Multenombraj demandoj valsis en mia cerbo.
En tiu vasta salono ĉiu estis preninta konvenan lok- on, sed mi konstatis fratan konversacion en ĉiuj grupoj.
Sidante apud Nikolao, malnova servanto en la Ministerio de Helpo kaj intimulo de la familio de Lizio, mi kuraĝis demandi lin pri io. Mia kompaniulo min tuj kontentigis, klarigante:
Ni estas pretaj, tamen ni atendas la ordonon de la Ministerio de Komunikado. Nia frato Rikardo trov- iĝas en la fazo de la surtera infaneco, kaj ne estos por li malfacile dum kelke da momentoj liberiĝi de la ma- teriaj ligiloj.
Sed, ĉu li ja venos ĉi tien? — mi demandis.
Kial do ne? — rediris mia kunparolanto. — Ne ĉiuj enkarnuloj alkroĉiĝas al la grundo de la terglobo. Kiel la kurierkolomboj iafoje vivas, tra longa tempo da servado, inter du regionoj, tiel ankaŭ ekzistas Spiritoj, kiuj tie vivas inter du mondoj.
Kaj montrante al la aparato antaŭ ni, li informis:
Tie estas la kamero, kiu lin prezentos al ni.
Kial la kristala globo? — mi demandis scivola. — Ĉu li ne povus sin manifesti sen ĝi?
Ni memoru — ĝentile diris Nikolao —, ke nia emociemo elradias fortojn kapablajn konfuzi la medion. Tiu kristala kamereto estas farita el izola materialo; niaj mensaj fortoj ne povas ĝin trapasi.
En tiu momento, Lizio estis vokita al la aŭdilo el la Ministerio de Komunikado. Estis veninta la momento. Oni povos do komenci la plej ĉefan laboron de la kunsido.
La murhorloĝo montris kvardek minutojn post nok- tomezo. Rimarkinte mian demandan rigardon, Nikolao flustris:
Nur nun estas sufiĉe kviete en la nova surtera hejmo de Rikardo. Kompreneble la domo ripozas, liaj gepatroj dormas, kaj li, en sia nova fazo, ne staras tute apud sia lulilo...
Li ne povis paroli plue. Stariĝinte, la ministro Kla- renco petis pri sameco de pensoj kaj efektiva kunfandiĝo de sentoj.
Fariĝis granda kvieto kaj Klarenco eldiris simplan kaj kortuŝantan preĝon. Poste Lizio ekludis sian har- monian citron, plenigante la salonon per profundaj vibroj de paco kaj ĉarmo. Tuj poste Klarenco denove prenis la parolon:
Fratinoj kaj fratoj — li diris —, ni nun sendu al Rikardo nian amomesaĝon.
Mi tiam, surprizite, rimarkis, ke la filinoj kaj la nep- ino de sinjorino Laŭra, akompanataj de Lizio, deiras de la estrado, lokante sin ĉe la muzikaj instrumentoj: Jehudit, Jolanda kaj Lizio respektive ĉe la piano, la har- po kaj la citro, apud Tereza kaj Eloiza, kiuj kompletigis la gracian familian ĥoron.
La agorditaj kordoj kunfandis la eĥojn de milda me- lodio, kaj la muziko altiĝis, karesa kaj dia, simila al ĉiela trilo. Mi sentis min transportita al ravantaj sferoj de la penso, kiam arĝentosonaj voĉoj eklulis la salonon.
Lizio kaj liaj fratinoj tiam kantadis mirindan kanzonon, komponitan de ili mem.
Tre malfacile oni per homa lingvo vortigus tiujn multesignifajn strofojn, plenajn de spirita karaktero kaj beleco, sed mi tamen provos ĝin fari, por montri la ri- ĉecon de la korligiĝoj en la regionoj de la vivo trans la morto:
Nun, patreto, kiam nokto Donas benon de ripozo, Jen, akceptu ĝin, la rozo, De nia amo la flor'! Dum la steloj brile kantas Ĉe la lum' de l' Alta Reĝo, Kunigu kun nia preĝo La voĉon de via kor'.
Ne konsternu vin la ombroj De l' forgeso sur la Tero; Ne doloru vin sufero, Ne trafu malbono vin; Dolorojn mondajn ne timu, Nian kuniĝon memoru; L' esper' ĉe vi ĉiam floru, Por la feliĉo sen fin'.
Dum vi dormas en la mondo, Nin nedormantajn memoroj Atingas pri la aŭroroj De la supera lazur'. Atendu rozan morgaŭon, Denove nin en ĝardeno De l' amo via, en beno De l' familia plezur'.
Al ni revenu, patreto, De nia nest' al la paco, Al la lumo de la spaco Eĉ en sonĝo venu vi.
Momenton lasu la Teron: Konsolo, kareso fluas El la fontoj, kiuj bruas En Nia Hejm ' tie ĉi.
Nia domo ne forgesas Vian sindonemon belan, La bonecon, la ĉielan Instruadon pri la bon'. Traboru la densan ombron, Forlasu kanon de l'mondo, Preĝu nun en nia rondo Proksima de l' Dia Kron '!
Ĉe la lastaj notoj de ĉi tiu bela komponaĵo mi ri- markis, ke la interno de la globo kovriĝas per griza lakteca substanco, kiu tuj poste prezentis la simpatian figuron de maturaĝa sinjoro. Tio estis Rikardo. Ne eble estas priskribi la sanktan emocion de lia familio, lin ame salutanta.
Parolinte aparte al la edzino kaj gefiloj, la ĵusven- into fiksis amikan rigardon sur la ceteraj ĉeestantoj kaj petis, ke oni ripetu la dolĉan kanzonon, kiun li larme aŭdis. Kiam la lastaj notoj forsonis, li kortuŝite diris:
Ho, miaj infanoj, kiel granda estas la boneco de Jesuo, kiu kronis la hejman kulton de la Evangelio per la grandega ĝojo en tiu vespero! En ĉi tiu salono ni kune ĉiam serĉadas la vojon al la superaj sferoj, ĉi tie ni multajn fojojn ricevis la spiritan panon de la vivo kaj ankoraŭ ĉi tie ni denove renkontiĝas por la reciproka sankta stimulado. Kiel feliĉa mi ja estas!
Sinjorino Laŭra diskrete ploradis. Lizio kaj liaj frat- inoj havis okulojn malsekajn de larmoj.
Mi rimarkis, ke la ĵusveninton parolas iom ĝenece kaj ne povas disponi multe da tempo inter ni. Kredeble ĉiuj tie havis tian saman impreson, ĉar mi vidis Jehuditon ĉirkaŭbraki la kristalan globon kaj aŭdis ŝin ame ekkrii:
Patro kara, diru, kion vi bezonas de ni; parolu, per kio ni povos esti utilaj al via sindona koro!
Mi tiam vidis, ke Rikardo fiksas profundan rigardon
sur sinjorino Laŭra, dirante:
Via patrino venos baldaŭ renkontiĝi kun mi, fi- lineto! Post kelka tempo venos ankaŭ vi ceteraj! Kion alian mi ankoraŭ povus deziri, por esti feliĉa, ol peti la Majstron, ke li nin benu por ĉiam?
Ni ĉiuj ploradis kortuŝitaj.
Kiam la globo denove ekmontris tiun saman grizetan koloron, mi aŭdis Rikardon ekkrii, preskaŭ ĉe sia adiaŭo:
Ha, miaj infanoj, mi havas ion por peti de vi el la profundo de mia animo: petu la Sinjoron, ke mi neniam havu antaŭ mi facilaĵojn sur la Tero, por ke la lumo de dankemo kaj komprenemo restu ĉiam vivanta en mia spirito!
Tia neatendita peto min samtempe tuŝis kaj sur- prizis. Rikardo ĉiujn amplene salutis, kaj la vualo el griza substanco tegis la tutan kameron, kiu, tuj poste, reprenis sian ordinaran aspekton.
La ministro Klarenco sentoplene ekpreĝis kaj la kunsido estis fermita, postlasinte en niaj animoj nepri- skribeblan ĝojon.
Mi direktis min al la estrado, por ĉirkaŭbraki sinjor- inon Laŭra, por esprimi al ŝi, per propra buŝo, mian profundan impreson kaj dankon, kiam iu haltigis min preskaŭ apud la mastrino, kiu ricevadis la multajn gra- tulojn de la ĉeestantaj amikoj. Tio estis Klarenco, kiu min afable alparolis:
Andreo, mi morgaŭ akompanos nian fratinon Laŭ- ra al la sfero de la karno. Se tio al vi plaĉos, vi povos iri kune kun ni, por viziti vian familion.
Mia surpriziĝo ne povus esti pli granda. Intensa ĝojo min ekposedis, sed mi instinkte ekpensis pri la laboroj ĉe la Ĉambroj. Sed, divenante mian penson, la grand- anima ministro parolis plu:
Vi havas en via konto ne malgrandan kvanton da horoj da ekstra laboro. Ne estos malfacile por Ge- nezio forpermesi vin por unu semanjno, post la unua jaro de seninterrompa kunlaborado.
Posedita de granda ĝojo, mi lin dankis, plorante kaj ridante miksite. Mi fine ja revidos la amatajn edzinon kaj infanojn.
XLIX
REVENO HEJMEN
Simile al infano, iranta laŭ la paŝoj de siaj bonfar- antoj, mi venis en mian urbon kun la neesprimebla sen- sacio de vojaĝanto, kiu revenas al sia loko de naskiĝo post longa forestado.
Vere, la pejzaĝo ne rimarkinde ŝanĝiĝis. La maljunaj arboj de la kvartalo, la maro, tiu sama ĉielo, tiu sama ŝvebanta parfumo. Ebria de ĝojo, mi jam ne rimarkis la mienon de sinjorino Laŭra, kiu travidigis plej grandan maltrankvilecon, kaj adiaŭis la karavanon, kiu celis pli malproksimen.