ĉiuj paŝantoj tra la dezerto de angoro. Mi plezuris ĉe la ĝojoj de mia propra familio, forgesante etendi tiun Dian benon sur la multenombran familion homan, surda por elementaj devoj de frateco.

Unuvorte, simile al oranĝeria vegetaĵo, mi nun ne eltenis la klimaton de la eternaj realaĵoj. Mi ne elvolvis la Diajn ĝermojn, per kiuj la Sinjoro de la Vivo pri- semis mian animon. Ilin mi krime sufokis, senbride avid- ante komforton. Mi ne ekzercis organojn por la nova vivo. Estis do juste, ke mi tie vekiĝis simile al kriplulo, kiu, denove ĵetita en la senmezuran riveron de la Eterno, nur perforte povus sekvi la senhaltan fluon, aŭ kvazaŭ kompatinda almozulo, kiu, lacekonsumita meze en de­zerto, vagadus laŭ la kaprico de vivegaj uraganoj.

Ho, amikoj sur la Tero! Kiom da vi povos eviti la vojon de amaraĵoj, preparante la internajn kampojn de la koro? Ekbruligu viajn lumojn, antaŭ ol transiri la grandan ombron. Serĉu la veron, antaŭ ol la vero vin surprizos. Ŝvitu nun, por ne plori poste.

II

KLARENCO

"Memmortiginto! Memmortiginto! Krimulo! Fiulo!" — similaj krioj min ĉiuflanke ĉirkaŭis. Kie la malmol- koraj banditoj? Iafoje mi ilin dum momento ekvidis, glitantajn en la densa mallumo, kaj, kiam mia malespero atingis la apogeon, mi ilin atakis per ekstrema streĉo de miaj fortoj. Mi tamen vane pugnobatis la aeron, en paroksismo de kolero. Sarkasmaj ridegoj travundis al mi la orelojn, dum la nigraj figuroj malaperis en la ombron.

Kiun peti pri helpo? Turmentis min malsato, soifo min bruligis. Ordinaraj okazaĵoj de la materia provado montriĝis antaŭ miaj okuloj. Mia barbo elkreskis, mia

vesto ekĉifoniĝis ĉe la penoj por kontraŭstaro en tiu

nekonata regiono. Sed la plej dolora fakto estis ne la terura forlasiteco, por kiu mi sentis min destinita, sed la konstanta sieĝado de malicaj fortoj, kiuj kolerigis min sur tiuj mallumaj dezertaj vojoj. Ili min incitis, nuligis ĉe mi la eblon kolekti ideojn. Mi deziris mature pesi la situacion, traserĉi motivojn, streki por la pensado nov- ajn vojojn, sed tiuj voĉoj, tiuj lamentoj, miksitaj kun akuzaĵoj kontraŭ mi mem, konsternis min frakase.

— Kion vi serĉas, malfeliĉa! Kien vi iras, memmort-

iginto?

Tiaj riproĉoj, senĉese ripetataj, konfuzis mian kor- on. Malfeliĉa, jes; sed memmortiginto? — neniel! Tiuj admonoj, laŭ mi, estis malpravaj. La fizikan korpon mi forlasis kontraŭvole. Mi memoris mian obstinan duelad- on kontraŭ la morto. Mi ankoraŭ laŭŝajne aŭdis la last- ajn opiniojn de la kuracistoj en la resanigejo; mi me- moris la sindonan flegadon al mi, la dolorajn lokajn kuracadojn dum la multaj tagoj post delikata operacio ĉe la intestoj. En la tuta daŭro de tiuj rememoroj mi sentis la kontakton de la termometro, la malagrablan pikon de la injektilo kaj fine la lastan scenon, kiu antaŭis la grandan dormon: jen mia ankoraŭ juna edzino kaj la tri infanoj min rigardadis, sub la terureco de la por- ĉiama disiĝo. Poste... la vekiĝo sur la malseka senluma pejzaĝo kaj la longa marŝado, kiu ŝajnis senfina.