— Ĝis hodiaŭ, Andreo, vi estis mia zorgato en la urbo, sed de nun, en la nomo de la Guberniestraro, mi deklaras vin civitano de "Nia Hejmo".
Kial tia granda favorkoraĵo, se mia venko estis ja tiel bagatela? Mi ne sukcesis reteni la larmojn de emocio, kiuj sufokis mian voĉon. Kaj, konsiderante, kiel grandega estas la Dia Boneco, mi min ĵetis en la patrec- ajn brakojn de Klarenco, plorante de danko kaj ĝojo.
F I N O
Zamenhof
En la jaro, kiam tiu altega Spirito, kiu laste ricevis la nomon Lazaro Ludoviko Zamenhof, vidus la centan fojon reveni sian naskotagon, ni Eldonistoj deziras lin honori per ankoraŭ unu verko en la "Lingvo Internacia".
Por rememori samtempe alian superan Spiriton, kiu naskiĝis, vivis kaj elkarniĝis en Nov-Zelando, kun afabla permeso de la eldonistoj de "Kien la Poezio?" ni represas tie ĉi belan poemon de Brendon Clark:
MEMORE DE ZAMENHOF
Zamenhof! — konato en la hejmo de doloro, Vi, el raso jam delonge disnacia, Sentis ĉies malfeliĉon en la propra koro, Kaj sopiris al homaro familia. En la mondo kiun vortoj, vortoj jam inundis Per malamo, miskompreno kaj arbitroj, Vi batalis ĝis la malamikoj Vin elvundis, Vi, kolombo, inter rabaj akcipitroj.
Korrompite mortis Vi, en mondo al milito Sin doninta kaj graveda per la semoj De terura estonteco. Tamen la spirito Scias, kiel post la perdoj kaj subpremoj Via mensa ido pli fortiĝas sur la tero — Kiel, nun elkorpigita, la animo Strebas al pli vasta regno; ĉar la granda vero Fendas la kokonon de l' homeca limo.
Kio estas Vero, krom la Universa Leĝo, Kiun vidas nur popece ĉiu homo, Same kiel malsanulo en fenestra seĝo Vidas la ĉirkaŭon de neniu domo? Tamen Vi la veron tuŝas en la homa menso, Truegante murojn kiuj interstaras, Car la vero trovas veron en komuna penso Kiel akvo akvon, kvankam ĉio baras.
Vane tian veron la tirano penas kaŝi:
Ju pli oni premas ĝin, des pli ĝi ardas;
Kiu por detrui veron riskas ĝin alpaŝi,
Cedas sin al tio, kion li rigardas.
Tiel ĉe animo Via: ĉiu homangoro,
Ciu timo, ĉiu manko aŭ sopiro,
Tuj malfermas al Vi pordon en la homa koro —
Kaj Vi vekas la esperon en martiro.
Jen! de Via genieco la centmil fajreroj Falis, kaj flagretis sur diversaj lokoj. Iuj sufokiĝis en malpuraj atmosferoj, Iuj estingiĝis sur la nudaj rokoj. Tamen laŭ la nevidataj vojoj rampebrulos, Kuniĝonte, la flametoj de l' espero — Gis la finbriladon eĉ la steloj respegulos, Por konservi Vian lumon sur la tero.
BRENDON CLARK. 6. 7. 1947.
Brendon Clark mortis en Dargaville, Nov-Zelando, la 9-an de Novembro 1956, antaŭ la apero de sia sola libro, kiu aperis nur en Oktobro 1957.
Li plej bone komprenis la idealon de Zamenhof kaj vigle laboris por ĝia efektiviĝo.
LA ELDONISTOJ.
(*) En la Esperanta traduko (Evangelio laŭ Sankta Johano, ĉap. 3:9) estas skribite: "la vento blovas, kie ĝi vol- as". La latina traduko diras: "Spiritus ubi vult spirat".—
La Trad.