Выбрать главу

Veneranda, el la latina lingvo, estas ĝustadire "res- pektinda". La popolo tamen donas al tiu adjektivo la signif- on "maljuna". — La Trad.

fratoj, jam proksimaj al Dio, sed milionoj da estaĵoj, vivantaj en la kapricaj "malsuperaj mondoj" de nia "mi". La grandaj majstroj de la enkarna homaro instruas Diajn principojn, konigas eternajn kaj profundajn veraĵojn en la surteraj medioj. Sed ordinare, dum nia ekzistado sur la Tero, ni ja ekscias pri tiuj leĝoj, tamen ilin ne obeas, kaj ekkonas tiujn veraĵojn, al kiuj tamen ni ne dediĉas nian vivon.

"Ĉu estas kredeble, ke, nur tial, ke li konsentas pri la povo de la penso, la homo estus libera de ĉia malsu- pera nivelo? Ne eble!

"Ekzistado eĉ centjara en la surtera karno estas tempo tro mallonga, ke ni aspiru pozicion de esence Diaj kunlaborantoj. En la monda lernado ni sciiĝas pri la mensa forto, sed ni forgesas, ke nian tutan energion, en ĉi tiu rilato, ni uzas, tra sinsekvaj jarmiloj, por mensaj kreaĵoj, detruantaj aŭ malutilantaj nin mem.

"Ni estas enlasataj en la kursojn por spirita kleriĝo en la pluraj religiaj lernejoj de la mondo, sed ni ofte agadas nur sur la kampo de buŝaj paroloj. Sed neniu plenumas sian devon sole nur per paroloj. La Biblio ins­truas, ke la Sinjoro de la Vivo mem ne haltis ĉe la Vorto, sed daŭrigis Sian krean laboron per Agado.

"Ni ĉiuj scias, ke la penso estas esenca forto, sed ni ne konscias, ke dum jarmiloj ni misuzis tiun forton.

"Nu, estas sciate, ke ĉiu homo devas nutri siajn in- fanojn; tiel same ĉiu Spirito ja devas tenadi kaj nutradi siajn proprajn kreaĵojn. Krima ideo naskas samnatur- ajn mensaĵojn; tiun saman leĝon obeas alta penso. Ni imagu ion pli simplan. Leviĝinte ĝis la altoj, la akvo revenas puriĝinta, kunportante potencajn vivo-fluidecaĵ- ojn en la formo de refreŝiga roso aŭ de bonfara pluvo; se ni ĝin konservas kun la teraj malpuraĵoj, tiam ĝi fariĝas vivejo de mortigaj mikroboj.

"La penso estas vivanta forto ĉie; ĝi estas kreanta atmosfero, kiu envolvas la Patron kaj Liajn infanojn, la Kaŭzon kaj ĝiajn Efikojn, en la Universa Hejmo. En ĝi, homoj turniĝas en anĝelojn direkte al la ĉielo, aŭ naskiĝas diablaj genioj sur la vojo al la infero.

"Ĉu vi komprenas la gravecon de ĉi tio? Certe, kon- cerne al mensoj pli evoluintaj, ĉe elkarnuloj kaj enkarn- uloj, sufiĉas la mensa interŝanĝado sen neceso de formoj, kaj mi rimarkigu, ke la penso per si mem estas la fun- damento de ĉiaj silentaj sciigoj de la ideo en la mirindaj sferoj de la intuicio, ĉe ĉiaspecaj estaĵoj. Laŭ ĉi tiu prin- cipo, iu Spirito, ĉiam vivinta nur en Francujo, povas aperi en Brazilo, por manifesti ĉiun sian penson, bezon- ante nenian specialan vortoformon: en ĉi tiu okazo, vort- an formon donas ĉiam tiu, kiu ricevas lian penson, sed tio ankaŭ postulas perfektan interkonformecon de am- baŭ n. Sed ni ne troviĝas en sferoj kun absoluta mensa pureco, kie ĉiuj estuloj inter si harmonias. Ni reciproke agordiĝas en ĉirkaŭlimitaj rondoj, kaj estas devigataj ĉiam ankoraŭ starigi niajn provizorajn kons- truojn sur la Tero, por tien reveni kun pli granda sperto el la natura evoluado.

"Kiel transiĝa spirita urbo, "Nia Hejmo" esta do beno, al ni konsentita kiel "aldono de favorkoreco" por ke iaj malmultaj sin preparu por la altiĝo kaj la plimulto revenu sur la Teron por elaĉetaj servoj. Ni kom- prenu la grandiozecon de la leĝoj de la penso kaj de hodiaŭ ni al ili submetiĝu."

Post longa paŭzo la ministrino ridetis al la aŭdant- aro kaj demandis:

— Kiu deziras ekpraktiki ĉi tiun konsilon?

Tuj poste milda muzikaĵo plenigis la salonon per ka- resaj melodioj.

Veneranda ankoraŭ longe konversaciis, elmontrante amon kaj komprenemon, delikatecon kaj saĝon.

Sen ia soleneco ĉe la gestoj, por komprenigi la ĉeson de la konversacio, ŝi finis sian paroladon per ŝerca de- mando.

Vidante miajn kamaradojn stariĝi por la adiaŭo,

(*) Tia perfekta interkonformeco estas io malofta ĉe ordinaraj teranoj; tial la uzado de lingvo kaj bildoj estas la natura perilo de penso kaj sentoj ĉe ni sur la terkrusto kaj en ties ĉirkaŭaĵo. — La Eldonistoj.

(**) Vd. Ĉ e Mateo, 6:33: "celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi". — La Trad.

sub la sonoj de la kutima muzikaĵo, mi, surprizite, de- mandis Nacizan:

Kio do?! Ĉu la kunsido ja finiĝis?

La ĝentila flegistino, ridetante, respondis:

La ministrino Veneranda agas ĉiam tiel. Ŝi finas sian parolon, kiam plej granda estas nia interesiĝo. Ŝi kutimas diri, ke la evangeliaj predikoj komenciĝis ĉe Jesuo, sed neniu povas diri, kiam kaj kiel ili finiĝos.

XXXVIII

LA AFERO DE TOBIJA

En la tria tago de mia laborado Tobija ĝojigis min per agrabla surprizo. Fininte miajn taskojn, ĉe vesper- iĝo, ĉar aliaj prenis sur sin la noktan deĵoron, mi tial estis frate kondukita en lian hejmon, kie min atendis belaj momentoj da plezuro kaj lernado.

Tuj ĉe la pordo li prezentis al mi du sinjorinojn: unu estis jam grandaĝa kaj la dua proksima al matureco. Li klarigis, ke ĉi tiu lasta estas lia edzino kaj la unua lia fratino. Luciana kaj Hilda, afablaj kaj delikataj, su- perŝutis min per ĝentilaĵoj.

En la ĉarma biblioteko de Tobija ni ekzamenis verk- ojn mirindajn pro sia bindo kaj altnivela enhavo.

Sinjorino Hilda invitis min viziti la ĝardenon, por ke mi povu de proksime observi kelkajn laŭbojn kun plej fantaziaj formoj. Ŝajnis, ke ĉiu domo, en "Nia Hejmo", specialiĝis pri la kulturado de iaj difinitaj floroj. Ĉe la domo de Lizio, da glicineoj kaj lilioj estis centoj; ĉe To- bija, sennombraj hortensioj disvolviĝis sur verdaj tapiŝoj el violoj. Belaj laŭboj el delikataj vegetaĵoj, memor- igantaj la ankoraŭ junan bambuon, prezentis sur la supro kuriozan grimpkreskaĵon, kies karakterizaĵo estis, ke ĝi kunplektis plurajn branĉetarojn, kvazaŭ grandegajn flor- ajn laĉojn en la verda hararo de la arboj, formante gracian tegmenton.

Mi ne povosciis esprimi mian miron. La atmosferon balzamis ebriiga parfumo. Ni faradis konsiderojn pri la beleco de tiu tuta pejzaĝo, vidata el tiu loko de la Ministerio de Regenerado, kiam Luciana invitis nin en la domon por manĝeto.

Ravite de tiu simpla medio, plena de elmontroj de sincera frateco, mi ne sciis, kiel danki da grandaniman gastiganton.

En unu momento de la amika konversacio Tobija dir­is kun rideto:

Vi, mia amiko, ĝustadire, estas ankoraŭ novico en nia ministerio kaj kredeble ne konas mian familian aferon.

Ambaŭ sinjorinoj dume ankaŭ ridetis. Rimarkinte mian silentan demandon, la domomastro daŭrigis:

Cetere ĉi tie ekzistas multe da domoj en tia sama situacio. Prezentu al vi, ke mi edziĝis du fojojn...

Kaj montrante niajn kunulinojn en la ĉambro, li bon- humore parolis plue:

Mi opinias tute superflua ian klarigon pri la edzinoj...

Ha, jes! — mi elbalbutis ekstreme konfuzita. — Sinjorinoj Hilda kaj Luciana partoprenis do en viaj prov- oj sur la Tero...

Trafite! — li rediris trankvila.

En tiu momento sinjorino Hilda prenis la parolon, turnante sin al mi:

Pardonu nian Tobijan, frato Andreo. Li estas ĉiam preta paroli pri la pasinteco, kiam nin vizitas iu ĵusven- into de la Tero.

Ĉu do tio ne estas motivo de ĝojo — bonhumore intermetis Tobija —, venki tiun monstron, la malnoblan ĵaluzon, konkerante almenaŭ ian manifestaĵon de reala frateco?

Efektive — mi rediris —, ĉi tiu problemo pro- funde interesas nin ĉiujn. Milionoj da homoj sur la Tero jam la duan fojon tuŝis la katenojn de Himeneo. Kiel do solvi tian altan aman demandon konsidere al la eter- na spiriteco? Ni ja scias, ke la morto de la korpo nur transformas, sed ne detruas. La ligiloj de la animo plue daŭras tra la senfina tempo. Kion do fari? Ĉu oni kon- damnu iun, kiu fariĝis denove edzo aŭ edzino? Sed oni trovus milionojn da tiaj. Mi jam multajn fojojn reme- moris, interesite pri ĉi tiu afero, la evangelian lokon, laŭ kiu la Majstro, parolante pri la geedziĝo en la Eter- no, promesis al ni la vivon de la anĝeloj. (*)