Min tamen konsolis la certeco, ke mi plenigis mian tutan tempon ĉe la Ĉambroj de Rebonigo per utila serv- ado. Mi ne estis ripozinta. Niaj taskoj daŭradis ĉiam plu, sen interrompo de la kontinueco.
Mi jam kutimiĝis prizorgi la malsanulojn, signifo- klarigi al mi iliajn pensojn. Mi neniam forlasis la kom- patindan Elizan, nerekte kondukante ŝin al pli efikaj provoj.
Sed, laŭmezure kiel firmiĝis mia emocia ekvilibro, pliintensiĝis la sopirego revidi miajn karajn.
La resopiro profunde doloris, tamen, por kompenso pro mia sufero, iam kaj iam min vizitadis mia patrino, kiu min neniam forlasis al mia propra sorto, kvankam ŝi loĝis en pli altaj regionoj.
La lastan fojon, kiam ni intervidiĝis, ŝi diris al mi, ke ŝi intencas sciigi min pri iaj novaj projektoj. Tiu pa- trina sinteno de dolĉa rezignacio, ĉe la moralaj suferoj, kiuj vundis ŝian senteman animon, min profunde kortuŝis. Kiajn novajn decidojn ŝi estis farinta? Scivola mi atend- is ŝian viziton, ardante de la deziro ekkoni ŝiajn planojn.
Efektive, en la komenco de Septembro 1940 mia patrino venis al la ĉambroj kaj post karesa saluto sci- igis min pri sia decido reveni sur la Teron. Per ama tono ŝi elvolvis sian projekton. Surprizite kaj indignante pro tia decido, mi protestis:
Mi ne konsentas. Ĉu vi returne en la karnon? Kial? Ĉu vi denove sur la malluma vojo, sen ia tuja bezono?
Vidigante noblan mienon de sereneco, mia patrino saĝe rimarkis:
Ĉu vi ne pensas pri la angora stato de via patro, mia filo? Jam de multe da jaroj mi klopodas por lin relevi, sed tute vane. Laerto estas hodiaŭ skeptikulo kun venenita koro. Li ne povus resti plu en tia stato, ĉar li englitus en pli profundajn abismojn. Kion do fari, Andreo? Ĉu revidante lin en tia situacio, vi rifuzus doni al li la necesan helpon?
Ne — mi repondis, impresita de ŝiaj vortoj —; mi penus lin helpi; vi tamen povus oferi al li vian manon ankaŭ de ĉi tie.
Mi tion ne dubas; tamen la Spiritoj, vere amant- aj, ne limigas sin per tio, ke ili etendus la manojn nur de malproksime. Kion utilus al ni la tuta materiala riĉeco, se ni ne povus ĝin dividi kun niaj amatoj? Ĉu ni povus loĝi en palaco, forlasinte niajn infanojn sen- ŝirme dum malbona vetero? Mi ne povas restadi mal- proksime. Ĉar mi povas kalkuli je vi ĉi tie, mi alkolekt- iĝos al Ludovika por helpi vian patron iri la ĝustan vojon.
Mi longe enpensiĝis kaj rediris:
Mi tamen insistus ĉe vi. Ĉu nenia rimedo ekzist- as, por antaŭliberigi vin de tia ofero?
Ne, ne eble. Ĉi tiun aferon mi plej detale es- ploris. Miaj hierarkiaj superuloj konsentis, ke tio estas konsilinda. Mi ne povas konduki la malsuperan al la supera, sed la malon mi povas fari. Kio do al mi restas krom tio? Mi ne devas heziti eĉ unu minuton. Mi havas en vi la apogon de la estonteco. Ne dekliniĝu do de la vojo, mia filo, kaj helpu vian patrinon, kiam vi povos trairi la sferojn, kiuj nin disigas de la terkrusto. Dume zorgu pri viaj fratinoj, kiuj eble ankoraŭ sin trovas en la mallumo de la Ombrejo, purigante sin de kulpoj. Post nemultaj tagoj mi estos denove en la mondo, kie mi renkontiĝos kun Laerto por la servoj, kiujn la Patro al ni konfidos.
Sed — mi demandis —, kiel li renkontiĝas kun vi? Ĉu spirite?
Ne — diris mia patrino kun multesignifa miena esprimo. — Per la helpo de kelkaj amikoj mi en la pas- inta semajno lokis lin ie sur la Tero; ni preparis lian tujan reenkarniĝon sen lia rimarko pri nia rekta helpo. Li ekdeziris fortiri sin de tiuj virinoj, kiuj lin ankoraŭ, eble prave, subjugigas, kaj ni profitis tiun pretecon, por kateni lin al la nova enkarniĝo.
Sed, ĉu tio estas farebla? Kaj la individua li-
bereco?
Mia patrino iom malgaja ridetis kaj saĝe respondis:
Iuj reenkarniĝoj agas simile al drastaĵoj. Eĉ se la malsanulo ne sentas en si sufiĉan kuraĝon, amikoj tamen helpas lin gluti la savontan, kvankam maldolĉan medikamenton. Koncerne senliman liberecon, iu animo povas pretendi tian rajton nur tiam, kiam ĝi komprenas kaj plenumas siajn devojn. Cetere ni nepre konfesu al ni, ke ĉia ŝuldanto estas sklavo al sia ŝuldo Dio
kreis la liberan volon; ni kreas la fatalon. Estas do ne- cese rompi la katenojn, kiujn ni forĝas al ni mem.
Dum mi vagadis meze inter gravaj pensoj, ŝi parolis plu, repreninte siajn antaŭajn rimarkojn:
Tiuj malfeliĉaj fratinoj, lin persekutantaj, lin tamen ne forlasas, kaj, se ne estus la Dia Protekto, pere de niaj spiritaj Gvidantoj, eble ili deklinus de li la opor- tunan okazon de tiu nova reenkarniĝo.
Dio mia! — mi ekkriis. — Ĉu do tio estas far- ebla? Ĉu ĝis tia grado ni troviĝas sub la kaprico de mal- bono? Simplaj marionetoj en la manoj de malamikoj?!
Tiaj demandoj, mia filo — tre trankvile klarigis mia patrino — devas ŝvebi super nia koro kaj niaj lipoj, antaŭ ol ni ŝarĝos nin per ia ajn ŝuldo kaj antaŭ ol ni turnos fratojn en malamikojn por nia propra vojo. Ne prenu prunte de la malico...
Kaj tiuj virinoj? — mi demandis. — Kio fariĝos el tiuj malfeliĉulinoj?
Mia patrino ridetis kaj respondis:
Ili estos miaj filinoj post kelke da jaroj de nun. Vi ne forgesu, ke mi iros en la mondon helpe al via patro. Neniu helpas efike, farante pli potencaj la kon- traŭajn fortojn, same kiel, sur la Tero, oni ne povas estingi fajron per petrolo. Estas nepre necese ami, Andreo! La nekredantoj perdas la veran direkton kaj ek- travagas tra dezerto; la erarantoj dekliniĝas de la vojo kaj dronas en marĉo. Via patro estas hodiaŭ skeptikulo, kaj tiuj kompatindaj fratinoj portas sur si pezajn ŝarĝ- ojn en la ŝlimo de malklereco kaj iluzio. Post ne mal- proksima tempo mi ĉiun el ili ricevos en mian patrinan ventron, efektivigante mian novan provadon.
Kaj, kun okuloj brilantaj kaj malsekaj de larmoj, kvazaŭ celante la rigardon en estontan horizonton, ŝi finis:
(,) Vd. ĉe Johano, 8:34. — La Trad.
— Poste ... Kiu scias? Mi eble revenos al "Nia Hejmo", ĉirkaŭite de aliaj sanktaj amoj, por granda festo de ĝojo, amo kaj kuniĝo ...
Vidante ŝian rezignaciemon, mi genuiĝis kaj kisis al ŝi la manojn.
De post tiu momento mia patrino ne estis sole nur mia patrino, sed multe pli ol tio. Si estis la senditino de la helpo, povoscianta transformi ekzekutistojn en in- fanojn de ŝia koro, por ke ili reprenu la vojon de la infanoj de Dio.
XLVII
LA REENKARNIĜO DE LAŬRA
Ne sole mia patrino sin preparis por reveni al al Tero; ankaŭ sinjorino Laŭra jam staris kun unu piedo sur la granda vojo. Avizite de kelkaj kamaradoj, mi aliĝis al la demonstracio de simpatio kaj estimo, kiun pluraj oficistoj, precipe el la Ministerioj de Helpo kaj Regenerado, estis farontaj al la nobla matrono, por ŝia reveno al la homaj provoj. Tiu amika honorado efektiv- iĝis en la vespero, en kiu la Departemento de Kontoj donis en ŝiajn manojn la kalkulon pri la tuta tempo, kiun ŝi servadis en la kolonio.
Ne eble estas per la ordinaraj literoj esprimi la spi- ritan signifon de tiu intima festo.
La ĉarman loĝejon plenigis melodioj kaj lumoj. La floroj ŝajnis pli belaj.
Multenombraj familioj venis saluti la baldaŭ forir- ontan amikinon. La plej multaj vizitantoj ŝin afable salutis kaj sen pliaj vortoj foriris, sed la pli intimaj amikoj tie restis ĝis malfrue en la nokto. Mi havis tial okazon aŭdi kuriozajn kaj saĝajn rimarkojn.
Sinjorino Laŭra ŝajnis al mi pli gravaspekta, pli se- rioza. Oni rimarkis ŝian penadon akompani la fluon de la ĝenerala optimismo. En la konversaciejo plena de gastoj la patrino de Lizio diris al la reprezentanto de tiu Departemento:
Mi supozas, ke mi ĉi tie ne plu restos pli ol du tagojn. Finiĝis la laboroj en la Sekcio de Preparado, de la Ministerio de Klarigo ...
Kaj kun iom malgaja rigardo ŝi finis:
Kiel vi vidas, mi estas preta.
Ŝia kunparolanto prenis mienon de sincera frateco kaj rediris, stimulante ŝin:
Mi tamen esperas, ke vi estas plena de entu- ziasmo por la batalado. Estas glore iri en la mondon, kiel vi iras; multmiloj da horoj da servado parolas por vi antaŭ kolektivo de pli ol unu miliono da kamaradoj. Krom tio, la infanoj estos bela stimulilo malantaŭ vi.