Выбрать главу

Kaj dum la muziko balzame plenigis la ĉambron, li min ĝentile adiaŭis:

Nun restu en paco. Mi revenos tuj post la preĝo.

Subita angoro min ekposedis.

Ĉu mi do ne povos akompani vin? — mi demandis per peteganta voĉo.

Vi estas ankoraŭ tro malfortika — li afable res- pondis —, tamen, se vi sentas vin en taŭga humoro...

Tiu melodio refreŝigis plej interne en mi la fortojn. Mi stariĝis, supervenkante min mem, kaj alteniĝis al la frata brako, kiu sin etendis al mi. Ŝanceliĝante, mi venis al vasta salono, kie multenombra kolekto da estul- oj silente meditadis, en profunda enmemiĝo. De la brile lumanta volbo pendis delikataj floraj girlandoj, de la plafono ĝis la planko, formante disradiantajn simbolojn de supera spiriteco. Neniu laŭŝajne ekrimarkis mian ĉe- eston, kaj mi apenaŭ kaŝis mian plej grandan surpriz- iĝon. Ŝajnis, ke ĉiuj alestantoj, en streĉa teniĝo, atendas ion. Pene retenante sennombrajn demandojn, bolantajn en mia menso, mi rimarkis, sur la fundo, ke sur giganta ekrano pentriĝas mireginda bildo kun intensega lumo. Laŭ plej modernaj procedoj de televidado ekaperis la figuro de belega templo. Sidante sur distingiĝa loko, maljunulo, surhavanta blankan brilege radiantan tunik- on kaj kronita de lumo, fikse rigardadis al la Supro, en teniĝo de preĝanto. Malsupre, sepdek du estuloj, ŝajnis al mi, en respekta silento akompanis lian preĝon. Forte mirante, mi rimarkis Klarencon en tiu kunveno, inter tiuj, kiuj ĉirkauis la lumantan maljunulon.

Mi ekpremis la brakon al la amika flegisto; antaŭ- vidante miajn baldaŭajn demandojn pri tia okazaĵo, li klarigis mallaŭte, preskaŭ flustre:

Tenu vin kviete. Ĉiuj loĝejoj kaj instituicioj de "Nia Hejmo" nun preĝas kune kun la Guberniestro pere de la malproksimaj aŭdado kaj vidado. Ni laŭdu la Ne- videblan Koron de la Ĉielo.

Apenaŭ li finis ĉi tiun klarigon, jen tiuj sepdek du estuloj ekkantis melodian, neesprimeble belan himnon. La vizaĝo de Klarenco, en tiu rondo de liaj respekteg- indaj kunuloj, aspektis al mi pli intense prilumita. La ĉiela himno konsistis el anĝelaj notoj, esprimantaj plej puran dankon. Ŝvebis en la ĉambro misteraj vibroj de paco kaj ĝojo, kaj kiam la arĝentaj notoj eksilentis, bild- iĝis malproksime, sur alta loko, mirinde blua koro kun oraj strioj. Tuj poste, karesa muziko, eble venanta el superaj sferoj, respondis tiujn laŭdojn. Tiam pluvego da bluaj floroj disŝutiĝis sur nin; sed, kvankam ni vidis tiujn ĉielajn miozotojn, ni tamen ne sukcesis ilin kon- servi en la manoj. La etaj koroloj delikate disfluiĝis, ektuŝante niajn fruntojn, kaj mi spertis strangan re- noviĝon de fortoj ĉe la kontakto de tiuj fluidecaj petaloj, kiuj plifaciligis mian koron.

Post tiu belega preĝo mi revenis en mian ĉambron de malsanulo, helpate de la amiko, kiu min plej proksime flegadis. Sed nun mi jam ne estis tiu grave malsana homo de antaŭ kelkaj horoj. La unua kolektiva preĝo, en "Nia Hejmo", min tute aliigis. Neatendita sento de agrableco envolvis mian animon. La unuan fojon, post sinsekvaj jaroj de sufero, la kompatinda koro, sopiranta kaj turmentata, simile al longe senenhava kaliko, denove pleniĝis de la fortikigaj gutoj de la likvoro de espero.

(*) Simbola figuro, estigita de la mensaj vibroj de la kolonianoj. — Noto de la toro.

IV

LA SPIRITA KURACISTO

En la morgaŭa tago, post profunda revigliga dormo, mi ricevis la radiantan benon de la amika suno, kvazaŭ dolĉan mesaĝon al la koro. Refortikiga helo envenis tra larĝa fenestro, inundante la ĉambron per karesa lumo. Mi sentis min kiel tute nova homo. Fortoj aliaj atingis mian internon. Mi havis la impreson, kvazaŭ mi per profundaj enspiroj sorbas la ĝojon de la vivo. En la animo restis unu sola ombreto: la resopiro pri la hejmo, la alligiteco al la nun fora familio. Multego da demandoj naĝis en mia menso, sed tiel granda estis tamen la sento de korfaciliĝo, ke mi, jam ne pensante pri ia demando, trankviligis mian spiriton.

Mi ekdeziris stariĝi, ĝui la spektaklon de la Naturo plena de ventetoj kaj lumo, sed tio al mi ne prosperis; tiam mi venis al la konkludo, ke, sen la magneta helpo de la flegisto, estis por mi ne eble ellitiĝi.

Mi ankoraŭ ne rekonsciiĝis post tiuj sinsekvantaj surprizoj, kaj jen la pordo malfermiĝis kaj mi ekvidis Klarencon enveni, akompanatan de simpatia nekonato. Ili ĝentile min salutis, dezirante al mi pacon. Mia hieraŭa bonfarinto demandis pri mia farto. La flegisto inter- venis, donante informojn.

Ridetante, la amika maljunulo prezentis al mi sian kunulon. Tio estis, li diris, la frato Henriko de Luna, oficanta en la Departemento de Kuracado de la Kolonio. Blanke vestita, kun mieno elradianta grandegan simpati- on, Henriko min longe brustaŭskultis, ridetis kaj diris:

— Estas bedaŭrinde, ke li venis dank' al mem-

mortigo.

Dum Klarenco restis serena, mi sentis, ke stranga ekribelo elŝprucas en mia interno.

Memmortigo?! Mi tiam rememoris la akuzojn de la malicaj estuloj, en tiu antaŭa ombro. Malgraŭ la multo da danko, kiu jam komencis min posedi, mi ne povis silenti ĉe tia kulpigo.

Mi pensas, ke ĉi tie estas ia eraro — mi firme diris ofendetita —; mia reveno el la mondo ne havis tian kaŭzon. Mi bataladis pli ol kvardek tagojn en la resanigejo, penante venki la morton. Mi estis submetita al du seriozaj operacioj pro intesta obstrukco...

Jes — rediris la kuracisto, montrante la saman noblan serenecon —, sed tiu obstrukco havis siajn ra- dikojn en kaŭzoj profundaj. Mia amiko eble ne sufiĉe pensis pri tio. La spirita organismo prezentas en si mem la plenan historion de la agoj en la mondo.

Kaj respekte kliniĝante, li montradis certajn punkt- ojn de mia korpo.

Ni ekzamenu la intestan regionon — li diris. — La obstrukco originis de kanceraj faktoroj, kaj ĉi tiuj, siavice, de iaj senpripensaĵoj de mia estimata frato kon- cerne la sifilison. La malsano eble ne prenus tiel grav- an formon, se via mensa konduto sur la planedo estus adaptiĝinta al la principoj de frateco kaj sobreco. Sed via persona maniero de kunevivado, en oftaj incitiĝo kaj galhumoro, kaptis ruinigajn vibrojn el viaj aŭdantoj. Ĉu vi neniam ekpensis, ke kolero estas fonto de fortoj negativaj por ni mem? Via manko de memregado, la neatentemo ĉe la traktado de viaj similuloj, kiujn vi ofte pretervole ofendis, pli ol unu fojon kondukis vin en la sferon de malsanaj kaj malaltnivelaj estuloj. Tia cir- konstanco pli, ja multe pli kadukigis vian fizikan staton.

Post longa paŭzo, dum kiu li min atente ekzamenis, li daŭrigis:

Ĉu vi, mia amiko, jam rimarkis, ke vian hepaton vi mem difektis; ke viajn renojn vi malzorgis, terure malŝatante la sanktajn donojn?

Stranga konsterno posedis mian koron. Ŝajnante ignori la angoron, kiu min premegis, la kuracisto daŭr- igis, klarigante:

— La organoj de la materia korpo, laŭ la plano de la Sinjoro, enhavas en si nekalkuleblajn rezervojn; sed mia amiko preterlasis bonegajn okazojn, misuzante riĉajn kapitalojn el la fizika sperto. La vasta tasko, kiun al vi konfidis la Mentoroj de la Supera Spirita Mon- do, limigis sin al simplaj provoj de ia laboro, kiu ja ne elfiniĝis. La tutan digestan aparaton detruis ekscesoj de laŭŝajne ne gravaj nutraĵoj kaj alkoholaĵoj. Sifiliso konsumis ĉe vi esencajn fortojn. Kiel vi vidas, la mem- mortigo estas nerefutebla.

Mi ekmeditis pri la problemoj de la homaj vojoj, pesante la perditajn oportunojn. Dum la vivo surtera mi sukcese alkroĉis al la vizaĝo plej diversajn maskojn, ilin skulptante konforme al ĉiu situacio. Cetere mi tiam ne povis supozi, ke iu postulos de mi ian kalkulon pri banalaj epizodoj, kiujn mi ordinare rigardis kiel faktojn sen ia aparta signifo. Ĝis nun mi konsideris la homajn erarojn laŭ la instruoj de la kriminologio. Ĉia bagatela okazaĵo, ekstera de la kodoj, apartenis, laŭ mia opinio, al la naturaj fenomenoj. Sed nun montriĝis alia procedo de kontrolado de kulpoj. Mi ne staris antaŭ ia tortur- anta tribunalo, nek min surprizis inferaj abismoj; kon- traŭe, ridetantaj bonfarantoj teksis konsiderojn pri miaj mizeraĵoj, kiel iu vartanta infanon sendecidan, for de la gepatraj okuloj. Tiu propramova interesiĝo tamen pikis al mi la vantecon de homo. Se venus al mi diabloj kaj min turmentus per tridentoj, mi eble ricevus forton por fari la frakason malpli amara. Malgraŭ ĉio ĉi la grandega boneco de Klarenco, la karesa voĉtono de la kuracisto, la frata trankvileco de la flegisto penetris ĝis la fundo en mian spiriton. Ne ia deziro de reago bolis en mi: doloris al mi honto — kaj mi ekploris. Kun vizaĝo en la manoj, simile al ĉagrenita kaj malfeliĉa knabo, mi ekplorsingultis pro la doloro, kiu aspektis al mi senrimeda. Ne eble estus ne konsenti kun Henriko de Luna: li estis nediskuteble prava. Fine, sufokante la ekpuŝojn de vantemo, mi rekonis la amplekson de miaj antaŭaj frivolaĵoj. La falsa koncepto pri persona digno cedis lokon al la justeco. Antaŭ miaj spiritaj okuloj nun ekzistis unu sola turmentanta realaĵo: mi ja estis memmortiginto, mi perdis la altvaloran oportunon de la homa sperto, mi estis nenio alia, ol ŝiprompiĝulo, kiun oni kompate gastigis.