Mi ekmeditis pri tia sentenca parolo, konsideris la Dian bonecon kaj en la plej alta grado de kortuŝiteco, abunde ploris.
Sed Lizio serene finis la kuracadon en tiu tago kaj
parolis:
— Kiam larmoj ne naskiĝas de ribelo, ili ĉiam estas elpurigita rimedo. Ploru, mia amiko. Faciligu vian koron. Kaj ni benu tiun mikroskopajn organizaĵojn, kiaj estas la karnoĉeloj sur la Tero. Tiel humilaj kaj altvaloraj, tiel malŝatataj, sed tiel miregindaj pro sia servemeco! Sen ili, kiuj malfermas al ni templon por nia reboniĝo, kiom da jarmiloj ni travivus en nesciado?
Tiel parolante, li dolĉe karesis al mi la nuban frunt- on kaj, min frate kisinte, li foriris.
VI
ALTVALORA ADMONO
La morgaŭan tagon, post la krepuska preĝo, Klarenco venis al mi kune kun la diligenta vizitisto.
Kun mieno disradianta noblecon, li demandis, ĉirkaŭ- brakante min:
Kiel vi nun fartas? Pli bone?
Mi faris mienon, kian montras malsanulo, kiu sur la Tero vidas sin karesata, malstreĉante la emociiĝemajn fibrojn. En la mondo la frata kareso esta iafoje mis- komprenata. Cedante al longatempa malbona kutimo, mi komencis konigi mian penson, dum ambaŭ bonfarantoj komforte sidiĝis apud mi:
Mi ne povus nei, ke mi fartas pli bone, tamen mi treege suferas. Fortaj doloroj en la intesta regiono, strangaj sentoj de premo sur la koro. Mi neniam su- pozis en mi tian grandan eltenpovon, mia amiko. Ha, kiel peza jam de longe estas mia kruco! Nun, kiam mi povas kolekti miaj pensojn, mi havas la impreson, kva- zaŭ la doloro neniigis ĉe mi ĉiujn disponeblajn fortojn...
Klarenco atente aŭdis, vidigante grandan interesiĝon pri miaj lamentoj, sen ia eĉ apenaŭ perceptebla gesto, kiu montrus intencon sin miksi en la aferon. Kuraĝigita de tia sintenado, mi daŭrigis:
Krom tio, miaj moralaj suferoj estas grandegaj kaj neesprimeblaj. Post kvietiĝo de la tempesto ekstera danke la ricevintajn helpojn, mi nun refalas en mian agit- iĝon internan. Kio estis kun mia edzino, miaj infanoj? Ĉu mia unuenaskito sukcesis progresi, laŭ mia longe dor- lotata idealo? Kaj la filinetoj? Mia malfeliĉa Zelia ofte diris, ke ŝi mortos de sopirado, se ŝi min iam perdos. Tia admirinda edzino! Mi ankoraŭ sentas ŝiajn larmojn en miaj lastaj momentoj. Mi ne scias, de kiom longe mi travivas la premantan ĉagrenon de la foreco... Sinsekv- aj disŝiroj defrotis de mi ĉian ideon pri tempo. Kie trov- iĝas mia kompatinda kunulino? Ĉu ploradante ĉe la cindro de mia korpo, aŭ ĉu en ia malluma loko de la regionoj de la morto? Ho, mia doloro estas ja tre amara! Kian teruran destinon havas viro, sin oferanta por la familio! Mi pensas, ke tre malmultaj homoj suferis tiom, kiel mi! Sur la planedo, sortobatoj, elreviĝoj, malsanoj, nekomprenoj kaj ĉagrenoj dampadis la maloftajn notojn de ĝojo; poste, la suferoj ĉe la morto de la korpo... Tiom sekvante, turmentegoj transtombaj! Kio estas do la vivo? Ĉu tuta serio da mizeroj kaj larmoj? Ĉu do ne ekzistas ia rimedo por semi pacon? Kiel ajn volonte mi deziras firme stari en optimismo, mi sentas, ke la penso pri malfeliĉo ĉirkaŭbaras mian spiriton, kvazaŭ terura karcero de la koro. Kia nigra destino, nobla bonfaranto!
Veninte al ĉi tiu punkto, la ventego de la pendado estis pelinta mian mensan barkon sur la vastan oceanon de larmoj. Sed Klarenco, serena, stariĝis kaj parolis per senafekta tono:
Mia amiko, ĉu vi efektive deziras vian spiritan resaniĝon?
Ĉe mia jesa gesto li daŭrigis:
Lernu do ne tro paroli pri vi mem kaj neniom pri la propra doloro. Lamentado estas signo de mensa malsano, kaj malsano ja kun peniga disvolviĝo kaj mal- facila kuracado. Estas nepre necese krei al si novajn pensojn kaj disciplini la lipojn. Ni atingas spiritan ek- vilibron, nur malfermante la koron al la Suno de Dio. Rigardi la necesan penon kiel frakasantan altrudon, vidi suferojn tie, kie fariĝas edifa lukto — ordinare signifas blindecon de la animo. Ju pli da vortoj vi malŝparos en konsideradoj doloraj por vi mem, des pli ĝenaj estos la ligiloj, kiuj retenas vin ĉe bagatelaĉaj rememoroj. Tiu sama Patro, kiu zorgas pri vi, gastiginte vin sub la amikan tegmenton de ĉi tiu domo, Li helpos viajn sur- terajn parencojn. Ni devas konsideri nian familian grup- on sankta konstruo, sed ja ne forgesante, ke nia familio estas simpla apartaĵo de la universa Familio sub la Dia Direktado. Ni staros apud vi, por solvi viajn nunajn mal- facilaĵojn kaj glatigi estontajn projektojn, sed neniom da tempo ni disponas, por repaŝi sur la senfruktan kamp- on de lamentado. Cetere ni, en ĉi tiu kolonio, prenis sur nin la devon akcepti eĉ la plej penigan laboron kiel benon, por ion fari, konsiderante, ke la Providenco dis- verŝas amon, dum vi vivas sub la ŝarĝo de ŝuldoj. Se vi deziras restadi en ĉi tiu helpdomo, lernu do pensi ĝuste.
Dum li parolis, miaj larmoj sekiĝis kaj, stimulita de la nobla instruanto, mi prenis alian teniĝon, kvankam hontante mian malfortecon.
— Ĉu vi, dum en la karno — afable daŭrigis Kla- renco —, ne strebadis al la naturaj profitoj el bonaj po- zicioj? Ĉu vi ne ŝatis la akiron de permesataj vivrimedoj, dezirante havigi bonstaton al viaj karuloj? Ĉu vi ne in- teresiĝis pri la pago konforma al la laboro kaj pri la komfortaĵoj, per kiuj vi povus servi al la familio? Ĉi tie la programo estas ne malsama; aliaj estas nur detaloj. En la rondoj de la karno, konvencio kaj mona garantio; ĉi tie, laboro kaj definitivaj akiroj de la nemortema Spirito. Doloro, laŭ nia punkto de vidado, signifas eblon riĉigi la animon; lukto estas la vojo por la realigo de la Diaj planoj. Ĉu vi komprenis la diferencon? Ĉe ia laboro la animoj malfortaj kuŝiĝas inerte kaj plendas al la preterpasantoj kontraŭ la sorto; sed la fortaj ak- ceptas la taskon kiel sanktan donon, per kies manipulado ili sin preparas, direkte al perfekteco. Neniu mallaŭdas vian pravan resopiron, nek pretendas haltigi la fluadon de viaj plej noblaj sentoj; mi tamen rimarkigu, ke plor- ado el senespereco ne konstruas bonon. Se vi ja amas vian surteran familion, vi devas do esti brava, por esti al ĝi utila.
Fariĝis longa paŭzo. La parolo de Klarenco levis mian animon por pli sanigaj pensoj.
Dum mi meditis pri la saĝeco de la altvalora admono, mia bonfaranto, simile al patro, kiu forviŝas de la memo ro ian frivolaĵon de siaj infanoj, por serene rekomenci la lecionon, ree demandis kun bela rideto:
Nu, kiel vi nun fartas? Pli bone?
Ĝojante, ke mi sentas min pardonita, simile al iu infano deziranta lerni, mi respondis reanimita:
Mi fartas multe pli bone, por pli ĝuste kompreni la Dian Volon.
VII
KLARIGOJ DE LIZIO
Ripetiĝis la periodaj vizitoj de Klarenco kaj la ĉiu- taga atentemo de Lizio.
Laŭgrade kiel mi penis alkonformigi min al la novaj devoj, mi sentis la koron plifaciligita. Malpliiĝis la do- loroj kaj la malhelpoj de senembarasa irado; sed mi ri- markis, ke ĉe pli forta rememorado pri la fizikaj tra- vivaĵoj reaperadis la angoro, la timo antaŭ la nekonataĵo, la ĉagreno pro mia neadaptiĝo al la nova medio. Malgraŭ ĉio ĉi mi konstatis en mi pli da firmeco.
Mi nun plezuris rigardante la vastajn horizontojn, antaŭen klinita ĉe la larĝaj fenestroj. Impresis min precipe la aspektoj de la Naturo. Preskaŭ ĉio estis plibon- igita refiguraĵo de la Tero. Koloroj inter si pli harmoniaj, substancoj pli delikataj. La grundon tapiŝis vegetaĵaro. Grandaj arboj, riĉaj fruktarbejoj, ĉarmaj ĝardenoj. Kon- turiĝis montoj kronitaj de lumo, kiel kontinuaĵo de la kampo, kie la kolonio kuŝis. Ĉiuj sekcioj montriĝis plej zorge kulturitaj. En negranda distanco staris graciaj konstruaĵoj, en diversaj formoj, laŭ egalaj interspacoj inter si. Neniu el ili sen floroj ĉe la enirejo; distingiĝis kelkaj ĉarmaj dometoj, ĉirkaŭitaj de heĝoj el hederoj, kie plurvariaj rozoj, tie kaj tie, estis en plena florado, ornamante la verdaĵon per kalejdoskopaj nuancoj. Bird- oj kun multkoloraj plumaroj traflugis la aeron; iam kaj iam pli arope eksidis sur la tre blankaj, rekte leviĝantaj turoj, kvazaŭ gigantaj lilioj, sin streĉantaj al la ĉielo.