(**) Tavoloj: regionoj, kvazaŭ kuŝantaj unu sur alia en la Spaco, kompareblaj kun la geologiaj "etaĝoj" — La Trad.
tiaj, kiel en la regionoj, kies trajto estas la maldelikata materio. Ankaŭ ĉi tie sin trovas vastegaj etendaĵoj kun malsupera potencialo, same kiel, sur la Tero, estas grand- aj spacoj ankoraŭ sen ia kulturo kaj civilizacio. La ko- mencaj laboroj estis senkuraĝigaj, eĉ por la plej fortaj spiritoj. Kie hodiaŭ kunestas delikataj, noblaj vibroj, arte ellaboritaj konstruaĵoj, tie zumis konfuze la primitivaj notoj de la landindiĝenoj kaj la infanecaj konstruaĵoj de iliaj rudimentaj mensoj. La fondintoj tamen ne sen- kuraĝiĝis. Ili peladis ĉiam antaŭen sian verkon, imi- tante la klopodon de la eŭropanoj, kiuj venadis al la materia sfero, nur kun tiu diferenco, ke tie oni uzis per- forton, militon, sklavigon, kaj ĉi tie persistan servadon, fratan solidarecon, spiritan Amon.
En ĉi tiu momento ni estis sur placo kun mirindaj konturoj kaj vastaj ĝardenoj. Sur la centro de tiu placo staris impone bela palaco, kronita de majestaj turoj, kiuj sin streĉis en la ĉielon ĝis nevidebleco.
La fondintoj de la kolonio komencis sian labor- adon de ĉi tie, kie funkcias la Guberniestrejo — diris la vizitisto.
Montrante en direkto al la palaco, li daŭrigis:
El ĉi tiu placo disradias la diritaj ses ministrejoj. Ili ĉiuj komenciĝas de la Guberniestrejo, etendiĝante en triangula formo.
Kaj respektoplena li parolis:
Tie loĝas nia sindonema direktanto. En la admi- nistraj laboroj li havas la kunhelpon de tri mil oficistoj; li tamen estas la plej senlaca laboranto kaj pli fidela, ol ni ĉiuj kune. La ministroj kutimas ekskursi en aliajn regionojn, refreŝigante siajn fortojn kaj pliriĉigante sian kapitalon da scioj; ni, subuloj, ĝuas ordinarajn amuziĝ- ojn, sed la Guberniestro neniam disponas tempon por tio. Li insistas ĉe ni, ke ni ripozu, devigas nin havi pe- riodajn feriojn, dum li mem preskaŭ neniam ripozas, eĉ en la horoj difinitaj por dormo. Ŝajnas al mi, ke lia fiero esta la konstanta servado. Sufiĉu al mi diri, ke mi troviĝas ĉi tie jam de kvardek jaroj, kaj, escept- inte la kunvenojn por la kolektivaj preĝoj, mi lin mal- ofte vidas en publikaj festoj. Lia penso tamen ampleks- as ĉiujn servokampojn, lia bonkora helpo ĉion kaj ĉiujn atingas.
Post longa paŭzo la amika flegisto akcente aldonis:
— Antaŭ nelonge ni festis la 114-an datrevenon de lia milda direktado.
Post ĉi tiuj vortoj, tra kiuj vidiĝis plej profunda es- timo kaj kortuŝiteco, Lizio eksilentis; kaj mi, apud li, respektoplena kaj ravita, ekrigardadis la mirindajn tur- ojn, kiuj ŝajnis trabori la firmamenton...
IX
PROBLEMO DE NUTRADO
Ravite de la vido de tiuj miregindaj ĝardenoj, mi petis la sindoneman flegiston kelke da minutoj ripozi sur proksima benko. Lizio volonte konsentis.
Agrabla sento de paco feliĉigis mian spiriton. Fan- taziaj ŝprucaĵoj el kolora akvo zigzagadis en la aero, formante ĉarmajn figurojn.
Kiu observas ĉi tiun grandegan abelaron da la- borantoj — mi diris —, tiu estas instigata ekzameni multenombrajn problemojn. Kaj nutraĵoj? Mi ne aŭdis pri ia ministerio de Ekonomio...
Antaŭe — klarigis mia pacienca interparolanto — tiaj servoj havis pli elstaran karakteron, sed la nuna Guberniestro decidis iom paligi ĉiajn vivelmontrojn, kiuj rememorigus al ni la pure materiajn agojn. La laboroj por manĝoprovizado estis sekve reduktitaj al simpla dis- tribuado, sub rekta kontrolado de la Guberniestraro. Ce- tere, tia decido estis plej bonefika paŝo. Laŭ la kroniko, la kolonio, antaŭ unu jarcento, renkontis grandegajn bar- ojn por alkonformigi siajn loĝantojn al sobreco. Mult- aj el tiuj ĵus venintaj al "Nia Hejmo" duobligis siajn postulojn: ili volis abunde kovritajn tablojn, ekscitajn drinkaĵojn, pluigante enradikiĝintajn surterajn malvirt- ojn. Nur la Ministerio de Dia Unuigo ne estis infektita de tiaj malbonaj kutimoj dank' al sia propra karaktero; la ceteraj baraktadis en amaso da premantaj problemoj tiaspecaj. La nuna Guberniestro tamen ne ŝparis al si penojn. Apenaŭ preninte sur sin administrajn devojn, li faris konvenajn disponojn. Iamaj ĉi tieaj misiistoj sciigis min pri kuriozaj okazaĵoj. Ili diris al mi, ke, laŭ peto de la Guberniestro, venis el tre alta mondo ducent instruistoj, por dissemi novajn konojn, koncernantajn al la scienco pri spirado kaj ensorbado de vivo-elementoj el la atmosfero. Okazis multenombraj kunvenoj. Kelkaj teknikaj kunlaborantoj en "Nia Hejmo" manifestis sian malaprobon, prezentante kiel motivon, ke la urbo estas transiĝa loko kaj do ne estus juste nek eble, per tiaj postuloj, tuj elpreni el ilia elemento la elkarniĝintajn homojn sen grava risko por ilia spirita strukturo. La Guberniestro tamen ne senkuraĝiĝis. La kunvenoj, la paŝoj, la klopodoj daŭradis plue, dum tridek seninter- rompaj jaroj. Kelkaj eminentuloj eĉ publike protestis. Pli ol dek fojojn la Ministerio de Helpo estis superplena de malsanuloj, plendantaj, ke ili estas viktimoj de la nova sistemo de nesufiĉa nutrado. Dum tiuj fazoj la kontraŭantoj al tia malpliigo multobligis akuzojn. Sed la Guberniestro neniam iun punis. Li venigis al sia pa- laco tiujn kontraŭantojn kaj patre elvolvis antaŭ ili la planon kaj celon de la dieto; li reliefigis la superecon de la spiritigo-metodoj, faciligis al la plej obstinaj mal- amikoj de la nova procedo diversajn studekskursojn en tavolojn pli altajn ol nia, kaj tiel li gajnis pli grandan nombron da adeptoj.
Ĉe pli longa paŭzo mi petis, interesita:
Bonvolu daŭrigi, mia kara Lizio. Kiel finiĝis la edifa lukto?
Post dudek unu jaroj da persistaj pruvoj, faritaj de la Guberniestraro, la Ministerio de Altigo aliĝis al la movado kaj ekprovizis sin nur per tio nepre necesa. Tiel ne agis la Ministerio de Klarigo, kiu longe ne volis preni sur sin ian ŝuldiĝon en ĉi tiu rilato, pro la multe- nombraj Spiritoj, tie sin donantaj al Matematiko. Tie estis la plej obstinaj kontraŭuloj. Kvazaŭ maŝinoj, ma- nipulantaj proteinojn kaj karbonhidratojn, kiuj neniel devas manki al la fizikaj animportiloj ili ne volis cedi al la ĉi tiea punkto de vidado pri la afero. Ili ĉiu-
Animportilo, t.e. la surtera materia korpo — La
Trad.
semajne sendadis al la Gurberniestro longajn rimarkojn kaj admonojn, kune kun analizoj kaj ciferoj, kio iafoje eĉ ĝislimis senprudentecon. La maljuna estro neniam tamen agis per si mem. Li petis kunhelpon de noblaj mentoroj, kiuj nin gvidas per la Ministerio de Dia Unu- igo, kaj ĉian klarigobultenon, eĉ plej malgravan, li detale ekzamenadis. Dum la scienculoj argumentis kaj la Gu- berniestraro pacience tratoleris la situacion, fariĝis dan- ĝeraj tumultoj en la iama Departemento, hodiaŭ Minis- terio de Regenerado. Kuraĝigite de la ribeleco de la kunlaborantoj ĉe Ministerio de Klarigo, la malpli pro- gresintaj Spiritoj, tien akceptitaj, fordoniĝis al kondamn- indaj manifestacioj. Ĉio ĉi naskis gravajn skismojn en la kolektivaj organoj de "Nia Hejmo"; tio donis okazon por danĝera atako de la nigraj legioj el la Ombrejo, kiuj provis invadi nian urbon, profitante de breĉoj en la servoj de Renegerado, kie granda nombro da kunla- borantoj subtenadis kaŝitan interŝanĝon de ideoj pro neĝusta dieto. Ĉe la krio de alarmo la Guberniestro ne konfuziĝis. Teruraj minacoj ŝvebis super ĉiuj. Li petis aŭdiencon ĉe la Ministerio de Dia Unuigo kaj, aŭd- inte nian plej altan Konsilantaron, ordonis kelkatempe fermi la Ministerion de Komunikado, decidis, ke funkciu ĉiuj karceroj en la sfero de la Ministerio de Renegerado, por ke estu izolitaj la obstinaj kontraŭstarantoj, admon- is la Ministerion de Klarigo, kies impertinentaĵojn li el- portis dum pli ol sinsekvaj tridek jaroj, provizore mal- permesis ĉian helpon al la malsuperaj regionoj, kaj, la unuan fojon dum sia adminstrado, ordonis ŝalti la elektr- ajn bateriojn de la urbaj muregoj, por la disĵetado de magnetaj pikradioj, uzataj por la komuna defendo. Ne fariĝis batalo, nek ofensivo de la kolonio, sed energia rezistado. Dum pli ol ses monatoj la nutrado, en "Nia Hejmo", estis sole nur enspirado de vivo-elementoj el la atmosfero kaj akvo miksita kun sunaj elektraj kaj magnetaj elementoj. La kolonio tiam eksciis, kio estas indigno de nekolerema kaj justa spirito. Kiam finiĝis la plej akuta fazo, la Guberniestraro estis gajninta la venkon. La Ministerio de Klarigo mem rekonis sian erar- on kaj kunhelpis en la laboroj por realĝustigo. Tiam manifestiĝis popola ĝojego; oni rakontas, ke, meze en tiu ĝojo de ĉiuj, la Guberniestro ploris emociita kaj diris, ke la senescepta kompreno estas la Vera premio al lia koro. La urbo revenis al sia normala aktiveco. La antaŭa Departemento de Regenerado estis ŝanĝita en Ministeri- on. De tiam pli granda provizado de nutraĵoj, rememor- igantaj la Teron, estas farata nur en la Ministerioj de Regenerado kaj de Helpo, kie ĉiam sin trovas multe da estuloj, bezonantaj tiajn nutraĵojn. En la ceteraj oni donas nur tion nepre necesan, t.e. la nutrado severe obeas al netranspaŝebla sobreco. Nun ĉiuj konfesas, ke la laŭŝajna kaprico de la Guberniestro estis ja gravega paŝo por nia spirita liberiĝo. Malpliiĝis la karaktero pure materia kaj estiĝis mirinda havo spirita.