Klarenco ĉirkaŭbrakis min kaj diris:
— Vi havas unu semajnon al via dispono. Mi ĉi tien venos ĉiutage por vin revidi, atenta pri la disponoj, kiujn mi devas fari koncerne la problemojn pri la reenkarniĝo de nia fratino. Se vi volos iri al "Nia Hejmo", vi povos profiti mian kompanion. Fartu bone, Andreo!
Lasta adiaŭ al la sindonema patrino de Lizio — kaj jen mi vidis min tute sola, plenpulme spirante tiun aeron de mia pasinteco.
Mi nenie haltis, por detala trarigardo. Mi rapide trairis kelke da stratoj, direkte al la hejmo. Mia koro sentakte batis, laŭgrade kiel mi alproksimiĝis al la en- irpordego. La vento, kiel antaŭe, karese flustris inter la arboj de la malgranda parko. Elvolviĝis azaleoj kaj rozoj, salutante la printempan lumon. Antaŭ la portiko leviĝis svelte tiu palmo, kiun mi kun Zelia plantis ĉe la unua datreveno de nia geedziĝo.
Ebria de feliĉo, mi antaŭeniris en la internon de la domo, sed ĉio estis treege ŝanĝita. Kie ja estis la mal- novaj mebloj el palisandro? Kaj tiu granda portreto, kie mi, la edzino kaj la infanoj, ni formis gracian grupon? Io min forte premis. Kio do okazis? Mi komencis mal- firme paŝi pro emocio. Mi iris en la manĝoĉambron, kaj tie mi vidis mian malpli aĝan filineton jam edziniĝipova junulino. Preskaŭ en la sama momento mi vidis Zelian, elirantan el la dormoĉambro kune kun sinjoro, kiu ĉe la unua ekrigardo ŝajnis al mi kuracisto.
Mi elverŝis mian ĝojon per la tuta forto de la pulm- oj, sed la vortoj, ŝajnante tondri en la domo, ne atingis tamen la orelon de ĝiaj loĝantoj. Mi ekkomprenis la si- tuacion kaj eksilentis konsternita. Kun la kareso de mia grandega resopiro mi ĉirkaŭbrakis mian edzinon, sed ŝajnis, ke Zelia estas absolute nesentema por la mani- festaĵo de mia amo. Tre interesita, ŝi demandis la si- njoron pri io, kion mi ne povis tuj kompreni. Mallaŭt- igante la voĉon, li respekte respondis:
Nur morgaŭ mi povos diagnozi kun certeco, ĉar la pneŭmonio montriĝas tre komplikita pro la hipertensio. Plej streĉa prizorgado estas necesega, doktoro Ernesto bezonas absolutan ripozon.
Kiu estis tiu doktoro Ernesto? Mi travagis en amaso da demandoj, kiam mi aŭdis mian edzinon petegi afliktita:
Sed, doktoro, savu lin pro karito! Mi vin petas! Ho, mi ne eltenus duan vidviniĝon.
Zelia ploradis kaj tordadis la manojn, elmontrante grandegan angoron.
Fulmo min ne tiel fortege frapus. Alia viro ekposed- is mian hejmon. Mia edzino forgesis min. Tiu domo jam ne al mi apartenis. Ĉu do valoris al mi la penon, ke mi tiel longe atendis, por fine ricevi tiajn elreviĝojn? Mi kuris en mian dormoĉambron, kaj tie mi ekvidis alian meblaron. Sur la lito kuŝis maturaĝa sinjoro, kies san- stato estis videble delikata. Apud li tri nigraj figuroj iradis tien kaj reen, kun evidenta intereso pliigi lian suferadon.
Mi tuj eksentis la impulson per ĉiuj fortoj malami tiun entrudiĝinton, sed mi jam ne estis tiu sama homo de la tempo pasinta. La Sinjoro estis vokinta min al la instruado pri amo, frateco kaj pardono. Mi rimarkis, ke la malsanulon ĉirkaŭas malsuperaj estuloj, sin don- antaj al malbono, sed mi ne sukcesis lin tuj helpi.
Mi sidiĝis, disreviĝinta kaj frakasita, vidante Zelian plurajn fojojn iri en la ĉambron enen kaj elen, karesadi la malsanulon kun la dolĉeco, kiun mi iam ricevadis. Post kelke da horoj da amara observado kaj meditado, mi ŝanceliĝante revenis en la manĝoĉambron, kie mi trov- is miajn filinojn konversaciantaj. Surprizo sekvis sur- prizon. La pli aĝa edziniĝis kaj ĉe la brusto havis sian fileton. Kaj mia filo? Kie li estas?
Zelia konvene instrukciis maljunan flegistinon kaj venis pli trankvile konversacii kun siaj filinoj.
Mi venis vidi vin ĉiujn, panjo — diris la unue- naskitino —, ne nur por ekscii pri doktoro Ernesto, sed ankaŭ tial, ĉar hodiaŭ stranga resopiro je paĉjo tur- mentas al mi la koron. De frue matene mi ne scias, kial mi tiel forte pensas pri li. Ĝi estas io, kion mi ne povas ĝuste difini...
Si ne finis. Abundaj larmoj torente ekfluis el ŝiaj
okuloj.
Ĉe mia granda surpriziĝo, Zelia aŭtoritatece sin turn- is al sia filino:
He! Jen kio al ni mankis! Afliktegita, kiel mi estas, mi toleru vian mensmalordon! Kia paseismo tio estas, mia filino? Mi jam formale malpermesis al vi ĉiuj ian aludon, en ĉi tiu domo, al via patro. Ĉu vi ne scias, ke tio malplaĉas al Ernesto? Mi jam vendis ĉion, kio ajn ĉi tie rememorigis la formortintan pasintecon. Mi ŝanĝis la aspekton eĉ de la muroj mem, kaj ĉu vi ne povas helpi al mi pri tio?
La pli juna filino sin intermetis, aldonante:
De kiam mia kompatinda fratino ekinteresiĝis pri la malbeninda Spiritismo, ŝi havas tiajn muŝojn en la cerbo. Kia sensencaĵo! Tia historio, ke la mortintoj re- venus, estas la kvintesenco de la malsaĝaĵoj.
Sia fratino, kvankam ankoraŭ ploranta, pene rediris:
Mi esprimas neniajn religiajn konvinkojn. Ĉu do estas krimo resopiri paĉjon? Ĉu vi ceteraj ne amas, ne estas sentemaj? Se paĉjo troviĝus kune kun ni, panjo, via sola filo ne farus tiom da malsaĝaĵoj.
Nu, nu — kontraŭmetis Zelia, kun malpacienco kaj kolereto —, ĉiu havas la sorton, kiun Dio donis al li. Ne forgesu, ke Andreo estas mortinta. Ne ĝenu min do per iaj lamentoj kaj larmoj pro la nehelpebla pasinteco.
Mi tiam alproksimiĝis al la ploranta filino kaj haltigis ŝiajn larmojn, flustrante kuraĝigajn kaj konsolajn vortojn, kiujn ŝi ricevis ne orele, sed subjektive, en la formo de revigligaj pensoj.
Efektive, mi vidis min ĉe stranga situacio! Mi nun komprenis, kial miaj veraj amikoj tiel prokrastis mian revenon en la surteran hejmon.
Angoroj kaj disreviĝoj rapidege sekvis unu alian. Mia domo tiam ŝajnis al mi posedaĵo, kiun ŝtelistoj kaj vermoj aliaspektigis. Neniom da havaĵoj, da titoloj, da korligiĝoj! Nur unu filino tie daŭre gardadis mian mal- novan kaj sinceran amon.
Eĉ ne la multaj jaroj da suferado, dum miaj unuaj transtombaj tagoj, verŝigis al mi tiel amarajn larmojn.
Venis la nokto kaj revenis la tago, kaj mi ankoraŭ troviĝis en la sama perplekseco, aŭdante opiniojn kaj vidante teniĝojn, pri kiaj mi neniam povus eĉ ekpensi.
Ĉe vesperkrepusko, Klarenco venis kaj havigis al mi la refortigilon de sia honesta kaj amika parolo. Rimark- inte mian konsternon, li helpeme diris:
Mi komprenas vian ĉagrenon kaj ĝojas pro la bonega oportuno por ĉi tiu atesto. Nenian novan planon mi havas. Ĉia konsilo de mi estus do neĝustatempa. Mi diru nur, mia kara, ke mi ne povas forgesi, ke tiu re- komendo de Jesuo, nome: ni amu Dion super ĉio kaj la proksimulon kiel nin mem, faras, kiam observata, verajn miraklojn pri feliĉo kaj komprenemo sur niaj vojoj.
Mi lin kortuŝite dankis kaj petis ne deturni sin de mi, kiam mi bezonos lian helpon. Klarenco ridetis kaj adiaŭis min.
Tiam, antaŭ la realaĵo, tute sola ĉe la atesto, mi ko- mencis mezuri la amplekson de tiu evangelia rekomendo kaj pli trankvile ekmeditis pri la situacio. Efektive, kial kondamni la konduton de Zelia? Kaj se estus mi la vidvo sur la Tero? Ĉu mi estus elportinta la longedaŭran so- lulecon? Ĉu mi ne estus elserĉinta mil pretekstojn, por pravigi reedziĝon? Kaj la kompatinda malsanulo? Kial lin malami? Ĉu ankaŭ li ne estas mia frato en la Domo de Nia Patro? Ĉu mia hejmo ne status pli malbone, se Zelia ne estus akceptinta lian amligiĝon? Mi devis do batali kontraŭ la sovaĝa egoismo. Jesuo kondukis min al aliaj fontoj. Mi ne povus agi kiel surtera viro. Mia familio ja ne estis nur unu edzino kaj tri infanoj sur la Tero, sed centoj da malsanuloj en la Ĉambroj de Rebon- igo, kaj nun ĝi ampleksis la universan kolektivon. Po- sedite de novaj pensoj, mi eksentis, ke la klara akvo de la vera amo ekfluas el la bonfarantaj tranĉoj, per kiuj la realo vundis al mi la koron.
L
CIVITANO DE "NIA HEJMO"
En la dua nokto mi sentis min lacega. Mi komencis kompreni la valoron de la spirita nutraĵo pere de la re- ciprokaj amo kaj kompreno. En "Nia Hejmo" mi pasigis plurajn tagojn da aktiva laborado sen la ordinara manĝo, ekzerciĝante pri la animaltiĝo, al kiu multaj el ni sin dediĉis. Tie sufiĉis al mi la ĉeesto de la karaj amikoj, la elmontroj de amo, la ensorbado de puraj elementoj el la aero kaj akvo, sed en la hejmo surtera mi renkontis nenion, krom malluma batalkampo, kie la amatoj far- iĝis turmentistoj. La grandvaloraj meditoj, al kiuj min kondukis la parolo de Klarenco, iom trankviligis mian koron. Mi fine komprenis la homajn bezonojn. De Zelia mi estas ne mastro, sed frato kaj amiko; de miaj infanoj mi estas ne sinjoro, sed kamarado de luktoj kaj faroj.