Post nelonga paŭzo ŝi ĝentile daŭrigis:
La afero de Tobija estas nur unu el tiuj sen- nombraj, kiujn ni konas ĉi tie kaj en aliaj spiritaj me- dioj, kies karakteriza trajto estas la alta penso.
Ĝi tamen ofendas nian sentadon, ĉu ne? — mi vive intermetis.
Kiam ni nin tenas je la vidpunktoj pure homaj, tiuj aferoj eĉ kaŭzas skandalon; tamen, mia amiko, ni devas loki super ĉio la spiritkarakterajn principojn. En ĉi tiu rilato, Andreo, ni devas kompreni la spiriton de intersekvo, kiu direktas la evoluciokadrojn de la vivo. Se ni laŭiras longan gradaron da besteco, estas do kom- preneble, ke tiu besteco ne forviŝiĝus kvazaŭ per sorĉa frapo. Multe da jarcentoj ni konsumas, por elveni el la malsuperaj tavoloj. La sekso estas unu el la Diaj ri- medoj, kiujn ni malfacile komprenas. Nun ne estas por vi facila la penetrado, laŭ ĝia nobla senco, en la hejman organizon, kiun vi hieraŭ vizitis; tamen tre granda tie estas la feliĉo dank' al la atmosfero de komprenemo inter la personoj de la surtera dramo. Al ne ĉiuj pros- peras en tiel mallonga tempo anstataŭigi katenojn el ombro per ligiloj el lumo.
Sed, ĉu tio estas ĝenerala regulo? — mi demand- is. — Ĉu ĉiu viro, havinta pli ol unu edzinon, aŭ ĉiu virino, havinta pli ol unu edzon, restarigas ĉi tie sian hejmon, akompanate de ĉiuj siaj antaŭaj amatoj?
Farante mienon de granda pacienco, mia kunparol- antino klarigis:
Ne estu tiel radikalema. Ni ne tro rapidu. Multaj povas porti amon, sed ne havi komprenemon. Ne for- gesu, ke nia vibra konstruiteco estas multe pli grava, ol tiu surtera. La afero de Tobija estas ekzemplo de venko de la reala frateco, venko akirita de tri animoj, interes- iĝintaj pri la atingo de ĝusta interkompreno. Homo, ne alkonformiĝanta al la leĝo de frateco kaj kompreno, konsekvence ne transiras tiujn limojn. La mallumaj re- gionoj de la Ombrejo estas plenaj de estuloj, kiuj ne eltenis tiajn provojn. Tiel longe kiel ili malamas, ili si- milas magnetajn nadlojn sub plej kontraŭaj influoj; dum la tuta tempo, kiam ili ne komprenas la veron, ili el- portas la superregadon de la mensogo kaj sekve ne povas eniri en regionojn kun pli altgrada aktiveco. Estas ne- kalkuleblaj la homoj, kiuj suferas multe da jaroj sen ia spirita faciliĝo, sole nur tial, ke ili sin deturnas de la efektiva frateco.
Kaj kio do okazas? — mi demandis, profitante la silentiĝon de mia kunparolantino. — Se ili ne estas enlasataj en la spiritajn rodojn de nobla lernado, kian lokon do ricevas la kompatindaj animoj, sin submetantaj al tiuj provoj?
Post efektive infera suferado dank' al la malsu- peraj kreaĵoj, kiujn ili elpensas al si mem — respondis la patrino de Lizio —, ili foriras de ĉi tie, por fari en la karna vestaĵo tion, kio al ili ne prosperis en medio alia ol la surtera korpo. La Dia Boneco konsentas al ili forgeson pri la pasinteco sur la materia kampo de la Tero, kaj ili akceptas, per la ligiloj de samsangeco, tiujn, de kiuj ili propravole foriĝis pro la veneno de malamo aŭ de nekompreno. El tio sekvas la ĉiam pli viva opor- tuneco de la rekomendo de Jesuo, ke ni tuj paciĝu kun niaj kontraŭuloj Ĉi tiu konsilo antaŭ ĉio interesas nin mem. Ni devas ĝin observi por nia propra bono. Kiu scias uzi la tempon post la surtera elprovado, eĉ se li devas reiri en la karnon, tiu povas realigi belajn spiri- tajn konstruojn rilate al la paco de la konscienco, per la reeniĝo en la malsubtilan materion, kiam li do elport- os malpli pezan ŝarĝon de zorgoj. Multaj Spiritoj traviv- as jarcentojn penante forviŝi malamojn kaj antipatiojn dum la surtera ekzistado, sed ili tiujn samajn sentojn renaskas post la elkarniĝo. La demando pri pardono laŭ Jesuo, mia kara Andreo, estas ja problemo serioza. Ne paroloj ĝin solvas. Pardoni buŝe estas afero de vortoj; homo, efektive pardonanta, devas disrompi kaj for- balai pezajn kirasojn, kiujn li forĝis al si mem dum antaŭaj tempoj.
Nun sinjorino Laŭra eksilentis, kvazaŭ devante me- diti pri la amplekso de siaj paroloj. Uzante la okazon, mi aldonis:
La provo de edziĝo estas tre sankta en miaj
okuloj.
Mia kunparolantino ne surpriziĝis ĉe tiu ĉi diro kaj
rimarkis:
Tiujn Spiritojn, kiuj ankoraŭ trapasas simplan
(,) Mateo, 5:24. — La Trad.
bestan elprovadon, nia konversacio ne interesas; sed ni, komprenantaj la neceson de klerigo per la Kristo, devas zorge pesi ne sole la provon de edziĝo, sed ankaŭ ĉian provon seksan, ĉar ĝi profunde tuŝas la vivon de la animo.
Ĉe tiu rimarko mi ne povis ne ruĝiĝi, rememorante mian pasintecon de ordinara homo. Mia edzino iam estis por mi io sankta, kion mi amis super ĉio; aŭdante la patrinon de Lizio, mi tamen remoris jenajn vortojn de la Malnova Testamento: "ne deziru la domon de via proksimulo, ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian azenon, nek lian bovon, nek ion, kio apartenas al la proksimulo" ( I Mi subite sentis min nekapabla ankoraŭ trovi stranga la aferon de Tobija. Sed mia kunparolantino rimarkis mian konfuzitecon kaj daŭrigis:
— Kie la klopodo por korektado estas afero de pres- kaŭ ĉiuj, tie devas ekzisti granda komprenemo kaj alta respekto por la Dia Favorkoreco, kiu malfermas al ni tiom da vojoj por ĝustaj rebonigoj. Ĉia seksa travivaĵo de homo, kies Spirito jam ricevis iom da lumo, estas okazaĵo tre grava por li mem. Ĝuste tial frata inter- kompreniĝo antaŭiras ĉian vere savan laboron. Ankoraŭ antaŭ nelonge mi aŭdis de granda instruisto ĉe la Minis- terio de Altigo, ke, se li povus, li enmateriiĝus en la sferoj de la karno, por diri al ĉiuj religiuloj ĝenerale, ke ĉia karito, por esti io Dia, devas sin bazi sur frateco.
En tiu momento la mastrino invitis min viziti Eloiz- an, ankoraŭ restantan en la domo, kaj tiel ŝi kompren- igis al mi, ke ŝi ne deziras konigi pliajn detalojn pri la afero. Konstatinte la ĉiam pli bonan farton de tiu junul- ino, ĵus veninta de la Tero, mi profunde enpensa reiris al la Ĉambroj de Rebonigo.
Nun jam ne okupis mian spiriton la situacio de Tobija nek la sintenado de Hilda kaj Luciana. Min ja im- presis la grandioza demando pri la Interhoma Frateco.
(,) Eliro, 20:17. — La Trad.
XL
KIU SEMAS, TIU RIKOLTOS
Mi ne sciis klarigi al mi, kiel mi tiel forte deziris viziti la virinan departementon en la Ĉambroj de Rebon- igo. Pri tio mi parolis al Narciza, kiu tuj montriĝis preta ĝin kontentigi.
Kiam la Patro vokas nin al iu loko — ŝi afable diris —, tie do atendas nin ia tasko. Ĉiu situacio, dum la vivo, havas difinitan celon... Nepre observu ĉi tiun principon ĉe viaj ŝajne hazardaj vizitoj. Se nur niaj pens- oj celas bonfaradon, ne estas malfacile en ili eltrovi ian Dian inspiron.
En tiu sama tago la flegistino akompanis min al Ne- mezia, influa oficistino en tiu laborfako. Trovi ŝin ne estis malfacile.
Sur vicoj da tre blankaj kaj zorge tenataj litoj trov- iĝis virinoj, kiuj pli bone ŝajnis homaj ĉifonaĵoj. Ĉi tie korŝiraj ĝemoj, tie angoraj ekkrioj. Nemezia, kies no- bleco egalis tiun de Narciza, bonkore parolis:
Vi, mia amiko, nun certe kutimis al tiaj vidaĵoj, kiel ĉi tiu. En la vira departemento okazas preskaŭ same.
Kaj farante signifoplenan geston al sia kolegino, ŝi
diris:
Narciza, bonvolu akompani nian fraton kaj mon- tri al li la servojn, kiujn vi opinio s konvenaj al lia lern- ado. Estu vi ambaŭ kiel hejme.
Mia amikino kaj mi paroladis pri la homa vantamo, ĉiam alligita al la fizikaj plezuroj, elnomante observojn kaj instruojn, kiam ni alvenis al la Pavilono 7. Tie sin trovis kelkaj dekoj da virinoj, sur litoj en ioma distanco unu de alia.
Mi esploris la mienon de la malsanulinoj, kiam mia rigardo trafis iun, kiu vekis pli vive mian atenton. Kiu ja estas tiu afliktita, strangaspekta virino? Ŝajne antaŭ- tempa maljuneco stampiĝis sur ŝia vizaĝo, kaj ŝiajn lipojn streĉis kvazaŭrido, duone el ironio, duone el re- zignacio. Siaj okuloj, senbrilaj kaj malgajaj, montriĝis difektaj. Kun memoro tumultanta kaj koro premata, mi en la daŭro de nemultaj sekundoj ŝin lokalizis en la pas- inta tempo. Tio estis Eliza, tiu sama Eliza, kiun mi ekkonis en mia juneco. Si aspektis alie pro la multa suferado, tamen ŝian memecon mi neniel dubis. Mi per- fekte rememoris tiun tagon, kiam ŝi, en humila teniĝo, venis en nian domon sub la mano de malnova amikino de mia patrino, kiu, akceptinte la kunportitan rekomend- on, dungis ŝin kiel servistinon. Komence, la kutima la- borado, nenio eksterordinara; sed poste la supermezura intimeco inter du homoj, el kiuj unu trouzas la raj ton ordoni kaj la dua la staton servi.