Выбрать главу

Forpermesite de Tobija, mi foriris kune kun Lizio, por ĝui pli intiman konversacion.

Ĉu vi konas — li demandis — la ĉi tie oficantan ministron Benevenuto, el Regenerado, tiun saman, an- taŭhieraŭ venintan el Pollando?

Mi ne havas tian plezuron.

Ni do iru al li — rediris Lizio, envolvante min en la vibrojn de sia grandega frata amo. — De longe mi havas la honoron alkalkuli lin al la rondo de miaj personaj amikoj.

Post kelke da momentoj ni troviĝis en la granda verda salono, kie laboradis tiu ministro de Regenerado, kiun mi konis nur vizaĝe.

Multenombraj grupoj da vizitantoj babiladis sub la foliaro de la grandaj arboj. Lizio kondukis min al la plej granda homamaso, en kiu Benevenuto konversaciis kun pluraj amikoj, kaj kun laŭdaj vortoj prezentis min al li. La ministro min ĝentile akceptis kaj plej bonkore permesis, ke mi partoprenu en lia rondo.

La konversacio normale daŭris plu, kaj mi rimarkis, ke oni pridiskutadis la situacion sur la Tero.

Tre dolora estas la sceno, kiun ni vidis — diris Benevenuto per serioza tono —; kutimiĝinte al la laboro por paco en Ameriko, neniu el ni faris al si ian ideon pri tio, kiaj estos la klopodoj por spirita helpo sur la kampoj de Pollando. Ĉio maluma, ĉio malfacila. Oni tie ne povas esperi lumon el Fido ĉe la atakintoj, tiom pli ĉe la plimulto el la viktimoj, kiuj sin tute fordonas al teruregaj impresoj. La enkarnuloj nin ne helpas, sed nur konsumas niajn fortojn. De kiam mi estas ministro, mi neniam vidis tiajn multopajn suferojn.

Ĉu la komisiono tie longe restis? — interesite demandis unu el niaj samrondanoj.

La tutan disponeblan tempon — respondis la mi- nistro. — La estro de la ekspedicio, mia kolego el Helpo, opiniis konsilinde, ke ni nin ankoraŭ okupu nur pri tiu tasko, por fari pluajn observojn kaj pli bone profiti el la travivaĵo. Efektive, la okazo ne povus esti pli favora. Mi pensas, ke ni troviĝas tre malproksime de la ekster- ordinara rezistemo de la sindonaj spiritaj servantoj, tie deĵorantaj. Ĉiuj servoj de tuja helpo estas perfekte plen- umataj, malgraŭ la atmosfero sufokanta, saturita de detruaj vibroj. La batalkampo, nevidebla por niaj sur- teraj fratoj, estas vera, nepentreble ampleksa infero.

Neniam, kiel dum milito, la homa spirito elmontras sian staton de defalinta animo, kun trajtoj esence diablaj. Mi vidis inteligentajn kaj klerajn sinjorojn plej detale lokalizi difinitajn kampojn de paca aktiveco por tio, kion ili nomas "rektaj pafoj". Forte eksplodemaj bomboj dis- pulvorigas pacience starigitajn konstruojn. Kun la ve- nenaj blovaĵoj de la obusoj miksiĝas la haladzo de mal- amo, kiu preskaŭ neebligas ian helpon. Sed nin plej profunde ĉagrenis la kompatinda stato de la agresintoj, kiam iu el ili, devigite de la cirkonstancoj, demetis sian karnan vestaĵon. Plejparte superregataj de mallumaj fortoj, ili sin forpelis de la Spiritoj-misiuloj, nomante ĉi tiujn "fantomoj de la Kruco".

Ĉu ili ne estis ie enloĝigataj, por ricevi la necesan klarigon pri sia situacio? — iu el ni intermetis.

Benevenuto faris multesignifan geston kaj respondis:

La trankvilajn frenezulojn oni ĉiam povas helpi en la hejmo; sed kian alian rimedon oni havas kontraŭ la furiozaj, ol la frenezulejon? Pri tiaj estuloj oni povus fari nenion, krom restigi ilin plu en la abismo de mal- umo, kie ili estos nature devigitaj revirtiĝi, ebligante veni al ili noblajn pensojn. Estas do kompreneble, ke la helpmisiuloj rifuĝigas nur tiujn pretajn ricevi la altan helpon. La viditaj scenoj estis do, pro multaj motivoj, treege doloraj.

Profitante nelongan interrompon, alia amiko diris:

Estas preskaŭ nekredeble, ke Eŭropo, kun tiom da kulturaj riĉaĵoj, kuraĝis fari tian ruinigan paŝon.

Tion naskas manko de religia preparado, miaj amikoj — klarigis la ministro per esprimoplena tono. — Al homo ne sufiĉas kulturita intelekto, sed estas necese lumigi al si la menson por la vivo eterna. La eklezioj estas ĉiam sanktaj pri siaj fundamentoj, kaj la pastreco estas ĉiam dia, nur se la pastroj zorgas esence pri la Vero de Dio; pastreco politika neniam kvietigos la spi- ritan soifon de la civilizacio. Sen la Dia blovo la religiaj institucioj povas inspiri respekton kaj admiron, sed ne kredon kaj konfidon.

Sed, Spiritismo? — subite demandis unu el la ĉeestantoj. — Ĉu antaŭ pli ol kvindek jaroj ne ek- aperis en Ameriko kaj en Eŭropo la unuaj doktrinaj bur- ĝonoj? Ĉu tiu nova movado ne servas ĉiam ankoraŭ al la eternaj veraĵoj?

Benevenuto ridetis, faris tre signifan geston kaj res-

pondis:

Spiritismo estas nia granda espero kaj laŭrajte la Konsolanto de la enkarna homaro; tamen nia irado estas ankoraŭ tre malrapida. Ĝi estas Dia dono, pri kiu la plimulto el la homoj ne havas "okulojn por vidi". Grandega nombro de la novuloj venas al tiu Dia fonto, sed refaras la malbonaĵojn de siaj antaŭaj religioj. Ili volas ĉerpi profitojn, sed ne volontiĝas ion ajn doni el si mem. Ili alvokas la veron, sed ne iras renkonte al ĝi. De unu flanko, multaj, studantaj tiujn fenomenojn, faras el la mediumoj simplajn homajn kobajojn, kaj de la dua flanko multaj kredantoj kondutas simile al iaj malsanul- oj, kiuj, kvankam jam resaniĝintaj, prefere kredas la malsanon, ol la sanon, kaj neniam uzas siajn proprajn piedojn. Unuvorte, oni sur la Tero elserĉas materiiĝint- ajn Spiritojn por la nedaŭra fenomenismo, dum ni ĉi tieaj konstante elserĉas spiritiĝintajn homojn por serioza laboro.

Ĉi tiu vortludo elvokis esprimojn de ĝenerala bom- humoro, kaj la ministro gravamiene aldonis:

Niaj taskoj estas astronomie grandegaj. Ni ta­men ne forgesu, ke ĉiu homo estas embrio de dio. Ni ekplenumu niajn devojn kun espero kaj optimismo, kaj ni estu ĉiam konvinkitaj, ke, se ni bone faros tion, kio nin koncernas, ni povos esti trankvilaj, ĉar la Sinjoro zorgos pri la cetero.

Ĉ i tiu interparolo okazis en 1939. La unuaj spiri- tismaj fenomenoj en Usono fariĝ is en la 31-a de Marto 1848; la unua filozofia verko pri Spiritismo, nome "La Libro de la Spiritoj", de Allan Kardec, aperis la 18-an de Aprilo 1 857. Sekve, en 1939 estis forpasintaj 91 kaj 82 jaroj post la apero de Spiritismo, respektive en Ameriko kaj en EŬ ropo. Kaj nun, kiam mi faras ĉ i tiun tradukon, la mondo jam solene festis la unuan centjaron de ambaŭ aperoj. — La Trad.

XLIV

LA MALLUMO

Por nia pli granda ĝojo en tiu kunestado, Lizio kon- igis al mi novajn flankojn de sia kulturo kaj sentemeco. Majstre vibrigante la kordojn de sia citro, li rememorigis al ni malnovajn kanzonojn kaj ariojn de la Tero.

Vere mirinda tago! Spiritaj ĉarmaĵoj sekvis unu ali- an, kvazaŭ ni troviĝus en la paradizo mem.

Kiam mi ektroviĝis duope kun la bonkora flegisto, servanta en la Ministerio de Helpo, mi konigis al li mi- ajn impresojn de raviteco.

Ne dubu tion — li diris, ridetante —; kiam ni estas kune kun iu, kiun ni amas, okazas en nia interno io konsola kaj konstrua. Ĝi estas tiu nia nutraĵo, la amo, Andreo. Kiam multe da animoj kolektiĝas en la rondo de tiu aŭ tiu aktiveco, iliaj pensoj interplektiĝas, form- ante centrojn de vivanta fonto, en kiuj ĉiu ricevas el la ĝenerala vibrado sian porcion da ĝojo aŭ sufero. Tial, sur la Tero, la demando pri la medio estas ĉiam konsi- derinda faktoro sur la vojo de ĉiu homo. Ĉiu kreito vivas el tio, kion li kulturas. Kiu ĉiutage sin allasas al malĝojo, tiu en ĝi implikiĝas; kiu tro reliefigas malsan- on, tiu suferas ĝian malutilon.

Rimarkinte mian miron, li finis:

En tio ekzistas nenia mistero. Ĝi estas leĝo de la vivo, kiel pri la klopodoj de bono, tiel ankaŭ pri la manovroj de malbono. El la kunvenoj de frateco, es- pero, amo kaj ĝojo, ni eliras kun frateco, espero, amo kaj ĝojo de ĉiuj; sed el ĉiu kolektiĝo kun malnoblaj inklinoj, kie regas egoismo, vantamo aŭ krimo, ni eliras venenitaj de la detruaj vibroj de tiuj sentoj.

Vi ja estas prava — mi diris, kortuŝita —; en tio mi vidas ankaŭ la principojn, kiuj regas la vivon en la homaj hejmoj. Kiam ekzistas reciproka kompreno, ni vivas ĉe la sojlo de la ĉiela feliĉo, sed se ni obstinas en malkompreno kaj malico, ni brulas en vivanta infero.