Выбрать главу

asertojn.

En la hieraŭo de la anoncita evento mi havis la honoron esti unu el la multenombraj servantoj, difinitaj por la purigo kaj natura ornamado de la granda salono, rezervita por la plej alta estro en la kolonio.

Mi tiam prave sopiris tiun tagon. La unuan fojon mi estis vidonta apud mi la noblan direktiston, kiun ĉiuj plej alte estimis. Mi ne estis la sola homo en tia atendo, ĉar tiel same tiam troviĝis multaj el miaj kamaradoj.

Mi havis la impreson, ke la tuta oficistaro de nia ministerio alsvarmis en la grandan naturan salonon, tuj de la aŭroro de dimanĉo, kiam efektivaj karavanoj el ĉiuj departementoj venis al tiu loko. La Granda Ĥoro de la Templo de la Guberniestrejo, aliĝinte al la knaboj- -kantistoj el la lernejoj de la Ministerio de Klarigo, ko- mencis la feston per la mirinda himno titolita "Ĉiam kun vi, Sinjoro Jesuo", kiun kantis samtempe du mil voĉoj. Aliaj belegaj melodioj plenigis la spacon. La de- likata susurado de la vento, enfluanta per ondoj da par- fumo, kvazaŭ respondis la mildajn ariojn.

La eniro en la grandegan verdan ejon estis permes- ita al ĉiuj servantoj ĉe la Ministerio de Regenerado, ĉar, laŭ la organizita programo, la evangelia kulto celis spe- ciale ilin; la ceterajn ministeriojn reprezentis multenom- braj delegitaroj.

La unuan fojon mi havis antaŭ la okuloj kelke da servantoj en la Ministerio de Altigo kaj de Dia Unuigo, kiuj, ŝajnis al mi, portis veston el brilega lumo.

La festo superis ĉion, kion mi povus revi pri beleco kaj ravo. Muzikaj instrumentoj kun ĉarmega vibrado luladis per melodioj la bonodoran pejzaĝon.

Je la deka horo alvenis la Guberniestro, akompanata de la dek du ministroj de Regenerado.

Mi neniam forgesos la majestan kaj imponan figur- on de tiu blankhara maljunulo, kies fizionomio laŭŝajne montris samtempe la saĝon de grandaĝulo kaj la ener- gion de junulo, la karaktermildecon de sanktulo kaj la serenecon de konscienca kaj justa administranto. Alta, malgrasa, portante tre blankan tunikon, kun akraj kaj mirinde klaraj okuloj, li apogis sin sur bastono, kvankam li paŝadis tenante sin rekte kiel junulo.

Kontentigante mian scivolon, Salustio informis:

La Guberniestro ĉiam amis la patriarkan sinten- on, konsiderante, ke oni devas adminstri kun patra amo.

Post kiam li sidiĝis sur la plej alta tribuno, eklev- iĝis la infanaj voĉoj, akompanataj de karestonaj harpoj, kantante la himnon "Al Vi, Sinjoro, niaj vivoj".

La energia kaj aminda maljunulo ĵetis la rigardon ĉirkaŭen sur la densan kunsidantaron el miloj da ĉeest- antoj. Tuj poste li malfermis lumantan libron, pri kiu mia kunulo informis min, ke ĝi estas la Evangelio de Nia Sinjoro Jesuo Kristo. Li ĝin atente foliumis kaj tiam malrapide legis:

"Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed anko- raŭ ne estas la fino." Vortoj de la Majstro laŭ Mateo, ĉap. 24, par. 6.

Kun voĉo multe pli forte sonanta pro la elektraj vibroj, la estro de la urbo kortuŝite preĝis, petante la benojn de la Kristo; poste li salutis la reprezentantojn de la ministerio de Dia Unuigo, Altigo, Klarigo, Komu- nikado kaj Helpo, kaj, kun aparta atentemo, li sin turnis al ĉiuj, servantaj en nia ministerio.

Ne eble estus priskribi la tonon dolĉan kaj energian, aman kaj konvinkan de tiu neforgesebla voĉo, kaj ankaŭ fiksi sur la homa papero la Diajn komentariojn pri tiu evangelia loko, faritajn kun profunda sento de respekto antaŭ sanktaj aferoj.

Finante, ĉe respekta silento, la Guberniestro direktis apartan parolon al la servantoj en la Ministerio de Re- generado, dirante pli aŭ malpli la jenon:

Al vi, miaj fratoj, kies laboroj troviĝas plej proksime al tiuj surteraj, mi persone vokas, esperante multe ricevi el via nobla sindonemo. Ni plej alte levu nian gradon da kuraĝo kaj servemeco. Kiam la fort- oj de ombro pliigas la malfacilaĵojn en la malsuperaj sferoj, novaj lumoj fariĝas nepre necesaj, por disbati sur la Tero la densan mallumon. Mi dediĉis la hodiaŭan kulton al ĉiuj, kiuj servas en ĉi tiu ministerio, aparte al ili donante la konfidon de mia koro. Mi do en ĉi tiu momento parolas ne al niaj fratoj, kies mensoj jam la- boras en pli altaj regionoj de la vivo, sed al tiuj el vi, kiuj kunportas sur la sandaloj de sia rememorado la signojn de la polvo de la mondo, por reliefigi ilian gigant- an taskon.

" "Nia Hejmo" bezonas tridek mil servantojn lert- ajn en defendado, tridek mil laborantojn, ne pensantajn pri ripozo aŭ personaj oportunaĵoj, dum daŭros nia ba- talo kontraŭ la elĉeniĝintaj fortoj de krimo kaj mal- klereco. Taskoj estos por ĉiuj en la regionoj de vibra limo, inter ni kaj la malsuperaj tavoloj, ĉar ni ja ne povus atendi la malamikon en nia spirita loĝejo. En la kolektivaj organizaĵoj estas nepre necese konsideri la preventan medicinon kiel plej precipan rimedon por la antaŭgardo de la interna paco. Ni estas, en "Nia Hejmo", pli ol unu miliono da estuloj, sin donantaj al la superaj ordonoj kaj al la morala rafinado de si mem. Ĉu estus karitaĵo permesi, ke kelkaj milionoj da tumultemaj Spi- ritoj invadu nian teritorion? Ni do ne povas heziti pri la defendo de la bono.

"Mi scias, ke multaj el vi en ĉi tiu momento reme- moras la Grandan Krucumiton. Vere, Jesuo donis sin mem al la amaso da ribeluloj kaj krimuloj pro amo al la saviĝo de ni ĉiuj, sed li tamen ne fordonis la mondon al malordo kaj disneniiĝo. Ni ĉiuj devas esti pretaj al individua sinofero, sed ni ne povas malfermi nian domon al maliculoj. Sendube nia esenca tasko estas celado al interfratiĝo kaj paco, al amo kaj moderigo de doloroj de suferantoj; kompreneble, ke ni rigardas ĉian mal- bonon kiel disperdon de energio, kaj ĉian krimon kiel malsanon de la animo; "Nia Hejmo" tamen estas Dia apartenaĵo, kiun ni devas defendi per ĉiuj fortoj de la koro. Kiu ne scias antaŭgardi, tiu ne indas ĝui. Ni do preparu legiojn da laborantoj por mensklarigo kaj kon- solado sur la Tero, en la Ombrejo kaj en Mallumo, kiel misiuloj de frata amo; sed ni devas organizi, en ĉi tiu ministerio, antaŭ ĉio ian specialan legion por defendo, kiu garantius niajn spiritajn laborojn ĉe niaj vibraj limoj."

Tiel li longe paroladis plu, atentigante pri la neceso de fundamentaj disponoj, teksante konsiderojn, kiujn mi neniel povus ĉi tie priskribi. Finante siajn komentariojn, li relegis tiun paragrafon laŭ Mateo; poste li denove pet- is la benojn de Jesuo kaj la aŭdantojn, ke ĉi tiuj estu fortaj, por ke neniu el ni vane ricevu donojn.

Kortuŝita kaj ravita, mi aŭdis la infanojn kanti la himnon, kiun la ministrino Veneranda titolis "La Granda Jerusalem". La Guberniestro malsupreniris de la tribuno sub vibroj de grandega espero; tiam karesanta venteto ekblovis sur la arbojn, kunportante, eble de tre mal- proksime, petalojn de rozoj aliaj ol niaj, kun mirinde blua koloro, kiuj facile aerdisiĝis ektuŝante niajn frunt- ojn kaj plenigis niajn korojn per plej intensa ĝojo.

XLIII

INTERPAROLOJ

Kvankam la Guberniestro retiriĝis en sian pli inti- man rondon, la Ministerio de Regenerado tamen ankoraŭ zumadis per festaj elmontroj.

Oni interparolis pri la okazaĵoj. Centoj da kama- radoj, respondante al la voko de la granda spirita estro, proponis sin por la malfacilaj laboroj de la defensivo.

Mi iris al Tobija, por demandi lin pri la ebleco de mia kunhelpo, sed la nobla frato ridetis mian naivecon kaj diris:

Andreo, vi nun apenaŭ komencas la novan la- boron. Ne rapidu peti aldonon de prirespondeco. Taskoj estos por ĉiuj, ĵus diris al ni la Guberniestro. Ne for- gesu, ke niaj Ĉambroj de Rebonigo estas centroj de aktiva laborado, tage kaj nokte. Ne faru al vi mem afliktojn. Memoru, ke oni kolektos tridek mil servantojn por la konstanta gardado. Sur nia posta flanko estos do multo da vakantaj lokoj por plenigi.

Rimarkinte mian honton, la nobla kamarado, bom- humora, daŭrigis post nelonga paŭzo.

Kontentiĝu per via enskribiĝo en la lernejon kon- traŭ timo. Kredu, ke tio alportos al vi grandegan bonon.

En ĉi tiu momento mi ricevis fortan ĉirkaŭbrakon de Lizio, kiu, ĉe tiu festo, estis unu el la delegitoj de la Ministerio de Helpo.