Jen vi nun konatiĝos kun mia fianĉino, al kiu mi jam multajn fojojn parolis pri vi.
Estas kurioze — mi kun mirego rimarkis —, ke ni ankaŭ ĉi tie vidas gefianĉojn...
Kial do ne? Ĉu rafinita amo vivas en la korpo mortema aŭ en la animo eterna? Tie, sur la Tero, mia kara, amo estas ia oro sufokita meze inter krudaj ŝtonoj. La homoj ĝin tiel miksas kun la bezonoj, la deziroj kaj la malsuperaj inklinoj, ke oni malofte diferencigas inter la gango kaj la nobla metalo.
Ĉi tiu rimarko estis logika. Konstatinte la bonan efikon de sia klarigo, li daŭrigis:
Fianĉeco estas multe pli bela en la spirita mondo. Nenia iluzio-vualo malklarigas al ni la rigardon. Ni estas tiaj, kiaj ni ja estas. Lascinia kaj mi, ni jam multajn fojojn fiaskis ĉe la materiaj provoj. Mi devas konfesi, ke preskaŭ ĉiuj tiaj malsukcesoj en la pasinteco originis de mia neantaŭzorgemo kaj absoluta manko de memreg- eco. La liberecon, kiun la surteraj sociaj leĝoj konsentas al la virsekso, ni viroj ankoraŭ ne ĝuste ĝin komprenis. Tre malmultaj el ni ĝin uzas en la mondo, por doni al la amo spiritan karakteron; la plej multaj faras el tia libereco rulfalejon en bestecon. La virinoj, kontraŭe, ĝis nun havis por si la plej severan disciplinon: dum la surtera nedaŭra ekzistado, ili suferas nian tiranecon kaj elportas la ŝarĝon de niaj altrudoj; sed ĉi tie fariĝ- as reĝustiĝo de valoroj. Vere libera estas nur tia homo, kiu lernas obei. Tio ŝajnas paradokso, tamen ĝi esprim- as veron.
Sed — mi demandis —, ĉu vi havas ian planon por la nova enkarniĝo?
Ne povus ja esti alie — li tuj respondis. — Mi bezonas pliriĉigi mian trezoron da spertoj, kaj, krom tio, miaj ŝuldoj al la Tero estas ankoraŭ grandegaj. Lasci- nia kaj mi baldaŭ fondos ĉi tie nian feliĉodomon, ĉar ni pensas, ke ni reiros sur la Teron ĝuste post tridek jaroj de hodiaŭ.
Ni dume atingis la ĉirkaŭaĵon de la Kampo de Mu- ziko. Nepriskribeble ravantaj lumoj superverŝis vastan parkon, kie montriĝis ĉarmaĵoj de vera mirrakonto. Lu- mantaj fontanoj pentris miregigajn bildojn; tio estis spektaklo tute nova por mi.
Antaŭ ol mi povis esprimi mian profundan miron, Lizio bonhumore rekomendis:
Lascinia ĉiam prenas kun si du fratinojn, pri kiuj mi esperas, ke vi ilin honore akompanos kiel kavaliro.
Sed, Lizio... — mi hezite murmuris, konsider- ante mian iaman edzecon —, vi ja komprenas, ke mi estas alligita al Zelia...
La amika flegisto tiam eksplodis per rido kaj rediris:
Jen, kio mankis! Neniu intencas vundi viajn sent- ojn pri fideleco. Mi tamen ne pensas, ke edzeco nepre kuntrenas forgeson je la socia vivo. Ĉu vi do, Andreo, jam ne scias esti ies frato?
Mi ridis konfuzita kaj nenion povis kontraŭmeti.
En tiu momento ni venis antaŭ la enirejon, kie Lizio ĝentile pagis nian enlason.
En tiu sama loko mi ekvidis grandan aron da pro- menantoj ĉirkaŭ gracia paviloneto, kie orkestro el ne- multaj ludantoj faris amuzan muzikon. Vojoj, borderitaj de floroj, antaŭ ni, kondukis en la internon de la parko en pluraj direktoj. Rimarkinte mian miron ĉe la aŭdataj kantoj, mia kompaniulo klarigis:
Ĉe la ekstremoj de la Kampo oni ludas tiajn muzikaĵojn, kiuj alkonformiĝas al la propra gusto de ĉiu grupo de tiuj personoj, ankoraŭ ne povosciantaj kom- preni la altegan arton; sed en ĝia centro oni ĝuas la universan, dian muzikon, la arton kvazaŭ sanktigitan, laŭ ĝia esenco mem.
Efektive, post kiam ni trapaŝis ridetantajn aleojn, kie ĉiu floro ŝajne havis sian apartan reĝejon, mi ekaŭdis mirindan melodion, kiu plenigis la spacon. Sur la Tero nur malmultaj ŝatas la elektitan muzikon, dum multegaj plezuras ĉe la muziko regiona. Ĉi tie okazis inverse: la centro de la kampo estis plene okupita. Mi antaŭe vidis multenombrajn homamasojn en la kolonio, mi estis ravita de tiu kunveno, per kiu nia ministerio honoris la Guberniestron, sed tio, kion mi nun vidis, superbrilis ĉion, kio min ĝis tiam miregigis.
La elito de "Nia Hejmo" prezentis sin majeste.
Ne lukso nek ia superabundeco havigis tiom da brilo al tiu ĉarmega bildo, sed la natura manifestiĝo de ĉio, simpleco kune kun beleco, arto pura, vivo sen artifikoj. En tiu pejzaĝo estis reprezentita la bela sekso, montr- anta rafinitan guston sen superfluaj ornamoj kaj ne dekliniĝante de la Dia simpleco. Grandaj arboj, malsam- aj ol tiuj surteraj, garnis belajn prilumitajn ejojn, in- vitantajn al eniro.
Ne nur la multaj geamantoj longe promenis sur la floraj vojoj; grupoj da sinjorinoj kaj sinjoroj distriĝ- is per animita konversacio, profita kaj edifa. Kvankam sentante min sincere humiligita pro mia propra nenieco antaŭ tiu plej elektita societo, mi tamen perceptis si- lentan esprimon de simpatio en la rigardo de ĉiu, kiu min renkontis okulo al okulo. Mi aŭdadis unuopajn fraz- ojn rilate al la rondoj de la karno, tamen en neniu inter- parolo mi rimarkis eĉ la plej malgrandan ombron da pikemo aŭ akuzo kontraŭ la homoj. Oni diskutadis pri amo, intelekta kulturo, scienca esplorado, edifa filozofio, sed ĉiuj konsideroj celis la altan sferon de reciproka helpo, sen ia malkonsento inter la opinioj. Mi rimarkis, ke tie la pli kleraj limigas la vibradon de sia intelekta povo, dum la malpli instruitaj kiom nur eble streĉas sian komprenkapablon, por sorbi la donojn de la supera kon- ado. Ĉe multaj konversacioj mi aŭdis pri Jesuo kaj la
Evangelio, tamen kio min plej forte impresis, tio estis la gajeco en ĉiuj rondoj. Neniu rememoris la Majstron kun la negativaj vibroj de la senutila malĝojo aŭ de la nepravigebla senkuraĝeco. Antaŭ la menso de ĉiuj Jesuo sin prezentis kiel la superega direktanto de la surteraj organizaĵoj, same videblaj kiel nevideblaj, plena de kom- prenemo kaj boneco, sed ankaŭ konscianta la energion kaj viglecon necesajn al la gardado de ordo kaj justeco.
Tiu optimista societo min ravis. Antaŭ miaj okuloj troviĝis realigitaj la esperoj de multaj vere noblaj pens- uloj sur la Tero.
Forte ravite de tiu ĉarmega muzikaĵo, mi aŭdis Li-
zion diri:
— Niaj direktantoj, en reciproka harmonio, sorbas el pli altaj tavoloj radiojn da inspiro; la grandaj surteraj komponistoj iafoje estas kondukataj en sferojn, kiel la nia, kie ili ricevas kelke da melodiaĵoj; ĉi tiujn ili siavice transaŭdigas al la homaj oreloj, ornamante la ricevit- ajn temojn per sia propra genio. La Universo, Andreo, svarmas per belaĵoj kaj ĉarmoj. La brilega torĉo eterna de la vivo havas sian originon ĉe Dio.
Sed la flegisto ne povis daŭrigi nian konversacion. Gracia grupo nin ja renkontis. Lascinia kaj ŝiaj fratinoj estis alvenintaj, kaj ni devis do observi la ŝuldojn de la frateco.
XLVI
SINOFERO DE VIRINO
Unu jaro pasis en laboroj konstruaj por mia animo, kio min treege ĝojigis. Mi ja lernis esti utila, mi trovis la plezuron de servado, kaj tial mi sentis ĉiam kresk- antan ĝojon kaj memfidon.
Ĝis tiam mi ne revenis al mia surtera hejmo, mal- graŭ la grandega deziro, kiu ŝiradis al mi la koron. Iafoje mi ekpensis peti favoran konsenton pri tio, sed io min retenis. Ĉu mi ja iam ne ricevis konvenan helpon, ĉu mi tie ne ĝuadis la kareson kaj estimon de ĉiuj ka- maradoj? Mi do konfesis al mi, ke, se tio donus ian profiton, mi jam de longe estus kondukita en mian antaŭ- an hejmon. Mi tial devis atendi la ordonvorton. Krom tio, kvankam mi plue laboradis ĉe la Ministerio de Re- generado, la ministro Klarenco ankoraŭ havis sur si la respondecon por mia restado en la kolonio. Sinjorino Laŭra kaj eĉ Tobija mem ĉiam rememorigadis al mi ĉi tion. Mi pluajn fojojn troviĝis antaŭ la nobla ministro de Helpo, kaj tamen li prisilentis tiun aferon. Cetere Klarenco neniam ŝanĝis sian sindetenemon en la plen- umo de la devoj, koncernantaj lian aŭtoritaton. Nur ĉe Kristnasko, kiam mi ĉeestis la festojn de la Ministerio de Altigo, li apenaŭ tuŝis la aferon, rimarkinte mian kaŝitan resopiron je la edzino kaj infanoj. Li parolis pri la plezuroj en tiu vespero kaj asertis, ke ne malproksima estas la tago, kiam li iros kune kun mi al mia familia nesto. Mi lin kortuŝite dankis kaj esperplene ekatendis tiun okazon, sed estis jam Septembro 1940, kaj mi ne vidis la realigon de tiu deziro.