Выбрать главу

De ĉe la larĝaj fenestroj mi scivole observis la mov- adon en la parko. Treege surprizite, mi vidis hejmajn bestojn inter foliriĉaj arboj, vice starantaj ĉe la fundo.

En mia introspekta batalado mi perdiĝis en ĉiaspec- aj demandoj. Mi ne povis kompreni tiun plurecon de formoj analogaj al tiuj sur nia planedo, pro tio, ke mi troviĝas en ĝustadire spirita regiono.

Lizio, la ĝentila ĉiutaga kunulo, ne ŝparis klarigojn.

La morto de la korpo, li diradis, ne kondukas la homon en ian miraklan situacion. Ĉia evolua proceso est­as nepre ligita kun ia gradigado. Ekzistas multoblaj regionoj por la elkarniĝintoj, same kiel sennombraj kaj surprizaj rangoj por la homoj en la karno. Animoj kaj sentoj, formoj kaj aĵoj, ĉio obeas principojn de natura disvolviĝado kaj justa hierarĥio.

Maltrankviligis min tamen jam de multe da semajn- oj restadi tie, en sanparko, ne vizitata eĉ de unu konato en la mondo. Efektive, mi ja ne estis la sola inter mia amikaro, kiu deĉifris la enigmon de la tombo. Miaj ge- patroj antaŭiris min sur la granda vojo. Tiel same plur- aj amikoj iam venis pli frue ol mi. Kial do ili sin ne prezentis en tiu ĉambro de spirita malsano, por faciligi mian dolorantan koron? Sufiĉus iaj nemultaj momentoj de konsolado.

Unu tagon mi ne povis min regi plu kaj demandis la diligentan servanton:

Mia kara Lizio, ĉu vi trovas ebla, ĉi tie, la ren- kontiĝon de iu kun la homoj, lin antaŭintaj per la morto de la fizika korpo?

Kial do ne? Ĉu vi pensas, ke vi estas forgesita?

Jes. Kial ili ne vizitas min? Sur la Tero mi ĉiam havis la patrinan abnegacion; tamen mia patrino ĝis nun ne venis al mi. Ankaŭ mia patro ekiris la longan vojon, tri jarojn antaŭ mia lasta translokiĝo.

Nu, bone notu al vi — klarigis Lizio —, via patr- ino vin tage kaj nokte helpadas, komencante de la krizo antaŭ via veno ĉi tien. Kiam vi enlitiĝis, por demeti la teran vestaĵon, duobliĝis ŝia interesiĝo pri vi. Vi kred- eble ankoraŭ ne scias, ke vi restadis en la malsuperaj regionoj pli ol ok seninterrompajn jarojn. Si neniam senkuraĝiĝis. Si multajn fojojn propetis por vi en "Nia Hejmo". Si petis pri la interhelpo de Klarenco, kaj tiam ĉi tiu komencis vin ofte vizitadi, ĝis la vanta surtera kuracisto iom forviŝiĝos mem, por ke estiĝu la filo ĉiela. Ĉu vi komprenis?

Miaj okuloj estis malsekaj de larmoj. Mi ne sciis, de kiom da jaroj mi troviĝas for de la Tero. Mi ekdeziris konatiĝi kun la procedoj de neperceptebla protektado, sed ne sukcesis. La pene retenataj larmoj min mutigis.

En tiu tago, kiam vi tiel fervore preĝis — daŭr- igis la flegisto-vizitisto —, kiam vi ekkomprenis, ke ĉio en la Universo apartenas al la Plejalta Patro, tiam via ploro estis alia. Ĉu vi ne scias, ke estas tiaj pluvoj, kiuj detruas, kaj tiaj pluvoj, kiuj kreas? Ankaŭ tiaj larmoj ekzistas. Estas evidente, ke la Sinjoro ne atend- as pri niaj petoj, por ami nin; tamen ni devas ja havigi al ni certan ricevokapablon, por kompreni Lian senlim- an bonecon. Fulgigita spegulo ne reflektas lumon. Nia Patro do ne bezonas nian pentofaron, sed ni konfesu, ke pentofaroj bonege utilas al ni mem. Ĉu vi komprenis? Elaŭdante la petojn de via amanta patrino, Klarenco vin senpene trovis, sed vi longe ne trovis Klarencon. Kaj kiam via patrineto eksciis, ke ŝia filo disŝiris la ombrajn vualojn dank' al preĝo, ŝi, kiel oni raportis al mi, ek- ploris de ĝojo...

Sed kie sin trovas mia patrino? — mi fine ek- kriis. — Se estas al mi permesite, mi volas ŝin vidi kaj ĉirkaŭbraki, stariĝi genue ĉe ŝiaj piedoj!

Ŝi vivas ne en "Nia Hejmo" — diris Lizio —, sed en pli alta regiono, kie ŝi laboras ne sole por vi.

Rimarkinte mian desapontiĝon, li per frata voĉo al-

donis:

Ŝi certe iam venos vidi vin pli frue, ol kiam ni tion supozas. Kiam iu varme deziras ion, tio jam iras la voj- on de efektiviĝo. Ĉi tion vi lernis mem. Jaroj post jaroj vi turnopelis vin simile al plumo, nutrante timon, mal- ĝojojn, elreviĝojn; sed, kiam vi korpigis en via menso la bezonon ricevi la Dian subtenon, tiam vi pliigis la vibramplekson de la menso kaj atingis vidkapablon kaj helpon.

Kun brilantaj okuloj, kuraĝigita de la ricevita klar- igo, mi decideme ekkriis:

Mi ĝin do deziros per ĉiuj miaj fortoj... ŝi ven- os, ŝi ja venos...

Lizio inteligente ridetis kaj, amike avertante, sen­tence parolis, adiaŭante min:

Estas grave ne forgesi, ke la realigo de io digna postulas la kontentigon de tri fundamentaj kondiĉoj, nome: unua, deziri; dua, scii deziri; kaj tria, meriti, aŭ alivorte, aktiva volo, persista laboro kaj efektiva merito.

La vizitisto ridetante atingis la pordon kaj foriris, dum mi restis silenta, meditante pri la vasta programo formulita per tiel malmultaj vortoj.

VIII

ORGANIZADO DE SERVOJ

Post kelkaj semajnoj da intensa kuracado, mi eliris, la unuan fojon, en akompano de Lizio.

La spektaklo de la stratoj min forte impresis. Vast- aj avenuoj, ornamitaj de foliriĉaj arboj. Aero pura, at- mosfero de profunda spirita trankvileco, sed nenia sen- mo veco aŭ senfareco: la stratoj estis plenaj de homoj. Multenombraj estuloj iradis tien kaj reen. Iuj laŭŝajne havis sian menson ie malproksime, sed aliaj direktis al mi bonvenan rigardon. Ĉe la sinsekvaj surprizaj aperoj mia kunulo prenis sur sin la taskon doni al mi inform- ojn. Rimarkinte miajn internajn konjektojn, li afable klarigis:

Ni troviĝas en la kvartalo de la Ministerio de Helpo. Ĉio ĉi, kion ni vidas, loĝejoj kaj aliaj konstru- aĵoj, estas instituicioj kaj aziloj alkonformaj al la tasko de nia fako. Orientistoj, laboristoj kaj aliaj servantoj de nia misio loĝas ĉi tie. En ĉi tiu fako oni akceptas malsanulojn, aŭdas petojn, disspecigas preĝojn, preparas surterajn reenkarniĝojn, organizas taĉmentojn por helpo al la loĝantoj de la Ombrejo aŭ al la plorantoj sur la Tero, serĉas solvon por ĉiaj aferoj koncernantaj suferon.

Ĉu do ekzistas, en "Nia Hejmo", ia Ministerio de Helpo? — mi demandis.

Kiel do ne? Niaj servoj estas distribuataj en organizaĵo, kiu de tago al tago perfektiĝas sub la orient- ado de la direktantoj de niaj destinoj.

Fiksante sur mi siajn klarajn okulojn, li daŭrigis:

Ĉu vi ne vidas, en la ceremonioj de preĝado, nian

Spiritan Guberniestron ĉiam ĉirkaŭita de sepdek du kun- laborantoj? Tio estas ja la ministroj de "Nia Hejmo". La kolonio, organizaĵo esence de laboro kaj farado, di- vidiĝas en ses ministeriojn, el kiuj ĉiu estas gvidata de dek du ministroj. Ni havas la Ministeriojn de Regener- ado, de Helpo, de Komunikado, de Klarigo, de Altigo kaj de Dia Unuigo. La unuaj kvar alproksimigas nin al la teraj regionoj, la lastaj du ligas nin al la supera sfero. Ĉar nia spirita urbo estas regiono transiĝa. La malplej delikataj servoj apartenas al la Ministerio de Regener- ado la plej altaj al tiu de Dia Unuigo. Klarenco, nia amika estro, estas unu el la ministroj de Helpo.

Uzante la naturan paŭzon, mi kortuŝita ekkriis:

Ho, mi neniam imagis al mi, ke estus eblaj tiaj kompletaj organizaĵoj post la morto de la fizika korpo!

Jes — klarigis Lizio —, la iluziovualo estas tre densa en la rondoj de la karno. La ordinaramensa homo ne scias, ke ĉia manifestiĝo de ordo, en la mondo, venas de supera regiono La kruda Naturo, kiam direktata de la homa menso, aliiĝas en ĝardenon, kaj la homa menso, sovaĝa en la primitiva estulo, ŝanĝiĝas en kreant- an potencialon, kiam inspirata de la mensoj, vibrantaj en pli altaj sferoj. Sur la tera krusto konkretiĝas nenia utila entrepreno, se ĝiaj originaj radioj ne venas de supre.

Sed, ĉu ankaŭ "Nia Hejmo" havas ian historion, kiel la grandaj urboj de la Tero?

Jes, sendube. Ankaŭ la tavoloj najbaraj al la terglobo havas apartan karakteron. "Nia Hejmo" est- as institucio antaŭ longe fondita de eminentaj portugaloj, elkarniĝintaj en Brazilo, en la 16-a jarcento. Komence, kiel registrite en niaj arkivoj de la Ministerio de Klarigo, tio kostis grandegan, fortokonsumantan penon. Ekzistas krudaj substancoj en la regionoj nevideblaj por la Tero,

(*) Laŭ I. Korintanoj, 2:14: "La natura homo ne ak- ceptas la aferoj de la Spirito de Dio." — La Trad.