Kial do min makuli, kulpigante min pri ia memmort- igo, se mi ja estis devigita forlasi hejmon, familion, la dolĉan kunevivadon kun la miaj? Eĉ la plej forta homo havas limitan kontraŭstaremon por emocioj. Komence kun firmeco kaj decidemo, mi tamen poste ektrapasis longajn periodojn de senkuraĝeco, kaj anstataŭ daŭrigi plu tian moralan bravecon, ne sciante mian propran fin- on, mi sentis, ke larmoj, longe retenataj, ofte banas al mi la vizaĝon, elverŝinte el la koro.
Al kiu mi min turnu? Kiel ajn granda la intelekta kulturo, kiun mi kunportis el la mondo, mi nun ne povus iel ŝanĝi la realecon de la vivo. Miaj scioj, antaŭ la Senlimo, similis etajn sapvezikojn pelatajn de fortega vento, kiu aliigas la mienon de pejzaĝoj. Mi ja estis io, kion la uragano de Vero forportadis tre malproksimen. Tiu situacio tamen neniel modifis tiun alian realaĵon, nome mian esencon mem. Demandante min mem, ĉu mi ne freneziĝis, mi konstatis la klarecon de mia konscienco, kiu diris al mi, ke mi estas ĉiam ankoraŭ mi mem, kun la sentoj kaj kulturo ĉerpitaj el la sperto en la materio. Ankoraŭ tiaj samaj la fiziologiaj bezonoj. Malsato su- ferigis al mi ĉiujn fibrojn, sed la ĉiam pli granda mal- vigliĝo tamen ne atingis definitive ĝis absoluta konsum- iteco. Ie kaj ie montriĝis al mi verdaj arbetaĵoj, kiuj ŝajnis al mi sovaĝaj, ĉirkaŭ humilaj akvofluetoj, al kiuj mi ĵetiĝis soifanta. Mi avide formanĝis tiujn nekonat- ajn foliojn, alpremis la lipojn al tiu malklara akvo, dum tion ebligis al mi la nekontraŭstareblaj fortoj, min antaŭ- en pelantaj. Mi ofte ensuĉis la ŝlimon de la vojo, re- memoris la iaman ĉiutagan panon, kaj tiam mi abunde ploregadis. Ne malofte mi devis kaŝi min de multe- nombraj bandoj da animaleskaj estaĵoj, kiuj preterga- lopis kvazaŭ nesatigeblaj rabobestoj. Tio estis ŝtonigaj bildoj! Mia senkuraĝeco ĉiam pli kreskis. Tiam mi ko- mencis rememori, ke sendube ekzistas ia Aŭtoro de la Vivo, kie ajn Li sidas. Ĉi tiu penso min konsolis. Mi, abomeninta la religiojn de la mondo, nun eksentis la bezonon de mistika konsolo. Kuracisto, plej obstine al- kroĉita al la negativismo de mia generacio, nun mi dev- is preni renovigan sintenon. Nepre necese estis konfesi la bankroton de la memamo, al kiu mi fiere min iam fordonis.
Kiam al mi tute mankis la fortoj, kiam mi sentis min absolute algluiĝinta al la ŝlimo de la Tero, ne- kapabla restariĝi, tiam mi petis la Superegan Aŭtoron de la Naturo etendi al mi patrajn manojn, en tia prem- anta situacio.
Kiel longe daŭris tiu petego? Kiom da horoj mi tiel restis, kun manoj kunmetitaj, simile al afliktita infano? Mi scias nur, ke torento da larmoj lavis al mi la vizaĝon; ke ĉiuj miaj sentoj koncentriĝis en dolora preĝo. Ĉu mi estas do tute forgesita? Ĉu ankaŭ mi ja ne estas filo de Dio, kvankam mi ne zorgis ekkoni Lian superegan laboradon tiam, kiam mi dronis en la homaj vantaĵoj? Kial la Eterna Patro ne pardonus min, Li, kiu provizas neston al la senprudentaj birdoj kaj bonkore protektas la delikatan floron de la nekulturitaj kampoj?
Ha! la homo devas antaŭe multe suferi por kom- preni ĉiun misteran belaĵon de preĝo; li devas scii, kio estas riproĉo de la konscienco, humiligo, ekstrema mal- feliĉo, por sukcese trinki la senkomparan eliksiron de espero.
En tiu momento la densa nebulego aerdisiĝis kaj iu ekaperis, ia sendito de la Ĉielo. Simpatia maljunulo patre ridetis al mi. Li kliniĝis, fiksis sur la miaj siajn grandajn klarajn okulojn, kaj parolis:
— Kuraĝon, mia infano! La Sinjoro ne forlasas vin.
Maldolĉa ploro banis al mi la tutan animon. Emoci- ita, mi ekdeziris esprimi mian ĝojon, fari konsideradojn pri la konsolo, al mi tiam veninta, sed, kolektinte ĉiujn ĉe mi ankoraŭ restantajn fortojn, mi sukcesis nur de- mandi:
Kiu nome vi estas, komplezema sendito de Dio?
La neatendita bonfaranto afable ridetis kaj res-
pondis:
Nomu min Klarenco, mi estas simple via frato. Kaj, rimarkinte mian kadukan staton, li aldiris:
Nun trankviliĝu kaj silentu. Vi devas ripozi, por
revigliĝi.
Tuj poste li alvokis du kompaniulojn, kiuj staris en teniĝo de sindonaj servantoj, kaj ordonis:
Ni helpu al nia amiko per la krizokazaj rimedoj.
Sur tiu sama loko estis sternita blanka litotuko, kaj ambaŭ helpantoj pretiĝis por min komplezeme trans- porti sur tiu improvizita brankardo.
Kiam ili min zorge estis levantaj, Klarenco moment- on enpensiĝis kaj aldonis, kvazaŭ rememorante nepro- krasteblan devon:
Ni ekiru, ne perdante sekundo. Mi devas veni al "Nia Hejmo" kiel eble plej baldaŭ.
III
KOLEKTIVA PREĜO
Kvankam transportata laŭ la maniero de ordinara vundito, mi tamen duonvidis la revigligan bildon, stern- iĝantan antaŭ miaj okuloj.
Klarenco, apogante sin al bastono el lumanta subs- tanco, haltis antaŭ granda pordo enkadrigita en alta muro tapetita de graciaj florantaj grimpkreskaĵoj. Palp- ante, li premis punkton sur la murego kaj jen fariĝis longa aperturo, tra kiu ni silente eniris.
Milda lumo tie superverŝis ĉion. Malproksime, gracia lumilo aspektis kvazaŭ ia vespera krepusko en printempo. Laŭgrade kiel ni antaŭeniris, mi povis rimarki majest- ajn konstruaĵojn, starantajn en vastaj ĝardenoj.
Laŭ signo de Klarenco, miaj portantoj delikate kuŝ- igis sur la herbo la improvizitan brankardon. Antaŭ miaj okuloj tiam montriĝis la akceptema pordo de blanka konstruaĵo, similanta grandan hospitalon de la Tero. Du junuloj, surhavantaj tunikon el neĝoblanka lino, ser- voprete alkuris al la voko de mia bonfaranto; dum ili komfortigis min sur improvizita lito, por min zorge trans- porti internen, mi aŭdis la komplezeman maljunulon karese rekomendi:
Loku nian zorgaton en la dekstran pavilonon. Nun oni atendas min. Morgaŭ frue matene mi lin revidos.
Mi direktis al li dankrigardon, samtempe kiel mi estis forkondukata en grandan komfortan ĉambron, riĉe meblitan, kie oni prezentis al mi invitan liton.
Envolvante la du flegistojn en la vibradon de mia danko, mi ekpenis ilin alparoli kaj fine sukcesis diri:
Amikoj, mi vin petas, klarigu al mi, en kia nova mondo mi troviĝas... El kia stelo nun venas al mi ĉi tiu karesa, brilanta lumo?
Unu el ili karesis mian frunton, kvazaŭ li estus mia malnova persona konato, kaj respondis:
Ni nin trovas en la spiritaj sferoj najbaraj al la Tero, kaj la suno, en ĉi tiu momento nin prilumanta, estas tiu sama, kiu iam vivigis nian fizikan korpon. Sed ĉi tie nia vivado estas pli potenca. La stelo, kiun la Sinjoro eklumigis por niaj surteraj laboroj, estas pli alt- valora kaj bela, ol kia ni ĝin opinias, kiam ni apartenas al la sfero de la karno. Nia suno estas la Dia fonto de la vivo, kaj la lumo, kiun ĝi disradias, originas de la Aŭtoro de la Kreitaĵaro.
Mia "mem", kvazaŭ penetrita de ondo da plej alta respekto, fikse rigardis la mildan lumon, kiu invadis la ĉambro tra la fenestroj, kaj mi perdiĝis en sinsekvo da profundaj pensoj. Mi tiam rememoris, ke sur la Tero mi neniam rigardis la sunon, meditante pri la senmezura boneco de Tiu, kiu ĝin donas al ni por la eterna vojo de la Vivo. Mi do similis feliĉan blindulon, kiu malfermas la okulojn antaŭ la belega Naturo post longedaŭraj jar- centoj da mallumo.
Tiam oni alportis al mi refortikigan buljonon kaj poste tre freŝan akvon, laŭŝajne saturitan de Diaj eman- aĵoj. Tiu eta kvanto da likvaĵo min neatendite reanimis. Mi ne scius diri, kia supo tio estis: ĉu kvietiga nutraĵo, ĉu saniga medikamento. Novaj fortoj subtenis mian anim- on, profundaj afekcioj vibris en mia spirito.
Mia plej granda emocio tamen estis venonta post kelkaj momentoj.
Apenaŭ mi eliris el tiu konsola surpriziĝo, jen Dia melodio penetris en mian ĉambron, ŝajnanta dolĉa svarmo da sonoj, sin direktantaj al la superaj sferoj. Tiuj mi- rinde harmoniaj notoj trafluis mian koron. Ĉe mia de- mandanta rigardo, la flegisto, staranta apud mi, volonte klarigis:
Estas veninta la krepusko en "Nia Hejmo". En ĉiuj sekcioj de ĉi tiu laborkolonio, konsekrita al la Kristo, ekzistas ligiteco kun la preĝoj el la Guberniestrejo.